[Ĉiuj ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en Esperanto, escepte de tiuj markitaj per [en], kiuj estas en la angla lingvo aŭ [fr], kiuj estas en la franca]
Rachid Koraichi [eo.vikipedio], 73-jaraĝa pariza-alĝeria artisto, estas konata tutmonde pro sia uzo de numeroj, literoj, mistikaj simboloj kaj signoj en siaj artaĵoj. Li ankaŭ estas sincera kritikisto de la defioj, kiujn homoj regule alfrontas en Mezoriento kaj Nord-Afriko, de rasismo ĝis elmigrado kaj malriĉeco.
“Ni ne povas sidi kaj labori en bobelo sen pensi pri nia ĉirkaŭaĵo kaj pri tio, kio ĉirkaŭas nin,” diris Koraichi en intervjuo kun Global Voices. “En multaj landoj estas ankoraŭ grandega suferado.”
En 2019, responde al ondoj de migrantoj perdantaj sian vivon serĉante pli bonan vivon, li kreis tombejon en Tunizio nomatan “Jardin d'Afrique” [fr – “Ĝardeno de Afriko”], por servi “kiel tombejo kaj monumento” por migrantoj, kiuj mortis en la Mediteranea maro”. Dekoj da dronintaj viktimoj jam estis entombigitaj en la tombejo.
La mondrigardo de Koraichi estis multe influita de sufiismo, poezio, filozofio kaj koranaj versoj, kaj liaj verkoj estis ekspoziciitaj tra la mondo dum jardekoj, de personaj ekspozicioj en Novjorko ĝis artaj foiroj kiel Frieze kaj la 1-54 Nuntempa Afrika Arta Foiro [en].
Pentristo, skulptisto kaj kaligrafiisto, la verkaro de Koraichi enhavas poemojn kaj citaĵojn de sufiaj mistikuloj kiel Rumi kaj Al-Arabi (en: wikipedia) kaj la palestina poeto Mahmud Darwish kaj kreas misteran kaj kortuŝan universon, kiu ofertas al la publiko la eblecon ĝui ĝian belecon, sendepende de la enigmo, kiun la vortoj povas elvoki por multaj homoj.
Mi esprimas mian dankon al Dheeya Somaiya de Aicon Art [en], kiu ebligis ĉi tiun intervjuon. Sekvas eltiraĵoj de la intervjuo:
Omid Memarian: Kio estas via plej forta inspiro, io, kio pelis vin krei arton dum jardekoj, ĉu skulptaĵoj, pentraĵoj aŭ ceramikaĵoj?
Rachid Koraichi: Mi realigis la revon de mia patrino. Mia patrino multe desegnis, eĉ kiel juna knabino. Ŝi ricevis la grandan premion de Francio pri desegnado (tiutempe Alĝerio estis franca kolonio). Mi evoluis tiudirekten, ofte sub ŝia rigardo. Kiam mi laboris, ŝi staris malantaŭ mi por rigardi, kiel mi progresis, kiel funkcias aferoj, kiel disvolviĝas la kanvaso kaj tiel plu. Por mi, senti ke mia patrino rigardis super mia ŝultro estis gravega.
Efektive tio estis daŭrigo de tio, kion ŝi volintus fari en sia junaĝo kaj eble en sia plenkreskula vivo, io, kion ŝi ne povis atingi pro multaj kialoj. Ŝi devis ĉesi siajn studojn post kiam ŝi edziniĝis. Ŝi havis multajn infanojn, kio fakte signifis, ke ŝi ne kapablis fari tion, kion ŝi volis fari.
Kiam mi fotas mian patrinon, mi ĉiam vidas ŝin kuiri por la tuta familio, tiam ŝi moviĝas kaj staras malantaŭ mi, rigardante pentraĵon pri kiu mi laboris dum kelkaj tagoj, ĉio sen diri vorton. Ŝi foriras kaj de tempo al tempo revenas. Mi ankoraŭ sentas ŝiajn okulojn sur mia dorso, sen rimarki ilin; la tenerecon, la korinklinon kaj la deziron ke ŝia filo faru arton.
OM: Mahmud Darwish, la fama palestina poeto, havas tre fortan ĉeeston en via verkaro, inkluzive de via ekspozicio “Path of Roses/Beirut’s Poem/A Nation in Exile”. Kio estas via rilato al li kaj liaj poemoj? Kaj kiel li daŭre estis parto de via vida vortprovizo?
RK: La amikeco kaj ligo kun Mahmud Darwish datas de antaŭ kelkaj jardekoj. Certe, Mahmud Darwish estas signifa poeto de la palestina kaŭzo, kiu ankaŭ pruvis esti granda kaŭzo por homoj tra la araba mondo, la islama mondo, kaj homoj en ĉiuj landoj, kiuj serĉas pacon kaj veran malkoloniigon, ĉar hodiaŭ la historio de Palestino starigas demandojn por ni ĉiuj pri ĝia pasinteco, ĝia nuntempo kaj certe ĝia estonteco.
Kiam Mahmud Darwish mortis, estis anoncita tritaga periodo de nacia funebro — kio estas malofta en ŝtato, kiu apenaŭ ekzistas kiel difinita teritorio, precipe por poeto. Tio montras lian gravecon.
Mahmud forlasis Bejruton kaj ekloĝis en Tunizio, kie li ekposedis domon en Sidi Bou Said. Tie mi havis atelieron. Ĉi tiu domo apartenis al mia amiko, la pentristo Ali Belaada. Li estis artisto kaj bonega viro. Ni estis najbaroj. Mahmud ŝatis kuiri, sed mi ne, do tio estis komenco de tio, kio fariĝis forta ligo. Ni vidis unu la alian ĉiutage, ni pasigis la posttagmezojn kaj vesperojn kune, kaj tiam je iu tago mi diris al li: “Aŭskultu Mahmud, tiel longe kiel vi estas ĉi tie, tiel longe kiel mi estas ĉi tie, ni kreu tiom multe kiel ni povas kune, ni antaŭenigu aferojn, ni pripensu ilin”.
Kio interesas min en Mahmud Darwish estas lia verkado: la momento, la rakonto, la pulso, kiu ekigis la verkadon de la poezia teksto. Ne temis pri ilustrado — mi estas ne ilustristo, mi estas vida artisto.
Mi ankaŭ kuniĝis kun Mahmud Darwish por paroli pri Jalaluddin Rumi, kiu estis la spirita patro de Dariush. Estis laboro ĉirkaŭ lia spiriteco rilata al danco kaj muziko, kaj ĉefe tio kontraŭis la islamistojn, kiuj malpermesis radion, televidon, muzikon, dancon kaj artojn. Rumi estas granda islama mistikulo, kiu ankris siajn filozofion kaj penson. Ankaŭ danco kiel elemento estis fundamenta akso de lia filozofio kaj mistikismo.
OM: Kia estas la rolo de artistoj, aparte de tiuj, kiuj havas aliron al tutmondaj platformoj kaj en kreado kaj en ŝanĝado de rakontoj por alfronti gravajn problemojn de nia tempo, kiel enmigrado, rasismo kaj maltoleremo / maljusteco?
RK: Ni ne povas sidi trankvile kaj labori en bobelo sen pensi pri nia medio kaj pri tio, kio ĉirkaŭas nin. En multaj landoj estas ankoraŭ multe da suferado.
Rigardu la sperton de sendependeco: bedaŭrinde preskaŭ ĉiuj landoj, kiuj ribelis kontraŭ okcidenta koloniismo, trovis sin sub la boto de la diktatoro en sia propra lando.
Tio estas serioza afero. Antaŭe, ni havis klaran kaŭzon, por kiu ni luktis. Multaj eĉ volonte mortis pro ĝi. Sed hodiaŭ, ni vidas ke niaj gvidantoj prirabas siajn landojn kaj siajn homojn. Ni ne povas resti trankvilaj kaj akcepti tion. Rigardu Alĝerion: post sep jaroj da teruraj militoj, ni volis nivelon de ekzisto, kiun ili ne donis al ni. Niaj estroj daŭre kondutis preskaŭ kiel diktatoroj, turmentantoj, okupantoj. Eble aferoj ŝanĝiĝos; la mondo ŝanĝiĝis kaj ni esperas, ke aferoj estos malsamaj.
Hodiaŭ ni vidas klare la agojn de rasismo kiuj ankoraŭ okazas en Nordameriko, ni vidas tre bone agojn de rasismo de unu tribo kontraŭ alia en Afriko, kaj kiel unu tribestro levas sian loĝantaron kontraŭ siajn najbarojn. Hodiaŭ en multaj landoj ni vivas, kvazaŭ ni lernis nenion el la historio de nia kontinento.
Ni, kiel artistoj, estas pridemanditaj, pro nia konscienco ni estas devigataj preni pozicion, ne eblas resti malaktivaj kaj fari nenion.
OM: Vortoj, nombroj, simboloj kaj signoj estas inter la ĉefaj elementoj, kiujn vi desegnas kaj videbligas en estetike bela kaj kompleksa harmonia maniero. Kio estas via rilato al la numeroj kaj vortoj en viaj verkoj?
RK: Mi pensas, ke nombroj skizas la vojojn de nia ekzisto. De koncepto ĝis naskiĝo, ĝis vivo, ĝis komenco de vivo: tio ĉi estas vojaĝo propra al ni. La araboj inventis sufiĉe multajn aferojn, inkluzive de la famaj arabaj numeroj kun kiuj ni laboras; la talismanoj kaj la elementoj trovitaj en la arkitekturo de tekstoj aŭ talismanoj ĉiam estis je la bazo de ŝablona strukturo de desegnaĵoj kaj pentraĵoj. Ĉi tiu formo de magio ne estas nigra magio aŭ simple magio, ĝi vere estas algebra, matematika, filozofia kaj ankaŭ mistika reflektoj, kiuj devenas de la mistero, la mistero de la skribo, la mistero de la figuro.
Mi ĉiam interesiĝis pri verkado de leteroj, skribado de vortoj, en kunmetaĵo, kiu fariĝas preskaŭ minimalista. Ĝi povas esti formo de kanibalismo: de ĉio, kion la okulo vidas, de la aferoj, sur kiuj ripozas la rigardo.
La afrika arto nutris ĉiujn civilizaciojn, ĉiujn kulturojn. Artistoj kiel Picasso, Matisse kaj multaj aliaj tre enprofundiĝis en afrikan arton. Ĉar ĉi tiu lando estas malavara, ĝi estas fekunda, ĝi estas vere bonega. Vere ni ŝuldas dankon al ĉi tiu mirinda kontinento, kiu permesas ne nur ekzisti sed ankaŭ doni lecionojn, eĉ se iuj volas puŝi nin en la angulon dum ni sidas ĉe la malantaŭo de la klaso. Ni ne sidas en la lasta vico de la klaso. Ni estas la unuaj en la klaso, krom tio, ke ni vidis ke oni rabis niajn kulturojn, kaj ni kvazaŭ vaporiĝas de tempo al tempo. Bedaŭrinde, en nia kontinento, ni permesas ke aliaj rabu senĝene je ĉiuj niveloj.
OM: Ĉar kulturaj/religiaj simboloj kaj ankaŭ kaligrafio regas en viaj artaĵoj, kiel, laŭ vi, via verkaro komunikas al la spektantaro, kiu eble havas malsamajn kulturan kaj historian fonojn?
RK: Mi pensas, ke ĉiuj homoj povas malkodi estetikajn kaj belajn aferojn. Kiam mi vidas min mem en ekspozicioj pri la majaoj kaj la inkaoj, la egiptoj, afrika arto kaj aliaj, la spektantaroj estas miksitaj. Objekto havas valoron kaj vivon, ĝi estas ŝarĝita kaj ne temas nur pri estetika beleco.
Ĉiuj homoj venas kun siaj vivrakontoj, siaj kulturoj, siaj fonoj, kaj provas kompreni aferojn. Eble ni ĉiuj ne komprenis sammaniere, sed mi kredas, ke ĉiu homo havas certan sentemon kaj uzas ĝin.
Mi pensas pri la historio de arto kun la paso de la tempo, kiu igas verkaĵon memstare pluvivi aŭ malaperi.
Ĝi revenas al la tempo de Mikelanĝelo aŭ Leonardo da Vinci aŭ aliaj, kiuj venis antaŭ ili kaj eĉ homoj de antaŭhistoriaj tempoj, kiam ili desegnis sur la kavernaj muroj, ili neniam pensis, ke tio daŭros jarcentojn aŭ jarmilojn.
Homoj faris aferojn pro beleco, sed ankaŭ estis tempo, kiam ili estis en dezerto aŭ en kaverno, kaj ili deziris pentri sur la muroj kiel manieron ludi. Eĉ hodiaŭ, vi vidos infanojn preni skribilojn por desegni sur la muro aŭ tablo de la domo.
1 komento
Ĉi tiu artikolo pri Rachid Koraichi kaj lia arto multe interesis min. En Konia (Turkio) antaŭ kelkaj jaroj mi vizitis la maŭzoleon de Rûmi. Danke al tiu ĉi vizito mi ekkonis la sufismon kaj la sufisman arton, kun la poezio, la muziko kaj la danco de la derviŝoj. Dankon kaj gratulon al Herman Dekeŭnink la tradukinto !