Reta konversacio: Kiel cifereca aktivismo por indiĝenaj lingvoj povas havi rolon en la venonta Internacia Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj

Partoprenu la duan sesion de serio de retaj konversacioj enfokusigantaj la manieron, kiel indiĝenaj komunumoj de Kanado kaj Meksiko adoptas teknologion kaj Interreton kiel ilojn por antaŭenigi kaj revigligi siajn denaskajn lingvojn, kio favoras kaj influas novan generacion de eventualaj parolantoj.

Ĵaŭdon, la 30-an de julio 2020, je 11:00 atm (CDT/Meksikurbo) – Vidu tempo-konverton por via nuna loko.

Konversacio #2 – “Kiel cifereca aktivismo por indiĝenaj lingvoj povas havi rolon en la venonta Internacia Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj (2022-2032)” Bonvolu aliĝi tie ĉi.

En la freŝdata kunveno de UNESKO en Meksikurbo por komenci la planadon de la Internacia Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj, unu el la laborgrupoj enfokusigis la rolon de ciferecaj teknologioj kaj indiĝenaj komunikiloj en la kampanjo. Tiu temo ankaŭ ripetiĝis dum la diskutadoj pri la graveco atingi kaj engaĝigi gejunulojn, kiuj rolas kiel ŝlosila ingredienco en la vigleco de lingvoj.

La cifereca aktivismo por indiĝenaj lingvoj havas rolon pli kaj pli gravan en la tuta strategio pri revigligo de lingvoj. Gejunuloj uzas ciferecajn ilojn kaj adaptas strategion “faru vi mem” por krei enhavon en siaj lingvoj kaj atingi aliajn publikojn. Rimedoj kiel la ilaro rilate al cifereca aktivismo por indiĝenaj lingvoj nun disvolviĝanta estas unu el tiuj fokusoj por konstrui kapablojn por ke junaj gvidantoj havu centran rolon dum la venonta Internacia Jardeko.

Mankas proksimume 18 monatoj ĝis la komenco de la Internacia Jardeko kaj la daŭra fokuso sur la potencialo de ciferecaj teknologioj kaj Interreto. Kiuj estas la necesaj strategioj por porti la aferojn al la sekva nivelo? Kiel ciferecaj lingvaj aktivuloj povas sukcese asocii sin kun la redaktoroj de publikaj leĝoj kaj teknologiaj entreprenoj por fari signifan atingon?

Ĉi tiu sesio estas aranĝita por la iniciato Rising Voices de Tutmondaj Voĉoj kunlabore kun la ambasadejo de Kanado en Meksiko, kun speciala partopreno de UNESKO Meksiko.

Rimarko: Samtempa interpretado (angla/hispana) estos disponebla dum la sesio de Zoom.

Prelegantoj:

  • Genner Llanes-Ortiz ( @gllanesortiz) – Profesoro Helpanta, Universitato de Leiden
  • Ian McCallum ( @IanMcCallum3) – Profesoro de la lingvo Munsee
  • Isela Xopsa ( @EXospatronik) – Redaktoro sendependa (nahua)
  • Jacey Firth-Hagen ( @SpeakGwichin) – La kampanjo de revigligo de la lingvo Gwich'in, #SpeakGwichinToMe

Kunvenestro:

Sekvu la konversacion en Tvitero per la kradvortoj #ExchangesCAMX (angla) kaj #IntercambiosCAMX (hispana).

1 komento

  • Jen kelkaj ideoj lanĉitaj dum la debato:

    Pro eldonkompanioj kiuj kontrolas la enhavon, aliro al informoj en indiĝenaj lingvoj eĉ malkreskas. Indiĝenaj homoj nur konsumas kaj tiel perdas la kontrolon pri kiuj tekstoj pli specife celu ilin.

    Ĉar tiel indiĝenaj voĉoj ne sufiĉe aŭdeblas, verkistoj kaj artistoj devus krei sian propran enhavon (ekzemple vidajn rakontojn) kun konservo de siaj rajtoj super la enhavo.

    Peniga konstato restas ankaŭ la astronomia subfinancado por projektoj en indiĝenaj lingvoj kompare al financado de regantaj lingvoj.

Nuligi la respondon

Partopreni en la konversacio -> Herman Dekeŭnink

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.