Krom kontraŭa mencio, ĉiuj ligiloj redirektas al fontoj en la portugala.
Same kiel multaj brazilanoj, Bruno Alencastro, 35-jaraĝa direktoro pri fotografio, devis pasigi la kvarantenon [eo] en apartamento, kiun li kundividas kun sia edzino kaj hundo en Rio-de-Ĵaneiro [eo] dum la pandemio kaŭzita de la nova kronviruso [eo].
Iam, komence de aprilo 2020, Bruno sentis sin malkvieta. En Brazilo estis pli ol 7000 kazoj de infektiĝoj pro la nova kronviruso, laŭ datumoj de la ŝtataj sanservoj, kaj pli ol 250 personoj mortis pro la malsano. Kiel protektan rimedon, la Ministerio pri Sano komencis rekomendi al la loĝantaro la uzon de protektaj maskoj.
La 3-an de aŭgusto 2020, la lando atingis la nombron de 2,7 milionoj da konfirmitaj kazoj kaj 94 665 mortintoj, laŭ datumoj de la Ministerio pri Sano. Brazilo restas la dua lando kun la plej granda nombro da mortintoj pro KOVIM-19 [eo], tuj post Usono [eo].
Bruno rigardis tra la fenestro el sia hejmo. “Mi ĉirkaŭrigardis kaj sentis min kulpa pro tio ke mi ne dokumentis ĉi tiun momenton. Sed samtempe, kiel mi povintis registri tion en sekura maniero?”, li diris en Skype-konversacio kun Global Voices [eo, Tutmondaj Voĉoj].
Kvankam fotado multe evoluis en la lastaj jardekoj, la principo restas la sama: fotilo estas nenio pli ol malhela skatolo kun malgranda lumenigaĵo, permesanta kapti la bildon per fotosentema materialo – cifereca sensilo aŭ fotografia papero.
“Kaj se mi transformus mian ĉambron en senlumejon?”, Bruno diris. Per bruna papero kaj glubendo, li kovris la fenestron de la salono. Post kelkaj provoj, li malfermis truon kun samgranda diametro kiel la glubenda bobeno, kaj jen ĝi: la strato, kiu ŝajnis tiel malproksima, estis ene de la domo. Sur la muro fronte al la fenestro estis renversita projekcio de la arboj kaj de la najbara konstruaĵo, transpaŝante la limojn de la kvar muroj de la loĝejo.
En Brazilo, la unua registara agado ligita al la pandemio okazis en februaro 2020, kun la rehejmigo de 34 brazilanoj, kiuj estis en Vuhano [eo], Ĉinio. La unua kazo sur brazila grundo estis konfirmita la 26-an de tiu monato, en San-Paŭlo [eo]. En marto, la unua KOVIM-19-rilata mortinto en la lando estis konfirmita: servistino [en] kiu loĝis en Rio-de-Ĵanejro. Regantoj kaj urbestroj prenis mezurojn pri socia izoliteco. Tiuj kiuj povis, eklaboris hejme.
Sub la truo, tra kiu la lumo eniris, Bruno poziciigis sian profesian fotilon. Li vokis sian edzinon, Greyce Vargas, 35-jaraĝan, kaj la hundon Arnaldo. Li registris momenton de la tri personoj ĉetable en la salono, bildon sur kiu la projekcio de la strato estis supermetita [vidu ĉi-suban foton, ndlr].
“Mi komprenis, ke krom la estetika aspekto, tie ankaŭ estis io tre potenca, io, kio komunikis kun homoj pro la signifo [de la bildo, ndlr] kaj la momento de izoliteco, kiun multaj kundividis,” li diras.
La fotisto tiam decidis afiŝi la rezulton en sia Instagram-profilo kaj invitis 12 aliajn geamikojn kaj gekolegojn fari la samon.
“Ni havis materialon kongruan kun 13 fotoj de homoj en diversaj lokoj. Mi pensis pri homoj, kiuj loĝas en malsamaj kuntekstoj, periferie, centre, en la familio, sole … Mi konfesas, ke, komence, mi eĉ ne pensis, ke homoj konsentus.”
Je lia surprizo, preskaŭ ĉiuj personoj, kiujn li kontaktis, ne nur akceptis la defion kaj kunhavigis siajn fotojn, sed eĉ retumantoj ekster lia amikaro komencis spontanee sendi siajn kontribuaĵojn, el aliaj mondopartoj.
Baldaŭ poste, Bruno Alencastro estis identigita ĉiutage en dekoj da fotoj kaj amaskomunikoloj ekster Brazilo [en] raportis pri ĝi. Do, li decidis oficialigi “Obs-cu-ra” kiel kunlaboran projekton, farante filmeton [pt, subtekstoj en la angla] en kiu li donas konsilojn pri kiel plej bone konstrui sian propran senluman kameron [eo, senlumejon, ndlr].
Nun, li intencas serĉi manierojn por financi Obs-cu-ra por tiel disvastigi ĝin al aliaj landoj. Li daŭrigas:
“Mi vidas devontigon eternigi la memoron pri tiu momento, kun ĝiaj eraroj kaj sukcesoj, tio kio okazas devas esti ĝustigata kaj komprenata, nun kaj estonte.”
Jen aliaj fotoj de la projekto.