- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Intervjuo kun Lami’ Tsai-Wei Hung, aktivisto pri la sakizaja lingvo

Kategorioj: Civitanaj komunikiloj, Indiĝenoj, Rising Voices
Lami' Tsai-Wei Hung and her Sakizaya friends Hana Ateng, Sabak Nubu and Dayas Siku take a happy pose after a cultural conference.

Foto post la fino de la Konferenco pri la 140-a datreveno de la batalo Sakizaya Takubuwan kaj de la batalo Kavalan Kaliwan, en Hualjan [1], 2018. Lami’ Tsai-Wei Hung (plej dekstre) kaj ŝiaj sakizajaj amikinoj (dekstre ĝis maldeskstre) Hana Ateng, Sabak Nubu kaj Dayas Siku. Foto liverita de Lami’ Tsai-Wei Hun.

Post lastjara sukcesa kampanjo en sociaj retejoj [2], kiu celebris enretan lingvan diversecon en Azio, la kunlabora projekto daŭras en 2020. Ĉiusemajne, nova lingva aktivisto kaj subtenanto administros laŭvice la Tviter-konton @AsiaLangsOnline [3] por kundividi siajn spertojn, bonajn agadojn kaj lernitajn lecionojn rilate al la revigligo [4] kaj antaŭenigo de sia denaska lingvo, kun speciala atentigo pri la rolo de Interreto. Tiu ĉi kampanjo estas kunlaboro inter Rising Voices [5], Digital Empowerment Foundation [6] kaj O Foundation [7].

Ĉiusemajne, la gastiganto respondos kelkajn demandojn pri sia fono kaj disponigos mallongan superrigardon pri sia lingvo. Tiu ĉi intervjuo kun Lami’ Tsai-Wei Hung (@GomorrahCastle [8]), pere de Demandoj kaj Respondoj, donas unuan antaŭrigardon pri tio, kion ŝi pridiskutos dum la semajno kiam ŝi administros la konton.

Rising Voices (RV): Bonvolu rakonti al ni ion pri vi mem.

Lami’ Tsai-Wei Hung (LTWH): I am Lami’ Tsai-Wei Hung, a PhD student in the Department of Ethnic Relations and Cultures, National Dong Hwa University, Taiwan. I have been working for two years with Sakizaya people to revitalize the Sakizaya language, promote its use and improve its status.

As part of the Sakizaya Mentor-Apprentice Program (facilitated by the Sakizaya Language Promotion Organization, funded by the Council of Indigenous Peoples of Taiwan), my role is to create practical activities to connect people with the language. This could include curriculum development, film-making, news publications on Facebook as well as recruitment to expand Wikipedia's user base.

Lami’ Tsai-Wei Hung (LTWH): Mi estas Lami’ Tsai-Wei Hung, doktoriĝa studento ĉe la Departemento de Etnaj Interrilatoj kaj Kulturoj en la Nacia Universitato Dong Hwa, Tajvano [9]. Mi laboras ekde du jaroj kun la sakizaja popolo por revigligi la sakizajan [10] lingvon, antaŭenigi ĝian uzon kaj plibonigi ĝian staton.

Kiel parto de la Sakizaja Programo de Mentoroj kaj Lernantoj (organizita de la Sakizaja Organizaĵo por Lingva Antaŭenigo kaj financita de la Konsilio de Indiĝenaj Popoloj de Tajvano), mia rolo estas krei praktikajn aktivecojn por kunligi homojn kaj la sakizajan lingvon. Tio inkluzivas evoluigon de instruplanoj, filmadon, publikaĵojn en Facebook kaj varbadon por vastigi la uzanto-kvanton de Vikipedio.

RV: Kia estas la aktuala stato de via lingvo, rete kaj eksterrete?

LTWH: The Sakizaya community numbered 985 in January 2020, but there could be as few as 590 actual speakers, as intergenerational transmission hasn't been perfect. One might expect many Sakizaya elders above the age of 55 to be fluent in the language, but that might not be the case for young people and those living in cities.

Two local media stations (Taiwan Indigenous TV (TITV) and FM96.3 Alian Radio), both of which are accessible online, broadcast in indigenous languages, including Sakizaya. However, their lead anchors are in their sixties and are struggling to appeal to younger generations.

There have been efforts on the part of the government to use indigenous languages alongside Mandarin. More indigenous-friendly policies have been implemented and additional funding has been allocated to language revitalization programs. Hopefully, these measures will garner public interest.

In terms of education, there is a mandatory “native language class”: a weekly one-hour session for all students until 9th grade. Schools are required to find instructors for any endangered indigenous language such as Sakizaya, upon request by a student.

Given the situation described here, it will come as no surprise that Sakizaya language usage on the internet is minimal, except for the Wikipedia site where many language materials as well as Sakizaya history and culture are preserved.

LTWH: La sakizaja komunumo nombris 985 membrojn en januaro 2020, sed nur ĉirkaŭ 590 nuntempajn parolantojn, ĉar la intergeneracia lernado ne estas perfekta. Sakizajaj maljunuloj pli ol 55-jaraĝaj flue parolas la lingvon sed tio eble ne estos la kazo por gejunuloj kaj tiuj kiuj loĝas en urboj.

Du lokaj elsendo-stacioj (Tajvana Indiĝena TV (TITV) kaj Radio Alian FM 96,3), ambaŭ alireblaj en Interreto, elsendas en indiĝenaj lingvoj, inkluzive en la sakizaja. Tamen, la ĉefaj prezentantoj estas pli ol 60-jaraĝaj kaj penas atingi junajn generaciojn.

La registaro agadas por ke oni uzu indiĝenajn lingvojn kune kun la mandarena [11]. Aperis pliaj leĝoj pri indiĝenoj kaj plia financado por programoj, celantaj lingvo-revigligon. Espereble, tiuj agadoj altiros la publikan intereson.

Pri edukado, ekzistas deviga “lernado de indiĝenaj lingvoj”: unu horo semajne por ĉiuj studentoj ĝis la 9-a lernojaro. Lernejoj devas trovi instruistojn por ĉiu endanĝerigita lingvo, kiel la sakizaja, laŭ peto de studento.

En la situacio kiun mi priskribis, ne surprizas diri ke la interreta uzado de la sakizaja apenaŭ okazas, krom Vikipedio kiu konservas multajn lingvajn materialojn kaj la sakizajan historion kaj kulturon.

RV: Je kiuj temoj vi intencas koncentri la atenton dum la semajno, kiam vi administros la Tviter-konton @AsiaLangsOnline? 

LTWH: We have planned to have two main topics. We will first showcase the fish harvest festival that takes place in June and is hosted by the Sakul tribe. The river, which used to be a traditional fishing territory, had been going to waste for years, and recently the Sakul people started to dredge it and put traditional handmade fishing equipment in the riverbed before the day of the festival. On the day, only men can go into the water, and women prepare food in the kitchen, waiting to share the harvest with everyone.

The second topic will be the recovery of traditional outfits in the Kaluluwan tribe. The present Sakizaya outfit was actually created/discovered about 20 years ago to promote the union of Sakizaya people. However, individual tribes or families might have had their own outfits for generations. We'll take a look at these styles of dress in the Kaluluwan tribe.

In addition, I've published a notice through a social network, to invite contributions. Thus, I'm expecting two or three entries by outside contributors introducing other cultural elements in daily life, such as folk plants.

LTWH: Ni planis paroli pri du ĉefaj temoj. Unue ni montros la fiŝkaptan festivalon kiu okazis en junio, en la tribo Sakul. La rivero, kiu estis tradicia loko por fiŝi, estis difektita dum jaroj, sed nuntempe la sakula popolo komencis dragi [12] ĝin kaj uzi tradiciajn manfaritajn fiŝilojn antaŭ la tago de la festivalo. En la difinita tago, nur la viroj povas eniri la akvon kaj la virinoj kuiras kaj atendas por kundividi la fiŝojn kun ĉiuj.

La dua temo estos la retrovo de tradiciaj vestaĵoj en la tribo Kaluluwan. La nuntempa sakizaja vesto estis fakte kreita aŭ retrovita antaŭ ĉirkaŭ 20 jaroj por antaŭenigi unuecon en la sakizaja popolo. Tamen, triboj kaj familioj disvolvis siajn proprajn vestaĵojn dum generacioj. Ni vidos tiujn vestaĵojn en la tribo Kaluluwan.

Plue, mi publikigis invitilon en socia retejo por trovi kontribuantojn. Tiel, mi esperas je du aŭ tri kontribuoj pri aliaj kulturaj aferoj de la ĉiutaga vivo, kiel ekzemple tradiciaj plantoj.

RV: Kiuj estas la ĉefaj motivoj de via cifereca aktivismo por via lingvo? Kiuj estas viaj esperoj kaj revoj por via lingvo?

LTWH: Allow me to transcribe and rephrase the answer given by Padakaw Lami’, a young Sakizaya learner:

“Digital activism can preserve language materials more solidly and securely. Besides, it makes it easier for what I write and say to reach people who might be interested, no matter where they are. To get feedback and know that others appreciate my efforts and my language keeps me enthusiastic and dynamic.

What I look forward to is the day when the youth can naturally speak to elders in Sakizaya, meaning our language has regained its vitality. My personal expectation is to one day be able chat with the elders in my own family without any hesitation.”

LTWH: Permesu al mi transskribi la respondon de Padakaw Lami’, juna sakizaja lernanto:

“Cifereca aktivismo kapablas konservi lingvajn materialojn pli solide kaj sekure. Krome, kion mi skribas kaj parolas helpas pli facile atingi tiujn kiuj eble interesiĝas, ne gravas kie ili estas. Ricevi respondojn kaj scii ke aliuloj ŝatas miajn klopodojn kaj mian lingvon tenas min entuziasma kaj aktiva.

Kion mi revas estas la tago kiam junuloj kapablos nature paroli kun maljunuloj en la sakizaja, kio signifas ke la lingvo regajnis viglecon. Mia persona celo estas, iam, scii paroli kun la maljunuloj en mia propra familio sen heziti.”