Lingva ribelo: aktivisto pepas kontraŭ malapero de indiĝenaj lingvoj en Sud-Afriko

 

Femmes ndebele portant des bonnets, des vêtements chauds et des anneaux métalliques au cou.

Virino de la grupo ndebele en Sud-Afriko. Multaj afrikaj popoloj kaj lingvoj ne havas sufiĉan reprezentadon en Interreto. 1-a de januaro 1988. Bildo de UN Photo/P Mugabane, sub licenco CC BY-NC-ND 2.0.

[Ĉiuj ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en la angla, krom [eo] = en Esperanto]

La lingvoj nama [eo] kaj nlua vidis pli da sunleviĝoj kaj sunsubiroj, ol plej multaj aliaj lingvoj de Sud-Afriko.

La nama lingvo povas esti aŭdata tra Sud-Afriko dank’ al tri vortoj el ĉiutaga uzo: dagga (kanabo), nai (pajnofluto) kaj kak (slango por “fekaĵo” aŭ “rubaĵo”). Ankaŭ loknomoj portas namajn influojn, ekzemple la vorto karoo (“seka loko”), kiu memorigas la lingvan historion de la lando.

Iam parolata de pluraj kojaj [eo] grupoj dum miloj da jaroj, la nama lingvo estas nuntempe uzata nur de kelkaj homoj en la regiono Norda Kablando. La lastaj parolantoj de la nlua estas maljunaj, kaj tiu lingvo estas formortanta.

Sud-Afriko havas dek unu oficialajn lingvojn: naŭ el ili estas bantuaj kaj du – la afrikansa [eo] kaj la angla – estas importitaj. La bantuaj lingvoj [eo] estas subgrupo de la granda niĝerkonga lingvaro [eo], dum la nama lingvo, ne bantua, estas parolata preskaŭ nur en Namibio.

La nama lingvo ne estas oficiale agnoskata en Sud-Afriko, nek kiel indiĝena, nek kiel denaska lingvo. Ĝi ne estas instruata en sud-afrikaj lernejoj, tial eĉ pli malfacilas inversigi la tendencon al formorto.

Tiu nevidebleco en la sud-afrika socio estas plifortigita pro la malĉeesto de la lingvo en Interreto. Mia persona sperto montris al mi, kiom malfacilas batali por esprimlibero de civitanoj en sia denaska lingvo, en- kaj eksterrete; pri tiu batalo mi ankoraŭ ne rezignis.

Forgeso de indiĝenaj lingvoj en Sud-Afriko

Kakapusa (“forviŝo”, “amnezio” aŭ “forgeso”) estas unu el miaj plej uzataj vortoj, kiu resumas la kuru-n (laboron) kiun mi faras kiel aktivisto por oficiala agnosko de la nama kaj la nlua, du el la indiĝenaj lingvoj de Sud-Afriko.

Mi ne estas hoaragase (kompleta), dum mi ne povas alproprigi al mi mian tutan heredaĵon. Bedaŭrinde, kvankam mi apartenas al la koja nacio, mi estas devigita pensi kaj paroli la lingvon de mia tsu-khoen (subpremanto), kiu malhomigas mian popolon.

Mi estas hejme en Afriko, tamen mi ne povas komuniki kun miaj prauloj. Kiel mi povas trovi vkhîb-on (pacon) se fremdaj vortoj resonas en mia animo? La vuru (cikatrigo) komenciĝos nur kun la kawakawas (restarigo) de mia nam (denaska lingvo).

Kakapusa difinas la post-apartisman [eo] epokon de Sud-Afriko. Ĝi estas postkolonia prezentado, kiu apogas sin sur intenca, normaligita kaj instituciigita forviŝo de la indiĝenaj nacioj de ĉi tiu lando.

La maljusto de la heredaĵo de kolonia domino kaj apartismo por sud-afrikanoj estas neelteneble terura. Tamen la influo al indiĝenaj popoloj estas eĉ pli brutala, ĉar ĝi kondukas al sistema perdo de indiĝenaj lingvoj.

Bedaŭrinde tiu maljusto ankoraŭ senteblas hodiaŭ, en post-apartisma Sud-Afriko, kie gravaj influantoj – registaraj kaj neregistaraj – pli parolas ol agas, kiam temas pri restarigo kaj protektado de indiĝenaj lingvoj kiel la nama kaj nlua.

Pasintjare, Cyril Ramaphosa, prezidento de la Sud-Afrika Respubliko, faris kaise-isan (belajn promesojn) al Auma Katriena Esau, unu el la lastaj parolantoj de la nlua, certigante al ŝi, ke li faros ĉion kion li povas por malebligi malaperon de ajna lingvo. Malmulto ŝanĝiĝis post tiu deklaro. Pludaŭras la malkongruo inter intenco kaj agado pri lingvoj fare de ŝtataj agantoj, laŭ la lingvisto Anne-Marie Beukes.

Kaj tamen ni, posedantoj de certe unu el la plej grandaj lingvaj trezoroj de Afriko, estis submetitaj al lingva imperiismo [eo], al ostracismo [eo] kaj malhomigo de nia denaska lingvo. Ni estis etigitaj, malkonektitaj de la Sud-Afrika Respubliko kaj de la afrika kontinento.

Estas senĉesa batalo kontraŭ ekskludo, por postuli agnoskon de nia ekzisto en lando, kiun komfortigas nia silento.

Mia platformo gobab khais (lingva ribelo)

De la 20-a ĝis la 24-a de aprilo, Denver Toroxa Breda (@ToroxaD) publikigos en Tvitero #IdentityMatrix [identeca matrico] – ĝi estas konversacio en sociaj retejoj pri identeco, ciferecaj kaj lingvaj rajtoj.

Breda, nama-parolanto kaj kultura Kuwiri (aktivisto), devenas de Sud-Afriko.

— GV SSAfrica (@gvssafrica), la 19-an de aprilo 2020

Kelkaj povus konsideri, ke la uzado de sia propra lingvo en Interreto ne estas cifereca rajto. Tamen ĝi estas pli kaj pli agnoskata kiel baza rajto en diversaj sferoj.

La Afrika Deklaro pri Interretaj Rajtoj kaj Liberecoj postulas jene:

Individuals and communities have the right to use their own language or any language of their choice to create, share and disseminate information and knowledge through the Internet. Linguistic and cultural diversity enriches the development of society. Africa’s linguistic and cultural diversity, including the presence of all African and minority languages, should be protected, respected and promoted on the Internet.

Individuoj kaj komunumoj havas la rajton uzi sian propran lingvon, aŭ ajnan lingvon laŭvole, por krei, kunpartigi kaj disvastigi informojn kaj konojn tra Interreto. Lingva kaj kultura diverseco [eo] riĉigas socian disvolviĝon. La lingva kaj kultura diverseco de Afriko, inkluzive de la ĉeesto de ĉiuj afrikaj kaj minoritataj lingvoj, estu protektata, respektata kaj disvolvata en Interreto.

Mi tre aktive esprimadas min en sociaj retejoj [eo], petante publikajn kaj privatajn instituciojn preni tiun gravan problemon serioze, en- kaj eksterrete.

El mia propra Tviter-konto (@ToroxaD), mi povis defii tiujn instituciojn, kiujn mi trovas respondecaj pri tiu ĉi daŭra ekskludo. Ignori min ofte facilas kaj praktikas – mi, unu el la tre maloftaj voĉoj kontraŭantaj ĉi tiun lingvan kaj kulturan malegalecon kaj maljustecon.

Ankaŭ universitatoj partoprenas ĉi tiun ekskludon: dum la lastaj 26 jaroj, ili ne aŭ nur malmulte agis por u-khai (revivigi) la indiĝenajn lingvojn en Sud-Afriko. Mi defiis kompaniojn, kiel la eldonejo Macmillan, kiuj posedas aŭtorrajtojn de materialoj verkitaj en tiaj lingvoj, sed kiuj ŝajnas tre malemaj popularigi niajn tekstojn tra senpaga eldonado, kvankam tio kuraĝigus lingvolernadon.

Tamen mi sciis, ke lastsemajne [kiam la aŭtoro ricevis podion kadre de la projekto Identity Matrix] mi havis okazon diskuti kun institucioj, kiuj alikaze ignorus min. Mi estis same decidita kapti ĉi tiun okazon, kiel ili estas deciditaj malaperigi nin.

La Sud-Afrika Libro-Disvolviga Asocio organizas la Nacian Libran Semajnon: ĉiujara evento, kiu promocias lingvojn kaj libroproduktadon. Jam de preskaŭ unu jaro, mi provadas komuniki kun ili en Tvitero kaj sendadas retmesaĝojn, senrezulte. Mi ankaŭ rimarkis ke la Libra Semajno ofertas enretajn prelegojn, en bantuaj lingvoj, signolingvo kaj en la angla, sed en neniu indiĝena lingvo [eo] kiel la nama.

Uzante la platformon gobab khais (lingva ribelo) en Tvitero, mi klare esprimis mian vidpunkton. Finfine ili respondis jene:

Ĉiuj niaj laboroj ne estas videblaj en nia retejo. La Nacia Libra Semajno proponas tutajn programojn dediĉitajn al la nama lingvo [eo]. (1/3)

Krome, ni nuntempe laboras pri kreado de infana literatura projekto, kiu inkluzivos almenaŭ unu de tiuj lingvoj. Ni estas nur en la kvara semajno de Enreta Rakontado, ni ĉiusemajne inkluzivis pli da lingvoj, kaj tion ni daŭre faros.(2/3)

— NationalBookWeek (@NBW_SA), la 23-an de aprilo 2020

Evidente mi estis ŝokita, ĉar dum la lastaj du jaroj ili montris sin ŝtonaj, rezistante ĉiun evoluon al inkluzivigo de la nama lingvo. Kaj jen ili respondis anoncante lingvan programon en la nama, estontan projekton por infanoj, kaj la eblon estonte inkluzivi la naman en enretaj rakontaj sesioj. Ĉion, kion mi volis. Retmesaĝo estis sendata, kaj mi esperplenas.

Jen alia ekzemplo. Mi kontaktis apo-kreanton por proponi al li la ideon, inkluzivi la unuan naman apon en Google App Store [Gugla Apo-Vendejo]:

Mi memoras ke mi traserĉis la Guglan apo-vendejon kaj vidis multajn lingvajn apojn, sed NENIUN apon en la nama lingvo. Mi retmesaĝis kelkajn de ĝiaj apo-kreantoj, Shotgun experiments respondis kaj kreis la UNUAJN apojn en la nama lingvo iam ajn.

— GV SSAfrica (@gvssafrica),  la 4-an de aprilo 2020

Fakte, tiu semajno donis al mi oportunon pripensi. Ĝi ankaŭ estis rememorigo pri la graveco de laboro cele al gobab udawa (re-alproprigo de la lingvo) en la cifereca mondo.

Mi memoras ke mi parolis pri miaj pepoj en mia komunumo, kaj kelkaj homoj tre aprezis, ke nia voĉo atingas internaciecon. Post 366 jaroj de intelekta, kultura kaj lingva koloniigo, estas vera defio por indiĝena nacio kiel la koja popolo, agnoski ke la gnora (liberigo) de niaj lingvoj estas legitima laboro.

Kelkfoje pli facilas vidi tiun laboron nur el vidpunkto de sia propra komunumo. La lasta semajno igis min rigardi ĉi tiun laboron el tutafrika vidpunkto. Tio helpis min agnoski, ke la nama lingvo estas ne nur por la koja komunumo.

Ĉi tiu lingvo donis al la mondo la vorton mama (ma signifas “doni” en la nama) kaj la vorton haka (speco de danco). Tial la udawa (re-alproprigo) de la nama lingvo estas same grava por nia tuta kontinento: ĝi estas lingvo riĉa je tiom da historiaj originoj kaj rakontoj de Afriko, ke oni devus malpermesi ĝian malaperon.

Afriko faros voaga (leviĝos) kiam ĝiaj lingvoj leviĝos, kaj eĉ pli kiam ĝiaj Xgusi gobab (denaskaj lingvoj) voag-os.

Ĉi tiu artikolo verkiĝis sekve de la Tvitera kampanjo organizita de Rising Voices [Leviĝantaj Voĉoj] kaj de la teamo por Subsahara Afriko de Global Voices [Tutmondaj Voĉoj], kadre de la projekto “Identeca matrico: platforma kontrolo de la minacoj al esprimlibero en Afriko”. Ĉi tiu projekto estas financata de Afrika fonduso por ciferecaj rajtoj, de la Kunlaboro pri internacia IT-politiko en orienta kaj suda Afriko (CIPESA).

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.