Kiuj estas la “tumultuloj” malliberigitaj post la manifestacioj kontraŭ ekstradicio en Honkongo?

Ekrankopio de jutuba video el Stand News.

La manifestacioj kontraŭ ekstradicio en Honkongo jariĝis. La honkonga interreta amaskomunikilo Stand News kunigis serion da artikoloj por pripensi la kontraŭstaran movadon. Global Voices publikigas redaktitajn versiojn de tiuj afiŝoj sub enhava partnera akordo. La originala ĉina raporto estis publikigita en la 12-a de junio 2020, en Stand News.

Turnopunkto en honkonga movado kontraŭ ekstradicio en 2019 estis la manifestacioj de la 12-a de junio, proksime de la parlamento.

Por malebligi al la parlamento aprobi la leĝon pri kunlabora asistado rilate al krimoj, pli konatan kiel ekstradicia leĝo de Ĉinio, miloj da pacaj manifestaciantoj kolektiĝis ekster la registaraj sidejoj. Poste, malgranda grupo de manifestaciantoj provis atingi la parlamentejon.

Responde, la polico sendistinge uzis larmigan gason kaj gumpafaĵojn por dispeli la manifestaciantojn, inkluzive tiujn pacajn.

En la sama tago, Stephen Lo, la policiestro, kvalifikis la manifestaciojn de la 12-a de junio kiel “tumulton”. Tio signifas, ke tiuj kiuj partoprenis povus esti akuzitaj kaj kondamnitaj al ĝis 10 jaroj en malliberejo.

La ĉefadministrantino Carrie Lam konsentis kun la policiestra kvalifiko pri tumulto. Tamen, la plejmulto de honkongaj civitanoj malkonsentis pri tio.

Kvar tagojn poste, en la 16-a de junio, du milionoj da honkonganoj aperis en stratoj por diri, inter aliaj aferoj, “studentoj ne estas tumultuloj” kaj “ni ne tumultas”. Inter la kvin ĉefaj postuloj de la movado kontraŭ ekstradicio estis “retiri akuzojn pri tumulto”.

Tamen, la registaro ne akceptis la postulojn kaj la manifestacioj daŭris. La kvanto de malliberigitaj manifestaciantoj daŭre kreskis.

Stand News demandis policon pri la nombro de arestitoj.

Inter la 9-a de junio 2019 kaj la 31-a de majo 2020, la polico de Honkongo arestis 8986 homojn dum manifestacioj. Ĝis nun, la sekcio pri justico akuzis 1808 manifestaciantojn kaj la ĉefa akuzo estas pri “tumulto”.

En kazo ĉe la distrikta tribunalo, en la 4-a de majo 2020, 21-jara savgardisto kiu partoprenis en la manifestacio de la 12-a de junio 2019 agnoskis sin kulpa pri tumulto.

La juĝisto diris ke la manfestaciantoj kontraŭ ekstradicio “rekte minacas la regadon de la leĝo” kaj “malobservas la leĝojn kaj sekurecon de policanoj”. Tiel, la puno havas publikan intereson kaj funkcias kiel malkuraĝigo al estontaj krimoj, diris la juĝisto.

La minimuma puno por tumulto estas ses jaroj de malliberigo. Tamen, ĉar la akuzito agnoskis sian kulpon, la puno fariĝis kvar jaroj de malliberigo.

La 612 homoj kiuj atendas juĝon alfrontos similajn procesojn.

Post esti kondamnitaj, ili travivos kelkajn jarojn de sia juneco en malliberejo, kaj iliaj planoj por estonteco estos haltigitaj.

Sube estas informa ilustraĵo pri la aĝoj de la 598 “tumultuloj” kiuj jam estas juĝataj (14 el 612 arestitoj ankoraŭ ne ĉeestis en tribunalo).

Aĝo 11-15 (14); Aĝo 16-20 (207); Aĝo 21-30 (324); Aĝo 31-40 (37); Aĝo 41-50 (11); Aĝo 51 kaj pli (2). Bildo de Stand News.

La averaĝa aĝo estas 23. La plej maljuna estas 61-jaraĝa kaj la plej juna estas nur 13-jaraĝa. Dekkvar “tumultuloj” estas malpli ol 16-jaraĝaj. Ĉirkaŭ triono estas pli juna ol 20 jaroj.

La informa ilustraĵo, sube, montras ke nur ĉirkaŭ 38% de la “tumultuloj” estas studentoj:

Studento: 38,29%; Nutrada sektoro: 4,85%; Konstrua sektoro: 4,68%; Administra sektoro: 4,35%; Servo-sektoro: 2,68%; Eduka sektoro: 1,51%; Medicina sektoro: 1,34%; Aliaj: 20,40%; Senlaborulo: 5,69%; Mankas informoj: 16,22%

Sube estas listo de la arestoj.

Pli ol 46% de la arestoj okazis dum la perfortaj kontraŭstaroj inter manifestaciantoj kaj la polico ĉe la Politeknika Universitato, la 18-an de novembro 2019:

La 12-a de junio 2019, manifestacioj ĉe la parlamento – 1 aresto;
La 26-a de junio 2019, manifestacioj ĉe la ĉefa policejo – 1 aresto;
La 14-a de julio 2019, kontraŭstaroj kun la polico ĉe Shatin – 3 arestoj;
La 28-a de julio 2019, manifestacioj en okcidenta honkonga distrikto – 42 arestoj;
La 5-a de aŭgusto 2019, kontraŭstaroj kun la polico en distrikto Wong Da Sin – 1 aresto;
La 11-a de aŭgusto 2019, kontraŭstaroj ĉe la policejo de Tsim Sha Tsui – 29 arestoj;
La 13- de aŭgusto 2019, paca manifestacio en honkonga internacia flughaveno – 3 arestoj;
La 24-a de aŭgusto 2019, manifestacioj en distrikto Kwun Tong – 3 arestoj;
La 29-a de aŭgusto 2019, manifestacioj ĉe la policejo de Shum Shui Po – 17 arestoj;
La 31-a de aŭgusto 2019, manifestacioj en distrikto Hong Kong Island – 17 arestoj;
La 7-a de septembro 2019, kontraŭstaroj en metroo-stacio de Shatin – 2 arestoj;
La 21-a de septembro 2019, asemblejo en la metroo-stacio de Yuen Long – 3 arestoj;
La 21-a de septembro 2019, manifestacioj en distrikto Tuen Mun – 1 aresto;
La 22-a de septembro 2019, manifestacioj en vendejaro de Shatin – 3 arestoj;
La 22-a de septembro 2019, kontraŭstaroj ĉe la policejo de Mongkok – 2 arestoj;
La 29-a de septembro 2019, manifestacioj en admirala distrikto – 99 arestoj;
La 1-a de oktobro 2019, Ĉinia Nacia Tago, gerilaj manifestacioj en pluraj distriktoj de Honkongo – 49 arestoj;
La 6-a de oktobro 2019, manifestacioj kontraŭ la malpermeso de maskoj – 28 arestoj;
La 13-a de oktobro 2019, manifestacioj en distrikto Tseung Kwan O – 2 arestoj;
La 3-a de novembro 2019, kontaŭstaroj en Mongkok – 1 aresto;
La 10-a de novembro 2019, kontaŭstaroj en Mongkok – 1 aresto;
La 11-a de novembro 2019, blokado de strato ĉe Ĉina Universitato de Honkongo – 9 arestoj;
La 13-a de novembro 2019, blokado de strato en distrikto Sheung Shui – 2 arestoj
La 16-a de novembro 2019, kontraŭstaroj en Mongkok – 6 arestoj;
La 18-a de novembro 2019, polica sieĝo de Politeknika Universitato – 284 arestoj;
La 19-a de januaro 2020, asembleo ĉe centra distrikto – 3 arestoj.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.