- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Afroĉeĥoj pri videbleco, rasismo kaj vivo en Ĉeĥio (parto II)

Kategorioj: Orienta kaj Centra Eŭropo, Angolo, Ĉeĥio, Niĝerio, Civitanaj komunikiloj, En- kaj elmigrado, Etno kaj raso, Historio, Homaj rajtoj

Ĉeĥo-angola dancistino kaj kantistino Madalena João. Foto de Monika Šimíčková, uzata kun permeso.

Longan tempon estintaj nevideblaj, la afroĉeĥoj — unu el plej etaj komunumoj de la lando — poiomete eliras el ombro kaj publike esprimas sian opinion. Tiu ĉi publikaĵo estas la dua en serio, dediĉita al ilia lukto pri agnosko en tiu ĉi centreŭropa lando. La unuan parton eblas legi ĉi tie [1].

[Krom alia mencio, ĉiuj ligiloj sendas al esperantlingvaj paĝoj, ndlr.]

Dum Ĉeĥio estas konsiderata sekura kaj paca lando, okupante la okan lokon [2] [en] en la rangolisto de la Tutmonda Indekso de Pacemo laŭ Vision of Humanity, ĉi tie okazas regulaj kaj dokumente konfirmitaj kazoj de rasismo, ĉefe rilate la romaan komunumon, sed ankaŭ aliajn malplimultojn.

La movado Black Lives Matter (BLM, Nigrulaj Vivoj Gravas) iĝis tutmonda, sed nur iom tuŝis la landon — demonstraciojn partoprenis nur malmultaj.

Rimarkinda escepto iĝis surskribo farbita sur la statuo de Winston Churchill en Prago [3], priskribanta lin kiel rasiston.

Statuo de Winston Churchill en Prago estis malbeligita per grafitaĵo, sciigas @iROZHLAScz.

Ĉeĥo-angola dancistino kaj kantistino Madalena João. Foto: Lucie Baldé, uzata kun permeso.

Madalena João, civitanino de Ĉeĥio kun afrikaj radikoj, kundividis kun Tutmondaj Voĉoj sian sperton de renkontiĝo kun rasismo [7].

Dočetla jsem se, že Česká republika je ve světovém žebříčku na 8. místě v mírumilovnosti ve světě. Pokud je tomu opravdu tak, je to moc hezké hodnocení, i když se tomu někdy nechce věřit. Je fajn vnímat, že je zde v České republice nás víc, kteří jsme řekněme barevní, a konáme, tvoříme, zpíváme, rapujeme, píšeme, nebo se nějak prezentujeme. Myslím, že to místo tu máme, je to naše domovina, a chtěli bychom se zde cítit bezpečně.Přemýšlím spíš teď o synovi, u kterého jsem zažila dvě narážky. Pramení to vždy z domova, tak jak rodiče budou vést své děti.

Mi legis ke Ĉeĥio okupas la okan lokon en la tutmonda rangolisto de la plej pacemaj landoj. Se tio estas vero, la takso estas tre bona, kvankam foje malfacilas tion kredi. Estas bone vidi, ke ni multiĝas — tiuj, kiujn oni nomas la “koloraj homoj” — kiuj laboras, kreas, kantas, repumas, verkas aŭ estas iel videblaj. Mi pensas ke tio estas nia hejmo kaj ni deziras senti nin ĉi tie sekure. Min pli zorgigas mia filo, ĉar li foje alfrontis rasismajn komentojn. Tio devenas el familioj kaj dependas de tio, kiel gepatroj edukas siajn gefilojn.

Obonete Ubam. Foto: Filip Noubel, uzata kun permeso.

Obonete Ubam, unue uzinta la terminon “afroĉeĥo” [8], havas sian klarigon de tio, kion li konsideras renaskiĝo de rasismo en sia lando:

Představa nebílého Čecha je pro českou společnost něčím příliš nezvyklým a mnohdy těžko stravitelným. Pořád jsme terče předsudků nebo antipatií. Souvisí to s odmítavým až nenávistným diskursem posledních let, který otevřela migrační krize. Tendence bránit se cizím vlivům poukazuje hlavně na naše malé národní sebevědomí: samostatnost byla naší zemi dlouho upírána a většina nositelů cizích vlivů, kteří k nám přicházeli, si spíš brousili zuby na naše území. Je tady i problém „skleněného stropu“. Začnete se sám sebe ptát, jak vysoko můžu vlastně dosáhnout než na něj narazím? Kde přesně je ten bod kariérního růstu, za který už nedojdu, protože panuje všeobecné přesvědčení, že bych jako ne-běloch neměl?

Možná jen žijeme v pro nás, nepříznivé době. Pokud nás totiž historie něčemu naučila, pak je to, že každý chvilku tahá pilku. Nejvýznamnější centra lidské civilizace se během staletí posouvají z kontinentu na kontinent. Jak Afrika, Asie tak i Arábie už kdysi pupkem světa byly. Dnes je to západní civilizace, jenže nic netrvá věčně.

Por la ĉeĥa socio tiu fakto, ke neblankulo povas esti ĉeĥo, estas tro malkutima kaj ofte tute ne akceptebla. Ni ĝis nun estas celtabulo por stereotipoj kaj malamo. Tio estas ligita al malakcepto kaj malama retoriko de la lastaj jaroj, komenciĝinta post la migrada krizo. Tendenco kontraŭstari la eksterlandajn influojn montras nian komplekson de malplivaloro kiel nacio: oni ofte rifuzis nian sendependecon kaj portantoj de io eksterlanda venis ĉi tien por propra profito.

Ĉi tie haveblas problemo de vitra plafono: oni komencas demandi sin, kiom for mi povos iri antaŭ alfronti ĝin? Kie ekzakte troviĝas tiu limo en nia kariero, kiun oni ne povas superi, ĉar tio ne eblas por neblankulo?

Povas esti ke ni simple vivas en ne tre favora por ni tempo. Se historio instruis al ni ion, tio estas la fakto, ke ĉiuj spertas leviĝojn kaj falojn. La plej gravaj centroj de la homa civilizo dum jarcentoj estis translokiĝantaj de unu kontinento al alia. Afriko, Azio kaj Arabio en iu momento estis la centro de la mondo. Nun sur la pinto estas la okcidenta civilizo, sed nenio estas eterna.

Laŭ opinio de Martin Kříž, la rasismo en Ĉeĥio klarigeblas parte per tutmondiĝo:

Fenoménu globalizace těží spíše progresivní městská omladina a podnikatelské vrstvy. Že se globální společnost čím dál více propojuje a do Čech se stěhují různí cizinci způsobuje pramalou radost lidem středního věku někde na Severní Moravě nebo v severních Čechách, pro které globalizace znamená často úbytek pracovních příležitostí a stres ze změny. Není pak divu že se projevují rasisticky nebo přesněji řečeno xenofobně.

La tutmondiĝo profitigas ĉefe urban junularon kaj komercon. Tiu fakto, ke la mondo iĝas ĉiam pli integrita kaj ke ĉiam pli da eksterlandanoj translokiĝas al Ĉeĥio neniel ĝojigas mezaĝulojn loĝantajn rande de la lando, ĉar de ilia vidpunkto la tutmondiĝo estas kaŭzo de reduktiĝo de eblecoj trovi laboron kaj de streĉiĝo pro la ŝanĝoj. Do ne mirindas ke ili elmontras rasismon aŭ ksenofobion [9].

Tamen al la romaa [10] komunumo, la movado Black Lives Matter donacis eblecon revenigi al agendo konversaciojn pri rasismo rilate la romaojn [11]. Kříž rimarkigas:

Ve Spojených státech je z neoddiskutovatelné, že afroameričané mají často i přes  svoje vynaložené úsilí mnohem menší šance dosáhnout na kvalitní vzdělání a pracovní uplatnění. V české společnosti se přímo nabízí ke srovnání romská populace ale to je zcela jiný příběh.

En Usono estas nedubeble, ke afrousonano ofte havas malpli da ŝancoj ricevi bonan edukadon kaj bonan laboron malgraŭ siaj klopodoj. En la kunteksto de Ĉeĥio eblas fari paralelon al la romaa komunumo, sed tio estas jam tute alia afero.

Rimarko: La romaa retĵurnalo Romea regule priparolas aferojn ligitajn al la movado BLM kaj antaŭnelonge ĝi raportis [12] [cs] pri la BLM-demonstracio, kiu okazis la 16-an de junio en Prago.