- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Intervjuo kun Fikri Ansori, lingva aktivisto pri la reĝanga lingvo

Kategorioj: Civitanaj komunikiloj, Rising Voices
Language activist Fikri Ansori, smiling during a hiking trip. He carries a small backpack.

Lingva aktivisto M. Fikri Ansori marŝas en la arbaro de Sumatro. Foto liverita de M. Fikri Ansori.

[La ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en la angla, krom [eo] = en Esperanto]
Post lastjara sukcesa kampanjo en sociaj retejoj [1], kiu celebris enretan lingvan diversecon en Azio, la kunlabora projekto daŭras en 2020. Ĉiusemajne, nova lingva aktivulo kaj subtenanto administros laŭvice la Tviter-konton @AsiaLangsOnline [2] por kundividi siajn spertojn, bonajn agadojn kaj lernitajn lecionojn rilate al la revigligo [3]kaj antaŭenigo de sia denaska lingvo, kun speciala atentigo pri la rolo de Interreto. Tiu ĉi kampanjo estas kunlaboro inter Rising Voices [4], Digital Empowerment Foundation [5] kaj O Foundation [6].

Ĉiusemajne, la gastiganto respondos kelkajn demandojn pri sia fono kaj disponigos mallongan superrigardon pri sia lingvo. Tiu ĉi intervjuo kun Fikri Ansori (@mfikriansori [7]), pere de Demandoj kaj Respondoj, donas unuan antaŭrigardon pri tio, kion li pridiskutos dum la semajno kiam li administros la konton. 

Rising Voices (RV): Bonvolu rakonti al ni ion pri vi mem.

BFikri Ansori (FA): I hail from Bengkulu, one of the poorest provinces in Indonesia. Due to derogatory terms that are often used to label us when we speak Rejang, I was very careful not to speak it and I didn't even want to have an accent in Malay (the lingua franca among many ethnicities) or Indonesian.

My Dad has long been ashamed of our language, but everything changed miraculously after I got accepted at Universitas Indonesia, one of the leading higher education institutions in the country. There, I built a huge network that changed me into who I am now. I re-learnt my native tongue and was able to master it in two years. This came as a bit of a shock to my family. One common reaction was to wonder how I could have travelled far away and mastered the Rejang language there.

Not only had I learnt the language, I chose to be its guardian [8], as it is one of many vernacular tongues across the archipelago that are endangered. I started my language activism through Wikipedia, mostly on the Indonesian version. I edited, enriched, and created many articles about my ethnicity. One fellow Wikipedian told me I could build a Wikipedia version in my language [9] through Wikimedia Incubator. After that, I also got involved in managing the incubator. Even though we are seeing only a little progress for now, I still have hope.

Other than that, I tried to standardise Rejang orthography both in Roman script and in our own script, called Kaganga. Last but not least, I am now compiling words, terms, and newly coined idioms [10] to create a contemporary dictionary. So, when I am not around anymore and the language is no longer in use, its words will still be contained in a book.

Fikri Ansori (FA): Mi naskiĝis en Bengkulu, unu inter la plej malriĉaj provincoj de Indonezio. Pro la insultaj vortoj kutime uzataj por priskribi nin kiam ni parolas la reĝangan [11] [eo], mi ne parolis ĝin kaj eĉ ne volis havi akĉenton parolante la malajan (lingvafrankaon [12] [eo] por pluraj popoloj) aŭ la indonezian.

Mia patro ĉiam hontis pri nia lingvo, sed ĉio mirakle ŝanĝiĝis post kiam mi eniris la Indonezian Universitaton, unu inter la elstaraj superaj edukaj institucioj en la lando. Tie, mi konstruis grandan amikaron kiu faris el mi kio mi estas nuntempe. Mi relernis mian gepatran lingvon en du jaroj. Tio estis iel ŝoka por mia familio. Ofta demando estis kiel mi povis vojaĝi malproksimen de mia loko por lerni la reĝangan tie.

Mi ne nur lernis la lingvon, mi fariĝis ĝia gardisto [8], ĉar ĝi estas unu inter la lingvoj de l'insularo kiu estas en danĝero. Mi komencis mian lingvan aktivismon per Vikipedio, ĉefe en la indonezia versio. Mi redaktis, pliriĉigis kaj verkis multajn artikolojn pri mia etno. Amika vikipediisto diris ke mi povus fari vikipedion en mia lingvo [9], per Vikimedio [13] [eo]. Post tio, mi ankaŭ administris Vikimedion. Eĉ se ni vidas malgrandan evoluon nuntempe, mi havas esperon.

Krome, mi provis normigi la reĝangan [14][eo] per la latina alfabeto kaj per nia propra skribsistemo, nomata kaganga [14]. Fine, nuntempe mi kolektas vortojn, difinojn kaj novajn esprimojn [10] por krei aktualan vortaron. Tiel, kiam mi ne plu estos ĉi tie kaj oni ne plu parolos la lingvon, la vortoj ankoraŭ ekzistos en libro.

RV: Kia estas la aktuala stato de via lingvo, rete kaj eksterrete?

FA: Indonesia has only one national and official language, called Bahasa Indonesia (lit. Indonesian language), a standardised variety of Malay which was renamed after the country to add a nationalistic component. Apart from this one, we have no less than 300 other languages, called bahasa daerah, including my own language — Rejang. Thank God, some of these have a very large number of speakers and some of them have contributed a lot to the preservation of their language in this ever-changing environment.

Bahasa daerah are not protected yet, except for some municipalities that have a specific day to commemorate their local languages. Indonesian is monopolising almost every aspect of life: we watched films mostly in Indonesian, we read “Indonesian” books, and we were taught in school using Indonesian as the main medium of instruction.

Despite all this, Rejang is not dying, at least not in the foreseeable future. As it never became a lingua franca, it is exclusively used among people with close affinities like family members or best friends. Younger people in towns have already lost their ability to speak Rejang, but those who live in villages have successfully maintained their usage of the language. To safeguard this heritage, my local municipality (kabupaten) has made it mandatory to teach our language in grades 3-5 of elementary school. I really appreciated this.

Our people now use the internet in massive numbers, more than ever. Facebook is the most popular social media site and we have created our own spaces, where we speak almost exclusively in Rejang, exchanging ideas about our future, sharing our old recipes, traditions, and history. This is where Rejang is thriving today.

FA: Indonezio havas nur unu nacian kaj oficialan lingvon. Tiu estas nomata Bahasa Indonesia (eo: indonezia lingvo [15]), normigita lingvovarianto de la malaja kiu estis renomita por esti la nacia lingvo. Krome, ni havas ne malpli ol 300 aliajn lingvojn, nomataj bahasa daerah, inkluzive de mia lingvo, la reĝanga. Feliĉe, iuj inter ili havas grandan nombron de parolantoj kiuj kontribuis al la konservado de la lingvoj en ŝanĝiĝanta etoso.

Bahasa daerah ankoraŭ ne estas protektata, krom en kelkaj urboj kiuj havas specifan tagon por celebri lokajn lingvojn. La indonezia lingvo monopoligas preskaŭ ĉiujn aferojn de la vivo: ni spektas filmojn en la indonezia, legas “indoneziajn” librojn kaj en la lernejoj ni lernas per la indonezia.

Malgraŭ tio, la reĝanga ne mortas, almenaŭ ne en proksima estonteco. Ĉar ĝi neniam fariĝis lingvafrankao, ĝin parolas ekskluzive proksimuloj, kiel familio kaj amikoj. Junuloj en urboj jam perdis la scipovon de la reĝanga, sed tiuj kiuj loĝas en vilaĝoj sukcese parolas la lingvon. Por konservi nian heredaĵon, mia urbo (Kabupaten) oficialigis la instruadon de nia lingvo en elementaj lernejoj. Mi vere ŝatas tion.

Nia popolo nuntempe multe uzas Interreton, pli ol iam ajn. Facebook estas la plej populara socia retejo kaj ni kreis lokojn kie ni parolas preskaŭ nur reĝange, kaj kundividas ideojn pri la estonteco, malnovajn receptojn, tradiciojn kaj historion. Tie la reĝanga estas pli viva hodiaŭ.

RV: Je kiuj temoj vi intencas koncentri la atenton dum la semajno, kiam vi administros la Tviter-konton @AsiaLangsOnline? 

FA: I actually do not have a plan yet. I want to talk, not only about the basic vocabularies and maybe dialectal differences, but also about facts regarding the Rejang language and its contemporary use, especially as it relates to online spaces. If I obtain permission, I would like to present my work on standardising Rejang’s orthography both in Roman script and Rejang script.

I've noticed that discussing basic vocabulary and dialectal differences easily attracts people's attention to our language, which is almost unknown outside Bengkulu. Indonesian netizens are particularly interested in vocabulary comparison between vernacular languages. For example, a house is called “rumah” in Indonesian, “bumi” in Sundanese, and “umêak” in Rejang language. I want to take advantage of this to capture my audience's attention.

As for facts and contemporary use, I aim to indirectly speak to fellow Rejang and pass the message that we should not belittle our language, though we are often stigmatised for speaking it. I want to show how we as younger people can present ourselves as guardians of our language. On this front, I would like my fellow Rejang to know that I've already contributed through the spelling standardisation effort. Now, I am challenging them to join in.

FA: Mi ankoraŭ ne havas planon. Mi volas paroli ne nur pri baza vortprovizo kaj eble dialektaj diferencoj, sed ankaŭ pri faktoj rilataj al la reĝanga kaj ĝia nuntempa uzo, precipe en Interreto. Se eblas, mi volas prezenti mian laboron pri normigo de la reĝanga ortografio kaj en latina skribo, kaj en reĝanga skribo [14] [eo].

Mi scias ke paroli pri baza vortprovizo kaj dialektaj diferencoj atentigas homojn pri nia lingvo, kiu estas preskaŭ nekonta ekster Bengkulu. Indoneziaj retumantoj aparte interesiĝas pri kompara vortprovizo inter lingvoj. Ekzemple, domo estas “rumah” en la indonezia, “bumi” en la sunda [16] [eo] kaj “umêak” en la reĝanga. Mi volas kapti la okazon kaj la atenton de legantoj.

Pri faktoj kaj nuntempa uzo, mi volas nerekte paroli kun miaj karaj reĝanganoj kaj sciigi ilin ke ni ne devas honti pri nia lingvo, kvankam ni estas stigmatizitaj pro paroli ĝin. Mi volas montri kiel ni, junuloj, povas fariĝi gardistoj de nia lingvo. Pri tio, mi volas ke miaj karaj reĝanganoj sciu ke mi jam kontribuis per normigo de la ortografio. Nun, mi defias ilin partopreni en tio.

RV: Kiuj estas la ĉefaj motivoj de via cifereca aktivismo por via lingvo? Kiuj estas viaj esperoj kaj revoj por via lingvo?

FA: My biggest motivation is the fact that Rejang is my own language and heritage. If it is lost, I and the entire community will have lost our identity too. When nobody uses it anymore, its richness in particular fields, like our names for various kinds of mangoes (mangga, macang, kuini, plam, puak, tes, etc.) will cease to exist. It’s such a big disaster and unacceptable in my opinion. Now, everyone is online. The internet has come knocking on our door, both in villages and in talangs (settlements in plantations/farmland). Why not make use of it to prevent language decline?

I don't have grandiose or exaggerated hopes and dreams for my language, though. What I — as well as other Rejangs — want is for our younger brothers and sisters to use it exactly as we do now, like our ancestors did during their time. When we’re able to prevent the language from going out of usage, we'll be proud of what we have and thank God because we are Rejang. Then, derogatory terms will not matter anymore.

FA: Mia ĉefa motivo estas la fakto ke la reĝanga estas mia propra lingvo kaj heredaĵo. Se ĝi malaperas, tiam mi kaj ankaŭ la tuta komunumo perdas nian identecon. Kiam neniu parolos ĝin, ĝia riĉeco, kiel la nomoj de diversaj manĝoj (mangga, macang, kuini, plam, puak, tes, ktp.) malaperos. Estas tro granda katastrofo, kaj neakceptebla por mi. Nuntempe ĉiuj uzas Interreton. Ĝi estas ĉe niaj domoj, en vilaĝoj kaj talangs (setlejoj en plantejoj). Kial ne uzi ĝin por preventi lingvan morton?

Mi ne havas grandiozajn aŭ troajn esperojn kaj revojn por mia lingvo, tamen. Kion mi kaj ankaŭ aliaj reĝanganoj volas, estas ke niaj junaj gefratoj parolu la reĝangan kiel ni faras, kiel niaj pragepatroj faris. Kiam ni kapablos preventi la malaperon de nia lingvo, ni fieros pri tio kion ni havas kaj dankos al Dio ke ni estas reĝanganoj. Tiam, la insultaj vortoj ne plu gravos.