Intervjuo kun Muhammad Zaman Sagar, aktivisto pri la lingvo gawri

Portrait of Muhammad Zaman Sagar, Gawri language activist.

Foto de Muhammad Zaman Sagar.

Post lastjara sukcesa kampanjo en sociaj komunikiloj [en], kiu celebris enretan lingvan diversecon en Azio, la kunlabora projekto daŭras en 2020. Ĉiusemajne, nova lingva aktivisto kaj subtenanto administros laŭvice la Tviter-konton @AsiaLangsOnline [en] por kundividi siajn spertojn, bonajn agadojn kaj lernitajn lecionojn rilate al la revigligo [eo] kaj antaŭenigo de sia denaska lingvo, kun speciala atentigo pri la rolo de Interreto. Tiu ĉi kampanjo estas kunlaboro inter Rising Voices [en], Digital Empowerment Foundation [en] kaj O Foundation [en].

Ĉiusemajne, la gastiganto respondos kelkajn demandojn pri sia fono kaj disponigos mallongan superrigardon pri sia lingvo. Tiu ĉi intervjuo kun Muhammad Zaman Sagar (@zamansagar), pere de Demandoj kaj Respondoj, donas unuan antaŭrigardon pri tio, kion li pridiskutos dum la semajno kiam li administros la konton.

Rising Voices (RV): Bonvolu rakonti al ni ion pri vi mem.

Muhammad Zaman Sagar (MZS): My name is Muhammad Zaman Sagar. I was born on April 1, 1973 in the Kalam Valley, located in Swat District in northwestern Pakistan. My native language is called Gawri (Ethnologue: Kalami, code: gwc).

I started language documentation work in 1992 as a teenager. My first teacher, mentor and coach was Dr Joan Baart, who came from the Netherlands to work on this language. I started out as a language and research assistant when I was still a high school student.

After a few years, I formed a spelling committee along with some other educated people from the community, and soon we came up with our own writing system. We have also started publications in this language and the organisation quickly grew in popularity in the Gawri language community.

In 2003, I joined an organization called Forum for Language Initiatives (FLI), which used to be known as the Frontier Language Institute. At the moment, I am the executive director of a project called Gawri Community Development Programme (GCDP). We have six mother tongue-based multilingual education (MTB-MLE) schools for children and two for adults (male and female). We have also established a library whose catalogue boasts more than 1,500 books.

I am consultant in training for SIL International on literacy and education as well as community-based language development in Pakistan.

Muhammad Zaman Sagar (MZS): Mi nomiĝas Muhammad Zaman Sagar. Mi naskiĝis la 1-an de aprilo 1973, en la Valo Kalam ĉe Kantono Sŭat [eo], nordokcidenta Pakistano [eo]. Mia denaska lingvo nomiĝas gawri [en] (Ethnologue [eo]: kalami [en], ankaŭ foje nomata bashkarik aŭ kohistani, kodo: gwc).

Mi komencis labori pri lingva dokumentado en 1992, kiam mi estis junulo. Mia unua instruisto kaj trejnisto estis D-ro Joan Baart [en], kiu venis el Nederlando por labori pri mia lingvo. Mi komencis kiel lingva kaj esplora asistanto kiam mi estis mezlerneja studento.

Post kelkaj jaroj, mi estigis literuman komitaton kun aliaj instruitaj homoj de la komunumo, kaj ni baldaŭ faris nian propran skribsistemon. Ni ankaŭ komencis publikigi en nia lingvo kaj la organizaĵo rapide populariĝis en la lingvokomunumo gawri.

En la jaro 2003 mi ekpartoprenis en la organizaĵo FLI aŭ Forumo por Lingvaj Iniciatoj [en], kiu estis nomita Landlima Lingvo-Instituto. Nuntempe, mi estas administra direktoro de la projekto GCDO aŭ Komunuma Evoluiga Programo por la lingvo gawri [en]. Ni havas ses lernejojn por infanoj kaj du por plenkreskuloj (viroj kaj virinoj) kiuj sekvas la gepatran multlingvan edukadon [en]. Ni ankaŭ havas bibliotekon kun pli ol 1500 libroj.

Mi estas konsilisto por SIL Internacia [eo] rilate al trejnado pri alfabetigado, edukado kaj komunuma lingva evoluigo en Pakistano.

RV: Kia estas la aktuala stato de via lingvo, rete kaj eksterrete?

MZS: We currently have two websites dedicated to the Gawri language as well as several social media pages, especially on Facebook and YouTube.

MZS: Ni havas du retejojn [ur] pri la lingvo gawri [en] kaj plurajn paĝojn en sociaj komunikiloj, ĉefe Facebook kaj YouTube.

RV: Je kiuj temoj vi intencas koncentri la atenton dum la semajno, kiam vi administros la Tviter-konton @AsiaLangsOnline? 

MZS: I will touch on the following topics:

  • Mother tongue-based multilingual education (MTB-MLE)
  • Language development and documentation work in Pakistan
  • Gawri reading campaign
  • Education for nomadic populations
  • Views and comments from parents and elders in the community on the use of mother tongue in education
  • Community-based language development efforts in Pakistan

MZS: Mi parolos pri la jenaj aferoj:

  • Gepatra multlingva edukado (MTB-MLE)
  • Lingva evoluigo kaj dokumentado-laboro en Pakistano
  • Kampanjo pri legado en la lingvo gawri
  • Edukado por nomadaj popoloj
  • Ideoj kaj komentoj de parencoj kaj pliaĝuloj en la komunumo, pri utiligado de gepatra lingvo en edukado
  • Klopodoj por komunuma lingva evoluigo en Pakistano

RV: Kiuj estas la ĉefaj motivoj de via cifereca aktivismo por via lingvo? Kiuj estas viaj esperoj kaj revoj por via lingvo?

MZS: According to Ethnologue, Gawri is classified at level 6b* (Threatened) on the Expanded Graded Intergenerational Scale (EGIDS), which measures the vitality of languages. We want to take it up to level 4 (Educational), described as follows: “The language is in vigorous use, with standardization and literature being sustained through a widespread system of institutionally supported education”. We are trying our best to carry out advocacy campaigns and represent the language on digital media and we've already seen a great change in the behaviour of the speakers. This language has been highlighted and promoted a lot in the last few years.

MZS: Laŭ Ethnologue [en], la lingvo gawri estas en nivelo 6b (endanĝerigita) en EGIDS [en], listo pri vigleco de lingvoj. Ni volas ke nia lingvo atingu la nivelon 4 (eduka) [en], kiu estas: “La lingvo estas vigle uzata, kun normigo subtenata de vasta publika eduka sistemo”. Ni klopodas daŭrigi rekomendajn kampanjojn kaj ĉeestadon de la lingvo en cifereca komunkilaro, kaj ni jam vidis signifan ŝanĝon en konduto de la parolantoj. Nia lingvo estis bone disvastigita kaj ricevis atenton dum la lastaj jaroj.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.