- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Reta konversacio: kion la estonteco alportos por indiĝenaj lingvoj en Interreto en la kunteksto de la kronvirusa pandemio?

Kategorioj: Civitanaj komunikiloj, Announcements, Rising Voices

Partoprenu la unuan sesion de serio de retaj interŝanĝoj [1] fokusiĝanta pri tio, kiel indiĝenaj komunumoj de Kanado kaj Meksiko adaptis teknologion kaj Interreton kiel ilojn por antaŭenigi kaj revigligi siajn denaskajn lingvojn, kio profitigas kaj influas novan generacion de eventualaj parolantoj.

Ĵaŭde, la 16-an de julio 2020, je 11:00 atm (CDT/Meksikurbo) – Bonvolu vidi la tempo-konverton [2] por via nuna loĝloko.

Konversacio #1 – “Kion la estonteco alportos por indiĝenaj lingvoj en Interreto en la kunteksto de la kronvirusa pandemio?” Bonvolu registriĝi tie ĉi [3].

Indiĝenaj komunumoj estis en alarma stato ekde la komenco de la kronvirusa pandemio en marto 2020. Unu el la plej vundeblaj kaj endanĝerigitaj grupoj estas la plejaĝuloj, kiuj, en indiĝenaj komunumoj de Ameriko, ofte estas inter la malmultaj restantaj parolantoj de endanĝerigitaj lingvoj [4]. La pandemio do altigis la urĝon labori por preventi lingvan perdon.

Dum multaj tra la mondo estas hejmizolitaj kaj provas uzi sian tempon por akiri novajn kapablojn kaj konojn, kelkaj iniciatemaj lingvaj aktivistoj kaptis la okazon por antaŭenigi la lernadon de siaj lingvoj, ofertante retajn kursojn. Aliaj aktivistoj kaj defendantoj de la lingvoj helpis produkti aŭ traduki informajn kaj edukajn rimedojn por konsciigi pri la kronviruso. Multaj el tiuj rimedoj estis kundividitaj rete aŭ disdonitaj per ciferecaj platformoj.

Dum ni kolektive eniras tiun tiel nomatan “novan normalon”, kion tio signifas por indiĝenaj komunumoj kiuj provas konservi siajn lingvojn? Kiel ni povas konservi la dinamikon de tiu periodo kiam pli ol iam la graveco atingi homojn en iliaj denaskaj lingvoj estas eĉ pli granda? Kaj kiun rolon teknologio kaj Interreto povas ludi por garantii ke lingva revigliĝo restas unuranga?

Noto: Samtempa interpretado (angla/hispana) estos disponebla en la Zoom-alvoko. 

Diskutontoj:

Kunsidestro: