La kvanto da ina ekscizado en Mezoriento plej verŝajne pligrandiĝos dum la pandemio KOVIM-19

Ekrankopio de video de Guardian en YouTube pri ina ekscizado

[Ĉiuj ligiloj en la teksto estas en la angla lingvo, krom kiam alie notite.]

KOVIM-19 tre influis la vivon de virinoj en Mezoriento [eo] kaj Norda Afriko [eo], ekde kreskado de okazoj de hejma perforto ĝis perdo de laboro. Sed ekzistas ankaŭ malpli konata problemo de virinoj: ina ekscizado aŭ ina seksorgana mutilado (konata en la angla per la siglo FGM, female genital mutilation), kion ne eblas preventi dum la pandemio.

En aprilo 2020 UN deklaris, ke “pro la kolapsoj en programo de profilakto, kiuj koncernas la pandemion, dum la sekvanta jardeko povus okazi 2 000 000 inaj ekscizadoj, kiuj povus alikaze esti preventitaj”.

Inaj ekscizadoj estas operacioj pri parta forigo de eksteraj inaj generaj organoj aŭ alia traŭmo de tiuj organoj laŭ nemedicinaj kialoj, laŭ difino de la Monda Organizaĵo pri Sano [ru].

Ina ekscizado estas ofta en lokaj tradicioj, kulturaj kaj religiaj kredoj en tuta Afriko [ru], en Mezoriento kaj en Azio, kaj plejofte estas farataj de akuŝistinoj aŭ resanigistoj per tranĉiloj, raziloj  vitro.

Tia ekscizado, konata ankaŭ kiel “tranĉado de generaj organoj”, estas konsiderata kiel “unu el la plej teruraj signoj de perforto kontraŭ knabinoj kaj virinoj“. Tiu problemo plejofte ne estas pridiskutata en Mezoriento. Oni supozas, ke 200 milionoj da virinoj en la tuta mondo estas viktimoj de ekscizado.

Video de UNICEF [eo] diras pri la problemo:

En la regiono de Mezoriento kaj Norda Afriko, ina ekscizado estas problemo kiu plej rilatas al landoj kiel Egiptio, Sudano, Jemeno kaj Ĝibutio.

Carlos Javier Aguilar, regiona konsilanto pri infanprotektado, klarigas detale.

Vidu kaj dividu. Helpu haltigi inan ekscizadon.

Rigardu kaj kunhavigu?helpu #EndFGM ? pic.twitter.com/OrjJvIQl8R

— UNICEF MENA – يونيسف الشرق الأوسط وشمال إفريقيا (@UNICEFmena), la 7-an de februaro 2020

La terura praktiko estas plej disvastigita en Somalio [en]: oni supozas, ke 98% de la inoj inter 15 kaj 49 jaroj estas viktimoj de ina ekscizado. Laŭ datumoj, kiuj estis publikigitaj en junio 2020 de UNFPA, en Ĝibutio [eo], la procento de viktimoj de ina ekscizado estas 93%, en Egiptio 91%, en Sudano 88%, en Maŭritanio 69%, en Jemeno 19% kaj en Irako 7%. [ĉiuj eo]

Tiu praktiko varias grave depende de la socia klaso, etna grupo kaj nivelo de edukado, krome kun notinda malsameco inter urbaj kaj kamparaj regionoj. Ina ekscizado plejofte okazas en la plej mizeraj kaj subedukitaj familioj en kamparaj regionoj. En Jemeno, ina ekscizado estas pli disvastigitaj en marbordaj regionoj, kaj malpli en la nordo. En Irako, tiuj operacioj estas disvastigitaj en nordaj kurdaj [eo] provincoj. En Egiptio, estas pli da viktimoj de ina ekscizado inter knabinoj de supra Egiptio.

En Maŭritanio, pli ol 90% de virinoj el la plej kamparaj familioj estas viktimoj de ina ekscizado, kontraste kun 37% de virinoj el pli bonfartaj tavoloj de la loĝantaro. 

Ina ekscizado: prisilentita agreso

Disvastigo de ina ekscizado probable estas subtaskata, ĉar “oficialaj datumoj pri tiuj operacioj estas nekompletaj”, laŭ komuna raporto, kiu estis farita en marto 2020 de Equality Now [Egaleco Nun, neregistara organizaĵo pri virinaj rajtoj]End FGM European Network [Eŭropa reto pri forigo de FGM] kaj US End FGM/C Network [simila usona reto]. La raporto malkaŝis “ĉiam pli klarajn pruvojn, ke la rito estas praktikata ankaŭ en aliaj regionoj, inkluzive de Mezoriento kaj Azio”, kaj ke “la mondo, bedaŭrinde, ege subtaksas la problemon de ina ekscizado.”

Etaj esploroj montris lastatempe, ke ina ekscizado ankaŭ estas disvastigitaj en Irano kaj landoj de Persa Golfo [pdf], kiel Kuvajto, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Omano kaj Sauda Arabio. Divya Srinivasan de Equality Now diris al Reuters, ke ŝi “estis surprizita ​​de la rezultoj de etaj esploroj el Sauda Arabio kaj Omano – lokoj, kiuj plejofte ne venas al la menso, kiam oni pensas pri ina ekscizado”.

La raporto, kiu estis publikigita dum krizo KOVIM-19 en Mezoriento, ne estis represita de arablingvaj amasinformiloj, kaj ne estis tradukita en la araban lingvon, en kiu la problemo de ina ekscizado estas praktike malmulte pridiskutata. Videble malabunda konscio de la socio pensigas pri tio, ke ina ekscizado kvazaŭ ne estus kialo por maltrankviliĝi.

Sociaj malpermesoj

En Mezoriento, tabuoj pri la virina korpo kaj sekseco malhelpas liberan publikan pridiskuton pri delikataj temoj kiel ina ekscizado, kiuj ofte rilatas al kulturaj, religiaj kaj tradiciaj kredoj.  

Ekzemple en Egiptio kaj kristanoj kaj islamanoj “kredas, ke ekscizado de knabinoj protektas ilin kontraŭ malvirtoj kaj igas ilin pli allogaj antaŭ estontaj edzoj; patrinoj timas, ke iliaj filinoj restos sen edzoj se ili ne estos kripligitaj”, laŭ raporto de Stop FGM Middle East [Haltigu FGM Mezoriento], konscia kampanjo pri ina ekscizado kreita en 2013, kies celo estas “disvastigi la mesaĝon, ke FGM ekzistas ne nur en Afriko, sed ankaŭ en multaj landoj de Mezoriento kaj Azio”. La organizaĵo lobias por ricevi pliajn datumojn pri ina ekscizado kaj jam kreis metodojn por fari enketojn, por helpi personojn kaj grupojn esplori la problemon de ina ekscizado.

Ĝis seriozaj incidentoj, kiuj aperas en ĉefpaĝoj de gazetoj, ekzemple, freŝdata morto de 12-jaraĝa knabino sekve de ina ekscizado, kiu okazis en suda regiono de Egiptio en februaro 2020, homoj preferas ignori la temon.

Gida Husein, egipta studentino, kiu priesploras inan ekscizadon, diris al Global Voices:

As we don’t talk about it, it is as if the problem doesn’t exist. FGM is often practiced silently behind closed doors. It is happening far from the more educated urban centers of power where activists and politicians are seated. FGM is a controversial sensitive issue and unless there is international attention and funding, it is not seen locally as a priority by an overwhelming male political class. 

Ĉar ni ne parolas pri ina ekscizado, estas kvazaŭ la problemo ne ekzistas. Ina ekscizado plejofte okazas sekrete, malantaŭ fermitaj pordoj. Ĝi okazas malproksime de pli kleraj urbaj potencocentroj, kie loĝas la registaro, aktivuloj kaj politikistoj. Ina ekscizado estas delikata kaj polemika temo, kaj kiam ne ekzistas internacia atento kaj subteno, tiam la problemo ne estas konsiderata loka prioritato por politika klaso plejparte formata de viroj.

Rompado de tabuoj kaj parolado pri ina ekscizado kondukas al publika stigmo kaj malama parolado [pdf] por aktivuloj pri homaj rajtoj kaj viktimoj de ĉi tiu praktiko.

En la jaro 2017, Habiba al Hinaj, aktivulino pri virinaj rajtoj, kiu fondis la omanan asocion pri homaj rajtoj (Omani Association for Human Rights), faris esploron kaj malkovris, ke 78% de omanaj inoj estas viktimoj de ina ekscizado.

Post la publikigo de la rezultoj de la esploro interrete, Habiba ricevis multajn ofendojn:

I posted my results online and the response was huge. I was attacked by religious conservatives who say female circumcision is a form of Islamic worship.

Mi publikigis miajn rezultojn en Interreto, kaj la reago estis terura. Mi estis atakita de religiaj konservativuloj, kiuj asertis, ke ina ekscizado estas formo de islama religio.

En Omano, ina ekscizado ne estas konsiderata kiel kripliga operacio kaj viktimoj de tiu praktiko ne povas ricevi subtenon kaj protektadon. Habiba diris:

How can you ask a survivor to speak out against FGM and then face all the consequences —criticism and online defamation, her family and her tribe may disown her, maybe her husband will divorce her — without proper support. I don’t expect these women to speak out and face society.

Kiel vi povas peti de pluvivanto paroli kontraŭ ina ekscizado kaj poste alfronti ĉiujn sekvojn – kritikadon kaj interretan kalumnion, ŝia familio kaj ŝia tribo eble rifuzos ŝin, eble edzo deziros eksedziĝon – sen taŭga subteno. Mi ne atendas, ke ĉi tiuj virinoj parolos kaj alfrontos la socion.

Abolo de ina ekscizado: tre malrapide, tre sensukcese

En Jemeno kaj ankaŭ en Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, ina ekscizado estas malpermesata nur en malsanulejoj, sed ne hejme. En Maŭritanio, ekzistas kelkaj juraj restriktoj, sed ne malpermeso. En Irako, ina ekscizado estas malpermesataj en la kurda aŭtonoma regiono [eo], sed ne en aliaj partoj de Irako.

Tamen iuj gravaj paŝoj estis faritaj en la batalo kontraŭ ina ekscizado. Post multaj jaroj de aktiveco de organizaĵoj por virinaj rajtoj, Egiptio malpermesis tiujn operaciojn en la jaro 2008. Sudano, kiu nuntempe estas en transira politika periodo post 30 jaroj de diktaturo, estas la lasta lando, kiu malpermesis inan ekscizadon.

Sed la efektivigo de ĉi tiuj leĝoj en la praktiko restas grava defio, ĉar ina ekscizado ankoraŭ estas disvastigitaj kaj aprobitaj.

Kvankam leĝoj estas gravaj, ili ne sufiĉas. Ŝtatoj bezonas ĝeneralajn strategiojn, kiuj inkluzivas la partoprenon de la polico, jura sistemo, religiestroj, sanprizorgantoj kaj klopodoj konsciigi la civilan socion.

Serio de regionaj krizoj kaj aŭtoritatema regado [eo] prokrastis reformojn kaj limigis agadojn por virinaj rajtoj [eo].

Nuntempe, kiam la atento de la mondo transiris al KOVIM-19 kaj ĝia ekonomia efiko, multaj programoj, kiuj protektas virinajn rajtojn kaj donas socian helpon al tiuj, kiuj estas en vundebla stato, estas prokrastitaj aŭ ne plu estas prioritataj. Pro tio, ke pli da familioj falas sub la limo de malriĉeco, knabinoj ne plu iras al lernejo aŭ estas devigataj al frua geedziĝo, probable ankaŭ ina ekscizado daŭre okazos senrimarkite en Mezoriento.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.