- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Informilo de Rising Voices: celebri kulturan diversecon per emoĝioj kaj glumarkoj

Kategorioj: Civitanaj komunikiloj, Ideoj, Indiĝenoj, Announcements, Rising Voices

Noto pri Rising Voices: Nia informilo dissendata ĉiun duan semajnon liveras resumon de niaj lastatempaj blogaĵoj rilate al ĉiuj aspektoj de cifereca inkluzivo, inter kiuj aliro kaj adopto de ciferecaj iloj, kaj ankaŭ diversaj manieroj kaj oportunoj por ke komunumoj estu reprezentitaj en Interreto.

Filip Noubel, administra redaktoro de Global Voices, lastatempe intervjuis Regina Uygur de la kolektivo Biz Uyghurlar pri ŝia laboro por produkti serion de glumarkoj por uzo en la mesaĝilo Telegram kiel maniero antaŭenigi la videblecon de sia kulturo [1] [en]. Ĉi tiu novaĵo apartenas al tendenco, laŭ kiu subreprezentataj komunumoj adoptas kaj adaptas teknologiajn ilojn por partumi siajn lingvon kaj kulturon. Ekzemple, antaŭ kelkaj jaroj, Rising Voices prezentis similajn iniciatojn en Latin-Ameriko [2] [en], kie lingvaj aktivistoj kreis glumarkojn por celebri la mapuĉan [3] kaj huastekan [4] kulturojn.

Abonu la novaĵleteron “Rising Voices Newsletter” [5]