Intervjuo kun Nabil Berri, aktivisto pri la aĉea lingvo

Nabil Berri, Acehnese language activist, photographed while leaning on a wooden boat by a river.

Foto liverita de Nabil Berri.

Post lastjara sukcesa kampanjo en sociaj retejoj, kiu celebris enretan lingvan diversecon en Azio, la kunlabora projekto daŭras en 2020. Ĉiusemajne, nova lingva aktivulo kaj subtenanto administros laŭvice la Tviter-konton @AsiaLangsOnline por kundividi siajn spertojn, bonajn agadojn kaj lernitajn lecionojn rilate al la revigligo [eo] kaj antaŭenigo de sia denaska lingvo, kun speciala atentigo pri la rolo de Interreto. Tiu ĉi kampanjo estas kunlaboro inter Rising Voices, Digital Empowerment Foundation kaj O Foundation.

Ĉiusemajne, la gastiganto respondos kelkajn demandojn pri sia fono kaj disponigos mallongan superrigardon pri sia lingvo. Tiu ĉi intervjuo kun Nabil Berri (@nabilberri), pere de Demandoj kaj Respondoj, donas unuan antaŭrigardon pri tio, kion li pridiskutos dum la semajno kiam li administros la konton.

Rising Voices (RV): Bonvolu rakonti al ni ion pri vi mem.

Nabil Berri (NB): Hello, my name is Nabil. I live in Banda Aceh, Aceh province, Indonesia. I studied medicine at Syiah Kuala University in Banda Aceh, the provincial capital. Even though my university major is not related to linguistics, I am really interested in the Acehnese language. My language activism started in early 2008 when I initiated Acehnese Wikipedia with Teungku Hasmahdi, Fadli Idris and Andri Humardhani. At that time, I was concerned with the condition of the Acehnese language, which has limited written literature in prose form. Historically, most Acehnese literature consists of poetry.

Currently, I and some other Acehnese language enthusiasts are working on some other projects such as the revival of the Acehnese Jawi script, an online dictionary and localization efforts led by Mozilla. I also administer an Acehnese language learning website called Bahasa Aceh.

Beside these activities, I have contributed to Wikitongues by recording some vernacular languages of Indonesia.

Nabil Berri (NB): Saluton, mi nomiĝas Nabil. Mi loĝas en Banda Aceh, Aĉeo-provinco [eo], Indonezio. Mi studis medicinon ĉe Universitato Syiah Kuala, en Banda Aceh, la provinca ĉefurbo. Kvankam mia universitata studo ne temas pri lingvistiko, mi tre interesiĝas pri la aĉea lingvo [eo]. Mia lingva aktivismo komenciĝis en 2008 kiam mi starigis la aĉean Vikipedion, kune kun Teungku Hasmahdi, Fadli Idris kaj Andri Humardhani. Tiam, mi maltrankviliĝis pri la stato de la aĉea lingvo, kiu havas malgrandan skriban literaturon prozan. Historie, la plejmulto de la aĉea literaturo estas poezia.

Nuntempe, mi kaj aliaj amantoj de la aĉea lingvo laboras pri aliaj projektoj, kiel la revivigo de la aĉea javia skribo [eo], interreta vortaro kaj tradukaj klopodoj por Mozilla. Mi ankaŭ administras la retejon pri instruado de la aĉea lingvo (Bahasa Aceh).

Krom tiuj aferoj, mi kontribuis al Wikitongues [eo] per sondosieroj en indiĝenaj lingvoj de Indonezio.

RV: Kia estas la aktuala stato de via lingvo, rete kaj eksterrete?

NB: Although Aceh province has a special autonomous status in Indonesia, unfortunately Acehnese language has no official status. Like many other vernacular languages in Indonesia, Acehnese is only learnt by students in elementary and junior high school.

There is also a dearth of publications in Acehnese language. For instance, no newspapers or magazines are published in Acehnese. But fortunately, thanks to the internet, we have some online media for Acehnese language. The first significant achievement is the approval of Acehnese Wikipedia by the Wikimedia Foundation in 2009.

In the broadcasting domain, there is only one radio station (Meugah FM) that uses Acehnese. Indonesian State Radio (RRI) also has a section for Acehnese language news. As for local televison stations, Aceh TV has some news programs and morning talk shows (Kupi Beungoh) conducted in Acehnese, thus promoting the use of the language.

NB: Kvankam la Aĉeo-provinco havas specialan aŭtonoman statuson en Indonezio, bedaŭrinde la aĉea ne estas oficiala lingvo. Kiel multaj aliaj indiĝenaj lingvoj en Indonezio, la aĉea estas instruita nur en elementaj kaj mezaj lernejoj.

Ekzistas malmultaj publikaĵoj en la aĉea. Ekzemple, haveblas neniu ĵurnalo aŭ gazeto en la aĉea. Sed feliĉe, dank’ al Interreto, ni havas kelkajn interretajn registraĵojn en la aĉea lingvo. La unua grava atingo estas la aĉea Vikipedio, aprobita de la Fondumo Vikimedio [eo] en 2009.

Rilate radiojn, estas unu radiostacio (Meugah FM) kiu elsendas en la aĉea. La Indonezia Ŝtata Radio (RRI) ankaŭ havas sekcion por novaĵoj en la aĉea. Pri lokaj televidkanaloj, Aceh-TV enhavas novaĵ-programojn kaj programojn de intervjuoj (Kupi Beungoh) en la aĉea, kiuj antaŭenigas la lingvouzon.

RV: Je kiuj temoj vi intencas koncentri la atenton dum la semajno, kiam vi administros la Tviter-konton @AsiaLangsOnline? 

NB: Acehnese language has a long history since it was first written in the 17th century. Its history, literature, development and its current status both online and offline are among many things that I want to share with Rising Voices.

NB: La aĉea lingvo havas longan historion ekde siaj unuaj skribaĵoj en la 17-a jarcento. Ĝia historio, literaturo, evoluo kaj nuntempa stato rete kaj eksterrete estas inter la aferoj kiujn mi volas kundividi en Rising Voices.

RV: Kiuj estas la ĉefaj motivoj de via cifereca aktivismo por via lingvo? Kiuj estas viaj esperoj kaj revoj por via lingvo?

NB: My main motivation is to upgrade the status of Acehnese language from an oral language to a written language. There is very little Acehnese literature in prose until the early 20th century and until now prose books in the language remain few and far between.

The existence of Acehnese in the digital world will increase its prestige among the speakers and encourage Acehnese people to be proud of their native language.

My dream for the future is for Acehnese to be granted official status in Aceh province. With this status, Acehnese would be used extensively in all domains. For example, all official documents would have to be written in Acehnese alongside Indonesian. Acehnese language would be used as a medium of instruction at all education levels from Kindergarten to university. This would promote scholars’ use of Acehnese in their books concerning all kinds of knowledge, including science.

NB: Mia ĉefa motivo estas ŝanĝi la statuson de la aĉea, de parola lingvo al skriba lingvo. Estas malmultaj prozaj literaturaĵoj en la aĉea ĝis la 20-a jarcento kaj eĉ nuntempe prozaj libroj estas malmultaj kaj publikigitaj malofte.

Ekzisto de la aĉea en la cifereca mondo pligrandigos la prestiĝon de la lingvo inter la parolantoj kaj kuraĝigos la aĉean popolon fieri pri sia denaska lingvo.

Mia revo estas ke estonte la aĉea fariĝu oficiala lingvo en la provinco Aĉeo. Tiel, la aĉea estus uzata en ĉiuj aferoj. Ekzemple, ĉiuj oficialaj dokumentoj estus skribitaj en la aĉea kaj la indonezia. La aĉea estus uzata kiel instrua lingvo en ĉiuj edukaj niveloj, de infanaj lernejoj ĝis universitatoj. Tio antaŭenigos la uzon de la aĉea en akademiaj libroj pri ĉiuj scioj, inkluzive sciencon.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.