- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Viktor Coj: senmorta ikono de la opozicia sovetia rokmuziko

Kategorioj: Orienta kaj Centra Eŭropo, Belorusio, Kazaĥio, Rusio, Ukrainio, Arto kaj kulturo, Civitanaj komunikiloj, Filmo, Historio, Junuloj, Muziko, RuNet Echo

Muro de Coj en la centro de Minsko, kie por skribi lian korean familinomon estas uzata la ĉina signo [1] (ideogramo [2]) 崔. Foto de Filip Noubel, uzata kun lia permeso.

Ĉiuj ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en Esperanto, escepte de tiuj markitaj per [en], kiuj estas en la angla lingvo kaj tiuj markitaj per [ru], kiuj estas en la rusa.

La 21-a de junio 1962 estis la naskiĝtago de Viktor Coj [3], ruso-korea rok-kantisto, kiu ekverkis en la finaj jaroj de Sovetunio [4]. Ĉirkaŭ lia persono formiĝis vera kulto, kiu 30 jarojn post lia tragika morto plu ekzistas en ĉiuj rusparolantaj landoj.

Rok-muzikisto, aktoro, opoziciulo

Coj naskiĝis en Leningrado [hodiaŭ Sankt-Peterburgo [5]], en la familio de la rusino Valentina Guseva kaj etna koreo Robert Coj. Familiaj radikoj de la patro de Coj sekvas el teritorio de la nuntempa Nord-Koreio [6] kaj etendiĝas tra Kazaĥio [7]. Kaŭzis tion deportado de la koreoj al la sovetia teritorio de Centra Azio [8] en la tempo de Stalin [9] [Ndlt: la aŭtoro eraras — la koreoj estis deportitaj de la ĉelimaj regionoj de Fora Oriento [10] al Centra Azio, do de unu sovetia regiono al alia].

Viktor Coj studis arton, sed estis ekskludita el lernejo [Ndlt: Coj estis ekskludita el la arta faklernejo de V. Serov pro malbona lernado], post kio li okupiĝis pri gitarludado en la 1970-aj jaroj. En tiu tempo la rokmuziko estis plejparte malpermesita de la sovetiaj aŭtoritatoj, ĉar ĝi estis konsiderata simbolo de la “okcidenta dekadenco”, malkongrua al la idealoj de la komunisma ideologio.

Arta kariero de Coj komenciĝis en 1980 post renkontiĝo [11] [ru] kun Boris Grebenŝĉikov [12] [en], unu el la plej influaj muzikistoj de la sovetia alternativa rokmuziko de tiu tempo. Ĝis 1982 Coj jam establis la muzikgrupon “Kino [13]” [en], kiu tuj famiĝis tra la tuta Sovetunio. La unua albumo de “Kino” nomita “45” estis registrita en 1982 kune kun la grupo de Grebenŝĉikov “Akvarium [14]“. La sekva albumo “Nokto” aperis en 1986 kaj iĝis ankaŭ parto de la kolekto “Red Wave: 4 Underground Bands from the USSR [15]” [ru] (“Ruĝa Ondo: 4 subteraj muzikgrupoj el USSR”) en Usono.

Portreto de Viktor Coj sur la memormuro en Minsko [16]. Foto de Filip Noubel, uzata kun permeso.

Entute Coj verkis kaj registris pli ol 90 kantojn, kiuj tuj ekfuroris tra neoficialaj kanaloj, inkluzive subterajn koncertojn kaj piratajn diskojn: tiutempe pro severa cenzuro malfacilis trovi magnetofonon [Ndlt: la aŭtoro eraras — bobenaj magnetofonoj estis abunde produktitaj en Sovetunio kaj haveblis preskaŭ en ĉiu familio kaj tiuj kasedaj jam populariĝis fine de la 1980-aj jaroj; cenzuro neniel baris tion].

Malgraŭ ekzistintaj limigoj, vortoj de la kantoj de Coj estis transirantaj de buŝo al buŝo, allogante atenton de neortodoksa junularo ne nur per ideoj pri larĝigo de la rajtoj kaj eblecoj por gejunuloj [Ndlt: kantoj de Coj neniam rilatis al politiko kaj defendado de ies rajtoj, same kiel la artisto mem], sed ankaŭ per alvokoj al sendependa pensado kaj manko de laŭdoj al la Komunista partio de USSR [17]. Ekzemple en la kanto “Plu agados ni” haveblas jenaj alineoj: “Kaj jen ni venis por anonci niajn rajtojn: “Jes!”

Perestrojko [18] ebligis larĝigi spacon por alternativaj [19] ideoj, helpis al ilia liberaligo, speciale en la arta sfero. Danke al tio Coj kaj lia grupo ricevis rajton aranĝi oficialajn koncertojn kaj esti intervjuataj en la sovetia televido.

En 1988 Coj aktoris en la filmo “Nadlo” (ruse: Игла), filmita de la reĝisoro Raŝid Nugmanov en la teritorio de la nuna Kazaĥio. La filmo elvokis socian reagon, ĉar ĝi tuŝis problemon de narkotika dependeco, malpermesitan de la sovetia ideologio. Oni opiniis, ke tiu ĉi problemo estis propra sole al la Okcidento, kvankam post la Afgana milito (1979-1989) [20] pro la narkotika dependeco suferis multaj reprezentantoj de la sovetia junularo.

La filmo, en kiu sonas kantoj de la grupo “Kino”, spekteblas ĉe Jutubo:

La 15-an de aŭgusto 1990 Coj pereis en Latvio [21] 28 jarojn aĝa, kiam lia aŭto koliziis [22] [ru] kontraŭ buso. La antaŭtempa morto de la artisto kaŭzis plurajn legendojn, ekzemple, ke la legendeca idolo mortigis sin aŭ estis murdita de sekretaj servoj [23] de USSR [4].

Coj kiel ikono

Kvankam post la morto de Coj pasis jam 30 jaroj li plu konkeras korojn de sennombraj admirantoj en la rusparolantaj landoj kaj regionoj, inspiras multajn homojn ekde muzikistoj ĝis kosmonaŭtoj.

En Jutubo filmetoj kun kelkaj liaj kantoj kolektis pli ol 37 milionojn da spektoj. Parto de liaj furorkantoj estis rekantitaj de nuntempaj rok- kaj pop-steluloj kiel ekzemple Zemfira [24], tataro [25]-baŝkira [26] kantistino, kiu registris sian version de la Coj-kanto “Kukolo [27]” (ruse: Кукушка).

Diskĵokeoj [28] el diversaj rusparolantaj landoj kaj regionoj plenumadis kantojn de Coj aŭ rearanĝadis ilin. Global Voices [Tutmondaj Voĉoj [29]] intervjuis  DJ Hem, naskiĝintan en Taŝkento [30] kaj loĝantan en Helsinko. DJ Hem aranĝas rektajn elsendojn de sovetia muziko en Jutubo, inluzive specialan eldonon de “Naskiĝtago de Coj”, aperintan la 21-an de junio. Jen tio, kion DJ Hem rakontas pri la personeco de Coj:

Группа «Кино» была второй питерской группой, которую я когда-то услышал. Это была песня «Алюминиевые огурцы [31]». Она, эта песня — как в смысле содержания, текста — кардинальным образом скорректировала моё отношение как к року вообще, так и к русскому року в частности.

Думаю, популярность «Кино» объясняется прежде всего общей «героической» аурой Цоя — его манера держаться на сцене, манера исполнения, голос, весь его образ… Всего этого не хватало не только на сцене. Всего этого не хватало в жизни.

Тогда это было проблемой всей страны, только что сменившей полностью курс. И вот эти поколения и поколения людей, выросших на героизации подвига — у всех этих людей с перестройкой образовалась где-то внутри пустота. Опыта жизни без героя не было. Значит, герой должен был появиться, и так произошло с Виктором Цоем.

Его лирические тексты вряд ли когда-нибудь устареют. А его песни с гражданским пафосом в какие-то моменты и нынешней российской жизни оказываются актуальными, и уместными как никогда. Что удивительно, российские рок- и поп-сцены ведь так и не породили ни одной группы, ни одного исполнителя, который бы умудрился своими условными тремя аккордами зацепить «струны души» такого большого количества людей!

La grupo “Kino” estis la dua Peterburga grupo, kiun mi iam ajn aŭdis. Tio estis la kanto “Aluminaj kukumoj [31]” (ruse: Алюминиевые огурцы). Tiu kanto —  en la senco de enhavo, teksto — radikale ŝanĝis mian rilaton al la rokmuziko ĝenerale, al la rusa rokmuziko interalie.

Mi pensas ke la populareco de “Kino” klarigeblas unuavice per ĝenerala “heroeca” aŭro de Coj — lia maniero teniĝi sur scenejo, maniero de kantado, voĉo, lia tuta imago… Ĉio ĉi mankis al ni ne nur sur la scenejo. Ĉio ĉi mankis al ni en la vivo.

Tiam tio estis problemo de la tuta lando, ĵus komplete ŝanĝinta la kurson. Kaj jen tiuj generacioj kaj generacioj de homoj, kreskintaj ĉe glorigado de la heroaĵo — ĉe ĉiuj ĉi homoj kun Perestrojko [18] formiĝis ie interne vakuo. Mankis sperto de la vivo sen la heroo. Do la heroo devis aperi kaj tiel okazis al Viktor Coj.

Liaj lirikaj tekstoj apenaŭ iam arkaiĝos. Kaj liaj tekstoj kun civitana patoso en iuj momentoj ankaŭ en la nuna rusia vivo estas aktualaj kaj konvenaj kiel neniam. Mirindas ke la rusiaj pop- kaj rok-muzikaj scenejoj naskis eĉ ne unu grupon, eĉ ne unu kantiston, kapablajn per siaj, mi diru, tri akordoj trafi “animajn kordojn” de tiom granda nombro de homoj!

Malsupre spekteblas filmeto de DJ Hem, dediĉita al la naskiĝtago de Coj:

En 2018 la rusia reĝisoro Kirill Serebrennikov [32] [en] faris la filmon “Somero” (ruse: Лето), dediĉitan al la vivo de Coj kaj al la kreado de la unua albumo de la grupo “Kino” komence de la 1980-aj jaroj. Tiu filmo ricevis tiujare la Oran Palmon [33] en la Festivalo de Cannes [34].

Coj estas la kulta figuro ne nur en la kina kaj muzika mondoj. Lia imago iĝis ankaŭ ikono de la nuntempa urba pejzaĝo en pluraj postsovetiaj landoj, kie haveblas grafitaĵoj kaj skupltaĵoj, glorantaj liajn kantojn. La plej populara estas grafitaĵo “Coj vivas!” (ruse: Цой жив!).

En Minsko, ĉefurbo de Belorusio [35], troviĝas memormuro dediĉita al Coj. Ĝi situas en unu el centraj parkoj de la urbo:

Memormuro de Viktor Coj en Minsko. Foto de Filip Noubel, uzata kun permeso.

En Almato [36], la eksa ĉefurbo de Kazaĥio, la 21-an de junio 2018 aperis statuo [37] [ru] de Coj memore al proksimaj rilatoj de la kantisto al tiu ĉi lando.

“И больше нет ничего
Все находится в нас»

Виктор Цой вышел с плакатом «Перемен» в Алматы pic.twitter.com/tWCSiOfvlD [38]

— Timur Nusimbekov (@mr_mysyk) May 30, 2019 [39]

“Kaj nenio pli ekzistas
Ĉio troviĝas en ni”

Viktor Coj eliris kun la afiŝo de “Ŝanĝoj” en Almato
pic.twitter.com/tWCSiOfvlD [38]

— Timur Nusimbekov (@mr_mysyk), la  30-an de majo 2019 [39]

En Kievo [40], ĉefurbo de Ukrainio, ankaŭ ekzistas memormuro de Coj. Spektu filmeton malsupre:

Coj inspiris eĉ kosmonaŭtojn de la Krimea astrofizika observatorio [41] en la vilaĝo Nauĉno [42], kiuj omaĝe al li nomis asteroidon 2740 (Coj) [43].

Mankas duboj, ke la vortoj de liaj kantoj, kiujn rusparolantoj de ĉiuj mondanguloj ĝis nun parkeras, citas kaj uzas en ĉiutaga parolo, ankaŭ plu inspiros novajn generaciojn de admirantoj. Inter la plej popularaj estas konsiderataj vortoj el lia kanto “Paketo da cigaredoj” (ruse: Пачка сигарет [44]).

Я сижу и смотрю в чужое небо из чужого окна
И не вижу ни одной знакомой звезды.
Я ходил по всем дорогам и туда, и сюда,
Обернулся — и не смог разглядеть следы.

Но если есть в кармане пачка сигарет,
Значит все не так уж плохо на сегодняшний день.
И билет на самолет с серебристым крылом,
Что, взлетая, оставляет земле лишь тень.

Mi sidas kaj rigardas al fremda ĉielo el fremda fenestro
Kaj, vidas eĉ ne unu konatan stelon.
Mi vagadis laŭ ĉiuj vojoj tien kaj reen,
Mi retroturniĝis — kaj ne sukcesis vidi la spurojn.

Sed se haveblas en la poŝo paketo da cigaredoj,
Do ĉio estas ne tiom malbona por hodiaŭa tago.
Kaj bileto je aviadilo kun arĝenta alo,
Kiu, ekflugante, lasas surtere nur ombron.