- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Kiel eklezioj estis engaĝitaj en politikan krizon en Belorusio

Kategorioj: Orienta kaj Centra Eŭropo, Belorusio, Civitanaj komunikiloj, Elektado, Homaj rajtoj, Politiko, Protesto, Regado, Religio

Katedralo de Sankta Spirito en Minsko, ĉefurbo de Belorusio. 2018. Foto CC 2.0: Andrew Milligan/Flickr [1]

La originalo de la artikolo estis publikigita en  [2]Belarus Digest [2] [en], sendependa retejo, dediĉita al analizo de la belorusa politiko. La redaktita versio aperas ĉe Tutmondaj Voĉoj kun permeso. Ĉiuj ligiloj kondukas al fontoj en la angla, se ne estas indikita alia lingvo.

La 31-an de aŭgusto belorusaj limgardistoj ne enlasis en la landon civitanon de Belorusio, estron de la katolika eklezio de la lando, ĉefepiskopon Tadeuŝ Kondruseviĉ [pole: Tadeusz Kondrusiewicz].

Belorusaj aŭtoritatoj plu kreskigas premon responde al esprimo de solidareco inter gvidantoj de la civila socio. Religiaj organizaĵoj ne iĝis escepto en la dekmiliona lando kun ortodoksa plimulto.

Dum kelkaj semajnoj Kondruseviĉ kritikis severan subpremadon de pacaj manifestacioj, aranĝitaj post la prezidenta baloto okazinta la 9-an de aŭgusto. Daŭras protestoj kontraŭ Aleksandr Lukaŝenko [3] [eo], kiu regas Belorusion ekde 1994 kaj deziras konservi sian postenon la sesan sinsekvan oficperiodon.

La pozicion de la ĉefepiskopo subtenis ankaŭ aliaj religiestroj en Belorusio (judaj, ortodoksaj kaj protestantaj). La pozicio de metropolito [4] [eo] Paŭlo — ĉefo de la Belorusa Ortodoksa Eklezio — eĉ kostis al li la postenon. Uzante premon sur gvidantojn de religiaj komunumoj, la belorusaj aŭtoritatoj strebas detrui solidarecon inter la belorusoj kaj malfortigi ilian kapablon al mobilizado.

Atakoj kontraŭ katolikoj apenaŭ helpos al Lukaŝenko

Ĝis nun la Belorusa Katolika Eklezio reagis al la eventoj en la lando sobre kaj sinsekve. La 15-an de aŭgusto ĉefepiskopo Kondruseviĉ alvokis la aŭtoritatojn solvi la konflikton pace, substrekante ke “la homoj rajtas koni la veron” (pri la prezidenta baloto, kies rezultojn multaj konsideras falsigitaj). Li ankaŭ kritikis la ŝtatan potencon [5] [ru] pro apliko de perforto kontraŭ la protestantoj.

La katolika eklezio estas engaĝita en la kurantan politikan konflikton eĉ pli profunde post la okazaĵoj ĉe la Ruĝa preĝejo en la belorusa ĉefurbo. Dum la protestoj la 26-an de aŭgusto, la kontraŭtumulta milico OMON [6] [eo] blokis enirejon al la preĝejo por preskaŭ 40 minutoj, ĉar kelkaj manifestaciantoj kaj ĵurnalistoj provis serĉi azilon ene de ĝi. Ĉefepiskopo Kondruseviĉ, komentinte la incidenton de eksterlande, nomis tion “malakceptebla kaj kontraŭleĝa”.

La 31-an de aŭgusto okazis eksterordinara afero: al la civitano de Belorusio Kondruseviĉ oni sen ajnaj klarigoj malpermesis revenon al Belorusio. La sekvan tagon, dum vizito al la urbo Baranoviĉi  [7][eo] Lukaŝenko sufiĉe nebule akuzis [8] [ru] ĉefepiskopon Kondruseviĉ pri tio, ke li “engaĝis en politikon”, “subite forveturis al Varsovio por konsultado” kaj ricevis “taskojn” plenumotajn post reveno al Belorusio. La prezidento tamen prezentis neniujn pruvojn de tiu ĉi konspirteorio.

La malpermeso de la reveno de ĉefepiskopo Kondruseviĉ ŝokis la belorusan socion. Multaj, inkluzive reprezentantojn de diversaj religiaj komunumoj, esprimis indignon pri tiu ĉi decido. Diservon [9] [be], aranĝitan en la Ruĝa preĝejo la 5-an de septembro, partoprenis kelkmil homoj.

En sia prediko [10] [be] episkopo Jurij Kosobuckij [pole: Jerzy Kosobucki] forte kondamnis la “persekutadon de la katolika eklezio en Belorusio” (ĉirkaŭ 12% de la belorusoj estas katolikoj, laŭ raporto de Pew Research Center [11] [eo] en 2017) kaj preĝis por la viktimoj de la ŝtata perforto. “Ĉu kontraŭstaro al la turmentado egalas al la partopreno en politiko?” demandis li retorike.

Ŝanĝoj en la ortodoksa eklezio

La situacio pri la metropolito Paŭlo similas al la supre prezentita historio: la aŭtoritatoj atendis senkondiĉan lojalecon de li persone kaj de la Belorusa Ortodoksa Eklezio (BOE) ĝenerale — ne elmontron de solidareco rilate viktimojn kaj kritikon de la perforto, kiujn prezentis la eklezio.

Tamen BOE ne tuj difinis sian pozicion en la politika krizo. Malgraŭ tio ke metropolito Paŭlo oficiale gratulis [12] [ru] Aleksandron Lukaŝenkon pri la reelekto, post du tagoj li ekparolis alimaniere. Li pardonpetis pri la “antaŭtempa reago”, kiu “kaŭzis indignon ĉe multaj ortodoksuloj” en la lando.

Dum renkontiĝo kun ĵurnalistoj okazinta la 12-an de aŭgusto, metropolito Paŭlo agnoskis ke la belorusoj “rajtas havi malsamajn opiniojn, sed la problemoj ne devas esti solvataj per rezistado”. Plej verŝajne plua premado flanke de la belorusaj kredantoj, kaj ankaŭ flanke de la ortodoksa pastraro, igis la eklezion preni pli firman pozicion. La 15-an de aŭgusto sinodo de BOE severe kondamnis [13] ambaŭ — kruelan reagon de la ŝtataj institucioj kaj kelkajn provokojn fare de la protestantoj. Poste metropolito Paŭlo vizitis malsanulejon [14] [ru] por renkontiĝi kun viktimoj de la kruelaj dispeladoj.

Baldaŭ post tiuj ĉi eventoj metropolito Paŭlo subite forlasis sian postenon (eble sub certa politika premo) kaj la sinodo de la Rusa Ortodoksa Eklezio [15] [eo] elektis lian posteulon [16] — unuafoje tio estas beloruso Benjamen, episkopo de la Borisova [17] [eo].

Tuj post la enposteniĝo, la nova metropolito komentis la okazaĵojn en la lando. La 26-an de aŭgusto li sin turnis al la ortodoksuloj (iuj el kiuj laboras en la ŝtata aparato), substrekante la spiritan kaj moralan, ne politikan naturon de la konflikto. “Ŝanĝo de la pensado, ŝanĝoj de la koroj de malbono al bono, de mensogo al vero, de kvereloj al unueco […] — jen la ŝanĝoj, kiujn unuavice bezonas nia socio” diris li.

Pentoĉeno

Multaj anoj de protestantaj eklezioj, kiuj aliĝis al la manifestacioj aŭ subtenis ilin, poste estis detenitaj kaj akuzitaj. La 14-an de aŭgusto pentekostanoj [18] [eo] kaj karismatuloj [19] [eo] oficiale sin turnis al la aŭtoritatoj kun peto ĉesigi perforton, liberigi ĉiujn detenitojn kaj komenci pacan dialogon kun la homoj.

Eĉ pli, anoj de iu komunumo en Minsko [20] [eo] lanĉis iniciaton “De Kurapati ĝis Okrestino. Neniam denove [21]” [be/ru], kiu venigis milojn da homoj surstraten, forminte 15 km longan ĉenon. Multaj partoprenantoj tenis en la manoj bibliojn [22] [eo], krucojn kaj blanko-ruĝo-blankajn flagojn [Ndlt: Malnova flago de Belorusio, kiu iĝis simbolo de protesto].

Dmitrij Daŝkeviĉ, aktivulo kaj protestanto, unu el la iniciatintoj de la “pentoĉeno”, substrekis por Belarus Digest, ke kialoj de la nuna krizo kaj postuloj de la homoj havas ĉefe moralan, ne ekonomian karakteron, kiel tio estis en la 1990-aj jaroj. La belorusoj opinias ke iliaj voĉoj estis ŝtelitaj, do postulas la veron. Laŭ opinio de Daŝkeviĉ, eklezioj estas naturaj institucioj, kiuj povus helpi en solvado de la politika konflikto kaj alporti spiritan renoviĝon en la belorusan socion.

Gravas rimarkigi, ke Kurapati [23] [eo] kaj Okrestino jam iĝis simboloj en la publika spaco kaj diskurso. Kurapati situas apud Minsko kaj eternigas ankaŭ memoron pri la kruelega krimo farita de la sovetia reĝimo kontraŭ la belorusoj [Ndlt: en tiu arbaro apud Minsko inter la 1930-aj kaj 1940-aj jaroj estis pafmurditaj kaj enterigitaj miloj da viktimoj de la granda teroro [24] de Stalin]. La detenejo Okrestino aliflanke — situanta en Minsko, iĝis fifama antaŭnelonge, pro detenado tie de politikaj malliberuloj (kiel Pavel Severinec el la Belorusa Kristana Demokratia Partio) kaj de protestantoj, ofte en kruelaj kondiĉoj.

Kion povas fari eklezioj?

Premante katolikajn gvidantojn, la potenco klare komprenigis al ĉiuj jamaj kaj potencialaj kritikantoj, ke sendepende de ilia socia pozicio ili povus alfronti seriozajn sekvojn pro partopreno en la protestoj (inkluzive perdon de la civitaneco). La ŝtataj aŭtoritatoj esperas rompi solidarecon inter la belorusoj kaj en la civila socio, inkluzive la ekleziojn.

Ŝajnas ke solidareco estas la plej serioza minaco por la ŝtata aparato. La aŭtoritatoj konscias pri la rolo de la religiaj organizaĵoj en la socio kaj subfosas ilian efikecon, uzante preventajn rimedojn. Tamen enmiksiĝo en la ekleziajn aferojn apenaŭ helpos neniigi spiriton de la protesto. Inverse, multaj homoj, sendepende de ilia konfesia aparteno, povas konsideri la incidenton je ĉefepiskopo Kondruseviĉ malakceptebla kaj kontraŭleĝa, kio neeviteble sekvigos pliajn agojn kaj fortikiĝon de la solidareco en la civitana socio.

Verŝajne eĉ etaj elmontroj de subteno flanke de la eklezioj (al la protestantoj kaj unu al la alia) serioze maltrankviligas la aŭtoritatojn, dezirantajn vidi erigitan civilan socion, kiu ne entrudiĝus je iliaj aferoj. Tio malhelpus al plua solidareco kaj malfortigus moralan bazon de la protestoj. Efektive, konsiderante nivelon de krueleco de la ŝtataj fortoj, ajna esprimo de solidareco kun la protestantoj (kaj inter religiaj institucioj) flanke de la eklezioj havos grandan signifon, speciale en la proksimaj tagoj.