Intervjuo kun Tumi Tanakyuwan, lingva aktivistino pri la thao-lingvo

Language activist Tumi Tanakyuwan, setting up a display of necklaces on the street.

Bildo liverita de Tumi Tanakyuwan.

Post lastjara sukcesa kampanjo en sociaj retejoj, kiu celebris enretan lingvan diversecon en Azio, la kunlabora projekto daŭras en 2020. Ĉiusemajne, nova lingva aktivulo kaj subtenanto administros laŭvice la Tviter-konton @AsiaLangsOnline por kundividi siajn spertojn, bonajn agadojn kaj lernitajn lecionojn rilate al la revigligo kaj antaŭenigo de sia denaska lingvo, kun speciala atentigo pri la rolo de Interreto. Tiu ĉi kampanjo estas kunlaboro inter Rising Voices, Digital Empowerment Foundation kaj O Foundation.

Ĉiusemajne, la gastiganto respondos kelkajn demandojn pri sia fono kaj disponigos mallongan superrigardon pri sia lingvo. Tiu ĉi intervjuo kun Tumi Tanakyuwan (@TumiTanakyuwan), el Tajvano, forme de Demandoj kaj Respondoj donas unuan antaŭrigardon pri tio, kion ŝi pridiskutos dum la semajno kiam ŝi administros la konton.

Rising Voices (RV): Bonvolu rakonti al ni ion pri vi mem.

Tumi Tanakyuwan (TT): Hello everyone my name is Tumi, my tribe is Ita Thau tribe and we speak Thao language. I am learning this language from my father and teacher Hudun. My tribe started a language preservation plan in 2013, which was interrupted for a while, but in 2018 we restarted it. Now we have one full-time teacher and two full-time students learning the language and preparing to become Thau language teachers.

Tumi Tanakyuwan (TT): Saluton al ĉiuj, mi nomiĝas Tumi, mia gento estas la thao-popolo [ndlr: temas pri la plej malgranda indiĝena popolo en Tajvano kies lingvo apartenas al la formoza lingvaro | eo] kaj ni parolas la thao-lingvon. Mi lernas ĉi tiun lingvon de mia patro kaj la instruisto Hudun. Ni komencis projekton por lingva konservado en 2013, kiu post interrompo rekomenciĝis en 2018. Nuntempe ni havas fervoran instruiston kaj du lernantojn kiuj lernas la lingvon kaj fariĝos instruistoj de la thao-lingvo.

RV: Kia estas la aktuala statuso de via lingvo, rete kaj eksterrete?

TT: We share the vocabulary, some traditional stories and real life stories on Facebook. Offline, we have a radio broadcast in our language.

TT: Ni diskonigas la vortprovizon, tradiciajn kaj aktualajn rakontojn ĉe Facebook. Eksterrete, ni havas radion en nia lingvo.

RV: Je kiuj temoj vi intencas koncentri la atenton dum la semajno, kiam vi administros la Tviter-konton @AsiaLangsOnline? 

TT: I want to share our traditional stories and [talk about] a traditional festival which is hosted in summer time.

TT: Mi volas kundividi tradiciajn rakontojn kaj [paroli pri] tradician festivalon kiu okazas en somero.

RV: Kiuj estas la ĉefaj motivoj por via cifereca aktivismo por via lingvo? Kiuj estas viaj esperoj kaj revoj por via lingvo?

TT: I want let people know about my ethnic group and our language, which is very beautiful and precious. I hope this year I can obtain an advanced certification in Thau language and become a Thau storyteller.

TT: Mi volas ke homoj sciu pri mia etna grupo kaj nia lingvo, kiu estas tre bela kaj valora. Mi esperas ke en ĉi tiu jaro mi ricevos progresan atestilon pri la thao-lingvo kaj fariĝos thao-rakontisto.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.