Fotokonkurso petas la rohinĝan komunumon dokumenti sian vivon dum la pandemio KOVIM-19

Socially distanced gathering at No Man's Land, Taung Pyo. Submission by Ameen. Used with permission. Socie distanciĝantaj rohinĝoj dum renkontiĝo sur nenies tero en Taung Pyo, birma-bangladeŝa landlimo. Sendita de Ameen. Uzata kun permeso

Socie distanciĝantaj rohinĝoj dum renkontiĝo sur nenies tero en Taung Pyo, birma-bangladeŝa landlimo. Sendita de Ameen. Uzata kun permeso.

Vidu la specialan rubrikon pri la tutmondaj konsekvencoj de KOVIM-19 [en].

Dum la mondo batalas kontraŭ la konsekvencoj de la pandemio KOVIM-19, komplikiĝas la grandaj malfacilaĵoj alfrontataj de vundeblaj rifuĝintoj kaj migrantoj. La diskriminacio kontraŭ la rohinĝa komunumo pligraviĝas pro la nuna krizo. Bangladeŝo deklaris antaŭ nelonge, ke enmigrado de novaj rohinĝaj rifuĝintoj estos malpermesata. Meze de aprilo fiŝkaptaj ŝipoj plenaj je azilpetantaj rohinĝoj estis forturnitaj de malajziaj aŭtoritatoj pro timo antaŭ la kronviruso.

Rohinĝaj rifuĝintoj en Malajzio ankaŭ alfrontas kreskantan ksenofobian kaj kontraŭmigrantan malakcepton de malajoj dum la pandemio. Krome, ekzistas duboj pri la kapablo de Bangladeŝo prizorgi eksplodon de la pandemio en la dense loĝataj rifuĝejoj.

Por dokumenti la krizon de KOVIM-19 tra iliaj okuloj, Shafiur Rahman, brita-bangladeŝa reĝisoro de dokumentfilmoj, organizis la Rohinĝan Fotokonkurson, kiu daŭras de la 23-a de aprilo ĝis la 25-a de aŭgusto 2020 kaj estas malferma al la membroj de la rohinĝa komunumo en la tuta mondo. La ĉefaj kategorioj estas “La rohinĝa vivo” kaj “Respondo al la kronviruso”. La elektotaj fotoj estos ekspoziciitaj en la Centro de Esploro kaj Edukado pri Homaj Rajtoj en Otavo, Kanado, kaj dum la Oksforda Festivalo de Homaj Rajtoj en Oksfordo, Britio.

Tutmondaj Voĉoj intervjuis Rahman per retpoŝto por paroli pri kio inspiris lin krei tiun konkurson kaj kion la reĝisoro esperas atingi kun ĝia helpo.

Global Voices (GV): Bonvolu rakonti al ni iom pri vi mem kaj kiel vi komencis fari dokumentfilmojn pri la rohinĝoj.

Shafiur Rahman (SR): It all started rather unexpectedly in December of 2016. I was in Cox’s Bazar area working on a project in the hill tracts. There had been a tremendous influx of Rohingya people in October 2016 and they were still arriving in December. What I saw and what I heard convinced me that I should do some documentary work. I went back the next month and shot a film about sexual violence. I then worked on trafficking and massacres. The films I have made have been shown in festivals and channels throughout the world.

Shafiur Rahman (SR): Ĉio komenciĝis neatendite en decembro 2016. Mi estis en la areo de Koks Bazar laborante en projekto en la montetareo. Antaŭe, en oktobro 2016, estis grandega alfluo de rohinĝaj rifuĝintoj kaj ili plu estis venantaj en decembro. Tio, kion mi vidis kaj aŭdis, konvinkis min, ke mi devas fari dokumentantan laboron. Mi revenis venontan monaton kaj filmis pri seksperforto. Poste mi faris laboron pri homkomerco kaj amasbuĉadoj. La filmoj, kiujn mi faris, estis montritaj dum diversaj festivaloj kaj en televidaj kanaloj tra la tuta mondo.

Rohingya in Balukhali-2 camp near Bangladesh-Myanmar border huddled together at a 2G signal spot to get news about Covid19 and Myanmar. Submission by Muhammed Yassin. Used with permission. Rohinĝoj en la rifuĝejo Baluhali-2 apud la landlimo inter Bangladeŝo kaj Birmo kuniĝis apud 2G signala punkto por lerni novaĵojn pri la kronviruso kaj Birmo. Sendita de Muhammed Yassin. Uzata kun permeso.

Rohinĝoj en la rifuĝejo Baluhali-2 apud la landlimo inter Bangladeŝo kaj Birmo kuniĝis apud 2G-signala punkto por ekscii novaĵojn pri la kronviruso kaj Birmo. Sendita de Muhammed Yassin. Uzata kun permeso.

GV: Kiel aperis la ideo pri la konkurso?

SR: Actually a photo competition is a documentary endeavour. We are getting fantastic images already of the lockdown and of emergencies happening in the camp. A notebook of the days and weeks in the lockdown.

SR: Fakte, fotokonkursoj celas dokumenti. Ni ricevas mirindajn bildojn pri kvaranteno kaj urĝaĵoj okazantaj en la rifuĝejo. Ili estas kvazaŭ notlibro de la tagoj kaj monatoj en kvaranteno.

GV: Bonvolu rakonti pri la du ampleksaj temoj de la evento. Kial ili estas gravaj?

SR: The themes are broad so as to allow the depiction of every tiny little thing to do with the camps. The reality is of course that when you start enquiring about that tiny little thing, whatever it is, you suddenly realise it is not tiny at all. It is all connected to the deportation of Rohingya from the state of Myanmar and their experience of genocide. And in the difficult and challenging conditions in the camps, you begin to question and wonder what exactly is changing for them. For me, these images that we are collecting are redolent of their decades-long struggle for survival. And now suddenly, they are hemmed in from all sides and a virus has entered the fray. It is a nightmare.

SR: La temoj estas ampleksaj, por ebligi la bildigon de ĉiu detaleto koncerne la rifuĝejon. Certe, en la realo se oni ekdemandas pri la detaleto, kio ajn ĝi estas, oni subite komprenas, ke ĝi entute ne estas malgranda. Ĉio estas ligita kun la deportado de la rohinĝoj el Birmo kaj kun iliaj spertoj pri la genocido. Krome, en la malfacilaj kaj defiaj kondiĉoj de la rifuĝejoj, oni komencas demandi kaj miri, kio ŝanĝiĝas por ili. Por mi la fotoj, kiujn ni kolektas, estas memorigaĵoj pri la longdaŭra batalo por postvivo. Kaj nun, kiam ili estas ĉirkaŭitaj de ĉiuj flankoj, la viruso ekpartoprenas la batalon. Tio estas koŝmaro.

"LIVES AT RISK" - Submission by Mohammed Hossain. "Around 0830 on 12 May 2020, a devastating fire broke out in Rohingya Refugee Camp 1E, Ukhia, Cox's Bazar, Bangladesh. From there it quickly spread. <a href="https://www.aa.com.tr/en/asia-pacific/bangladesh-fire-damages-673-shanties-in-rohingya-camp/1837982">Damage has been extensive</a> and hundreds of refugees have lost their possessions and their homes". See more photos of the "LIVES AT RISK" series <a href="https://kutupalong.com/abul-kalam">here</a>. Used with permission. ENDANĜERITAJ VIVOJ. Sendita de Mohammed Hossain. Ĉirkaŭ la 8:30 la 12-an de majo 2020 detruiga incendio ekaperis en la rohinĝa rifuĝejo 1E en Ukhia, Koks Bazar, Bangladeŝo. De tie la fajro rapide disvastiĝis. La damaĝo estis grandskala kaj centoj da rifuĝintoj perdis siajn posedaĵojn kaj hejmojn. Vidu pli da fotoj el la serio “ENDANĜERITAJ VIVOJ” ĉi tie. Uzata kun permeso.

ENDANĜERIGITAJ VIVOJ. Sendita de Mohammed Hossain. Ĉirkaŭ la 8:30 la 12-an de majo 2020 detrua incendio komenciĝis en la rohinĝa rifuĝejo 1E en Ukhia, Koks Bazar, Bangladeŝo. De tie la fajro rapide disvastiĝis. La damaĝo estis grandskala kaj centoj da rifuĝintoj perdis siajn posedaĵojn kaj hejmojn. Vidu pli da fotoj el la serio “ENDANĜERIGITAJ VIVOJ” ĉi tie. Uzata kun permeso.

GV: Kiun helpon vi ricevas en la organizado de la konkurso kaj kiu juĝas ĝin?

SR: I am running the thing myself. I am working on a variety of projects but I never tire of looking at images. Prominent humanitarians and Rohingya advocates are sharing their own images in the competition in order to support and help project the profile of the context. We have a variety of people – everyone from a former diplomat who was involved in the Kofi Annan report on Myanmar to the Founder of Migrant Offshore Aid Station (MOAS), who has helped rescue thousands of refugees in the Mediterranean sea and has also been a part of the response to the Rohingya crisis. Prominent Rohingya activists are also on board. Liza Boschin, an Italian photographer, reporter and documentary maker is the chief judge.

SR: Mi mem organizas ĉion. Mi laboras pri diversaj projektoj, sed mi neniam laciĝas rigardi bildojn. Elstaraj humanistoj kaj defendantoj de la rohinĝoj sendas siajn fotojn por subteni la konkurson kaj helpi projekcii la profilon de la kunteksto. Partoprenas diversaj homoj – iu ajn de eks-diplomato, kiu engaĝiĝis en la raporto de Kofi Annan pri Birmo, ĝis la fondinto de Migrant Offshore Aid Station, kiu helpis savi milojn da rifuĝintoj en la Mediteraneo kaj ankaŭ penis trovi solvon por la rohinĝa krizo. Eminentaj rohinĝaj aktivuloj ankaŭ partoprenas. Liza Boschin, itala fotistino, ĵurnalistino kaj reĝisorino de dokumentfilmoj, estas ĉefa juĝisto.

GV: Kiun reagon vi vidis ekde la lanĉo de la konkurso?

SR: Well over 400 images in the first three weeks. A fascinating glimpse of everything from social distancing to no regard for social distancing.

SR: Pli ol 400 bildoj dum la unuaj tri semajnoj. Fascina ekvido de ĉio, de socia distancado ĝis malobeo de socia distancado.

GV: Kial aliaj rohinĝoj partoprenu la konkurson?

SR: […] the reality is just for fun, very modest prizes and to document their own lives.

SR: Fakte, por la plezuro, senluksaj premioj kaj dokumentado de siaj vivoj.

Girl with Chandan. Submission by Noor Hossain. Used with permission. Vizaĝo de rohinĝa knabino pentrita kun santalo. Sendita de Noor Hossain. Uzata kun permeso.

Vizaĝo de rohinĝa knabino pentrita kun santalo. Sendita de Noor Hossain. Uzata kun permeso.

GV: Ĉu vi havas iujn konsilojn por partoprenantoj – kiaj devas esti la fotoj, kiujn aparatojn kaj ilaron oni uzu ktp?

SR: Think of telling a story in one snap. Or look for unusual angles. Or interesting faces. Think of getting pictures in difficult situations. Or just take a selfie.

SR: Provu montri rakonton en unu momento. Aŭ serĉu nekutimajn angulojn. Aŭ interesajn vizaĝojn. Provu fari bildojn en malfacilaj situacioj. Aŭ simple kaptu memfotojn.

GV: Kion ni atendu de la ekspozicioj kaj de la rilata reklamo?

SF: The exhibitions will take place in two places – Ottawa and Oxford – and in contexts which promote human rights. One is a human rights department of a university. The other is a human rights festival of a university. We are also already engaging other institutions and asking them to consider staging similar albeit more limited exhibitions. A well known published photographer and studio owner will run some of the images on his Instagram account.

SR: La ekspozicioj okazos en du lokoj – Otavo kaj Oksfordo – en kuntekstoj, kiuj promocias homajn rajtojn. La unua ejo estas Fako pri homaj rajtoj en universitato. La alia estas festivalo de homaj rajtoj en universitato. Ni ankaŭ engaĝas aliajn instituciojn kaj invitas ilin organizi similajn aŭ almenaŭ pli malgrandskalajn ekspoziciojn. Fama fotisto kaj posedanto de studio alŝutos kelkajn fotojn al sia Instagram-konto.

"Dear Corona, please stay away from Rohingyas." Submission by Azimul Hasson. Used with permission. “Kara Korono! Bonvolu forresti de la rohinĝoj.” Sendita de Azimul Hasson. Uzata kun permeso.

“Kara Krono! Bonvolu resti for de la rohinĝoj.” Sendita de Azimul Hasson. Uzata kun permeso.

GV: Kion vi deziras al la rohinĝoj kaj kion la tuta homaro povas lerni el viaj senlacaj penadoj helpi fari rohinĝajn vivojn pli bonaj?

SR: Genocide should not be happening and yet it is. We keep saying “never again” but it seems to happen again and again. Let us learn from the Rohingya, and put an end to it.

SR: Genocido ne devus okazi, tamen ĝi ja okazas. Ni daŭre diras “neniam plu”, sed ŝajnas, ke tio okazas ree kaj ree. Ni lernu de la rohinĝoj kaj ĉesigu tion.

Malsupre estas kelkaj fotoj senditaj por la konkurso:

La 43-a tago de la kvaranteno en rohinĝa rifuĝejo. Kelkaj mirindaj bildoj por la Rohinĝa Fotokonkurso

Plena protekta rohinĝa ekipaĵo: robo, viziero, masko kaj pluvmantelo. Foto sendita al la Rohinĝa Fotokonkurso de Md Hossain

Covid19 Facemask with leaf. Submission by Jamal Arakani. Used with permission. KOVIM-19 masko farita kun folio. Sendita de Jamal Arakani. Uzata kun permeso.

Masko kontraŭ KOVIM-19 farita el folio. Sendita de Jamal Arakani. Uzata kun permeso.

Socie distanciĝanta atendovico por manĝaĵaldonaĵoj en bangladeŝa rifuĝejo. Sendita de Dil Kayas. Uzata kun permeso.

Covid-19 announcements. Submission by Jamal Arakani. Used with permission. KOVIM-19 anoncoj. Sendita de Jamal Arakani. Uzata kun permeso

Anoncoj pri KOVIM-19 en la rifuĝejo Kutupalong, Koks Bazar, Bangladeŝo. Sendita de Jamal Arakani. Uzata kun permeso.

During Covid-19 lockdown, Rohingya children reading in front of their camp home, Cox's Bazar, Bangladesh. Submission by Abul Kalam. Used with permission. Dum la KOVIM-19 kvaranteno, rohinĝaj infanoj estas legantaj fronte al ilia rifuĝeja hejmo, Koks Bazar, Bangladeŝo. Sendita de Abul Kalam. Uzata kun permeso.

Dum la trudizoliĝo kaŭzita de KOVIM-19, rohinĝaj infanoj estas legantaj fronte al sia rifuĝeja hejmo, Koks Bazar, Bangladeŝo. Sendita de Abul Kalam. Uzata kun permeso.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.