“Nevideblaj manoj”: kiel statas la laboro de milionoj da hejmlaboristinoj dum KOVIM-19

Unu el la 9 bildoj afiŝitaj kiel serio en Instagramo de la brazilaj artistoj Leandro Assis kaj Triscila Oliveira. Uzata kun permeso.

Laŭ la Internacia Labor-Organizaĵo (ILO) [eo], ekzistas 67 milionoj da hejmlaboristoj en la mondo, el kiuj 87% estas virinoj. La hejmlaboro okazas en la privata sfero kaj pro tio ĝi estas nevidebla.

Tiuj laboristinoj purigas, kuiras, zorgas pri infanoj kaj maljunuloj, ofte sen kontrakto aŭ preskaŭ nenia leĝa protekto. Malgraŭ tio, ke ili staras ĉe la “fronta linio” de KOVIM-19, ili malofte estas inkluzivitaj en la agadplanoj kontraŭ la malsano.

Kiel statas la laboro de la hejmlaboristinoj tra la mondo dum la pandemio, kaj sub limigaj mezuroj por kontroli la disvastiĝon de KOVIM-19?

Hejmlaboristinoj sen salajro en Argentino, Afganio kaj Indonezio

La plejparto de la hejmlaboro estas neformala, kio igas la laboristinojn vundeblaj, ĉefe en momentoj de krizo kiel tiu de KOVIM-19.

En Argentino, kiu havis pli ol 100 tagojn de hejmizoliteco, ĉirkaŭ 70% el la hejmlaboristinoj troviĝas en la neformala ekonomio, laŭ studo de la Universitato de Lanús (UNLa) kaj de la Centro por Studoj kaj Esploroj pri Laboro.

Dum la dispozicioj pri kvaranteno, la manko de laboro signifas mankon de pago. Tamen, multaj virinoj sukcesis iri al siaj laborejoj, malgraŭ la malpermeso de cirkulado dum la kvaranteno. Nur 33% el la laboristinoj kiuj posedas kontraktojn ricevis la tuton de siaj salajroj sen devi iri laborejen ekde la komenco de la pandemio, laŭ la sama studo.

Ankaŭ en Argentino, la manko de leĝa sekureco lasas la laboristinojn vundeblaj kaj malemaj plendi. Intervjuitoj de la sama studo diris, ekzemple, ke ili timas perdi sian laboron, esti infektitaj kaj infekti sian familion. Krom tio, granda nombro de dungistoj uzis leĝajn ruzaĵojn por maldungi, pagi malpli aŭ ŝanĝi ilian kategorion en “flegistinojn” por ke ili estu taksataj “esencaj laboristoj”. Ĝenerale, la sindikato raportis ke 70% el la hejmlaboristinoj suferis laborrilatan mistrakton dum la kvaranteno.

En Ekvadoro [eo], la plejparto de la hejmlaboristinoj ankaŭ laboras sen kontraktoj aŭ kun kontraktoj kiuj ofertas malmultan protekton. Ĉirkau 85% el la hejmlaboristinoj estis maldungitaj dum la pandemio, laŭ la nacia sindikato.

En Tunizio, la hejmlaboristino Salma diris por Global Voices [Tutmondaj Voĉoj]:

We are the invisible hands. Our work is not valued.  We don’t exist for the families we serve nor do we exist for the state. With COVID-19 and the lockdown, we were the first to lose our jobs without any compensation or support.

Ni estas la nevideblaj manoj. Nia laboro ne estas aprezata. Ni ne ekzistas por la familioj kiujn ni priservas, nek por la ŝtato. Pro KOVIM-19 kaj la trudizolo, ni estis la unuaj, kiuj perdis laboron sen ajna kompenso aŭ subteno.

Eĉ tiam, kiam ekzistas kontraktoj, tiuj estas neklaraj kaj necertaj. Tiel statas la aferoj en Indonezio [eo], kie ekzistas almenaŭ 4,2 milionoj de hejmlaboristinoj. En 2019, la indonezia organizaĵo Nacia Reto por la Valorigado de la Hejmlaboristino intervjuis 668 hejmlaboristinojn en sep regionoj de la lando kaj konstatis ke 98,2% el ili ricevas nur inter 20% kaj 30% el la minimuma salajro de Indonezio.

Kelkfoje, eĉ kontraktoj kun grandaj entreprenoj povas esti malbonaj. En Afganio [eo], ekzemple, la virinoj kiuj purigas la oficejojn de la Ministerio pri Financoj estis la unuaj, kiuj ricevis permeson resti hejme, daŭre ricevante salajron. Tamen, kiam la kunteksto de KOVIM-19 malboniĝis, ili devis reveni al laboro aŭ perdi salajron. Kaj ĉar ili estas la ĉefaj provizantoj por siaj familioj, ili revenis al oficejoj. Fawzia, senpartnera patrino de kvar infanoj, rakontis por Global Voices [Tutmondaj Voĉoj]:

If we keep [ourselves] safe from corona, we will die out of hunger.

Se ni tenos nin sekuraj de la viruso, ni mortos pro malsato.

Milionoj da enmigrintaj virinoj purigas domojn en Mezoriento kaj en Sudorienta Azio 

Multaj el la virinoj kiuj laboras en purigado, prizorgado de infanoj kaj kuirado, en la tuta mondo, migris de aliaj landoj por serĉi laboron. En Mezoriento, ekzemple, ekzistas ĉirkaŭ 2,1 milionoj da enmigrintaj hejmlaboristinoj. La plejmulto de la virinoj venis de landoj de Azio kaj Afriko, kiel Srilanko, Filipinoj, Bangladeŝo, Nepalo, Indonezio, Kenjo kaj Etiopio [ĉiuj eo].

En la tuta Mezoriento, la laboristinoj povas ricevi nenion, kaj pro tio, multaj enmigrintaj laboristinoj ne sukcesis sendi monon al siaj familioj. Tio ĉi estas ne nur plia sufero aldone al la streĉiĝo emocia kaj psikologia de la enmigrintaj laboristinoj, sed ĝi ankaŭ signifas perdon de salajro por iliaj familioj, kiuj troviĝas en iliaj hejmlandoj. En Honkongo, la niveloj de enŝuldiĝo inter la komunumoj de enmigrintoj filipinaj kaj indoneziaj kreskis dum la pandemio.

En urboj kiel Honkongo [eo] aŭ Singapuro [eo], la hejmlaboro de enmigrintoj havas sian propran regularon. La leĝo postulas ke la enmigrintaj hejmlaboristinoj loĝu en la domo de la dungistoj. Tio signifas ke dum la semajnoj de trudizoliĝo, por ili, resti hejme signifas resti en la laborejo eĉ dum ripoztagoj.

La krizo KOVIM-19 estigis, plian fojon, la debaton pri la regulo rilate al loĝado en la laborejo. Tio ne nur malfaciligas la dividon inter laboro kaj persona vivo, sed ĝi ankaŭ implicas, ofte, netaŭgan gastigadon, mankon de nutrado kaj mankon de privateco kaj sekureco. Esploro farita de la Centro pri Justico de Honkongo en 2016 konstatis ke “66,3% de la enmigrintaj hejmlaboristinoj loĝis en kondiĉoj kun fortaj ŝpuroj de ekspluatado, sed ne sufiĉe por esti priskribitaj kiel trudlaboro”. Temas pri griza zono.

Kvankam Honkongo ne starigis trudizoliĝon, la registaro plurfoje petis publike la hejmlaboristinojn resti en sia domo en la ripoztagoj dum la pinto de KOVIM-19, inter januaro kaj aprilo. Laboristinoj raportis ke ili estis minacataj per maldungo se ili forlasos la laborejon dum ripoztagoj. Nur en aprilo, la Sekretario pri Laboro kaj Bonfarto, Law Chi-Kwon, petis en sia blogo ke laboristinoj kaj dungistoj “uzu reciprokan interkompreniĝon rilate al ripoztagoj”.

En la landoj de la Persa Golfo [eo], la migrado estas reguligita de la sistemo kafala. La vizoj por enmigrintaj laboristinoj dependas de la dungistoj kaj ili ne rajtas forlasi sian laboron aŭ ĝin ŝanĝi sen la permeso de la dungistoj. Se ili ne respektas tiun regulon, ili povas esti arestitaj kaj punitaj pro “fuĝo” per monpuno, aresto kaj elpelo.

En Brazilo, la unua viktimo de KOVIM-19 estis hejmlaboristino

Kelkaj hejmlaboristinoj maltrankviliĝas kiam iliaj dungistoj ne provizas ilin per maskoj aŭ desinfektilo por la manoj kiel nepra ekipaĵo dum la pandemio.

En Rio-de-Ĵaneiro [eo], la unua viktimo de KOVIM-19 estis 63-jaraĝa virino, kiu estis hejmlaboristino. La virino, kies nomo estis ellasita el novaĵoj laŭ peto de ŝia familio, estis infektita de sia dungistino, kiu revenis de vojaĝo al Italio. La hejmlaboristino loĝis en la domo de la dungistino dum parto de la semajno, pro la distanco inter laborejo kaj hejmo. La 16-an de marto, ŝi ekmalbonfartis kaj mortis la sekvan tagon.

La pli freŝdataj datumoj pri hejmlaboro montras ke en la lando ekzistas ĉirkaŭ 6,1 milionoj da hejmlaboristoj en 2016, el kiuj 92% estas virinoj kaj 71% nigrulinoj. Nur 4% estas sindikatanoj. Ne ekzistas specifa leĝaro en Brazilo kiu igu la hejmlaboron ne-esenca dum la pandemio. La laboristinoj povas esti maldungitaj se ili ne iras laborejen.

En Ekvadoro [eo], ankaŭ, kun la remalfermo de la ekonomio, pli da hejmlaboristinoj revenas al la laboro kaj zorgas pri sekureco en tiu transiro. La Ministerio pri Laboro postulas ke la dungistoj de privataj entreprenoj provizu la laboristojn per sekura transporto kaj protektiloj kiel maskoj. Tamen, ne tiel statis la aferoj por hejmlaboristinoj, kiuj estas vundeblaj pro KOVIM-19 en la transporto kaj ankaŭ laboreje.

Sindikatoj kaj NRO-j laboras en Jamajko kaj Singapuro por la rajtoj de la laboristinoj

Sindikatoj de multaj landoj provas protekti la rajtojn de hejmlaboristinoj. En Jamajko [eo], la Jamajka Sindikato de la Hejmlaboristinoj estas neregistara organizaĵo [eo], senpartia kaj volontula, kiu reprezentas la interesojn de miloj da hejmlaboristinoj. Oficialaj statistikoj registras 58 000 hejmlaboristinojn en la karibia lando.

La fondinto kaj prezidanto de la sindikato, Shirley Pryce, kiu en 2017 ricevis la premion Virino de la Karibia Komunumo de la Jaro, diris al Global Voices ke, kiel miloj da aliaj laboristoj de la neformala jamajka ekonomio, la hejmlaboristinoj “vendas la tagmanĝon por aĉeti la vespermanĝon”, kaj suferis pli ol aliaj grupoj dum la pandemio KOVIM-19.

Ŝia sindikato premas la registaron krei krizo-fonduson por helpi la hejmlaboristinojn en tiu situacio.

Pryce parolas pri la zorgoj rilate al hejmperforto, kiu kreskis dum la pandemio kune kun la ekonomiaj malfacilaĵoj, la plio da tempo en domo kun la edzoj kaj la superloĝataj hejmoj:

Domestic workers are the backbone of the society. While the government’s primary focus is to contain the spread of the virus, the risks emerging from shortcomings in labor and social protection, and the impact on the most vulnerable groups in society, have increased and the situation is critical.

La hejmlaboristinoj estas la vertebraro de la socio. Dum la ĉefa fokuso de la registaro estas  bremsi la infektiĝon pro la viruso, la riskoj aperintaj el mankoj rilate al socia protektado kaj al laboro, kaj la efiko sur la plej vundeblajn grupojn de la socio kreskis kaj igis la situacion kritika.

En Singapuro, kie kelkaj dungistoj maldungis siajn hejmlaboristinojn dum la pandemio, la Centro por Hejmlaboristinoj instigas la dungistojn trakti siajn helpantinojn juste. La civitana socio ankaŭ premas regionajn estrojn ne neglekti hejmlaboristinojn kaj enmigrantinojn kiuj laboras en Sudorienta Azio.

Ekvadoro kaj Brazilo serĉas kreivajn solvojn

Fronte al tiuj malfacilaĵoj en Ekvadoro estis lanĉita apo, kiu celas kreskigi la aliron al rajtoj kaj plibonigi la laborkondiĉojn de hejmlaboristinoj. La apo arigas signifajn informojn, tiamaniere ke hejmlaboristinoj povu trovi tiujn informojn en unu loko. Per demandaroj, la apo ankaŭ kolektas datumojn pri la laborkondiĉoj de la hejmlaboristinoj, kiel salajro, kromhoroj kaj laborŝarĝo, por helpi la uzantinojn rekoni ajnan malobservon de rajtoj kiu okazas kaj orientiĝi rilate al la serĉado de leĝa helpo, se necese.

En Brazilo, serio de bildstrioj estis disvastigita en Instagramo por atentigi pri la vivo de hejmlaboristinoj. La bildstrioj montras historiojn de virinoj kiuj ne havas la eblecon resti hejme kaj kiuj havas zorgojn pri la rilataj riskoj, ankaŭ por siaj familianoj.

Hejmlaboristinoj, programistoj, artistoj, sindikatoj kaj aktivuloj en la tuta mondo laboras por ke la “nevideblaj manoj” de la tuta mondo eliru la ombron, eĉ dum la pandemio.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.