Intervjuo kun Gladys Camacho Rios

Foto disponigita de Gladys Camacho Rios.

En 2020 ni daŭrigas la soci-amaskomunikilan kampanjon, en kiu ni invitas diversajn gastigantojn administri la Tviter-konton @ActLenguas kaj kunhavigi siajn spertojn pri revigligo kaj reklamado de denaskaj lingvoj. En ĉi tiu profila afiŝo, eksciu pli pri Gladys Camacho Rios (@chhullunka) kaj pri tio kion ŝi planas diskuti dum sia semajno kiel gastiganto.

Informu nin pri vi mem:

Mi nombre es Gladys Camacho Rios. Soy originalmente del pueblo de Kalallusta, Cochabamba, Bolivia. Nací y crecí en este pueblo, no solo tengo la dicha de haber heredado el Quechua que es mi primera lengua sino también he heredado practicas culturales y tradicionales coexistentes del Sur de Bolivia. Soy escritora Quechua, desde el 2011 he empezado a escribir. Quería preservar algunas tradiciones de mi pueblo.

En 2013 he publicado una novela en Quechua “Phuyup Yawar Waqaynin” (El llanto sangriento de una nube). En 2018 esta novela fue publicada en versión bilingüe Quechua-Inglés.

En 2019 he publicado un libro con tres cuentos del Zorro. Actualmente soy candidata a doctorado en Lingüística en la Universidad de Texas en Austin, EEUU. También me dedico al activismo, impulsando hablantes nativos con el mismo perfil que yo para ser escritores, revitalizadores e investigadores de sus lenguas indígenas.

También, co-organizé el primer Encuentro de Activismo Digital de Lenguas Indígenas que se llevó a cabo en la ciudad de Cochabamba en 2016.

Mi nomiĝas Gladys Camacho Rios. Mi devenas de la urbo Kalallusta, Cochabamba [esperante Koĉabambo], Bolivio. Mi naskiĝis kaj kreskis en ĉi tiu urbo kaj mi feliĉas ĉar mi ne nur heredis la keĉuan kiel ĉefan lingvon, sed ankaŭ heredis kunvivajn kulturajn kaj tradiciajn praktikojn el suda Bolivio. Mi estas keĉua verkisto; ekde 2011 mi komencis verki. Mi volis konservi kelkajn tradiciojn de mia popolo.

En 2013 mi publikigis romanon en la keĉua “Phuyup Yawar Waqaynin” (La sanga krio de nubo). En 2018 ĉi tiu romano estis eldonita en keĉua-angla dulingva versio.
En 2019 mi publikigis libron kun tri rakontoj pri Zorro. Mi estas nuntempe kandidato por doktoriĝo pri lingvistiko ĉe la Universitato de Teksaso ĉe Aŭstino, Usono. Mi ankaŭ dediĉas min al aktivismo, instigante denaskajn parolantojn kun la sama profilo kiel mi por iĝi verkistoj, revigligantoj kaj esploristoj de siaj indiĝenaj lingvoj.
Mi ankaŭ kunorganizis la unuan Renkontiĝon pri Indiĝenaj Lingvoj pri Cifereca Aktiveco okazintan en la urbo Koĉabambo en 2016.

Kia estas la nuna situacio de via lingvo en Interreto kaj eksterrete?

Hay bastante información. El quechua del Sur de Bolivia no es uniforme. Hay una diferencia significante entre el Quechua monolingüe que tiene una morfología compleja completamente desarrollada y el Quechua bilingüe que tiene una morfología sinplificada debido al dominio del input español. La mayoría de la información en las redes sociales impulsa el Quechua bilingüe. Realizan un trabajo excelente, sin embargo, el Quechua monolingüe esta ausente. Y lamentablemente el Quechua monolingüe está en serio peligro de extinción porque no se está transmitiendo a futuras generaciones.

Troviĝas multaj informoj. La keĉua lingvo en suda Bolivio ne estas unuforma. Ekzistas signifa diferenco inter unulingva keĉua, kiu havas komplete evoluintan kompleksan morfologion, kaj dulingva keĉua, kiu havas simpligitan morfologion pro la regado de la hispana enigaĵo. La plimulto de la informoj en la sociaj amaskomunikiloj instigas al dulingva keĉua lingvo. La informoj estas bonegaj, tamen unulingva keĉua mankas. Kaj bedaŭrinde la unulingva keĉua riskas estingiĝi, ĉar ĝi ne estas transdonata al estontaj generacioj.

Je kiuj temoj vi planas fokusiĝi en la semajno dum kiu vi administros la konton @ActLenguas?

Quiero promover el Quechua de una hablante L1 (lengua materna) que nació y creció en una comunidad del área rural ya que se aproxima bastante al Quechua monolingüe. También promover el quechua monolingüe. Desde el 2018 estoy documentando en audio y video el Quechua de los monolingües en Uma Piwra. He escrito 3 cuentos de lo que he recopilado. Quisiera compartir esos cuentos de alguna manera. También quisiera compartir los audios que he estado creando en Quechua para informar del covid-19. He creado un audio/video dirigido a abuelitos monolingües y otro para público en general que informa sobre salud mental, esto en colaboración con Center for Latin American and Caribbean Studies de New York University y Columbia University & CUNY & Lehman Collegue para un proyecto de capsulas en casi 20 lenguas indígenas del Abya Yala.

Mi volas promocii la keĉuan lingvon de parolantino de la L1 (gepatra lingvo), kiu naskiĝis kaj kreskis en kampara regiono, ĉar tiu varianto estas sufiĉe proksima al la unulingva keĉua. Mi volas ankaŭ antaŭenigi la unulingvan keĉuan. Ekde 2018 mi dokumentas la keĉuan de la unulingvuloj en Uma Piwra kaj sone kaj vide. Mi verkis tri rakontojn surbaze de tio, kion mi kolektis. Mi ŝatus kunhavigi iel tiujn rakontojn. Mi ŝatus ankaŭ kunhavigi la sondosierojn, kiujn mi kreis en la keĉua por raporti pri KOVIM-19. Mi kreis unu videon por unulingvaj geavoj kaj alian por la ĝenerala publiko pri mensa sano, kunlabore kun la Centro por Latin-Amerikaj kaj Karibiaj Studoj ĉe Novjorka Universitato, Universitato Kolumbio, la Urba Universitato de Novjorko (CUNY) kaj Kolegio Lehman por koveja projekto en preskaŭ 20 indiĝenaj lingvoj de la regiono Abya Yala de nordokcidenta Kolombio kaj sudorienta Panamo.

Kiuj estas la ĉefaj kialoj de via cifereca aktivado de via lingvo? Kion vi revas por via lingvo?

El quechua del sur de Bolivia con una morfología elaborada exhibe información invaluable: matices semánticos, informaciones adverbiales, espacio, afectividad. Mi meta es entender la estructura lingüística, sobretodo la semántica en la elaboración morfológica del verbo. De este modo enriquecer el Quechua boliviano. Creo y confió que mi trabajo como lingüista tendrá impactos amplios, en la sociedad, las metodologías de enseñanza tanto para profesores de Quechua y estudiantes.

La keĉua lingvo en suda Bolivio kun prilaborita morfologio elmontras valoregajn informojn: semantikajn nuancojn, adverbajn informojn, spacon, afektivecon. Mia celo estas kompreni la lingvan strukturon, precipe la semantikon en morfologia ellaborado de la verbo, kaj tiel riĉigi la bolivian keĉuan lingvon. Mi kredas kaj fidas, ke mia laboro kiel lingvisto havos ampleksajn efikojn en la socio, en instruaj metodaroj por instruistoj de la keĉua, kaj por studentoj.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.