Intervjuo kun Walis Taywang, aktivisto pri la sedeka lingvo

Portrait of Walis Taywang at this desk. His expression is neutral, looking away.

Walis Taywang, aktivisto pri la sedeka lingvo. Foto liverita de Walis Taywang.

Post lastjara sukcesa kampanjo en sociaj retejoj, kiu celebris enretan lingvan diversecon en Azio, la kunlabora projekto daŭras en 2020. Ĉiusemajne, nova lingva aktivulo kaj subtenanto administros laŭvice la Tviter-konton @AsiaLangsOnline por kundividi siajn spertojn, bonajn agadojn kaj lernitajn lecionojn rilate al la revigligo kaj antaŭenigo de sia denaska lingvo, kun speciala atentigo pri la rolo de Interreto. Tiu ĉi kampanjo estas kunlaboro inter Rising Voices, Digital Empowerment Foundation kaj O Foundation.

Ĉiusemajne, la gastiganto respondos kelkajn demandojn pri sia fono kaj disponigos mallongan superrigardon pri sia lingvo. Tiu ĉi intervjuo kun Walis Taywang (@KSeediq), pere de Demandoj kaj Respondoj, donas unuan antaŭrigardon pri tio, kion li pridiskutos dum la semajno kiam li administros la konton.

Rising Voices (RV): Bonvolu rakonti al ni ion pri vi mem.

Walis Taywang (WT): Sndamac namu bale! Walis Taywang ngayan mu. (Hello! My name is Walis Taywang.) I’m a 20-year-old university student from Taiwan, majoring in Linguistics. However, I’m not an indigenous person. After finding inspiration in the movie “Warriors of the Rainbow: Seediq Bale” (賽德克·巴萊), I started to learn Seediq culture and language and haven't stopped until now. This year, I created a fan page on Facebook and started introducing Seediq language to those who don’t know much about it. By sharing some newly-coined words or translating memes into Seediq, the fan page has been successful so far. Next, I will introduce Seediq through Taiwanese and Hakka, so that speakers of different languages can understand the essence of Seediq.

Walis Taywang (WT): Sndamac namu bale! Walis Taywang ngayan mu. (Saluton! Mi nomiĝas Walis Taywang). Mi estas 20-jaraĝa universitata studento pri lingvistiko en Tajvano. Tamen, mi ne estas indiĝeno. Post kiam mi trovis inspiron en la filmo “Warriors of the Rainbow: Seediq Bale” (賽德克·巴萊), mi ekstudis la sedekan kulturon kaj lingvon, kaj tiel faras ĝis nun. Ĉi-jare, mi kreis Facebook-paĝon kaj komencis diskonigi la sedekan al tiuj, kiuj ne bone konas ĝin. Danke al diskonigo de novaj vortoj aŭ tradukado de memeoj en la sedekan, la paĝo estas sukcesa ĝis nun. Sekve, mi enkondukos la sedekan per la hokla [tajvana] kaj la hakaa lingvoj, tiel ke parolantoj de aliaj lingvoj kapablu kompreni la fundamenton de la sedeka.

RV: Kia estas la aktuala stato de via lingvo, rete kaj eksterrete?

WT: Seediq is endangered as a result of the improper language policies promulgated by the colonists, Japan and the Republic of China. Although elderly people living in their territories can speak Seediq fluently, young people have gradually lost their language due to the influence of Mandarin, which was used as the only medium of instruction and was the only recognized national language from 1949 to 2018. In recent years, local awareness has risen, and mother tongue education has begun to be valued. What's more, in 2017 and 2019, the Indigenous Languages Development Act and the Development of National Languages Act were passed one after another, and our native languages have finally become Taiwan's national languages. As for exposure on the Internet, currently there is only my Facebook page and the Instagram account of another illustrator. We still have to keep working hard to promote it.

WT: La sedeka estas endanĝerigita kiel rezulto de malbonaj lingvaj politikoj promulgataj de la koloniistoj, Japanio kaj Ĉinio. Kvankam plejaĝuloj, en siaj regionoj, kapablas flue paroli la sedekan, junuloj iom post iom forgesis la lingvon pro la influo de la mandarena, kiu estis la sola lingvo en lernejoj kaj la sola oficiala lingvo ekde 1949 ĝis 2018. Nuntempe, loka atento kreskis kaj edukado per gepatra lingvo iom valoras. Plie, en 2017 kaj 2019 aperis la Leĝo por Evoluigo de Indiĝenaj Lingvoj kaj la Leĝo por Evoluigo de Naciaj Lingvoj, kaj niaj gepatraj lingvoj finfine fariĝis tajvanaj naciaj lingvoj. Pri ĉeesto en Interreto, nuntempe ekzistas mia Facebook-paĝo kaj Instagram-konto de alia ilustristo. Ni devas daŭre forte labori por disvastigi ĝin.

RV: Je kiuj temoj vi intencas koncentri la atenton dum la semajno, kiam vi administros la Tviter-konton @AsiaLangsOnline? 

WT: I’ll probably share a basic introduction to Seediq language, memes translated into Seediq, and information about how to prevent COVID-19. This content will contain some basic words and short sentences. At the same time, I will introduce some simple grammar or pronunciation, so that everyone can understand more easily.

WT: Mi verŝajne diskonigos bazan prezenton de la sedeka, memeojn tradukitajn en la sedekan kaj informojn pri preventado de KOVIM-19. Tio enhavas bazajn vortojn kaj malgrandajn frazojn. Samtempe, mi enkondukos simplan gramatikon aŭ prononcadon, tiel ke ĉiuj povu kompreni pli facile.

RV: Kiuj estas la ĉefaj motivoj de via cifereca aktivismo por via lingvo? Kiuj estas viaj esperoj kaj revoj por via lingvo?

WT: Actually, it’s very simple. I just want to let such a beautiful language be seen by more people and try to extend its use beyond daily conversation to different fields such as legislature, government documents, even academia. I also hope nobody will be discriminated against when speaking Seediq in the future.

WT: Fakte, estas tre simple. Mi nur volas ke tiu bela lingvo estu vidata de pli da homoj kaj mi volas provi etendi ĝian uzon al aliaj kampoj krom ĉiutaga babilado, kiel leĝdonado, registaraj dokumentoj kaj eĉ universitatoj. Mi ankaŭ revas pri tio ke, estonte, neniu estu diskriminaciata pro tio ke li parolas la sedekan.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.