- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Intervjuo kun Ilham Nurwansah, aktivisto pri la sunda lingvo

Kategorioj: Civitanaj komunikiloj, Indiĝenoj, Rising Voices
Portrait of Ilham Nurwansah, Sundanese language activist.

Ilham Nurwansah, aktivisto pri la sunda lingvo. Foto liverita de Ilham Nurwansah.

Post lastjara sukcesa kampanjo en sociaj retejoj [1], kiu celebris enretan lingvan diversecon en Azio, la kunlabora projekto daŭras en 2020. Ĉiusemajne, nova lingva aktivulo kaj subtenanto administros laŭvice la Tviter-konton @AsiaLangsOnline [2] por kundividi siajn spertojn, bonajn agadojn kaj lernitajn lecionojn rilate al la revigligo [3]kaj antaŭenigo de sia denaska lingvo, kun speciala atentigo pri la rolo de Interreto. Tiu ĉi kampanjo estas kunlaboro inter Rising Voices [4], Digital Empowerment Foundation [5] kaj O Foundation [6].

Ĉiusemajne, la gastiganto respondos kelkajn demandojn pri sia fono kaj disponigos mallongan superrigardon pri sia lingvo. Tiu ĉi intervjuo kun Ilham Nurwansah (@inurwansah [7]), pere de Demandoj kaj Respondoj, donas unuan antaŭrigardon pri tio, kion li pridiskutos dum la semajno kiam li administros la konton.

Rising Voices (RV): Bonvolu rakonti al ni ion pri vi mem.

Ilham Nurwansah (IN): My name is Ilham Nurwansah. I am a Sundanese native speaker of Indonesia. Since I studied Sundanese for my BA and MA, my interest in this language has grown, especially to be able to share its linguistic and cultural richness with everyone. I do independent research on Sundanese language and ancient manuscripts [8] and I contribute to the community around Wikipedia in Sundanese [9]. I also write articles on Sundanese language [10] for local papers and magazines.

Ilham Nurwansah (IN): Mi nomiĝas Ilham Nurwansah. Mi estas denaska parolanto de la sunda [11] en Indonezio. Ekde kiam mi studis la sundan en universitato, mia intereso pri tiu lingvo kreskis, ĉefe por ebligi diskonigon de ĝia lingvistika kaj kultura riĉeco al ĉiuj. Mi propravole studas la sundan lingvon kaj antikvajn manuskriptojn [8] kaj mi kontribuas en Sunda Vikipedio [9]. Mi ankaŭ verkas artikolojn en la sunda [10] por lokaj ĵurnaloj kaj gazetoj.

RV: Kia estas la aktuala stato de via lingvo, rete kaj eksterrete?

IN: Sundanese (bahasa Sunda) is spoken by more than 39 million people, mostly in the western part of Java island. It makes Sundanese the second most spoken language in Indonesia. Written historical evidence [12] shows that it has been recorded in the 14th century and continues to be used and developed until now. Today it has also been included as a subject in the local school curriculum, supported by print publications [13], and online resources (e.g. Wikipedia [14] and the news portal Kora Sunda [15]).

IN: La sunda (bahasa Sunda) estas parolata de pli ol 39 milionoj da homoj, ĉefe en okcidenta parto de Javo [16]. La sunda estas la dua plej parolata lingvo en Indonezio. Historia skriba atesto [12] montras ke ĝi estis registrita en la 14-a jarcento kaj oni daŭre uzas kaj evoluigas ĝin nuntempe. Nuntempe, ĝi estas instruata en lernejoj, havas eldonajn materialojn [13] kaj interretajn lokojn (i.a. Vikipedio [17] kaj la nova retejo Kora Sunda [15]).

RV: Je kiuj temoj vi intencas koncentri la atenton dum la semajno, kiam vi administros la Tviter-konton @AsiaLangsOnline? 

IN: I will talk not only about linguistic aspects of Sundanese but also about the culture and knowledge of Sundanese people in general. It will range from historical periods to the modern day.

IN: Mi parolos ne nur pri lingvistikaj aspektoj de la sunda, sed ankaŭ pri la kulturo kaj scioj de la sunda popolo. De historiaj epokoj ĝis nuntempo.

RV: Kiuj estas la ĉefaj motivoj de via cifereca aktivismo por via lingvo? Kiuj estas viaj esperoj kaj revoj por via lingvo?

IN: I want to show the dynamic nature of Sundanese culture that continues to develop across time, with all its perspectives. This step is important as a promotion of the existence and the role of my mother tongue in the global society.

IN: Mi volas montri la dinamikan naturon de la sunda kulturo, kiu daŭre evoluas tra la tempo, en pluraj perspektivoj. Tio gravas por disvastigi informojn pri la ekzisto kaj rolo de mia gepatra lingvo en la tutmonda socio.