- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Intervjuo kun Rany Phok, aktivisto pri la lingvo krung

Kategorioj: Civitanaj komunikiloj, Indiĝenoj, Rising Voices
Language activist Rany Phok posing in front of a sculpture in a park.

Lingva aktivistino Rany Phok. Foto liverita de This Life Cambodia.

Post lastjara sukcesa kampanjo en sociaj komunikiloj [1], kiu celebris enretan lingvan diversecon en Azio, la kunlabora projekto daŭras en 2020.

Ĉiusemajne, nova lingva aktivisto kaj subtenanto administros laŭvice la Tviter-konton @AsiaLangsOnline [2] por kundividi siajn spertojn, bonajn agadojn kaj lernitajn lecionojn rilate al la revigligo [3] kaj antaŭenigo de sia denaska lingvo, kun speciala atentigo pri la rolo de Interreto. Tiu ĉi kampanjo estas kunlaboro inter Rising Voices [4], Digital Empowerment Foundation [5] kaj O Foundation [6].

Ĉiusemajne, la gastiganto respondos kelkajn demandojn pri sia fono kaj disponigos mallongan superrigardon pri sia lingvo. Tiu ĉi intervjuo kun Rany Phok (@Rany46284843 [7]), pere de Demandoj kaj Respondoj, donas unuan antaŭrigardon pri tio, kion ŝi pridiskutos dum la semajno kiam ŝi administros la konton.

Rising Voices (RV): Bonvolu rakonti al ni ion pri vi mem.

Rany Phok (RP): I was born in 1991 in Ratanakiri province, northeastern Cambodia. I've participated in understanding the social issues happening around my community through filmmaking. After completing a documentary film training offered by the Amplifying Voices for indigenous Women and Discriminated Groups [8] project at Bophana Audiovisual Resource Center [9], I've directed two short films, one of which is about education in the Krung language [10] in Ratanakiri province.

Rany Phok (RP): Mi naskiĝis en 1991, en la provinco Ratanakiri, nordokcidenta Kamboĝo [11] [eo].
Mi ekkomprenis la sociajn aferojn de mia komunumo per filmfarado. Post fini trejnadon pri dokumentaj filmoj proponitan de la projekto Vigligi la voĉojn de indiĝenaj virinoj kaj diskriminaciitaj grupoj [8], en Bophana Audiovisual Resource Center [9], mi faris du mallongajn filmojn, unu inter ili estas pri edukado en la lingvo krung [10], en provinco Ratanakiri.

RV: Kia estas la aktuala stato de via lingvo, rete kaj eksterrete?

RP: There is limited content in Krung language [12] (គ្រឹង, also spelled Kreung) on the internet, including on social media.

RP: Ekzistas malmultaj enhavoj en la lingvo krung (គ្រឹង), ankaŭ literumata kreung) en Interreto, inkluzive en sociaj komunikiloj.

RV: Je kiuj temoj vi intencas koncentri la atenton dum la semajno, kiam vi administros la Tviter-konton @AsiaLangsOnline? 

RP: During the week of the campaign, I will discuss the daily life of Krung people and their language use. Among the younger generations of Krung people, many don't want to speak the language and a lot of words are getting lost. Indeed, my documentary film [13] aimed to encourage young indigenous people to use Krung language and preserve it.

RP: Dum la semajno de la kampanjo, mi parolos pri la ĉiutaga vivo de la popolo krung kaj ĝia lingvo-uzado. Inter la junaj generacioj de la popolo krung, multaj ne volas paroli la lingvon krung kaj multaj vortoj malaperas. Fakte, mia dokumenta filmo [13] celis kuraĝigi junajn indiĝenojn uzi la lingvon krung kaj konservi ĝin.

RV: Kiuj estas la ĉefaj motivoj de via cifereca aktivismo por via lingvo? Kiuj estas viaj esperoj kaj revoj por via lingvo?

RP: Language loss is a big concern because if indigenous people lose their own languages, they lose their identity. Through filmmaking, I am trying to point out issues in indigenous communities in general and to seek any possible solutions. In short, I hope that the Krung language will be shared globally so that everyone will be able to hear its beauty and that Krung people can retain their identity.

RP: Lingva perdo estas grava problemo, ĉar se indiĝenoj perdas sian lingvon, ili perdas sian identecon. Per filmfarado, mi volas montri aferojn pri indiĝenaj komunumoj kaj serĉi eblajn solvojn. Fine, mi revas ke la lingvo krung estu tutmonde diskonigata, tiel ke ĉiuj kapablu aŭskulti ĝian belecon, kaj la popolo krung konservu sian identecon.