- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Magio el papero kaj inko: intervjuo kun la iran-usonana artistino Hadieh Shafie

Kategorioj: Mezoriento kaj Nordafriko, Nordameriko, Irano, Usono, Arto kaj kulturo, Civitanaj komunikiloj, Ideoj

L'oeuvre est constituée de rouleaux de papiers aux bandes multicolores et marquées du mot "eshghe" ("amour passion"), écrit à la main et imprimé en farsi.

Hadieh Shafie [1] [eo]. 7 koloroj. Rulita papero kun la vorto eshgh (amo/pasio en persa lingvo), skribita mane kaj presita. Inko je akva bazo kaj akrilo. Dimensoj : 36 x 4,5 coloj (91,4 x 11,4 cm). Muzeo Brooklyn. Ĉiuj rezervitaj rajtoj: Hadieh Shafie.

Irandevena kaj edukita en Usono, Hadieh Shafie pasiiĝas pri readaptado de la libra formo. Ŝi ankaŭ sin dediĉas al kreado de tekstaj formoj, al esplorado de la emocia potenco de la koloro, kaj ankaŭ al la “serĉado de novaj manieroj fragmentigi la spacon inter kio estas desegnaĵo kaj kio estas skulptaĵo”.

La verkoj de Hadieh Shafie estis interalie kunigitaj de la Metropolitan Museum of Art [2] [en] de Novjorko kaj de la Broklina Muzeo de Arto [3]. En oktobro 2019, ŝia verko Transition 7 estis parto de la aŭkcio de moderna kaj nuntempa arto el Mez-Oriento organizita de Christie's [4] [en].

Ŝiaj verkoj sur papero karakteriziĝas per sia esprimeco kaj per la intenseco de la necesa laboro. Ŝi tiel invitas la publikon al imaga sed ankaŭ ordigata kaj logika universo – mondo de stratumoj, ene de kiu la publiko alkutimiĝas je ĉiu vizito kun iu aspekto de ŝia percepto de la mondo, de ŝia tekniko kaj de ŝia koncepta komplekseco, kaj ankaŭ de la magio de papero kaj inko. Ŝajnas esti senfina vojaĝo. Ŝia uzo de vortoj kaj frazoj malsimilas persan aŭ araban kaligrafion kaj prefere reprezentas alirejon al neplenumita nostalgio, loko kie la artistino serĉas siajn memoraĵojn kaj identecon tra paca kaj harmonia mondo.

En intervjuo kun Global VoicesHadieh Shafie [1] [eo] elvokis sian lertecon, sian  kreeman sintenon kaj siajn konektojn kun Irano. Jen kelkaj eltiraĵoj de tiu intervjuo :

On distingue un ensemble de rouleaux de papiers, colorés et portant des inscriptions en farsi. Le papier est enroulé formant ainsi un rouleau. Les cônes sont de taille et de hauteur différente et sont placés côte à côte. Les couleurs sur les bords des bandes s'alignent. Le bleu est la couleur dominante de l'oeuvre. L'ensemble des rouleaux de papier est enfermé dans un support concentrique et est accroché sur un panneau de couleur blanche au mur.

Spike 10, rolita papero [ketabs] kun la vorto eshgh (amo/pasio en persa lingvo), skribita mane kaj presita. Inko je akva bazo kaj akrilo. Diametro 12″  x profundo 6″.  Privata kolekto, Usono. Kopirajto: Hadieh Shafie.

Omid Memarian [5] [eo] (OM): Inter viaj verkoj, unu ĉefa kaj rekonebla formo enhavas kolorajn rolojn kaj paperfaskojn. Kiu estis la pripensata metodo por fari ilin?

Hadieh Shafie (HSH) : Mia labormaterialo estas papero [papero Fabriano [6]]. Mi ŝatas repensi la ideojn ĉirkaŭ desegnaĵo, pentraĵo kaj skulptaĵo.

Kiam mi koncentriĝis al pentraĵo, samtempe mi studis paperfabrikadon kaj gravuradon kaj ambaŭ procedoj plaĉegis al mi. Mi ŝatis la manieron kiel farbo kaj inko ensorbiĝas en la paperon. Kiam mi translokiĝis al Brooklyn por atenti la programon de magistro [7] pri belartoj (MFA-programo) en Pratt [8] [en] dum la vintro 1993, mi alfrontis gravajn financajn limigojn. En tiu momento, kiam mi jam trovis la laboron sur papero kontentiga, mi decidis tute labori per papero kaj desegnaĵo, ankaŭ ĉar mi pensis ke tio estus malpli multekosta. Samtempe mi multe interesiĝis pri iluminitaj manuskriptoj kaj tiel mi pensis nature eksplori tiun medion.

La verkoj sur paperrulo naskiĝis el serio de projektoj realigitaj komence de la 2000-aj jaroj, kadre de arta prezentado, inspirita de la infan-fabelo  ماهی سیاه کوچولو‎, Mâhī-ye Sīyāh-e Kūchūlū [kies traduko en Esperanto nomiĝas La nigra fiŝeto [9]].

Dum tiuj plenumoj, mi kopiis paĝojn el tiu historio, mi surstrekis kaj tradukis iun frazon [en la anglan] kaj poste postlasis la paĝon en publika loko, kie iu povus trovi ĝin. Plejofte, mi metis ilin ene de libroj en publikaj bibliotekoj, en trinkejoj kaj vendejoj. Mi daŭrigis tiun esploron en mia studio [10]. Mi faldis paĝojn el la libro en insterspacetojn de la plankoj kaj muroj. Mi rekuperis tablon al kiu mankis bolto liganta la tablon kaj ĝian piedon. Por enŝovi la paĝojn de la libro en tiujn spacetojn, mi devis roli la paperon. Kiam mi faris tion, mi sentis ke estis fortega momento, kaj tiel naskiĝis la rolpaperaj verkoj. Poste serio de verkoj inspiritaj de tiuj unuaj eksploroj estis prezentitaj al la School 33 Art Center de Baltimoro [11] en konkursa foiro organizita de Allison Knowles [12] [en], la fama artistino de Fluxus [13] [en], internacia reto de artistoj, kiuj aspiris kunfandi diversajn artajn rimedojn kaj disciplinojn.

Hadieh Shafie en sia studio. Fotisto: Erin Collette

Hadieh Shafie en sia studio. Fotisto: Erin Collette

OM: Vi uzas persajn vortojn en pluraj el viaj verkoj, tamen ne per la persa aŭ araba kaligrafio al kiu ni kutimas. Aspektas kiel la vortoj kvazaŭ veturus rakonton ligatan al papero. Kiu estas via rilato kun la vortoj kaj specife kun “eshgh“, la persa vorto por amo, pasio?

HSH: Mi koncentriĝis sur la vorto “eshgh” ĉar ŝajnis al mi ke ĝi perdis sian signifon. Desegni tiun formon ĉiam denove estas meditema plenumo. Mi ellaboris plurajn seriojn. Hodiaŭ estas Grid Series (kradserioj), en inko sur papero.

La serio “Desegni, Tranĉi kaj Skrapi”, estas inkaj kaj akrilaj desegnaĵoj de tekstoj kaj koloroj sur speco de kartonita papero [14] [en] kies surfaco estas gravurita, tranĉita kaj skrapita por krei dimensian surfacon.

Mi interesiĝas pri abstrakta kaj malklara lingvo.

Tiel en la serio de rolitaj paperoj, mi kaŝas la manskribitan kaj presitan tekston ene de samcentraj paperringoj. Mi ne nur kaŝas, sed kelkfoje parte malkaŝas la internaĵon de la ujeto, ŝovante la cirklajn formojn al la ekstero per pintaj formoj, kiuj montras tion kio estas ene.

Inter 1979 kaj 1983, mia ĉefa inspirfonto kaj rifuĝo estis arta kreado kaj legado de libroj. Ankaŭ dum tiu periodo mi komprenis ĝis kia punkto libro [perse [15]ketabs] kiel La nigra fiŝeto [9] aŭ tradukitaj libroj kiel Foririta kun la vento estis verkoj kiujn oni ne montris publike. Tiam libroj fariĝis grandvaloraj. Unu el miaj pli ŝatataj okupiĝoj estis perdi min en legado de libroj manĝante lavashak (sekajn frut-rulojn) aŭ acidajn ĉerizojn sur divano. Tiel tag-revadoj pri roluloj kaj intrigoj tenante la librojn en manoj kreis en mi momentojn de eskapo kaj feliĉo.

Kiam mi komencas projekton, mi ne ĉiam scias, kiu estos la fina rezulto. Mi aranĝas ilaron kun kiu mi povas ludi, ekzemple la vorto “eshgh” estas unu el ili. En la persa lingvo [15] ĝi havas profundan signifon (‘riveli’), sed en la angla ĝi estas obskura (‘kaŝita’).  Aliaj iloj estas farboplato aŭ pintformo.

Peinture calligraphique aux encres bleues et noires sur papier Arches. Le mot persan "eshgh" (amour passion), forme la base d'une grille ou quadrillage.

Quadrillage 30, inko sur papero 29,5×20,5 inĉoj (74,93×52,07 cm) LACMA. Aŭtorrajto: Hadieh Shafie.

OM: Nombro de viaj kreaĵoj postulas multe da laboro. Via unika stilo de paperfiligranado, uzanta milojn de buntaj paperruloj kovritaj de manskribita kaligrafio, ebligas koncepti vide mirigajn verkaĵojn. De kie venas via energio, inspiro kaj kreivo?

HSH: La fonto de mia laboro kuŝas tre profunde en mi. Nature, mi pensas en koloroj kaj abstraktaj formoj. Mia labormaniero estas flua. Mi ludas kun la materialoj en la studio. Mi sekvas tiujn eksperimentadojn kaj tion, kion mi perceptas, poste mi transmetas ilin en vidan lingvaĵon.

La fabrikadprocedo postulas tempon kaj energion, certe, sed ĝi estas malfacila nur kiam temas pri limdatoj. Sed tiom for kiom mi povas memori, mi faris arton kaj mi amis desegni kaj pentri. Ĝi estas ĉio, kion mi ĉiam deziris. Ĉiam ŝajnis al mi tiom nature pensi abstrakte. Mi konsideras la kreadprocedon kiel ludaktivecon. Por mi ĝi estas fonto de plezuro. Multo de mia laboro temas pri mia observado de tio, kion mi vidas dum farado de desegnaĵo aŭ skulptaĵo. Poste mi kreas verkaĵojn surbaze de tiuj observoj. Mia verkaro estas homogena sed ankaŭ ĉiam evoluanta. Je la fino de la jaroj 1990, mi komprenis kiom grave estas trovi plezuron en sia laboro kaj tion mi faras – mi kreas verkaĵojn kiuj povas konverti tristecon en feliĉon.

Dans une salle de musée, mur blanc et plancher en bois. Au sol, les rouleaux de papier sont disposés en cercle sur un support. Ils ont la forme de figures géométriques, se terminant en pointe vers le ciel. Au-dessus de ce cercle, un mobile en rouleaux de papier est suspendu.

Instalado ĉe la Centro por Libro-Artoj en Novjorko. Nuna ekspozicio, 2020. Kopirajto: Hadieh Shafie.

OM: Kvankam vi kreskis en Usono, vi ankoraŭ havas konekton kaj interŝanĝojn solidajn kaj regulajn kun viaj iranaj radikoj.  Kiel vi tradukis tion en via laboro?

HSH: En 1983 ni foriris de Irano por du feriaj semajnoj. Sekve al multegaj oportunoj neantaŭvidataj kaj en neplanita maniero, ni tuj estis kiel kompleta familio en eksterlando.

Estis kontentige scii ke mi forlasis Iranon. Sed post kelkaj jaroj, mi komprenis kiel dolorige estas forlasi mian patrion kaj, ĉefe, ne adiaŭi ĝin. Kiam ni forlasis Iranon ni havis nur du valizojn. Ĉio restis hejme kiel vi kutime faras kiam vi ferias por du semajnoj.

Mi ofte komparas mian rilaton al Irano al tiu kun ofendita amanto.

En 1979, mi havis 10 jarojn, kaj la kvar jaroj de mia vivo pasigitaj en Irano inter 1979 kaj 1983 detruis mian infanecon. Tiuj kvar jaroj donis al mi multe da ĝojo, sed ankaŭ multe da tristeco [16] kaj malespero, tiel multe ke mi bezonos tutan vivon por superi ĉiujn traŭmatojn kaŭzitajn dum tiuj jaroj. Hodiaŭ, mi estas konvinkita ke pere de miaj artaĵoj mi denove povas malpaki tiujn ĉi spertojn.