- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Intervjuo kun José Chuvé Mengarí, cifereca aktivulo pri la ĉikita lingvo

Kategorioj: Civitanaj komunikiloj, Rising Voices

Foto kundividita de José Chuvé Mengarí.

En 2020, ni daŭrigas nian kampanjon en sociaj medioj invitante diversajn gastigantojn [1] administri la tviterkonton @ActLenguas [2] (Lingva Aktivismo) kaj kundividi spertojn pri revigligo kaj defendo de indiĝenaj lingvoj. Tiu ĉi afiŝo temas pri José Chuvé Mengarí aŭ José “Tigre” (@JoseChuvem [3]) kaj pri tio, kion li planas diskuti dum la semajno en kiu li administras la tviterkonton.

Rising Voices (RV): Bonvolu rakonti al ni pri vi.

Indígena de la nación Monkox-chiquitana. Nací y viví en la Tierra Comunitaria de Orígen Lomerío, hasta mis 22 años, cuando decidí migrar a la ciudad de Santa Cruz de la Sierra, donde resido actualmente, para estudiar Sociología en la Universidad Autónoma Gabriel René Moreno. Soy técnico indígena en el Gobierno Autónomo Municipal de Santa Cruz de la Sierra, community manager de varias páginas con temática indígena urbana y, coordinador y productor en el programa radial Voces Indígenas Urbanas [4] (VIU). También soy actor protagónico en la película “Santa Clara [5]“. Trabajó en varias producciones publicitarias [6] para diferentes empresas del país.

Mi devenas de la indiĝena nacio ĉikita [7]. Mi naskiĝis kaj loĝis en la Indiĝena Komunuma Tero (Tierra Comunitaria de Orígen [8], TCO) de Lomerio ĝis mi iĝis 22-jaraĝa, kiam mi decidis migri al la urbo Santa Cruz de la Sierra, kie mi nun loĝas, por studi Sociologion ĉe la Aŭtonoma Universitato Gabriel René Moreno. Mi estas indiĝena fakulo en la Municipa Aŭtonoma Registaro de Santa Cruz de la Sierra, Bolivio. Mi estas komunuma administranto de pluraj retpaĝoj kun urbaj indiĝenaj temoj kaj kunordiganto kaj produktisto de la radia programo “Urbaj Indiĝenaj Voĉoj” (Voces Indígenas Urbanas,  [4]VIU). Mi ankaŭ estas ĉefrolulo en la filmo “Santa Clara [5]“. Mi laboris en diversaj reklamaj produktadoj [6] por diversaj kompanioj de la lando.

RV: Kia estas la nuna stato de via lingvo interrete kaj eksterrete?

El idioma bésiro está muy poco difundido en la Internet. Las iniciativas [9] que otras personas realizaron, por ahora están paralizadas. En la TCO Lomerío, se están desarrollando los NIDOS LINGUISTICOS, esfuerzos realizados entre la CICOL-IPELC y la ONG CEJIS [10]. En esta zona, todavía se mantiene en un 40% el idioma, pero hablado por los adultos mayores.

La bezira lingvo estas tre malmulte disvastigata interrete. La iniciatoj [9] realigitaj de aliaj personoj estas pormomente paralizitaj. En la TCO Lomerio disvolviĝas la Lingvaj Nestoj (es: NIDOS LINGUISTICOS), danke al la streboj de CICOL-IPELC kaj la NRO CEJIS [10]. En tiu ĉi regiono, ĉirkaŭ 40% de la loĝantaro konas la lingvon, sed nur plejaĝuloj parolas ĝin.

RV: Pri kiuj temoj vi intencas fokusiĝi dum la semajno en kiu vi administras la tviterkonton @ActLenguas?

Producción audiovisual, que es en lo que actualmente estamos trabajando desde VIU [11], considerando que es el público joven que está metido en las redes sociales. Y, desde luego, enfocando desde los derechos a la ciudad para los indígenas.

Mi fokusiĝos pri aŭdvida produktado, pri kiu ni nun laboras ĉe VIU [11], konsiderante ke en la sociaj retoj engaĝiĝas junulara publiko. Kaj kompreneble mi ankaŭ emfazos la indiĝenajn rajtojn en la urbo.

RV: Kiuj estas la ĉefaj motiviĝoj de via cifereca aktivismo por via lingvo? Kiuj estas viaj esperoj kaj revoj por via lingvo?

Reaprender la lengua materna de mis padres y, de esa manera, fortalecer mi identidad cultural en la ciudad. Hay muchos saberes y conocimientos ocultos en nuestra lengua, que tienen que darse a conocer a los no indígenas, para fortalecer lazos de convivencia pacífica en la ciudad. Sueño con subir contenidos audiovisuales a diferentes plataformas pero, lo más cercano, subir a Spotify música Monkox, para que esté al alcance de los jóvenes.

Mi celas relerni mian denaskan lingvon kaj tiamaniere fortigi mian kulturan identecon en la urbo. Ekzistas multe da saĝo kaj konoj kaŝitaj en nia lingvo, kiujn oni devas konigi al ne-indiĝenoj, por plifortigi ligilojn de paca kunvivado en la urbo. Mi revas pri alŝutado de aŭdvida enhavo al diversaj platformoj, sed, kiel eble plej multe, alŝuti ĉikitan muzikon al Spotify, por ke ĝi iĝu alirebla por junuloj.