Venezuelanoj kuniĝas por oferi manĝon al la “abuelitos” (geavoj) de Karakaso

Membroj de la Plano Bona Najbaro. Foto uzata kun permeso.

90-jaraĝa sinjorino Julieta de Karakaso, Venezuelo, dancas pro ĝojo kaj dankemo ĉiufoje kiam Vicente alportas sakon kun manĝaĵo. Tiun ĉi semajnon ŝi ĝuis ricevon de fromaĝo, rizo, porkaĵo kaj rostaĵo, supo kaj pano, interalie. Same kiel ŝi, 400 “abuelitos” [hispanlingva karesnomo kiu laŭlitere signifas “geavoj”, ndlt] – kiel nomiĝas kutime la plejaĝuloj en Venezuelo – ricevas ĉiusemajne pakaĵojn kun manĝaĵoj, danke al Plan Buen Vecino [Plano Bona Najbaro].

“Abuelita” (Avinjo) registrita en la Plano Bona Najbaro. Foto uzata kun permeso.

La reguligoj pri socia distanciĝo diktitaj de la registaro la 16-an de marto, en la kerno de la tutmonda sanitara krizo, celas malkreskigi la disvastiĝon de la viruso. Tamen, aliaj malfacilaĵoj aperis. Kiel la reprezentantoj de la plej vundebla parto de la loĝantaro akiros manĝaĵojn, se ili timas eliri kaj ne havas iun, kiu faru tion por ili, kaj se cetere ili ne havas la necesajn rimedojn por aĉeti ilin?

Du tagojn post la enkonduko de la reguloj, en Karakaso, grupo da civitanoj kreis la programon Plano Bona Najbaro, kies celo estas alporti manĝaĵojn al plejaĝuloj kiuj estas en stato de “orfeco”. En Venezuelo, la vorto “orfandad” (orfeco) estas uzata de kelkaj organizaĵoj kaj amaskomunikiloj por nomi plejaĝulojn kies familianoj devis elmigri pro la sociopolitika kaj humanitara krizo de Venezuelo, kaj kiuj ne ricevis subtenon de la ŝtato. Laŭ la venezuela NRO Convite, preskaŭ miliono da plejaĝuloj estis lasitaj solaj, post la elmigrado de siaj familianoj.

Yuraima Mercado, membro de la loĝistika teamo de la Plano, rakontas al Tutmondaj Voĉoj ke, tuj post la fermo de komercaj vendejoj kaj restoracioj kadre de reguligoj pri socia izoliĝo, kelkaj restoracioj restis kun grandaj kvantoj de manĝaĵoj kiujn ili ne povis vendi. La fondinto de la Plano, Verónica Gómez, kiu konas kelkajn el la reprezentantoj de tiuj restoracioj, organizis projekton kiu permesas redistribui tiujn manĝaĵojn al plejaĝuloj.

Verónica okupiĝis ekde komenco pri la kreado kaj la strukturado de la Plano Bona Najbaro. Valentina García kaj Yuraima ankaŭ aliĝis al la organizado de la Plano. Iom post iom, aliaj amikoj kaj konatuloj kuniĝis por kunlabori pri pakado, disponigado de aparataro kaj kuirejoj aŭ distribuado de nutraĵpakaĵoj, ĉefe motorcikle.

Inter ili troviĝas Vicente Velutini, la membro de la Plano pro kiu sinjorino Julieta dancas ĉiam kiam ŝi vidas lin. Vicente okupiĝas pri la kolektado kaj la distribuado de la donacoj. Li ankaŭ organizas la loĝistikon de la vojoj kiujn la distribuantoj sekvas, provante zorgi pri la uzata benzino – produkto kiu tre malabundas nun en Venezuelo – kaj kiun ili ankaŭ ricevas per donacoj.

Vicente klarigas al Tutmondaj Voĉoj la efikon de la Plano Bona Najbaro por Venezuelo:

No podemos curar la pobreza, pero sí podemos poner un granito de arena y ayudar a la gente que más lo necesita, que en el país es mucha. Por ahora, nosotros nos dedicamos a un pequeño grupo: los “abuelitos” más necesitados.

Ni ne povas likvidi malriĉecon, sed ni povas kontribui iometete je nia nivelo kaj helpi al tiuj, kiuj plej bezonas tion, kaj kiuj en nia lando multas. Pormomente, ni dediĉas nin al eta grupo: la povraj “abuelitos”.

La projekto kiu naskiĝis el la iniciato kaj bonvolo de Verónica havas nun ĉirkaŭ sep distribuantojn, tri kuirantojn kaj kvin personojn kiuj laboras pri loĝistiko. Ĉiuj kunlaboras kiel volontuloj. Ili estas parto de “aparataro”, laŭ difino de Vicente.

“Abuelito” (Avĉjo) registrita en la Plano Bona Najbaro. Foto uzata kun permeso.

La liveroj, kiuj komence inkluzivis tagmanĝon kaj dependis de kontribuoj de kelkaj restoracioj, konsistas nun el pakaĵoj kun 10 aŭ pli da produktoj kaj kvin kuiritaj manĝaĵoj, danke al diversaj donacoj de entreprenoj kaj civila socio. Yuraima mencias ke nun la Plano Bona Najbaro distribuas pakaĵojn al 100 “abuelitos” ĉiutage kaj al 400 ĉiusemajne.

La kresko estis tiom alta ke nun “la Plano estas 100% daŭripova”, laŭ Yuraima. Ĝis mezo de majo ili intencas disdoni po 1000  manĝaĵojn semajne. Vicente anticipas ke “inteligenta kresko, rapida lernado kaj adaptiĝo al la ŝanĝoj” estas ŝlosilaj iloj en la procezo de evoluigo de la Plano. Alia esenca ilo estis la uzo de sociaj retoj – rimedo vaste uzata kiel informa alternativo en Venezuelo.

La ĉeesto de la Plano Bona Najbaro en sociaj retoj evoluis kiel “neĝbulo”, taksas Vicente, kiu memoras pri tio, ke en la komenco la membroj de la Plano uzis la retojn por peti donacojn, dum hodiaŭ uzantoj de tiuj retoj kontaktas ilin por oferi utilajn produktojn. La Plano eblis danke al la kunordiĝo inter la sindediĉa laboro de siaj membroj, la solidara kunlaboro de la venezuela socio kaj la uzo de la teknologio. Vera “kunprodukto”, laŭ Yuraima.

Ni laboris kaj ni volas kundividi tion: 40 kontraŭbakteriaj ĝeloj estis donacitaj al plejaĝuloj kiuj loĝas solaj, pere de @planbuenvecino.

Kvankam temas pri spontanea civitana iniciato, la membroj de la Plano sekvas procedurojn zorgeme difinitajn por atingi siajn celojn. Ili ricevas, de najbaroj, informojn pri la orfecaj plejaĝuloj, kion ili devas kontroli por registri ilin en la datumbazo. Post la lokalizo, ili diskutas kun la plejaĝuloj pri la Plano kaj difinas la vojojn por plenumi la liverojn. Se la plejaĝuloj havas familion kiu helpas ilin kaj povas aĉeti manĝojn por ili, ili ne estas elekteblaj por la Plano.

Ili ankaŭ disvolvis alian strategian opcion: nomumi loĝantojn de konstruaĵoj kun granda nombro de  plejaĝuloj, kiuj okupiĝu pri la liverado de la pakaĵoj, por tiel atingi pli da profitantoj kaj diversigi la taskojn. Cetere, kiel klarigas Vicente, la liveroj estas faritaj laŭ striktaj protokoloj pri higieno, sub gvidado de specialisto pri biosekureco, kiuj inkluzivas la devon teni fizikan distancon, desinfekti kaj zorge enpaki la manĝaĵojn, kaj uzi gantojn kaj maskojn.

Yuraima kaj Vicente ŝatus ke la Plano Bona Najbaro superu la konjunkturon de KOVIM-19 kaj ke ĝi disvastiĝu al aliaj regionoj de la lando.

Vicente resumas tion kun spirito de espero kaj rezisto:

De cada tragedia y cada caos pueden surgir maravillas.

El ĉiu tragedio kaj el ĉiu ĥaoso povas naskiĝi mirindaĵoj.

Mirindaĵo. Sendube, tio estas la Plano Bona Najbaro por la 400 venezuelaj “abuelitos” kiuj profitas de ĝi, meze de la senprecedenca tutmonda sanitara krizo, kiu kunekzistas kun la plej terura humanitara krizo kiun la lando alfrontis.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.