- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Intervjuo kun Language Warriors PH, reto de tradukistoj el Filipinoj

Kategorioj: Civitanaj komunikiloj, Indiĝenoj, Announcements, Rising Voices
Language Warriors PH, information is our weapon.

Emblemo de Language Warriors PH, desegnita de Elsie Marie Or. Uzata kun permeso.

Post lastjara sukcesa kampanjo en sociaj retejoj [1], kiu celebris enretan lingvan diversecon en Azio, la kunlabora projekto daŭras en 2020. Ĉiusemajne, nova lingva aktivisto kaj subtenanto administros laŭvice la Tviter-konton @AsiaLangsOnline [2] por kundividi siajn spertojn, bonajn agadojn kaj lernitajn lecionojn rilate al la revigligo [3]kaj antaŭenigo de sia denaska lingvo, kun speciala atentigo pri la rolo de Interreto. Tiu ĉi kampanjo estas kunlaboro inter Rising Voices [4], Digital Empowerment Foundation [5] kaj O Foundation [6].

Ĉiusemajne, la gastiganto respondos kelkajn demandojn pri sia fono kaj disponigos mallongan superrigardon pri sia lingvo. Tiu ĉi intervjuo kun Kristina Gallegos (@mksgallego [7]), kiu reprezentas la tradukistan reton Language Warriors PH, donas, pere de Demandoj kaj Respondoj, unuan antaŭrigardon pri tio, kion la grupo pridiskutos dum la semajno kiam ili administros la konton.

Rising Voices (RV): Bonvolu rakonti al ni ion pri Language Warriors PH.

Language Warriors PH (LWP): Language Warriors PH [8] is an online initiative of the Department of Linguistics [9], University of the Philippines Diliman [10], which aims to connect community translators and language activists and enthusiasts across the Philippines who are currently working on the translation of materials relating to the COVID-19 pandemic into various Philippine languages.

Language Warriors PH (LWP): Language Warriors PH [8] estas enreta iniciato de la Departemento de Lingvistiko [9], Universitato de Filipinoj en Diliman [10], kiu celas kunligi komunumajn tradukistojn kaj lingvajn aktivistojn aŭ entuziasmulojn en Filipinoj kiuj nuntempe tradukas materialojn pri la pandemio de KOVIM-19 al pluraj filipinaj lingvoj.

RV: Kia estas la aktuala stato de la lingvoj kun kiuj vi laboras, rete kaj eksterrete?

LWP: The members of Language Warriors PH come from different linguistic backgrounds. The Philippine languages [11] used by the members of Language Warriors PH have varying vitality ratings. Following EGIDS (Ethnologue) [12], the vitality ratings range from National (Filipino), Wider Communication (Bikol Central, Cebuano, Hiligaynon, Ilocano, Masbatenyo, Pangasinan, Tausug, Waray), Educational (Akeanon, Chavacano, Kinaray-A, Surigaonon), Developing (Cuyonon, Inonhan, Maguindanaon), Vigorous (Capiznon, Ivatan), and Threatened [13] (Ibatan). Many of the languages represented in the group have online communities which connect language users and serve as platforms to disseminate information such as public health materials on COVID-19.

LWP: La membroj de Language Warriors PH devenas de malsamaj lingvaj fonoj. La filipinaj lingvoj [14] uzataj de la membroj de Language Warriors PH havas malsamajn statojn de vigleco. Laŭ la tabelo EGIDS [12] (Ethnologue [15]), la vigleco varias inter la nacia (filipina [16]), vasta komunikado (bikola [17], cebua [18], hiligajnona [19], iloka [20], masbatea, pangasina [21], taŭsuga, varaja [22]), eduka (aklana, ĉabakana [23], kinaraja, surigaŭa), evoluanta (cujona, onhana, magindana), vigla (capizna, ivata), kaj endanĝerigita [13] (la ibata lingvo). Multaj lingvoj reprezentataj en la grupo havas enretajn komunumojn kiuj unuigas parolantojn kaj funkcias kiel platformoj por disvastigi informojn, kiel publikaj materialoj pri KOVIM-19 [24].

RV: Je kiuj temoj vi intencas koncentri la atenton? 

LWP: First, we will talk about the linguistic landscape of the Philippines, particularly the vitality of its 180+ languages. We will then talk about the outputs of Language Warriors PH, focusing on the repository for COVID-19 materials produced by the local communities in the Philippines, which covers the initial months of the community quarantine [25] implemented in the Philippines (March to May 2020). We will be presenting the trends in the translation work during the said period, particularly the kinds of information translated (physical health, mental health, socio-economic support, etc.), in what languages (those mentioned above), by whom (volunteer translators, professional translators, government), and finally, the ways in which the translated materials are disseminated, accessed, and used by language users. We also plan to feature particular translation groups and initiatives, the future plans and prospects for Language Warriors PH, and finally, introduce some of the projects and initiatives [26] by the UP Department of Linguistics.

LWP: Unue, ni parolos pri lingva diverseco en Filipinoj, precipe pri vigleco de pli ol 180 lingvoj. Poste ni parolos pri la laboro de Language Warriors PH, ĉefe pri la deponejo de materialoj pri KOVIM-19 faritaj de lokaj komunumoj en Filipinoj, dum la unuaj monatoj de la komunuma kvaranteno efektivigita en Filipinoj (marto ĝis majo 2020). Ni prezentos la tendencojn de la traduka laboro dum tiu tempo, ĉefe pri kiaj informoj estis tradukitaj (sano, mensa sano, socia-ekonomia subteno, ktp.), en kiuj lingvoj (tiuj menciitaj), per kiuj (volontulaj tradukistoj, profesiaj tradukistoj aŭ la registaro), kaj finfine, kiel la lingvaj parolantoj disvastigis, aliris kaj utiligis la tradukitajn materialojn. Ni ankaŭ planas prezenti specifajn tradukajn grupojn kaj iniciatojn, la estontajn planojn kaj perspektivojn de Language Warriors PH, kaj finfine, montri kelkajn projektojn kaj iniciatojn [26] de la Departemento de Lingvistiko de la Universitato de Filipinoj.

RV: Kiuj estas la ĉefaj motivoj de la cifereca aktivismo de Language Warriors PH? Kiuj estas viaj esperoj kaj revoj por la lingvoj kiujn via grupo antaŭenigas?

LWP: Language Warriors PH started because of the need to relay important public health information [27] relating to COVID-19 in the languages the people use and understand. Many of the materials produced by the local and national government are only in English and Filipino, and the information are not made readily accessible for people who do not use these languages.

To address this issue, a number of volunteer community translators started translating these materials in their languages, particularly during the initial month of the community quarantine. Language Warriors PH then serves as a space for which the translators can communicate to each other, share outputs and resources, ask other translators to help in the production of materials, and be kept updated with the overall trends in the materials produced.

Ultimately, the findings and outputs of Language Warriors PH will be the basis for crafting policy recommendations to help refine state guidelines on the dissemination of important information in the languages Filipinos use and understand. It is also hoped that even after the COVID-19 pandemic, Language Warriors PH maintains its function as a platform for collaborative projects, with and among local communities, in promoting and revitalizing the indigenous languages of the Philippines.

LWP: Language Warriors PH aperis fronte al la bezono disvastigi gravajn informojn pri publika sano  [27]rilate al KOVIM-19 en lingvoj kiujn la popolo uzas kaj komprenas. Multaj materialoj faritaj de nacia kaj lokaj registaroj estas nur en la angla kaj la filipina, do la informoj estas nealireblaj por homoj kiuj ne parolas tiujn lingvojn.

Por ŝanĝi tion, volontulaj komunumaj tradukistoj komencis traduki tiujn materialojn en siajn lingvojn, precipe dum la unua monato de la komunuma kvaranteno. Language Warriors PH funkciis kiel loko de komunikado inter la tradukistoj, de kundivido de laboroj kaj rimedoj, samkiel de kunhelpado por produkti materialojn kaj ĝisdatigo pri ĝeneralaj tendencoj en la faritaj materialoj.

Krome, la eltrovoj kaj laboroj de Language Warriors PH estos bazo por proponi regulojn kiuj helpu plibonigi la registarajn gvidliniojn pri disvastigo de gravaj informoj en la lingvoj kiujn la filipinanoj uzas kaj komprenas. Ni ankaŭ esperas ke, post la pandemio de KOVIM-19, Language Warriors PH daŭre funkcios kiel platformo por kunlaboraj projektoj inter lokaj komunumoj, por antaŭenigi kaj revigligi indiĝenajn lingvojn en Filipinoj.