- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Nova leĝo igas transgenrulojn el Hungario forlasi la landon

Kategorioj: Orienta kaj Centra Eŭropo, Hungario, Civitanaj komunikiloj, En- kaj elmigrado, Homaj rajtoj, Internaciaj rilatoj, Juro, Politiko, Rajtoj je seksa diverseco (GLAT), Virinoj kaj genro

Transgenruloj protestas kontraŭ la 33-a artikolo. Foto: Bankó Gábor/Prizma.

La vivo de transgenrulo en Hungario nun iĝos eĉ pli komplika – la registaro aprobis leĝon, kiu devigas civitanojn indiki en oficialaj dokumentoj “denaskan genron”. Ŝanĝi tiun registraĵon ne eblos.

“Nun mi ne havas esperojn pri agnosko de mia genro”, amare diras la nigrohara kaj malhelokula Ivett Ördög, sidante ĉe tablo en sia hejmo, kiu nun iĝis por ŝi ankaŭ laborejo. Ŝi estas vestita je brilkolora ĉemizo kun flora ornamo; en la oreloj – grandaj orelpendaĵoj.

Ivett estas programisto, tre sukcesa, sed en laborejo ŝi ofte spertas problemojn. Kial? Ĉar denaske ŝi estis registrita kun vira biologia genro.

Ŝi rakontis sian historion kun hezitema rideto, maltrankvilo kaj despero en la voĉo. Despero pro tio, kio okazas en la lando.

Ivett Ördög. Foto el privata arkivo, uzata kun permeso.

Ivett – transgenra virino – diras ke ŝiaj rajtoj estas “rompataj de lando de Eŭropa Unio”.

La 19-an de majo, la parlamento de Hungario aprobis per 134 voĉoj kontraŭ 56 leĝon pri kelkaj ne ligitaj inter si amendoj [1] [hu].

La 33-a artikolo de tiu ĉi leĝo postulas de ĉiuj civitanoj indiku en pluraj oficialaj dokumentoj, ekzemple en pasporto, “denaskan genron”.

Post la aprobo de la leĝo, civitanoj de Hungario ne povos ŝanĝi sian genron en oficialaj dokumentoj – kaj tiuj trairintaj la transgenran transiron [2] [en] estos vundeblaj rilate potencialan diskriminacion ĉe kontrolado de la dokumentoj.

En Hungario, montri dokumentojn necesas sufiĉe ofte: konfirmi identecon necesas ĉe ricevado de poŝtsendaĵoj, pago per bankokarto kaj enbusiĝo.

“Tio povas esti danĝera” diras Ivett, klarigante kial ŝi ne plu uzas publikan transporton kaj ne vizitas kuracistojn.

La ŝtato ne agnoskas ŝian genran identecon, do ĉiufoje kiam iu kontrolas ŝian pasporton, tiu persono vidas tie viran genron kaj tio timigas ŝin.

Just  imagine […inaudible…] being pulled by policemen, and you show your ID and they don't believe you it's your ID. What do you do then? Policemen can get quite brutal at times, and then I can't even call the police! Because – they are already there. […] Especially in a country that is so homophobic, and, obviously also trans-phobic, it's not safe. Definitely not safe.

Nur imagu […malklare…] ke vin haltigas policanoj, vi montras pasporton, sed ili ne kredas ke tio estas via pasporto. Kion vi faru? Policanoj foje kondutas tre bruske kaj mi eĉ ne povas telefoni policon! Ĝi jam estas ĉi tie. […] Speciale en lando, kiu estas tiom homofobia [3] kaj evidente ankaŭ transfobia [4], tio estas malsekura. Certe ne sekura.

Hungario perdis 8,46% sur la “Ĉielarka mapo” de ILGA-Europe en 2000 [5] – interreta rangolisto de ĉiuj 49 eŭropaj landoj, ordigita laŭ influo de iliaj leĝoj kaj politikoj sur la vivon de GLAT [6]-homoj. Tio estis la plej drasta falo en Eŭropo.

[7]

Klaku por grandigi: infografikaĵo [7] pri diskriminado de GLATKI en Hungario.

Dorián Palai, transgenra viro, klarigis ke kiam iu kontrolas iliajn pasportojn, tiu persono povas trakti tion kompreneme, sed povas ankaŭ moki, rakonti pri ilia statuso al ĉirkaŭuloj aŭ eĉ ataki ilin fizike.

“Via tuta vivo dependos de aliaj homoj” diras Palai.

Malgraŭ tio ke Palai atingis agnoskon de sia genra identeco, li plu alfrontas diskriminacion flanke de kuracistoj. Li malĝojas pro ilia krudeco, speciale kiam li demetas la vestojn.

When I left the medical center I started to cry, because it was not just frustrating — it was very frightening. And also very disheartening.

Kiam mi eliris klinikon, mi ekploris, ĉar tio ne nur forte ĝenas – tio ankaŭ timigas. Kaj tre embarasas.

En Hungario ne ekzistas leĝoj reguligantaj agnoskon de la genra identeco kaj en lastaj tri jaroj neniu sukcesis ŝanĝi sian genron laŭleĝe [8] [en].

En burokrata kaptilo

Ivett rakontis al Global Voices, ke ŝi sendis al ŝtataj institucioj ĉiujn necesajn dokumentojn por agnosko de sia genro, sed oni respondis al ŝi ke la registaro estas “rearanĝanta” la respektivajn leĝojn.

Tiam ŝi ankoraŭ ne sciis, ke la rearanĝo konsistos en la 33-a artikolo de la antaŭnelonge aprobita leĝo.

Multaj transgenruloj opinias, ke la leĝo estis aprobita nome por ĉesigi diskutojn pri agnosko de ilia genra identeco kaj fermo de la vojo al oficiala ŝanĝo de la dokumentoj.

Inter tiel opiniantaj estas Zsófia Szabó – transgenra virino, elmigrinta el Hungario pro diskriminacio. Nun ŝi loĝas en Svedio kaj administras la grupon Prizma, kiu helpas al la transgenra komunumo en Hungario.

Ŝi opinias ke la celo de la leĝo estas “ĵeti la transgenrulojn sub la radojn de la tankoj”.

Sed Zoltán Koskovics, analizisto de la Centro por Fundamentaj Rajtoj, konservativa esplora instituto el Hungario, deklaris en intervjuo al Global Voices, ke la proceduro de la aprobo de la leĝo estis travidebla kaj necesa por “fermi juran truon”, ĉar la hungara leĝaro ne donis juran difinon al “genro”, kio kreis malcertecon.

Li rimarkigis, ke la hungara konstitucio ne agnoskas “transgenrulojn” kiel kategorion, sed protektas kontraŭ diskriminacio ĉiujn civitanojn.

Palai malkonsentas pri tia traktado de la situacio kaj diras ke li ne sentas sin “vera civitano”.

Sed kie en tiu ĉi situacio estas Eŭropa Unio? Finfine Hungario ekde la 1-a de majo 2004 estas ano de Eŭropa Unio.

Dunja Mijatović, Komisiito de la Konsilio de Eŭropo pri homaj rajtoj [9], skribis en Tvitero, ke la nova leĝo kontraŭas praktikon de la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj [10] (EKHR).

Mi bedaŭras, ke la hungara parlamento hodiaŭ aprobis la leĝon, pro kiu transgenruloj ne povos ricevi oficialan agnoskon de sia genra identeco. Tio kontraŭas juĝejan praktikon de EKHR kaj batofrapas la homan dignon de la transgenruloj.

La rajtoj de la transgenruloj estas homaj rajtoj.

Sed proparolanto de la Eŭropa Komisiono [16] diris en intervjuo al Global Voices, ke “proceduroj de la jura agnosko de genro estas afero de nacia kompetento kaj ne estas kovrataj de la legoj de EU”.

Ivett diras ke EU malsukcesis garantii estimon de la homaj rajtoj en tiaj landoj kiel Hungario. Nun ŝi atendas ŝancon elmigri el la lando kaj ricevi alian civitanecon, kio ebligos al ŝi oficiale ŝanĝi ĉiujn dokumentojn.

La problemo konsistas en tio, ke antaŭ ricevi civitanecon ŝi devos loĝi en la respektiva lando, nenien forveturante, almenaŭ 10 jarojn.

“Kion EU povas fari ĝuste nun, estas helpi al transgenruloj elmigri el Hungario kaj efektive rapide ricevi civitanecon en aliaj lokoj” diras ŝi.

Dume hungaraj aktivuloj plu luktas kontraŭ tiu ĉi leĝo.

Áron Demeter, direktoro de la programoj de Amnestio Internacia [17], diris ke ilia organizaĵo petos la hungaran komisiiton pri fundamentaj rajtoj sendi la leĝon por pritraktado fare de la Konsitucia Kortumo – la sola institucio, kiu povos nuligi la 33-an artikolon.

Bonvolu doni minuton kaj per VIA AGADO NUN helpu defendi la rajtojn de transgenruloj kaj interseksuloj [23] en Hungario.

“Tio estas nia sola espero” skribis Demeter al Global Voices retpoŝte.