- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Intervjuo kun Bali Subalian, lingva aktivisto pri la bununa lingvo

Kategorioj: Kartvelio, Civitanaj komunikiloj, Indiĝenoj, Rising Voices
Selfie taken by Yuway. In the background, Bali and Yawi make a V sign with their fingers, smiling.

Bali Subalian (dekstre) kaj liaj amikoj Yawi (centre) kaj Yuway (maldekstre). Foto liverita de Bali Subalian.

Post lastjara sukcesa kampanjo en sociaj retejoj [1], kiu celebris enretan lingvan diversecon en Azio, la kunlabora projekto daŭras en 2020. Ĉiusemajne, nova lingva aktivulo kaj subtenanto administros laŭvice la Tviter-konton @AsiaLangsOnline [2] por kundividi siajn spertojn, bonajn agadojn kaj lernitajn lecionojn rilate al la revigligo [3]kaj antaŭenigo de sia denaska lingvo, kun speciala atentigo pri la rolo de Interreto. Tiu ĉi kampanjo estas kunlaboro inter Rising Voices [4], Digital Empowerment Foundation [5] kaj O Foundation [6].

Ĉiusemajne, la gastiganto respondos kelkajn demandojn pri sia fono kaj disponigos mallongan superrigardon pri sia lingvo. Tiu ĉi intervjuo kun Bali Subalian / Ching Hao Chen (@balisubalian [7]), pere de Demandoj kaj Respondoj, donas unuan antaŭrigardon pri tio, kion li pridiskutos dum la semajno kiam li administros la konton.

Rising Voices (RV): Bonvolu rakonti al ni ion pri vi mem.

Bali Subalian (BS): I’m Bali and also a member of the Bunun community [8], an indigenous people in Taiwan. I am a graduate student in linguistic anthropology, researching semantic change in the Bunun language. Besides me, the two co-hosts, Yawi and Yubay, have been sharing thoughts on indigenous language through different means, especially on social media like Facebook and Instagram. In recent months, since the outbreak of the pandemic, the three of us have been designing an abundance of digital materials about COVID-19.

Bali Subalian (BS): Mi nomiĝas Bali kaj mi estas membro de la bunun-komunumo [8], indiĝena popolo de Tajvano. Mi estas studento pri etnologio kaj mi uzas aliron lingvistiko-antropologian por esplori semantikajn ŝanĝojn en la bununa lingvo [9]. Mi kaj la du aliaj administrantoj, Yawi kaj Yubay, diskonigas pensojn en la indiĝena lingvo per malsamaj iloj, ĉefe per sociaj komunkiloj kiel Facebook kaj Instagram. Dum la lastaj monatoj, ekde la komenco de la pandemio, ni tri faras multajn ciferecajn materialojn pri KOVIM-19.

RV: Kia estas la aktuala stato de via lingvo, rete kaj eksterrete?

BS: Growing up in a Mandarin-speaking society as indigenous people, we are seen more as good students than as members of each community. In addition, the elders of our family are able to frequently speak our language, but unfortunately we are exceptions. However, we still enjoy sharing our ideas and feelings about our daily lives and different issues in our language. Luckily, the elders are excellent language teachers and willing to offer us a great deal of assistance, which has fostered our proficiency in the language.

BS: Nin, homojn, kreskintajn en mandaren-parolanta [10] [eo] socio kiel anoj de indiĝena popolo, oni vidas pli kiel bonajn studentojn ol kiel anojn de iu komunumo. Ankaŭ, la pliaĝuloj el niaj familioj kapablas kutime paroli nian lingvon, sed bedaŭride ni, junuloj, estas escepto. Tamen, ni ŝatas diskonigi niajn ideojn kaj sentojn pri niaj kutimaj vivoj kaj pluraj aferoj en nia lingvo. Feliĉe, la pliaĝuloj estas elstaraj instruistoj kaj proponas al ni bonegan helpon, kio subtenis nian scipovon de la lingvo.

RV: Je kiuj temoj vi intencas koncentri la atenton dum la semajno, kiam vi administros la Tviter-konton @AsiaLangsOnline? 

BS: In managing the @AsiaLangsOnline account, we will cover four topics: the introduction of our two languages (Bunun and Ayatal), digital materials about the pandemic and contemporary vocabulary, challenges faced by our languages, and finally thoughts about the one-year anniversary of same-sex marriage in Taiwan [11]. We will write in Bunun and Atayal on alternate days, alongside English.

BS: Dum administrado de la konto @AsiaLangsOnline, ni parolos pri kvar aferoj: prezentado de niaj du lingvoj (la bununa kaj atajala), ciferecaj materialoj pri la pandemio kaj nuntempa vortprovizo, defioj al niaj lingvoj, kaj fine, pensoj pri la unujariĝo de permeso de samseksa geedzeco en Tajvano [11]. Krom en la angla, ni skribos en la bununa kaj atajala lingvoj en malsamaj tagoj.

RV: Kiuj estas la ĉefaj motivoj por via cifereca aktivismo por via lingvo? Kiuj estas viaj esperoj kaj revoj por via lingvo?

BS: Our motivation in doing this is quite simple : we crave representation for our two languages. Also, we are just eager to speak our languages and fortunately, we have learned a lot in our communities, which pushes us to be active in recording and collecting all of the information in the cloud.

BS: Nia motivo estas simpla: ni fieras pri niaj du lingvoj. Ankaŭ, ni tre volonte parolas niajn lingvojn, kaj feliĉe, ni multe lernis en niaj komunumoj, do ni volas aktive registri kaj kolekti ĉiujn tiujn informojn en Interreto.