- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Ekvadoro organizis “hakatonon” por trovi post-pandemiajn solvojn

Kategorioj: Civitanaj komunikiloj, Homama agado, Ideoj, Interreta aktivismo, Parollibereco

Hakatono. Foto de Andrew Eland/Flickr [1], kun licenco CC BY-SA 2.0 [2].

(Ĉiuj ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en la hispana lingvo, escepte de tiuj markitaj per [en], kiuj estas en la angla.)

Ĉi tiu artikolo estis komence publikigita en la ekvadora amaskomunikilaro Ojo al Dato [3] kaj poste redaktita kaj republikigita de Tutmondaj Voĉoj. Jen la ligilo [4] al la originala artikolo.

En Ekvadoro, lando peze trafita de la pandemio KOVIM-19, neregistaraj organizaĵoj planis “hakatonon” (kodummaratonon) la 29-an kaj 30-an de aprilo por trovi solvojn en la periodo, kiu venos post kiam KOVIM-19 atingos sian pinton.

En Latinameriko, Ekvadoro estas la lando kun la tria plej granda nombro [5] da registritaj kazoj. Je la momento de la verkado de ĉi tiu artikolo, oficialaj ciferoj [6] [en] indikis 24 934 kazojn de infektiĝo kaj 900 mortintojn. Post semajnoj da krizostato kaj elirmalpermeso, la lando komencis “novan normalon” [7] ekde la 4-a de majo, kiam municipoj ekhavis rajton decidi pri la nivelo de socia moveblo.

Iván Terceros, aktivulo, disvolvisto kaj sociologo, klarigis al Ojo al Dato: “Oni ne klare vidas tion, kio okazos la tagon post la krizo.” Tio estas, kiam la kurbo de infekto komencos “fleksiĝi” kaj oni vidos alian scenejon, kiel ekzemple eniron al periodo de kvarantenoj intermitaj. “Povas esti, ke tiuj estos la plej kritikaj momentoj [por la socio]”, li diris.

Tial Iván kaj kolegoj de la “MediaLab” de la neregistara organizo CIESPAL [8], aliance kun diversaj organizaĵoj kaj komercaj retoj, efektivigis la Post-Krizan Hakatonon [9]. La iniciato estis inspirita de similaj alvokoj okazintaj en diversaj mondopartoj kiel Hack the Crisis [10] [en] aŭ Coronavirus Hackathon  [11][en].

Hakatonoj estas kunlaboraj spacoj por trovi solvojn al specifaj defioj kaj kutime daŭras inter du kaj sep tagojn. Ĉi tiajn iniciatojn povas alvoki homoj kaj sociaj organizaĵoj de diversaj specoj.

“En la momento kiam la kurbo malleviĝas [en Ekvadoro], oni devas pensi pri solvoj”, emfazis Iván. Tial ĉi tiu Hakatono, kiu okazis la 29-an kaj la 30-an de aprilo, malfermis gamon da 8 kategorioj, en kiuj eblis prezenti solvojn: medio, laboro kaj dungado, ĉiutaga vivo kaj sociaj praktikoj, kulturaj industrioj, edukado, sano kaj bonstato, ekonomio kaj produktado, kaj registaro kaj civitaneco.

Ĉiuj homoj de ĉiaj sciokampoj rajtis partopreni. Fine estis pli ol 550 aliĝintoj el diversaj provincoj de la lando kiel Pichincha, Guayas, Cotopaxi, Tungurahua kaj Azuay. Estis diversaj “defioj”, kiuj estis kategorioj en kiuj la partoprenantoj povis interŝanĝi ideojn.

La plej ŝatataj defioj estas ekonomio kaj produktado, laboro kaj dungado, medio, kaj sano kaj bonstato. Pro multa petado, du pliaj kategorioj estis aldonitaj antaŭ la komenco de la Hakatono: komunikado kaj moveblo (transporto).

La Hakaton-tagoj okazis interrete kun 110 gementoroj, kiuj helpis formi teamojn inter la partoprenantoj por planado, problemigado kaj prezentado de solvoj, diris Ivan.

La celo estis, ke en la lasta tago “la plej bonaj ideoj estu en iu maniero subtenitaj”.

La organizantoj scias, ke Ekvadoro ja havas limigitajn rimedojn, sed la organizantoj tamen esperas, ke la registaro havos sufiĉan iniciatemon por aŭskulti ĉi tiujn proponojn.