Intervjuo kun Biyanto Rebin, lingva aktivisto pri la java kaj indonezia lingvoj

Portrait of language activist Biyanto Rebin, smiling brightly.

Biyanto Rebin, lingva aktivisto pri la java kaj indonezia lingvoj. Foto de Rachmat04 por Indonezia Vikimedio / CC BY-SA.

Post lastjara sukcesa kampanjo en sociaj retejoj, kiu celebris enretan lingvan diversecon en Azio, la kunlabora projekto daŭrantas en 2020. Ĉiusemajne, nova lingva aktivulo kaj subtenanto administros laŭvice la Tviter-konton @AsiaLangsOnline por kundividi siajn spertojn, bonajn agadojn kaj lernitajn lecionojn rilate al la revigligo kaj antaŭenigo de sia denaska lingvo, kun speciala atentigo pri la rolo de Interreto. Tiu ĉi kampanjo estas kunlaboro inter Rising Voices, Digital Empowerment Foundation kaj O Foundation.

Ĉiusemajne, la gastiganto respondos kelkajn demandojn pri sia fono kaj disponigos mallongan superrigardon pri sia lingvo. Tiu ĉi intervjuo kun Biyanto Rebin (@meenyo), pere de Demandoj kaj Respondoj, donas unuan antaŭrigardon pri tio, kion li pridiskutos dum la semajno kiam li administros la konton.

Rising Voices (RV): Bonvolu rakonti al ni ion pri vi mem.

Biyanto Rebin (BR): My name is Biyanto Rebin. I am a language and linguistics enthusiast. My language interests have been growing constantly since high school. I took Chinese studies in my undergraduate degree and several languages as my minor, including Italian. My language activism is strengthened by my contribution to Wikipedia, where I've been active on the Indonesian and Javanese editions since 2006. Besides Wikipedia, I also contribute to Wiktionary and Tatoeba to increase and enrich the Indonesian and Javanese entries.

Biyanto Rebin (BR): Mi nomiĝas Biyanto Rebin. Mi estas entuziasmulo pri lingvoj kaj lingvistiko. Mia intereso pri lingvoj senĉese kreskis ekde mezlernejo. Mi lernis la ĉinan en universitato kaj eklernis aliajn kiel la italan. Mia lingva aktivismo rilatas al mia kontribuo al Vikipedio, kie mi helpas la indonezian kaj javan paĝarojn ekde 2006. Krom Vikipedio, mi ankaŭ kontribuas al Vikivortaro kaj Tatoeba por riĉigi la indonezian kaj javan versiojn.

RV: Kia estas la aktuala statuso de via lingvo, rete kaj eksterrete?

BR: Since I work for Wikimedia Indonesia, I get involved, participate, and dedicate myself to encouraging growth, development and the free dissemination of knowledge in Indonesian language and other languages spoken in Indonesia. Wikimedia Indonesia is a non-profit organization and an independent local partner of the Wikimedia Foundation, whose work appears on worldwide platforms such as Wikipedia and other wiki projects. As the chair of Wikimedia Indonesia, I draft and implement the annual plan to invite more people to join our movements. We want to make sure that everyone can get free access in their preferred languages. Local languages are what we aim for. We engage and communicate constantly with local people to build their own local language community. Our dedication started bearing fruit several years ago, and we finally have Wikipedia in Balinese and Gorontalo as well as a Minangkabau version of Wiktionary, thanks to our great volunteers who constantly help and collaborate with us to deliver this wonderful result.

BR: Ĉar mi laboras por la indonezia Vikimedio, mi partoprenas kaj dediĉas min al kuraĝigo de la kresko, evoluigo kaj libera diskonigo de scioj en la indonezia kaj aliaj lingvoj parolataj en Indonezio. Indonezia Vikimedio estas neprofitcela organizaĵo kaj sendependa loka partnero de Wikimedia Foundation, kies laboro aperas ĉe tutmondaj platformoj kiel Vikipedio kaj aliaj vikiaj projektoj. Kiel respondeculo pri Indonezia Vikipedio, mi faras la jaran planon por varbi homojn al niaj movadoj. Ni volas garantii ke ĉiuj povu libere aliri sciojn per iliaj preferaj lingvoj. Lokaj lingvoj estas nia celo. Ni alvokas kaj parolas konstante kun loknoj por ke ili konstruu propran lokan lingvan komunumon. Nia laboro ekfruktis antaŭ kelkaj jaroj kaj ni finfine havas Vikipedion en la balia kaj la gorontaloa, kaj ankaŭ minankabaŭan version de Vikivortaro, danke al niaj bonegaj volontuloj kiuj senĉese helpas kaj kunlaboras por tiu belega rezulto.

RV: Je kiuj temoj vi intencas koncentri la atenton dum la semajno, kiam vi administros la Tviter-konton @AsiaLangsOnline? 

BR: I want to tweet about local language struggles [pdf] and relate this with the promotion of Indonesian as our national language and why we need to preserve our local languages [pdf].

BR: Mi volas pepi pri lokaj lingvaj klopodoj [pdf] kaj interligi tiujn al la disvastigo de la indonezia kiel nia nacia lingvo kaj rakonto kial ni bezonas konservi niajn lokajn lingvojn [pdf].

RV: Kiuj estas la ĉefaj motivoj por via cifereca aktivismo por via lingvo? Kiuj estas viaj esperoj kaj revoj por via lingvo?

BR: I want everyone to be able to freely access knowledge in their own language. Their mother language is as important as the major language. I hope our rich language diversity can be preserved, as its uniqueness is irreplaceable.

BR: Mi volas ke ĉiuj kapablu libere aliri sciojn en iliaj propraj lingvoj. Iliaj gepatraj lingvoj estas same gravaj kiel la nacia lingvo. Mi esperas ke nia lingva diverseco estos konservata, ĉar ĝia unikeco estas neanstataŭigebla.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.