- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

D&R: Renkonto kun Pushker Kadel, fakulo pri lingvo, edukado kaj disvolviĝo

Kategorioj: Civitanaj komunikiloj, Indiĝenoj, Announcements, Rising Voices
Pushker Kadel, a development specialist from Nepal, in an embroidered hat with the word "Nepal" on it.

Pushker Kadel, fakulo pri lingvo, edukado kaj disvolviĝo. Foto uzata kun permeso de Pushker Kadel.

Post la pasintjara sukcesa kampanjo en sociaj amaskomunikiloj [1] por celebri lingvan diversecon en Interreto tra Azio, la kunlabora projekto daŭras en 2020. Ĉiusemajne, nova lingva aktivisto kaj subtenanto administros laŭvice la Tviter-konton @AsiaLangsOnline [2] por kunpartigi siajn spertojn, bonajn praktikojn kaj lernitajn lecionojn rilate al la revigligo [3] kaj antaŭenigo de siaj denaskaj lingvoj, kun speciala atentigo pri la rolo de Interreto. Tiu ĉi kampanjo estas kunlaboro inter Rising Voices [4], Digital Empowerment Foundation [5] kaj O Foundation [6].

Ĉiusemajne, la gastiganto respondos kelkajn demandojn pri sia fono kaj disponigos mallongan superrigardon pri sia lingvo. Tiu ĉi artikolo en formo de D&R [Demandoj kaj Respondoj] estas kun Pushker Kadel (@KadelPushker [7]), kiu peros neformalan antaŭvidon pri tio, kion li pridiskutos dum sia semajno kiel gastiganto.

Rising Voices (RV): Bonvolu rakonti al ni ion pri vi mem.

Pushker Kadel (PK): I am a language, education and development practitioner involved in implementing language and education-based development activities. I spent about two and half decades on these issues in Nepal.

These days I am not directly involved in any organizations but I help organizations and individuals as per their request as a facilitator and trainer. I also provide consultation services to design language, education and development projects.

Before that, I was directly involved with two language groups [8]: Dangaura Tharu [9] and Limbu [10] in West and East Nepal respectively.

Pushker Kadel (PK): Mi estas fakulo pri lingvo, edukado kaj disvolviĝo, engaĝita en la efektivigo de lingvo- kaj edukobazitaj evoluigaj agadoj. Mi pasigis ĉirkaŭ du kaj duonan jardekojn laborante pri ĉi tiuj aferoj en Nepalo.

Nuntempe mi ne estas rekte engaĝita en organizaĵoj, sed mi helpas kiel faciliganto kaj trejnisto organizaĵojn kaj individuojn se ili petas min. Mi ankaŭ peras konsultajn servojn por koncepti lingvajn, edukajn kaj evoluigajn projektojn.

Antaŭ tio, mi rekte okupiĝis pri du lingvaj grupoj [8]: Dangaura Tarua [11] [eo] kaj Limbu [10], respektive en okcidenta kaj orienta Nepalo.

RV: Je kiuj temoj vi intencas koncentri la atenton dum la semajno, kiam vi administros la Tviter-konton @AsiaLangsOnline? 

PK: I'm planning to discuss education philosophy, objectives and policy for the nation.

PK: Mi planas pridiskuti edukan filozofion, celojn kaj politikon por la nacio.

RV: Kiuj estas la ĉefaj motivoj de via cifereca aktivismo? Kiuj estas viaj esperoj kaj revoj por lingva kaj eduka politikoj en Nepalo?

PK: My main motivation is to create a level of awareness among the key stakeholders, which will help to reform the education system to provide quality education for all.

PK: Mia ĉefa instigo estas krei nivelon de konscio inter la ĉefaj koncernatoj, kiu helpos reformi la eduksistemon por oferti kvalitan edukadon al ĉiuj.