- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Afroĉeĥoj pri videbleco, rasismo kaj vivo en Ĉeĥio (parto I)

Kategorioj: Orienta kaj Centra Eŭropo, Subsahara Afriko, Ĉeĥio, Civitanaj komunikiloj, En- kaj elmigrado, Etno kaj raso, Historio, Homaj rajtoj, Komunikiloj kaj ĵurnalismo

Slogano Black Lives Matter (Nigrulaj Vivoj Gravas) sur fasado de teatro en la centro de Prago. La foto estis farita la 14-an de junio de Natalia Marshalkovich kaj ĝi estas uzata kun ŝia permeso.

Longan tempon estintaj nevideblaj, la afroĉeĥoj — unu el plej etaj komunumoj de la lando — poiomete eliras el ombro kaj publike esprimas sian opinion. Tiu ĉi publikaĵo estas la unua en serio, dediĉita al ilia lukto pri agnosko en tiu ĉi centreŭropa lando. La duan parton eblas legi ĉi tie [1].

[Krom alia mencio, ĉiuj ligiloj sendas al esperantlingvaj paĝoj, ndlr.]

Antaŭ la falo de la komunisma reĝimo en 1989, la nigrohaŭtaj afrikanoj kaj afroĉeĥoj [2] estis nevideblaj en la publika spaco, eĉ malgraŭ tio, ke en la lando loĝis kelkcent da ili.

En raportoj kaj dokumentoj de 1918 ĝis 1948, kiam Ĉeĥoslovakio estis kapitalisma demokratio, haveblas kelkaj mencioj pri nigrohaŭtaj afrikanoj kaj afrousonanoj, kiuj servis en armeo [3] [cs] aŭ ludis ĵazon [4] [cs] en drinkejoj en Prago.

Kiam en 1948 Ĉeĥoslovakio iĝis parto de la socialisma bloko, ĝi iĝis aktiva partoprenanto en la konfrontiĝo de Moskvo kaj Okcidento dum la Malvarma milito, kaj donis diplomatian helpon [5] [cs] al la afrikaj sendependigaj movadoj, inkluzive liverante armilojn al diversaj gerilaj fortoj en la kontinento. Dum evoluo de duflankaj rilatoj, iuj antaŭnelonge sendependiĝintaj landoj iĝis prioritataj por Ĉeĥoslovakio: Angolo, Benino, Demokratia Respubliko Kongo, Etiopio, Ganao, Gvineo-Bisaŭo, Malio, Mozambiko, Niĝerio, Zambio.

Centoj da studentoj el Afriko [6] [cs] ricevis subvenciojn por transloĝiĝo al Ĉeĥoslovakio, kie ili studis la ĉeĥan aŭ slovakan lingvojn kaj diplomiĝis plejparte pri scienco, teknologio, militaj aferoj aŭ medicino. En 1961 por ilia edukado en Prago estis establita speciala universitato [7] [cs] (fermita en 1974).

Kaj kvankam multaj revenis hejmen, iuj ekhavis ĉi tie familiojn, infanojn kun ĉeĥaj aŭ slovakaj virinoj, estiginte la unuan generacion de afroĉeĥoj.

Apero de la afroĉeĥoj

Kun la fino de komunismo en 1989 kaj aniĝo de la lando en Eŭropa Unio [8] [en] en 2004, la ĉeĥa socio ekdiskutis temojn kiel diskriminacio kaj etna diverseco, kiuj estis malpermesitaj dum kvar jardekoj, ĉar la socialisma ideologio asertis, ke rasismo estas elradikigita, malgraŭ terura traktado de la romaa komunumo.

Ekde tiam, tri sociaj sektoroj kontribuis al parta integrado de la afroĉeĥoj: civitana socio, amaskomunikiloj kaj arto. Aperis kelkaj neregistaraj organizaĵoj, pledantaj por disvastigo de la scioj pri la afrika kulturo kaj subtenado de la afroĉeĥoj [9] [en] kaj faciligantaj interkulturan dialogon.

La dua sfero estas la amaskomunikiloj, en kiuj kiel rolmodeloj aperas afroĉeĥoj. Inter la plej famaj nomoj estas Lejla Abbasová [10] [cs], sudandevena ĉeĥino, prezentistino de popularaj televidprogramoj. Ĉeĥo-ganaano Rey Koranteng [11] [cs] laboras kiel televidprezentisto en TV Nova, privata kanalo kun la plej granda spektantaro [12] [en] en la lando.

Martin Kříž. Foto uzata kun permeso.

Martin Kříž estas afroĉeĥa ĉinologo, regule aperanta en la ĉeĥaj amaskomunikiloj kaj BBC.

Li kundividis siajn spertojn al Tutmondaj Voĉoj:

Posledních asi deset nebo patnáct let přestává být otázka identity otázkou zevnějšku. Vzpomínám si nicméně, že v dobách kdy naše česká společnost ještě nebyla tak otevřená, a to zejména před rokem 1989 a když jsme my v mládí hledali kam sám sebe vrazit, tak tehdy skutečně to bylo jiné. Mluvit v české společnosti o komunitě Afro-Čechů je zatím ještě předčasné. Ve většině měst se stále jedná o jednotky nebo maximálně desítky takových lidí zcela odlišných společenských zájmu a směřování. Ale první vlaštovky se již objevují na facebookových skupinkách.

Dum la lastaj 10-15 jaroj, la identeco jam ne plu baziĝas sur la ekstera aspekto. Mi memoras, ke kiam nia ĉeĥa socio estis ne tiom malferma, speciale antaŭ 1989, kaj kiam ni estis junaj kaj deziris promeni ie, ĉio estis alie. Ankoraŭ estas tro frue paroli pri afroĉeĥa komunumo, en multaj urboj loĝas nur po unu, nu eble po deko da afroĉeĥoj, kaj ĉiu havas tre malsamajn interesojn kaj prioritatojn. Sed ni jam vidas aperon de la unuaj signoj en grupoj ĉe Fejsbuko.

La tria sfero, en kiu afroĉeĥoj montris sin, estas la arto, kie kantistoj, dancistoj kaj verkistoj akiras reputacion, foje je internacia nivelo. Verŝajne la plej brila ekzemplo estas la ĉeĥo-niĝeria dancisto kaj koregrafo de moderna danco Yemi Akinyemi Dele [13] [en], kiu laboris kun mondsteluloj kiel Kanye West. [14]

Ĉeĥo-angola kantisto Ben da Silva Cristóvão  [15][en] (sceneja nomo Benny Cristo) estas sukcesa artisto, kiu estis elektita por reprezenti Ĉeĥion en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2020 [16] kun la kanto Kemama.

Plia ĉeĥo-angola dancistino kaj kantistino Madalena Jo [17]ão [15] [en] kantas en la ĉeĥa, angla kaj portugala, foje kun sia frato Daniel, rep-kantisto.

Ĉi tie ŝi klarigas al Tutmondaj Voĉoj kion signifas esti afroĉeĥo:

Můj tatínek studoval veterinární fakultu v Brně, a v té době se seznámil s maminkou. Bavili se v českém jazyce, který tatínek uměl a umí dodnes. Afročeška je Češka s africkými kořeny, tedy koluje ve mně v žilách i africká krev, hlavně v těle rytmus, a jsem za to ráda. Teď si uvědomuji více, v tomto věku, že to má své výhody. V Angole, kde jsem žila 9 let, jsem mluvila hlavně portugalsky, a vlastně dodnes doma s tatínkem a bratrem jinak nemluvím.

Mia patro studis en Brno [18] en fakultato de veterinara medicino, kie li konatiĝis kun mia patrino. Ili komunikis en la ĉeĥa kaj mia patro ĝis nun flue parolas la lingvon. Afroĉeĥo estas ĉeĥo kun afrikaj radikoj, kio signifas ke en mi fluas afrika sango, en mia korpo estas afrika ritmo, mi ĝojas pri tio. Nun mi pli bone konscias, ke tio havas siajn avantaĝojn. En Angolo, kie mi loĝis naŭ jarojn, mi parolis ĉefe en la portugala kaj ĝis nun tiun lingvon ni uzas hejme kun mia patro kaj mia frato.

Jen unu el la kantoj de João, Vím, že jsi (Mi scias, ke vi ekzistas), kiun ŝi plenumas kune kun la populara ĉeĥa rep-kantisto Skipe, pri videbleco kaj rilatoj:

Kovrilo de la lasta libro de Obonete Ubam “Kalangu. Afrika saĝo por ĉiu tago”  (Kalangu Africká moudrost na každý den [19]). Foto: Filip Noubel. Uzata kun permeso.

Literaturo ankaŭ estas sfero, en kiu elstaraj afroĉeĥoj iĝas rimarkeblaj.

La termino “afroĉeĥoj” estis elpensita de la ĉeĥo-niĝeria verkisto kaj aktivulo Obonete Ubam [2], kiu pasigis sep jarojn en Niĝerio kaj verkis libron, en kiu li rakontas pri tio, kiel li akceptis sian heredaĵon kaj kun paso de tempo iĝis tribestro ĉe sia etno la anaangoj [20] [en].

En junio li publikigis novan libron sub la titolo “Kalangu. Afrika saĝo por ĉiu tago” (Kalangu Africká moudrost na každý den [19] [cs]), por fari la afrikan kulturon pli proksima al la ĉeĥaj legantoj, kaj nun li atendas eldonon de plia libro sia pri la historio de la afroĉeĥoj. Jen kion li rakontis al Tutmondaj Voĉoj:

Myslím si, že se Afročeši jako komunita teprve formují. Afročeši jsou v Českých zemích zhruba od konce druhé světové války. Nejdříve se jednalo o potomky amerických vojáků osvobozujících Západní Čechy. Po nich jsme přišli my, potomci afrických a kubánských studentů. Většinou jsme o sobě vzájemně ani nevěděli. Mnozí z nás pak hledali odpovědi na otázky týkající se vlastních kořenů a kulturní identity, až do dospělosti. Je zajímavé, že právě tato generace vyprodukovala ty, momentálně nejvýraznější osobnosti mezi Afročechy. Nyní dospěla třetí, zatím nejpočetnější generace Afročechů a jejich život je naprosto jiný než byl ten náš. Otevřené hranice jim navíc umožňují se i vzájemně stýkat. To je pro povědomí o vlastní identitě nesmírně důležité.

Mi pensas ke la afroĉeĥoj ĵus ekformas sian komunumon. Ili ĉeestas ĉi tie proksimume ekde la fino de la Dua Mondmilito kiel posteuloj de usonaj soldatoj, kiuj liberigis la okcidentajn partojn de la lando. Poste aperis ni, posteuloj de afrikaj kaj kubaj studentoj. Kutime ni ne konis unu la alian kaj serĉis respondojn al demandoj pri niaj radikoj kaj kultura identeco je multe pli posta vivetapo. Estas interese, ke tiu ĉi generacio donis la plej elstarajn afroĉeĥojn. Nun venas la tria kaj plej granda generacio kaj ĝia vivo ege diferencas de la nia. La malfermaj limoj signifas ke ili povas renkontiĝi, kio estas ekstreme grava por konscii pri sia propra identeco.