- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Unuafoje en la historio de Israelo, etiopdevenulino iĝis ministro: Pnina Tamano-Ŝata

Kategorioj: Subsahara Afriko, Etiopio, Civitanaj komunikiloj, En- kaj elmigrado, Etno kaj raso, Homaj rajtoj, Politiko, Protesto, Regado, Religio, Rifuĝintoj, Virinoj kaj genro

Pnina Tamano-Ŝata [1] [en]. Foto laŭ licenco CC BY-SA 3.0 [2]

En Israelo aperis la unua nigrohaŭta ministro — tio estas reprezentanto de la etiopia [3] juda komunumo Pnina Tamano-Ŝata [1] [en]. Malgraŭ tiu esperdona paŝo, la etiopdevena komunumo en Israelo plu alfrontas rasismon kaj diskriminacion.

Pnina Tamano-Ŝata faris longan vojon al la enposteniĝo kiel ministro pri repatriado kaj integrado [4] [en] la 1-an de majo 2020. Ŝi naskiĝis en Etiopio [3], en la falaŝa komunumo [5] [eo], ankaŭ nomata Beta Israel (“domo de Israelo”), kaj siajn unuajn vivojarojn pasigis en rifuĝejo en Sudano.

Tri jarojn aĝa Pnina estis alportita al Israelo kadre de la operaco Moseo [6] [en]  — sekreta kampanjo pri evakuado de la etiopiaj judoj, organizita de Tel-Avivo kun subteno de Vaŝingtono. Ŝi estis inter sep mil repatrujitoj [7]el Etiopio, alvenintaj al Israelo de la 20-a de novembro 1984 ĝis la 6-a de januaro 1985.

En Israelo Pnina sukcese integriĝis en la socio, studis juron, laboris kiel ĵurnalistino kaj advokato. Ŝi aktive partoprenis agadon de civilrajtaj grupoj kaj en 2014 iĝis vic-prezidanto de la Nacia Asocio de la Etiopiaj Studentoj. De 2015 ĝis 2015, Pnina estis ano de la plenuma komitato de la organizaĵo Travideblo Internacia [8].

Tio estis komenco de ŝia kariero politika. Pnina estis elektita kiel deputito de la parlamento kaj de 2013 ĝis 2015 reprezentis tie la laikan partion Eŝ Atid [9] (Estonteco Haveblas) [en].

Danke al siaj socia kaj politika agadoj, Pnina populariĝis en Israelo kaj eksterlande. En 2016 ŝi ricevis [10] [fr] la premion Unsung Award, enmanigatan de Drum Major Institute [11] [en] — usona neregistara organizaĵo pledanta por homaj rajtoj kaj rasa egaleco.

Ŝi ricevis definitivan agnoskon en majo 2020 post kiam ŝi estis reelektita en la parlamento la 2-an de marto kaj estis poste nomumita ministro pri repatrujigo [7] kaj integrado. Parolante pri sia nomumo, Pnina diris [12]:

Je suis ravie et fière d’assumer le poste de ministre de l’immigration et de l’intégration. Pour moi, c’est un point de repère et la fermeture d’un cercle pour cette fillette de trois ans qui a immigré en Israël sans mère, lors d’un voyage à pied dans le désert; en grandissant en Israël et dans les luttes que j’ai menées et que je mène toujours pour la communauté, l’intégration, l’acceptation de l’autre et contre la discrimination et le racisme; jusqu’à ma mission publique à l’intérieur et à l’extérieur des murs de la Knesset et aujourd’hui au statut de ministre de l’immigration et de l’intégration.

L’immigration est l’âme et le cœur battant de l’État d’Israël. Je travaillerai avec diligence pour encourager l’immigration de tous les pays du monde et pour diriger la réforme du processus d’absorption des immigrants en Israël.

Mi estas fiera kaj feliĉa okupi la postenon de ministro pri repatrujigo kaj integrado. Tio estas grava evento en mia vivo. Mi trapasis la vojon de la trijara knabino, kiu enmigris en Israelon sen patrino, vojaĝante tra dezerto, ĝis plenkreskiĝo en Israelo kaj lukto — kiun mi gvidis kaj ĝis nun okazigas — kontraŭ diskriminacio kaj rasismo, por la bono de la komunumo, integrado kaj toleremo. Tio estas mia kontribuo al evoluigo de la socio same en la parlamento kaj ekster ĝi, hodiaŭ kiel ministro pri repatrujigo kaj integrado.

La enmigrado estas animo kaj ardanta koro de la ŝtato Israelo. Mi uzos ĉiujn miajn fortojn por allogi enmigrintojn el la tuta mondo kaj plenumi reformojn en la sfero de la integrado de la novalvenintoj.

Reverso de la medalo: institucia rasismo

Kvankam Tamano-Ŝata estas optimisma, stato de la nigrohaŭtuloj en Israelo plu estas komplika. La etiopia juda komunumo, nombranta pli ol 130 mil homojn, do pli ol 2% de la loĝantaro, plu suferas pro rasismo [13] [fr]. Kiel sekvas el jena artikolo [14] [en], multnombraj skandaloj klare atestas pri disvastiĝinta rasismo rilate nigrohaŭtulojn, kies viktimo iĝis ankaŭ Tamano-Ŝata.

En 1996, lors d’une opération nationale de collecte, le centre israélien de transfusion sanguine fait jeter tous les dons des immigrants d’Éthiopie de crainte qu’ils ne soient porteurs du sida. Humiliée, en colère, la communauté falasha [Juifs éthiopiens] organise un immense rassemblement à Jérusalem, devant les bureaux du Premier ministre, qui dégénère en heurts avec la police.

En 1996, dum tutlanda sangodona kampanjo, la Sangobanko de Israelo rifuzis la tutan sangodonon de enmigrintoj el Etiopio, timante ke ili povas esti infektitaj je aidoso [15]. Kolero kaj humiligo de la etiopia juda komunumo [falaŝa] esprimiĝis dum grandega protesta demonstracio en Jerusalemo apud la sidejo de la ĉefministro, akompanata de tumultoj kaj konfrontiĝoj kontraŭ la polico.

Sed ĉio estis vane. En 2013, kiel parlamentano, ŝi decidis doni sangon kadre de la sangodonaca kampanjo, organizita de Magen David Adom [la israela medicina servo, kies parto estas la sangobanko] en la parlamentejo en Jerusalemo. La klarigo kiun reprezentanto de la medicina servo donis al ŝi estis filmita, kaj temis pri “la ordono de la Ministerio pri Sano de Israelo laŭ kiu estis malpermesata akcepti sangon de la etiopiaj judoj”.  En intervjuo por la 10-a israela televidkanalo, la deputito esprimis indignon pro “la ofendo de la tuta komunumo, diskriminaciata pro haŭtkoloro”.

En 2013 sekvis plia skandalo, kiam oni eksciis, ke la etiopiaj virinoj estis trude steriligitaj. Kiel klarigas la publikaĵo [16]:

Pendant 5 ans, le gouvernement a nié qu’il avait mis en place un système de contraception concernant les immigrées éthiopiennes les forçant à accepter une injection de l’agent contraceptif Depo-Provera si elles voulaient entrer sur le territoire israélien.

L'Association pour les droits civiques en Israël (ACRI) a demandé une enquête ainsi que la fin de ces injections. Le directeur général du ministère de la santé a donné l’ordre d’arrêter ces injections contraceptives. Les juifs d’Ethiopie ou falashas sont des citoyens israéliens ont longtemps été mis à l’écart des autres communautés juives.

Dum kvin jaroj la registaro neis la ekziston de la direktivo pri trudita steriligado de la enmigrantinoj el Etiopio, postulante ilian konsenton pri la injekto de la kontraŭkoncipilo Depo-Provera, se ili deziras veni al Israelo.

La israela asocio “Por Defendo de la Civilaj Rajtoj” alvokis okazigi enketadon kaj fini la aplikadon de la kontraŭkoncipiloj. La ĝenerala direktoro de la Ministerio pri sano ordonis ĉesigi la injektadon. La etiopiaj judoj (ankaŭ nomataj falaŝoj) estas la israelaj civitanoj, al kiuj dum longa tempo estas aplikataj segregaciaj praktikoj.

Alia ekzemplo de perforto kaj rasismo rilate etiopiajn judojn iĝis la afero de Damascus Pakada, israela militisto, devenanta el Etiopio. En aprilo 2015 li estis revenanta hejmen en milituniformo por festi sian naskiĝtagon. Du policanoj bategis kaj arestis lin [17] sen ajnaj kaŭzoj.

Danke al filmeto registrinta tion, Pakada estis liberigita kaj la policanoj arestitaj kaj akuzitaj de apliko de troa perforto. La historio kaŭzis protestojn [18] de la etiopdevenuloj. Poste Pakada estis honorita [19] [fr] de la armeo kaj renkontiĝis kun ĉefministro de Israelo.

La israela prezidento Reuven Rivlin agnoskis, ke Israelo faris seriozajn erarojn [20], traŭmatizintajn la etiopdevenulojn.

Les manifestants de Jérusalem et de Tel-Aviv ont révélé une plaie ouverte et vive au coeur de la société israélienne. Nous devons nous pencher directement sur cette plaie ouverte. Nous avons commis des erreurs, nous n'avons pas assez ouvert les yeux et nous n'avons pas assez tendu l'oreille

La protestoj en Jerusalemo kaj Tel-Avivo montris malferman sangantan vundon en la koro de la israela socio. Necesas serioze atenti tiun ĉi problemon. Ni faris multe da eraroj, ne estis sufiĉe atentaj kaj ne atentis bezonojn de la etiopia komunumo.

Malgraŭ tiuj skandaloj kaj deklaroj de Rivlin, en julio 2019 la franca sindikata aktivulo Pierre Lemaire rakontis [21] [fr] pri la novaj elmontroj de kontraŭfalaŝismo kaj rasismo:

Depuis 1997, onze Noirs israéliens ont trouvé la mort dans une confrontation avec la police. Selon l’Association des Juifs éthiopiens, les mises en examen d’Israéliens-Éthiopiens ont progressé de 90 % depuis 2015 et 90 % des jeunes Noirs passant devant un tribunal sont condamnés, contre un tiers seulement des autres Israéliens.

Ekde 1997 dekunu nigrohaŭtaj israelanoj pereis en konfrontiĝoj kontraŭ la polico. Laŭ datumoj de la Asocio de Etiopiaj Judoj, ekde 2015 persekutado de la etiopdevenaj israelanoj kreskis je 90%. Eĉ pli, 90% el la juĝitaj nigrohaŭtaj gejunuloj estas kondamnitaj, dum el la aliaj israelanoj estas kondamnitaj nur triono de la juĝitoj.

Multaj israelanoj rakontis en sociaj retejoj [22], kion ili sentas pro la enposteniĝo de Tamano-Ŝata kiel ministro.

Profesoro Chely Lobatón diris, ke la nomumo de Tamano-Ŝata estas la sola afero kiun ŝi ŝatas en la nova registaro:

La nomumo de Tamano-Ŝata al la posteno de ministro pri repatrujigo kaj integrado estas unu el la malmultaj avantaĝoj de la nova registaro. Kune kun la unua nigrohaŭta registarano kaj enmigrintino el Etiopio, mi esperas, ke afrikaj judoj nun pli facile povos adaptiĝi en la israela socio.

— Chely Lobatón (@chelylobaton) la 28-an de majo 2020 [24]

Igor Delanoë el la Franco-Rusia Analiza Observejo rimarkas:

#Rusio-#Israelo /Nova israela kabineto: la Ministerion pri repatrujigo kaj integrado nun estras Pnina Tamano-Ŝata, de etiopia deveno. Ĝis nun tiun ĉi postenon ĉiam okupadis reprezentantoj de la ruslingva komunumo. Krome estas atendata nomumo de nova ambasadoro en Moskvo.

— Igor Delanoë (@IgorDelanoe), la 18-an de majo 2020 [27]

Laŭ ironio de la sorto, antaŭulino de Tamano-Ŝata en la ministra posteno, repatriiĝinto el Rusio, Sofia Landver, diris [28] [fr] en 2012: “Estu dankema ke ni akceptis vin”. Tio estis dirite responde al antaŭa ondo de demonstracioj de israela etiopdevena junularo.