Intervjuo kun Sok Socheat, lingva aktivisto pri la bunonga lingvo

Sok Socheat, lingva aktivisto pri la bunonga lingvo [ឞូន៝ង, vjetname: M'Nông], parolata en Vjetnamio kaj  Kamboĝo. Foto liverita de Sok Socheat / CICO.

Post lastjara sukcesa kampanjo en sociaj retejoj, kiu celebris enretan lingvan diversecon en Azio, la kunlabora projekto daŭras en 2020. Ĉiusemajne, nova lingva aktivulo kaj subtenanto administros laŭvice la Tviter-konton @AsiaLangsOnline por kundividi siajn spertojn, bonajn agadojn kaj lernitajn lecionojn rilate al la revigligo kaj antaŭenigo de sia denaska lingvo, kun speciala atentigo pri la rolo de Interreto. Tiu ĉi kampanjo estas kunlaboro inter Rising Voices, Digital Empowerment Foundation kaj O Foundation.

Ĉiusemajne, la gastiganto respondos kelkajn demandojn pri sia fono kaj disponigos mallongan superrigardon pri sia lingvo. Tiu ĉi intervjuo kun Sok Socheat (@cico_ip), pere de Demandoj kaj Respondoj, donas unuan antaŭrigardon pri tio, kion li pridiskutos dum la semajno kiam li administros la konton.

Rising Voices (RV): Bonvolu rakonti al ni ion pri vi mem.

Sok Socheat (SS): My language is the indigenous language called Bunong, which doesn't have a writing system. We can use the Khmer Script to write our language, though it's not very widespread.

I am a member of Cambodia of Indigenous People Culture Care’s Organization (CICO), an organization that promotes and encourages respect for human rights, especially for indigenous peoples throughout Cambodia. We are currently working on a project called “Voices of Indigenous Peoples with disabilities“, through which twenty-five indigenous people with disabilities from three different communities are able to express themselves, demand the protection of their rights, and seek legal support whenever their rights are abused. They use two languages (native and Khmer language) to raise awareness of approaches to law and rights protection for people with disabilities.

Sok Socheat (SS): La bunonga [ឞូន៝ង, vi: M'Nông] estas mia indiĝena lingvo, kiu ne havas skribon. Eblas uzi la kmeran skribon [eo], tamen tio ne ofte okazas.

Mi estas membro de Cambodia of Indigenous People Culture Care’s Organization (CICO), organizaĵo kiu disvastigas kaj kuraĝigas observadon de homaj rajtoj, precipe de indiĝenaj popoloj en Kamboĝo. Nuntempe ni laboras pri la projekto “Voĉoj de Handikapitaj Indiĝenoj“, per kiu 25 handikapitaj indiĝenoj, el tri malsamaj komunumoj, kapablas alparoli, postuli respetadon de siaj rajtoj kaj trovi juran helpon kiam necesas. Ili uzas du lingvojn (la denaskan kaj kmeran) por atentigi pri leĝoj kaj rajtoj de handikapuloj.

RV: Kia estas la aktuala stato de via lingvo, rete kaj eksterrete?

SS: The main languages of communication are Khmer and English and occasionally Bunong language, depending on the target group and the circumstances. Few people from my community try to post in our mother tongue online.

In daily conversation in the community (in rural areas), we still communicate in Bunong but those who are living in towns or cities have stopped using their native language, because they don't dare to speak it.

SS: La ĉefaj lingvoj por komunikado estas la kmera kaj la angla, fojfoje la bunonga, depende de la celata grupo kaj cirkonstancoj. Malmultaj homoj en mia komunumo rete uzas nian gepatran lingvon.

En ĉiutagaj interparoladoj, en la komunumo (kamparo), ni ankoraŭ parolas la bunongan, sed tiuj kiuj loĝas en urboj ĉesis paroli la denaskan lingvon ĉar ili ne kuraĝas paroli ĝin.

RV: Je kiuj temoj vi intencas koncentri la atenton dum la semajno, kiam vi administros la Tviter-konton @AsiaLangsOnline? 

SS: I will focus on religious minorities because this is something that affects indigenous people a lot, especially those living with disabilities.

SS: Mi parolos pri religiaj minoritatoj ĉar tio estas afero kiu tre efikas sur indiĝenaj popoloj, ĉefe tiuj vivantaj kun handikapoj.

RV: Kiuj estas la ĉefaj motivoj de via cifereca aktivismo por via lingvo? Kiuj estas viaj esperoj kaj revoj por via lingvo?

SS: The main motivation leading CICO to participate in this week’s Twitter campaign is the desire to share with the world what Bunong is and show the importance of this indigenous language and culture to the outside world. I hope that my language will be recognized worldwide in the near future.

SS: Mia ĉefa motivo kiu kondukis la organizaĵon CICO partopreni en tiu Tviter-kampanjo estas la deziro diskonigi tion kio estas la bunonga kaj montri la gravecon de tiu indiĝena lingvo kaj kulturo. Mi revas pri tutmonda agnosko de mia lingvo en proksima estonteco.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.