- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Brazila tribunalo decidas gardi en Rio-de-Ĵaneiro enketon pri la morto de Marielle Franco

Kategorioj: Latinameriko, Brazilo, Civitanaj komunikiloj, Etno kaj raso, Homaj rajtoj, Interreta aktivismo, Juro, Politiko, Rajtoj je seksa diverseco (GLAT), Virinoj kaj genro

Anielle Franco, post la voĉdonado de STJ: Ni daŭre postulos respondojn | Foto: Reproduktado/Instituto Marielle Franco/Uzata kun permeso.

“Hodiaŭ ni havis gravegan venkon”, diras Anielle Franco. La 27-an de majo, la Supera Justica Tribunalo (SJT) de Brazilo neis la peton pri la federaciigo de la enketo rilate al la murdo de ŝia fratino, Marielle Franco, magistratano murdita en Rio-de-Ĵanejro kun sia ŝoforo, Anderson Gomes, en marto 2018.

Malgraŭ la enkarcerigo de la pafistoj, la respondeculoj pri la krimo ankoraŭ ne estis identigitaj. “Meze de tiom da murdoj, almenaŭ unu venko”, diras ŝi.

SUKCESO! Kun 5 kontraŭ 0 en STJ, la federaciigo de la kazo Marielle kaj Anderson estas MALAPROBITA! Pli ol 150 000 personoj kaj 200 organizaĵoj de la civila socio subskribis peticion kontraŭ la federaciigo, kaj ni plenigis la retejojn kun la kradvorto #FederalizaçãoNão [NeAlFederaciigo]
Dankegon pro via subteno! — Instituto Marielle Franco (@inst_marielle)

Marielle estis magistratano de la urbo Rio-de-Ĵanejro por la Partio Socialismo kaj Libereco (Partido Socialismo e Liberdade,  PSOL), nigrulino, ambaŭseksema, patrino kaj ladurbanino (devenis el favelo [4]). Dum sia mandato, ŝi ankaŭ estis prezidanto de la Komisiono pri Virinoj en la magistratejo. La aŭto kiu estis transportanta ŝin hejmen en la nokto de la krimo estis trafita de 13 pafoj [5].

Federaciigi la enketon signifus elpreni la respondecon pri la enketo de la murdo el la ŝtata sfero, fokusita je Rio-de-Ĵanejro, kun la laboro de la Civila Polico kaj de la Federacia Publika Ministerio, kaj enigi ĝin en la federacian kampon – kie la Federacia Polico kaj la Federacia Publika Ministerio daŭrigus la laboron.

Ekzistis timo pri entrudiĝo en la kazo fare de prezidanto Jair Bolsonaro, kies familio havas ligilojn kun la suspektitoj pri la murdo.

La peto pri federaciigo [6] estis prezentita de la Ĝenerala Prokuroro de la Respubliko (PGR) en 2019, estante unu el la lastaj agadoj de la tiama prokuroro Raquel Dodge, kiu asertis ke la enketoj povus esti damaĝitaj en la ŝtato, pro malrapideco rilate al la konkludo pri la ordonintoj de la krimo.

Tuj, la familio prenis pozicion kontraŭ la decido en letero sendita [7] al la ministroj de STJ, en kiu ĝi konfirmis:

Muitas são as razões fáticas e jurídicas que nos levam a acreditar que a federalização do caso não é o caminho que as instituições de Justiça devam seguir para garantir a responsabilização de todos os envolvidos no bárbaro crime que tirou a vida de nossos familiares. (…) Ao contrário do alegado pela PGR, a federalização do caso revela-se justamente como a abertura do caminho para a impunidade dos responsáveis pela prática dos crimes.

Multas la motivoj faktaj kaj juraj kiuj igas nin kredi ke la federaciigo de la kazo ne estas la vojo kiun la justicaj institucioj devus sekvi por garantii la respondecigon de ĉiuj enplektitaj en la kruela krimo kiu prenis la vivon de niaj familianoj. (…) Male al tio, kion la oficejo de la ĝenerala prokuroro deklaris, la federaciigo de la kazo videbliĝas ĝuste kiel malfermo de vojo por senpuneco de la respondeculoj pri la krimoj.

En la retejo de la kampanjo, teksto konfirmas ke la decido elprenas la kazon el la Federacia Polico kaj “nun ekzistas malpli da risko havi rektan entrudiĝon de la prezidanto [Jair Bolsonaro]”.

Esperamos que as investigações evoluam, finalmente. Esperamos não ter que esperar mais dois anos para descobrir quem mandou matar minha irmã. Quem sabe um dia teremos esse caso solucionado.

Ni esperas ke la enketoj evoluos, finfine. Ni esperas ke ni ne devos atendi du pliajn jarojn por malkovri kiu ordonis la murdon de mia filino.

Juĝado

En sia decido, la raportisto de la kazo, Laurita Vaz, asertis ke la graveco de la krimo “estas nekontestebla” [8], sed substrekis epizodon kiu “minimumigas la peton pri la federaciigo de la kazo”. Laŭ la ministro [8], tagon post la murdoj, PGR kreis laborgrupon konsistantan el kvin prokuroroj de la Respubliko por kontroli la progreson de la enketo en Rio-de-Ĵaneiro.

É inegável que o caso insuflou não só o país, mas também a comunidade internacional, tanto pela brutalidade dos homicídios como pelo simbolismo da ação delituosa. Atentado contra a vida de parlamentar, eleita com votação expressiva, que se dedicava à defesa de grupos sociais menos favorecidos, com discursos de clara oposição ao crime organizado no Rio de Janeiro.

Nekontesteble la kazo influis ne nur la landon, sed ankaŭ la internacian komunumon, kaj per la krueleco de la murdoj kaj per la simboleco de la krima ago. Atenco kontraŭ vivo de parlamentano, elektita per signifa voĉdono, kiu sin dediĉis al la protektado de sociaj grupoj malavantaĝigitaj, kun diskursoj de klara opozicio kontraŭ organizita krimo en Rio-de-Ĵaneiro.

La aliaj ministroj sekvis la voĉon de Vaz, kaj la voĉdonado estis unuanima por ne-federaciigo. La Instituto Marielle Franco, kreita de ŝia familio, iniciatis la kampanjon “Federalização Não!” [9] por arigi subskribojn kaj premi por decido. Pli ol 150 000 personoj kaj 200 organizaĵoj de la civila socio sendis la peton al ministroj. Por Anielle, prezidanto de la instituto, kiu parolis kun Global Voices per WhatsApp, la decido estis venko:

Foi uma vitória não só para a família, mas para todos os 154 mil companheiros e companheiras que assinaram essa mobilização da sociedade civil contra a federalização. (…) Essa votação foi unânime e importante no meio de tanto caos, de tanta interferência e de tanta dor.

Estis venko ne nur por la familio, sed por ĉiuj 154 000 homoj kiuj subskribis tiun mobilizadon de la civila socio kontraŭ la federaciigo. (…) Tiu ĉi voĉdonado estis unuanima kaj grava meze de tiom da kazoj, de entrudiĝo kaj tiom da doloro.

Enketo de la enketo

En la jaro de la mortoj de Marielle kaj Anderson, la enketoj malmulte progresis. De marto al aŭgusto, la polico de Rio-de-Ĵaneiro malkovris ligilojn inter la murdistoj kaj grupo de policistoj [10] – kiuj en Rio-de-Ĵaneiro funkcias kiel kvazaŭmilitaj organizoj – konata kiel “oficejo de la krimo” [11].

En januaro 2019, post operacio de la Publika Ministerio, publikiĝis la informo ke la filo de la prezidanto de la Respubliko, la senatano Flávio Bolsonaro, dungis en sia kabineto la patrinon kaj la edzinon [12] de unu el la ĉefoj de la grupo, la eksa policisto Adriano da Nóbrega.

En marto, aliaj du nomoj ligitaj al la organizo, Ronnie Lessa kaj Élcio Vieira de Queiroz, estis arestitaj pro la murdoj [13]. Laŭ la polico, Lessa pafis Marielle, dum la eks-militisto Queiroz stiris aŭton kiu sekvis tiun de la magistratano. Oni ne scias ankoraŭ kiu ordonis tiun krimon.

Tuj post la enkarcerigo, la Federacia Polico komencis esplori la eblon pri fraŭdoj en la enketado de la kazo kaj provoj malfaciligi ĝin. Ronnie Lessa loĝis en la sama konstruaĵo kiel la prezidanto Jair Bolsonaro,  [14]en riĉa kvartalo de Rio-de-Ĵaneiro. Pordisto diris al la polico ke Élcio Queiroz ricevis permeson eniri la konstruaĵon, horojn antaŭ la murdo, fare de iu kiu troviĝis en la domo de Jair Bolsonaro, tiam federacia deputito. Tagojn poste, li ŝanĝis sian version [15] por la Federacia Polico, atestante ke li eraris pri la numero de la domo.

Bolsonaro akuzis la guberniestron de Rio-de-Ĵaneiro, Wilson Witzel, [16] ke tiu ĉi manipuladas la enketon pri la murdo de Marielle, por provi detrui lian reputacion. Witzel neis la akuzojn kaj diris ke li procesos kontraŭ [17] Bolsonaro.

Sekvado

Antaŭ la juĝado de STJ pri la federaciigo de la kazo, Bolsonaro konfirmis, en mesaĝoj interŝanĝitaj [18] kun la tiama ministro pri justico, Sergio Moro, ke li volis pli da kontrolo pri la federacia polico de Rio-de-Ĵaneiro. En kunveno kun siaj ministroj la 22-an de aprilo, la brazila prezidanto estis filmita [19] dum li diris:

Já tentei trocar gente da segurança nossa no Rio de Janeiro, oficialmente, e não consegui! E isso acabou. Eu não vou esperar foder a minha família toda, de sacanagem, ou amigos meu [sic], porque eu não posso trocar alguém da segurança na ponta da linha que pertence à estrutura nossa. Vai trocar! Se não puder trocar, troca o chefe dele! Não pode trocar o chefe dele? Troca o ministro! E ponto final!

Mi jam provis ŝanĝi dungitojn pri sekureco en Rio-de-Ĵaneiro, oficiale, kaj mi ne sukcesis! Kaj tio finiĝis. Mi ne atendos malaperigon de mia tuta familio aŭ de miaj geamikoj, ĉar mi ne povas ŝanĝi iun en la unua linio de la sekureco kiu apartenas al nia strukturo. Ŝanĝu! Se ne eblas ŝanĝi, ŝanĝu lian ĉefon! Ĉu ne eblas ŝanĝi lian ĉefon? Ŝanĝu la ministron! Kaj punktofino.

Moro petis la demision [20] de la registaro, baldaŭ poste, kaj gvidis la diskutojn tiel ke la Supera Federacia  Tribunalo enketu eblajn krimojn de la prezidanto. La ministro estis kontraŭ la demisio de la ĉefo de la Federacia Polico, Maurício Valeixo, decidita de Bolsonaro [21].

La elektito por la ĝenerala direkcio de la Federacia Polico fare de la prezidanto estis Alexandre Ramagem [22], sed la nomumo estis malakceptita [23] de STF. La ministro Alexandre de Moraes komprenis ke Ramagem estis proksimulo de la prezidanta familio – fotoj [24] de li kun la gefiloj de Bolsonaro je Novjaro estis publikigitaj en sociaj retejoj. Bolsonaro tiam proponis homon rilatan al Ramagem, Rolando Alexandre de Souza [25].

Unu el la unuaj decidoj de lia nova oficperiodo estis la ŝanĝo de la superintendanto de la Federacia Polico de Rio-de-Ĵaneiro [26]. Rilate al la federaciigo de la kazo Marielle, la Ĝenerala Prokuroro de la Respubliko rajtas ankoraŭ apelacii kontraŭ la verdikto de la Supera Justica Tribunalo al la Supera Federacia Tribunalo, la plej alta instanco de la brazila justico.