- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Flosantaj lernejoj alportas edukadon al inunditaj komunumoj en Bangladeŝo

Kategorioj: Suda Azio, Bangladeŝo, Bona novaĵo, Civitanaj komunikiloj, Edukado, Katastrofo
A Shidhulai Swanirvar Sangstha floating school boat. Screenshot from YouTube video by Great Big Story. [1]

Boatlernejo de la organizaĵo Shidhulai Swanirvar Sangstha. Ekrankopio de filmeto de la jutuba kanalo Great Big Story [2].

Shikkha Tori [3], kiu laŭlitere signifas “edukŝipo”, estas pionira programo de neregistara organizaĵo nomata BRAC [4], kies celo estas alporti boatlernejojn al infanoj, kiuj loĝas je pli malaltaj altitudoj kaj kiuj estas pli vundeblaj per inundado en Bangladeŝo [5].

Triono de la landa teritorio – ĉefe la nordorienta regiono – situas je nur unu metro super marnivelo. Tiuj humidejoj – ekosistemoj konataj loke kiel haor [6] – iĝas larĝaj etendaĵoj da akvo dum musonoj [7] [eo] kaj restas inunditaj dum 7 ĝis 8 monatoj jare. En tiu ĉi sezono, la stratoj troviĝas sub akvo, malebligante lernantojn de malriĉaj familioj aliri tradiciajn lernejojn.

Tamen neprofitcelaj organizaĵoj kiel Shidhulai Swanirvar Sangstha [8] kaj poste BRAC [9] ekorganizis boatlernejojn por alporti klasĉambrojn al infanoj. La boatoj funkcias ankaŭ kiel akvobusoj, kiuj alportas lernantojn el iliaj hejmoj.

Mohammed Rezwan, fondinto kaj ĝenerala direktoro de Shidhulai Swanirvar Sangstha, ekhavis tiun ideon [10] memorante sian infanaĝon. Li kreskis en inundebla regiono kaj, dum la musona periodo, li povis iri al la lernejo nur ĉar lia familio havis boaton. Tamen multaj el liaj amikoj de la infanaĝo ne havis la saman bonŝancon.

I thought, if the children cannot come to school because of floods, then the school should go to them by boat.

Mi pensis: se infanoj ne povas iri al lernejo pro inundoj, tiam la lernejo devas iri al ili per boato.

Kun subteno de organizaĵoj kiel la Tutmonda Fonduso por Infanoj kaj la Fondumo Bill kaj Melinda Gates [11], la unua boatlernejo levis la ankron [12] en 2002.

La nombro de bazlernejaj infanoj en Bangladeŝo [13] superas 9 milionojn, dum la tuta nombro de bazlernejoj – registaraj kaj neregistaraj – estas nur ĉirkaŭ 110 000. Ĉirkaŭ 20 milionoj da homoj loĝas en la humidejoj de la lando, regionoj en kiuj malpli ol 1% de la loĝantaro finis mezlernejon.

BRAC, la plej granda NRO de Bangladeŝo, ankaŭ ekfunkciigis boatlernejojn [14] en 2012 kiel parton de sia eduka projekto [15].

La flosantaj lernejoj de Shidhulai Swanirvar Sangstha priservis pli ol 80 000 studentojn ekde la komenco de la programo, kaj la ŝipoj de BRAC, pli ol 14 000 [16]. Ambaŭ iniciatoj respondecis pri kreskantaj niveloj de lerneja partopreno.

Flosanta lernejo en Bangladeŝo. Ĉirkaŭ 80 000 infanoj ricevis edukadon per ili ekde 2002. Ekzistas 25 tiaj boatoj – Shidhulai Swanirvar Sangstha – kiuj aktivas en la distriktoj Pabna, Natore kaj Sirajganj, sur 8 apartaj riveroj.

— Riton Quiah (@fixerBD),  la 6-an de novembro 2019 [18]

Kvankam instruado en ĉi tiuj lernejoj ne estas farata inter la kvar muroj de la tradicia klasĉambro, oni pruvis, ke la sukceso de lernantoj en ĉi tiuj programoj estas same alta kiel tiu de la aliaj lernantoj en la lando. [16]

Kelkaj BRAC-boatoj havas malgrandajn bibliotekojn [9], spacojn dediĉitajn al scienco kaj tekkomputilojn [19] [eo] kun aliro al Interreto, kaj kelkaj boatoj de Shidhulai Swanirvar Sangstha [20] havas sunpanelojn, ebligante funkciadon dumnokte danke al la konservita energio, kaj frekventadon de la kursoj fare de lernantoj kiuj laboras [21].

Bonega ideo: En inundeblaj areoj de Bangladeŝo, Shidhulai Swanirvar Sangstha funkciigas 54 flosantajn lernejojn kaj medicinajn klinikojn, krom labori kun lokaj komunumoj por konstrui flosantajn bienojn.

— Jennifer Feeney (@JenniferFeeney), la 9-an de oktobro 2019 [24]

Instruistoj estas varbataj en la loka komunumo kaj trejnataj por paroli al studentoj pri iliaj mensa kaj fizika disvolviĝoj, la efikoj de klimataj ŝanĝoj kaj la diversaj manieroj protekti la medion.

Bangladeŝaj edukistoj alfrontas problemon. Ili devas ne nur alfronti multajn similajn malfacilaĵojn, kiujn alfrontas instruistoj en aliaj malriĉaj landoj – kiel buĝetaj limigoj kaj malaktualaj lernolibroj – sed ili devas zorgi ankaŭ pri musonaj pluvoj. Inundoj estas tiel oftaj, ke lernantoj ofte ne povas iri al la lernejo.

Por venki ĉi tion, loka bonfara organizaĵo decidis alporti klasĉambrojn al lernantoj per boatlernejoj. Ĉi tiu boato estas unu el la 23 flosantaj lernejoj funkciantaj dum la tuta jaro en ĉi tiu parto de Bangladeŝo, administrata de Shidhulai Swanirvar Sangstha, loka neprofitcela organizaĵo.

— Suresh C (@SrshC), la 12-an de septembro 2018 [27]

HundrED.org kunpartigas artikolon pri boatlernejoj:

“La boatlernejoj de BRAC estas produkto de simpla, sed potenca ideo: se infanoj kiuj loĝas en izolitaj areoj ne sukcesas iri al la lernejo, la lernejo devus iri al ili”. @BRACworld transformas la vivon de infanoj en inundeblaj regionoj. Vidu kiel!

— HundrED.org (@HundrEDorg), la 7-an de majo 2018 [31]

La koncepto de boatlernejo estis adoptita de pliaj evoluontaj landoj, kiel la Filipinoj [32], Kamboĝo [33], Niĝerio [34], Vjetnamio [35] kaj Zambio [36].