- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Intervjuo kun Isela Xospa, cifereca aktivisto pri la naŭatla lingvo

Kategorioj: Civitanaj komunikiloj

Foto disponigita de Isela Xospa

En 2020, ni daŭrigas nian kampanjon en sociaj retoj en kiu ni invitas diversajn gastigantojn administri [1] la Tviter-konton @ActLenguas [2] kaj kundividi siajn spertojn pri la revigligo kaj antaŭenigo de indiĝenaj lingvoj. En tiu ĉi afiŝo, ekkonu pli pri Isela Xospa (@EXospatronik [3]) kaj pri tio, kion ŝi planas diskuti dum la semajno en kiu ŝi administros la Tviter-konton.

RV: Bonvolu rakonti iom pri vi:

Mi nombre es Isela Xospa [4] y soy originaria de la Alcaldía de Milpa Alta región nahua del sur este de la Ciudad de México, soy diseñadora, ilustradora y editora independiente.

Actualmente dirijo Ediciones XospaTronik [5] (2014), proyecto que surge como una editorial autogestiva e independiente que aborda temas y personajes de origen indígena promoviendo el aprendizaje y revitalización de la lengua náhuatl variante del centro alto o náhuatl clásico.

Desde hace varios años me he sumado a las causas, proyectos y metas de distintos organismos enfocados a la preservación del medio ambiente, la revitalización de las lenguas indígenas y la salvaguarda de saberes tradicionales y cultura de los pueblos originarios. Es así como ha surgido el proyecto “Intercambio de saberes y activismo digital en lenguas indígenas” [6] que busca fortalecer alianzas e intercambio entre los pueblos originarios de nuestro continente para producir materiales gráficos y editoriales en lengua indígena dirigidos al público infantil y juvenil.

El proyecto se ha enfocado en la producción de material que puede ser leído y descargado en línea, mismo que ha sido traducido a distintas lenguas indígenas por activistas que de manera voluntaria han donado su trabajo y ayudado a distribuir el material en sus comunidades.

Mia nomo estas Isela Xospa [4] kaj mi devenas de Alcaldía, Milpa Alta, naŭatla regiono sudoriente de Meksikurbo. Mi estas liberprofesiula desegnisto, ilustristo kaj redaktoro.

Nuntempe mi mastrumas Ediciones XospaTronik [5] (2014), kiu naskiĝis kiel sendependa eldona projekto kiu pritraktas indiĝenajn temojn kaj rolulojn kiuj antaŭenigas la lernadon kaj la revigligon de la naŭatla lingvo, variaĵo de centro-alta aŭ klasika naŭatla.

De pluraj jaroj mi aliĝis al la principoj, projektoj kaj celoj de diversaj organizaĵoj fokusiĝantaj je naturprotektado, revigligo de indiĝenaj lingvoj kaj konservado de tradiciaj konoj kaj kulturoj de indiĝenaj popoloj. Tiel naskiĝis la projekto “Interŝanĝo de konoj kaj cifereca aktivismo en indiĝenaj lingvoj” [6], kiu celas plifortigi aliancojn kaj interŝanĝon inter popoloj devenaj de nia kontinento, por produkti grafikajn kaj tekstajn enhavojn en indiĝena lingvo, por infanoj kaj junularo.

La projekto enfokusigis la produktadon de enhavo legebla kaj elŝutebla rete. Ĝi estis tradukita en diversajn indiĝenajn lingvojn fare de aktivuloj kiuj volontule donacis sian laboron kaj helpis distribui la enhavon en siaj komunumoj.

RV: Kia estas la aktuala stato de via lingvo en Interreto kaj eksterrete?

En la Ciudad de México y específicamente en la Alcaldía de Milpa Alta la lengua sufrió una pérdida casi total en tan solo tres generaciones, es decir, en un periodo aproximado decincuenta años pasamos del 100% de hablantes de lengua indígena al 3.068% (Censo de población INEGI 2010)

La lengua náhuatl variante del centro alto o náhuatl clásico es una de las mas habladas en México, existen una gran variedad de textos didácticos con métodos de enseñanza, gramática y textos antiguos de consulta y lectura. En linea existen varios diccionarios y buscadores cada vez mas sofisticados para el aprendizaje y consulta. Cabe mencionar que la gran mayoría de estos textos son de corte académico y especializado pues abundan los artículos de revistas académicas en torno al tema.

También abundan los videos en YouTube con lecciones creadas por aficionados y hablantes de la lengua, así como programas producidos por el estado mexicano para la televisión educativa dirigida a las comunidades indígenas.Las estaciones de radio en línea públicas e independientes también son abundantes.

Sin embargo, no existe una gran variedad de material específicamente diseñado y dirigido al público infantil y juvenil. De ahí el interés por iniciar un proyecto gráfico-editorial enfocado en el diseño de personajes e historias basados en la cultura de los pueblos originarios.Los niños y jóvenes de mi comunidad no poseen libros con historias locales, no hay canales de Youtube que se centren en producir lecciones en náhuatl dirigidas e ellos, no hay podcast en los que puedan escuchar las voces e historias de las personas mayores que todavía hablan el náhuatl zona, no tienen libros de texto, literatura o audiolibros para practicar su nivel de aprendizaje de la lengua.

El hueco es enorme y las oportunidades de desarrollar material editorial, colecciones, personajes, audios, videos son, a nuestro parecer, ilimitados.

Por tal motivo puedo concluir que la situación actual de la lengua náhuatl en mi comunidad es de resistencia pues se niega a desaparecer, el internet y el acceso a la información han despertado el interés de las generaciones mas jóvenes para volver a su pasado, entonces, la lengua está en crecimiento, expansión y llena de espacios de oportunidad pues la demanda de este tipo de material crece cada día.

En Meksikurbo kaj specife en Alcaldía, Milpa Alta, la lingvo preskaŭ malaperis dum nur tri generacioj, tio signifas ke, dum ĉirkaŭ 50 jaroj, el 100% de parolantoj de la indiĝena lingvo, nun restas 3,068% (Popolnombrado INEGI 2010).

La naŭatla lingvo, varianto de altmeza aŭ klasika naŭatla, estas inter la plej parolataj lingvoj de Meksiko. Ekzistas granda vario de didaktikaj tekstoj kaj metodoj pri instruado, gramatiko kaj antikvaj tekstoj por konsulti kaj legi. Interrete disponeblas pluraj vortaroj kaj serĉiloj pli kaj pli kompleksaj por lerni kaj konsulti. Menciindas ke la plimulto de tiuj tekstoj estas universitataj kaj fakaj, ĉar abundas artikoloj en universitataj revuoj pri la temo.  

Ankaŭ abundas videoj en Jutubo kun kursoj kreitaj por ŝatantoj kaj parolantoj de la lingvo, kaj programoj faritaj de la meksika ŝtato por la eduka televido celanta indiĝenajn komunumojn. La retaj radiostacioj ŝtataj kaj sendependaj ankaŭ abundas.

Tamen, ne ekzistas granda diverseco de enhavo specife pripensata kaj direktata al infanoj kaj gejunuloj. Tial mi interesiĝas pri iniciati grafik-tekstan projekton kiu koncentriĝas pri la desegnado de roluloj kaj rakontoj baziĝantaj sur la kulturo de indianaj popoloj. La infanoj kaj la gejunuloj de mia komunumo ne havas librojn kun lokaj rakontoj, ne ekzistas jutubaj kanaloj kiuj enfokusigas la produktadon de kursoj en la naŭatla direktitaj al ili, ne ekzistas podkastoj en kiuj ili povas aŭskulti la voĉojn kaj la rakontojn de plejaĝuloj kiuj ankoraŭ parolas la naŭatlan, ili ne havas lernolibrojn, literaturon aŭ sonlibrojn por praktiki je sia lingva lernonivelo.

Tiu truo grandegas, kaj la oportunoj por disvolvi tekstan enhavon, kolektojn, rolulojn, sondosierojn, filmetojn estas laŭ ni senlimaj.

Pro tio mi povas konkludi ke la nuna stato de la naŭatla lingvo en mia komunumo estas stato de rezisto, ĉar ĝi rifuzas malaperi. Interreto kaj aliro al informoj vekis la intereson de pli junaj generacioj por reveni al sia pasinteco, do la lingvo kreskas, ekspansias kaj plenas je oportunoj, ĉar la demando por tiu speco de enhavo kreskas ĉiutage.

RV: Kiujn temojn vi intencas enfokusigi en la semajno, dum kiu vi administros la konton de @ActLenguas?

Activismo digital en lenguas indígenas para niños

1. Contar la historia y objetivos de nuestro proyecto gráfico editorial

2. Compartir la experiencia del proyecto”Intercambio de saberes-Libro bebé tamal”

3. Hablar de la importancia de revitalizar la lengua y la identidad con personajes e historias basadas en la cultura indígena.

4. Compartir historias, testimonios y logros del proyecto “Intercambio de saberes-Libro Bebé tamal”

5. Compartir parte de nuestro proceso de trabajo, cómo se hace una publicación, qué se necesita, quiénes deben participar, cómo se planea y organiza, qué plataformas puedes distribuir y difundir el material, etc.

Cifereca aktivismo pri indiĝenaj lingvoj por infanoj:

1. Rakonti la historion kaj celojn de nia eldona grafika projekto.

2. Diskonigi spertojn pri la projekto ”Intercambio de saberes-Libro bebé tamal” (Interŝanĝo de scioj – Libro tamal-bebo).

3. Paroli pri la graveco de revigligo de lingvo kaj identeco, kun karakteroj kaj rakontoj bazitaj sur indiĝena kulturo.

4. Diskonigi rakontojn, atestojn kaj atingojn de la projekto “Intercambio de saberes-Libro Bebé tamal”.

5. Kunhavigi parton de nia laboro: kiel oni publikigas verkon, kio necesas, kiu partoprenas, kiel oni planas kaj organizas la aferon, per kiuj platformoj oni distribui la materialon, ktp.

RV: Kiuj estas la ĉefaj motivoj por via cifereca aktivismo por via lingvo?

Los motivos de mi activismo

  • Creo que sumar esfuerzos e intercambiar saberes nos hará más fuertes.
  • Busco apoyar y difundir el trabajo de otros colectivos.
  • Mantener vivos los procesos comunitarios que aprendí de mis antepasados.
  • Apuesto por el trabajo sin fines de lucro y  lo hago desde el ejemplo que adquirí de los luchadores sociales de mi comunidad.
  • Promuevo alianzas e intercambio con organismos que se identifican con el sueño de tener una sociedad más igualitaria, equitativa e inclusiva.
  • Difundo la idea de que a los pueblos originarios del mundo nos une un mismo corazón y un mismo espíritu.
  • Afirmo que los pueblos indígenas tienen para ofrecer al mundo respuestas  a las crisis ambiental, alimenticia y humanitaria que afectan al mundo.

La motivoj de mia aktivismo estas:

  • Mi pensas ke kunigi klopodojn kaj interŝanĝi sciojn fortigas nin.
  • Mi provas subteni kaj diskonigi la laboron de aliaj kolektivoj.
  • Mi daŭrigas la komunumajn kutimojn kiujn mi lernis de miaj prauloj.
  • Mi subtenas la neprofitcelan laboron laŭ ekzemplo de la sociaj aktivistoj de mia komunumo.
  • Mi proponas aliancojn kaj interŝanĝojn de organizaĵoj kiuj havas la saman revon pri socio pli egala, justa kaj inkluziva.
  • Mi disvastigas la ideon ke la indiĝenaj popoloj tra la mondo unuiĝas per sama koro kaj spirito.
  • Mi asertas ke la indiĝenaj popoloj kapablas doni al la mondo respondojn por la vivmedia, nutraĵa kaj humanitara krizo, kiuj atingas la mondon.

RV:  Pri kio vi revas por via lingvo?

Sueño con un resurgimiento, me gusta soñar que los materiales que hacemos impacten a los mas pequeños y los hagan reflexionar sobre su propia cultura, sobre las ventajas que les ofrece para que aprecien y abracen su riqueza e importancia.

Sueño con seguir haciendo libros y materiales en línea en lengua indígena en los que los niños y jóvenes de mi comunidad sean los autores, traductores, ilustradores, narradores, guionistas, productores de contenido, etc.

Sueño con un Milpa Alta bilingüe, uno en que los futuros profesionistas digan: Cuando era niño leí un libro que contaba una historia de mi comunidad y estaba escrito en náhuatl, fue ahí que nació mi interés por aprender la lengua de mis antepasados.

Mi revas pri revigligo, mi ŝatas revi ke la materialoj faritaj de ni atingas la infanojn kaj igas ilin pensi pri ilia kulturo, pri la ŝancoj ricevitaj, por ke ili valoru kaj protektu ĝian riĉecon kaj gravecon. 

Mi revas daŭre eldoni librojn kaj interretajn materialojn en indiĝena lingvo, en kiuj aŭtoroj, tradukistoj, ilustristoj, rakontistoj, verkistoj, ktp, estu la infanoj kaj junuloj de mia komunumo.

Mi revas pri dulingva Milpa Alta, kie la estontaj profesiuloj diru: Kiam mi estis infano mi legis libron pri la historio de mia komunumo kaj ĝi estis en la naŭatla. El tio naskiĝis mia volo lerni la lingvon de miaj prauloj.