- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Malkolonii kaj senmisterigi centrazian literaturon pere de tradukado

Kategorioj: Centra Azio kaj Kaŭkazio, Kazaĥio, Uzbekio, Arto kaj kulturo, Civitanaj komunikiloj, Lingvo, Literaturo, Virinoj kaj socia sekso

Detalo en kovrilo de la libro “A life a Noon”, tradukita de Shelley Fairweather-Vega. Foto uzata kun permeso.

La originala artikolo aperis jam la 2-an de septembro 2019. Ĉiuj ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en la angla krom tiuj kiuj estas en Esperanto [eo]

Shelley Fairweather-Vega estas tradukistino el Seatle [1] [eo] de kazaĥa kaj uzbeka literaturo [2], kaj ankaŭ certigita tradukisto de la rusa al la angla lingvoj. Ŝiaj tradukoj estis publikigitaj en kelkaj gvidaj anglalingvaj revuoj, kaj tri tradukoj de libroj de uzbekaj kaj kazaĥaj aŭtoroj aperos pli poste ĉi-jare. Ĉar centrazia [3] [eo] literaturo restas apenaŭ konata ekster tiu regiono, Shelley estas ne nur tradukistino sed ankaŭ kultura ambasadoro.

Mi petis ŝin paroli pri tiuj du roloj kaj pri la estonteco de tradukita centrazia literaturo. Ĉi malsupre estas parta transskribo [4] [eo] de nia konversacio.

Filip Noubel: Kiel vi konatiĝis kun literaturo kaj lingvoj el Centra Azio, io kio maloftas inter literaturaj tradukistoj en la anglalingva mondo?

Shelley Fairweather-Vega: It is too rare an occurrence! It was really an accident: the University of Washington, where I did my graduate studies, bundled Central Asian Studies in with Russian Studies. I began studying Uzbek under the guidance of Ilse Cirtautus [5], a legendary scholar and promoter of Uzbek literature. Later the Uzbek writer-in-exile Hamid Ismailov [6] convinced me to work on some of his books, and introduced me to other Central Asian writers, which is how I met Zaure Batayeva, [7] a tireless promoter of Kazakh literature.

My knowledge of Uzbek isn’t perfect, and my knowledge of Kazakh is scanty, but even the amount I do know is enough to give me a different perspective on translating the literature from that region – different from translators and readers who work only with Russian.

Shelley Fairweather-Vega: Tio tro malofte okazas! Estis vera hazardo: la Universitato de Vaŝingtono, kie mi faris miajn doktoriĝajn studojn, kunigis Centraziajn Studojn kun Rusaj Studoj. Mi komencis studi la uzbekan lingvon [8] [eo] sub la gvido de Ilse Cirtautus [9], fama fakulo kaj antaŭiganto de uzbeka literaturo. Poste Hamid Ismailov [6], ekzilita uzbeka verkisto [ndlrt. kaj ĵurnalisto, kiu ŝatus ke diversaj literaturoj estus reciproke tradukataj, preterirante la anglan aŭ aliajn tutmondajn hegemoniajn lingvojn] konvinkis min prilabori iujn liajn verkojn, kaj prezentis min al aliaj centraziaj verkistoj kaj tiel mi renkontis Zaure Batayeva [7], senlaca iniciatinto de kazaĥa literaturo [10] [eo].

Mia kono de la uzbeka lingvo ne estas perfekta, kaj mia kono de la kazaĥa  estas malabunda, sed eĉ la grado, kiun mi konas, sufiĉas por doni al mi alian perspektivon pri la tradukado de la literaturo de tiu regiono – malsaman de tradukistoj kaj legantoj, kiuj laboras nur kun la rusa.

FN: Rakontu al ni pri la libroj, kiujn vi ĵus tradukis kaj pri tiuj, kiuj estas eldonotaj. Ĉu vi mem prezentis tiujn verkojn al eldonistoj?

SFV: Two of them are by Hamid Ismailov, the ones I agreed to translate back in 2015. “Gaia, Queen of Ants” captured the imagination of an editor at Syracuse University Press when I sent it to them.

It’s a fascinating but disturbing tale of exiles trying to find their way in the world: a young man who is traumatised by ethnic conflicts in his childhood, in a country that must be Uzbekistan; an old woman who, it turns out, may have been the instigator of those conflicts; and an Irish woman who escaped the Troubles only to land in the middle of a war zone in Serbia and then a Central Asian prison. As you might expect, it doesn’t end well.

Shelley Fairweather-Vega

Ismailov’s other novel, “Of Strangers and Bees”, is a homage to the Sufi literary tradition [11] stretching back many centuries. One of its central characters is Avicenna, or Ibn Sino as the Uzbeks call him, who appears as a wandering stranger in different countries and centuries. That means the book is full of different story-telling styles, making it a challenge to translate. That one is coming out from Tilted Axis Press, which also produced Ismailov’s most recent novel in English translation, “Devils’ Dance [12].”

But the next one to come out, on October 1, is a Kazakh novel, “A Life At Noon”, by Talasbek Asemkulov. The author was a scholar of Kazakh history and culture, a musician who played the Kazakh string instrument, the dombyra [13]. The novel is a slightly fictionalised retelling of his own life story. He grew up on the stories old men told over tea in the 1960s, and in the book, we all get to hear those stories. It’s unlike anything I’ve ever read before.

SFV: Du el ili estas de Hamid Ismailov, tiuj, kiujn mi konsentis traduki en 2015. Kiam mi sendis “Gaia, Queen of Ants” [Gaia, reĝino de formikoj] al eldonisto de Syracuse University Press ĝi vere kaptis ties imagon.

Ĝi estas fascina sed maltrankviliga rakonto pri konfuzitoj provantaj trovi sian vojon en la mondo: juna viro traŭmatizita de etnaj konfliktoj en sia infanaĝo, en lando, kiu devas esti Uzbekio; maljunulino, kiu, tiel montriĝis, eble estis la instiganto de tiuj konfliktoj; kaj irlandanino, kiu eskapis el la problemoj, nur por surteriĝi en la mezon de milita zono en Serbio kaj poste en centrazia malliberejo. Kiel vi povus atendi, la afero ne finiĝas bone.

La alia romano de Ismailov, “Of Strangers and Bees” [Pri fremduloj kaj abeloj], estas omaĝo al la sufiisma literatura tradicio [11] de multaj jarcentoj. Unu el ĝiaj centraj roluloj estas Aviceno [14] [eo] aŭ Ibn Sina kiel nomas lin la uzbekoj, kiu aperas kiel vaganta fremdulo en diversaj landoj kaj jarcentoj. Tio signifas, ke la libro estas plena de diversaj rakontostiloj, kio estas traduka defio. Tiu libro aperis ĉe Tilted Axis Press, kiu ankaŭ produktis la plej aktualan romanon de Ismailov en angla traduko, “Devils’ Dance [12]” [Danco de la diablo].

Sed la sekva aperonta libro, la 1-an de oktobro, estas kazaĥa romano, “A Life At Noon” [Vivo tagmeze], de Talasbek Asemkulov [15]. La aŭtoro estis klerulo pri kazaĥa historio kaj kulturo, muzikisto, kiu ludis la kazaĥan kordinstrumenton, la dombron [16] [eo]. La romano estas iomete idealigita rerakontado de lia propra vivo. Li estis edukita kun rakontoj, kiujn maljunuloj rakontis en la 1960-aj jaroj trinkante teon.  En la libro, ni ĉiuj aŭdas tiujn rakontojn, kiuj neniel similas tion, kion mi antaŭe legis.

FN: Kiel defie estas traduki el centraziaj lingvoj kaj kulturoj, precipe se temas pri lokaj kulturaj terminoj aŭ proverboj?

SFV I’m not sure it’s more difficult than translating from any other language, although Turkic languages [17] like Uzbek and Kazakh have a structure extremely different from English. The culture behind those languages is less familiar to English-language readers because we just haven’t read much from that part of the world. Translation is always a strategic balancing act. A translator can alter the whole tone of a story just by choosing how to handle words such as dastarkhan [18] or jigit [19]. Do we explain those words, and if so, how much and how often? Italicise them? Do we leave no comment at all?

Because Central Asian languages use different alphabets – sometimes more than one different alphabet – there’s also the question of spelling. I’ve already mentioned Avicenna and Ibn Sino. And is it jigit or dzhigit? We have to consider at least three aspects when answering those questions. First, how will English-speaking readers pronounce the word, and will that be close to correct? Second, is there a spelling people already know and expect, and is there a good reason to violate those expectations? And third, how Russian is the spelling we’re considering? Because when we call the musical instrument, for example, a dombra, that’s the Russian spelling; Kazakhs pronounce and write it more like dombyra.

My spelling choices can inadvertently label something a Kazakh or a Russian phenomenon. We can’t avoid the Russian influence and perspective on Central Asia altogether, but we also need to be careful of making the Russian experience there the central, primary, and only lens through which we perceive these stories.

All these decisions determine how exotic the translated text will seem to the reader and how comfortable or uncomfortable readers might feel experiencing the story. But how comfortable do we want them to feel, anyway? The answer is different for every work, every author, and every publisher.

SFV: Mi ne certas ĉu tio estas pli malfacila ol traduki el iu ajn alia lingvo, kvankam tjurkaj lingvoj [20] [eo] kiel la uzbeka kaj la kazaĥa havas strukturon ekstreme malsaman de la angla. La kulturo malantaŭ tiuj lingvoj estas malpli konata al anglalingvaj legantoj, ĉar ni simple ne multon legis el tiu mondoparto. Tradukado ĉiam estas strategia ekvilibro-ekzerco. Tradukisto povas ŝanĝi la tutan tonon de rakonto nur elektante kiel trakti vortojn kiel dastarĥano  [21][eo] aŭ ĝigito [22] [eo]. Ĉu ni klarigas tiujn vortojn, kaj se jes, kiel kaj kiom ofte? Ĉu kursivigi ilin? Ĉu ni tute ne donas klarigon?

Ĉar centraziaj lingvoj uzas malsamajn alfabetojn – foje pli ol unu malsaman alfabeton – estas ankaŭ la demando pri literumado [23] [eo]. Mi jam menciis Ibn Sina (Aviceno). Kaj ĉu ĝi estas [ndlt: en angla lingvo] jigitdzhigit? Ni devas pripensi almenaŭ tri aspektojn respondante al tiuj demandoj. Unue, kiel anglalingvaj legantoj prononcos la vorton, kaj ĉu tio proksimiĝas al ĝusta elparolado? Due, ĉu tio estas literumado, kiun homoj jam konas kaj atendas, kaj ĉu estas bona kialo malobservi tiujn atendojn? Kaj trie, kiom rusa estas la literumado, kiun ni prikonsideras? Ĉar kiam ni nomas la muzikan instrumenton, ekzemple dombro, tio similas la rusan literumadon; Kazaĥoj prononcas kaj skribas ĝin prefere kiel dombira.

Miaj literumaj elektoj povas senintence etikedi ion kiel kazaĥan aŭ rusan fenomenon. Ni ne povas tute eviti la rusan influon kaj perspektivon pri Centra Azio, sed ni ankaŭ devas zorgi pri tio, ke la rusa sperto fariĝu la centra, ĉefa kaj sola lenso, per kiu ni perceptas ĉi tiujn rakontojn.

Ĉiuj tiuj decidoj determinas kiom ekzota la tradukita teksto ŝajnos al la leganto kaj kiom komforte aŭ malkomforte legantoj povus senti sin spertante la rakonton. Sed kiel komforte ni volas ke ili sentu sin ĉiuokaze? La respondo estas malsama por ĉiu verko, ĉiu aŭtoro kaj ĉiu eldonisto.

FN: Kiel viaopinie anglalingvanoj kaj amaskomunikiloj interpretas ĉi tiujn literaturojn?

SFV: It might be too soon to tell. Central Asian literature is still an exotic beast, a curiosity. I get the sense that people are more likely to appreciate it for its rareness than for its actual literary merits – but the art, the stories, are what I like best, and what I hope people will pay attention to. I’d love to move readers away from thinking, “how unusual!” to thinking “how beautiful!”

SFV: Eble estas tro frue por diri. Centrazia literaturo ankoraŭ estas ekzotaĵo, kuriozaĵo. Mi komprenas, ke homoj pli ŝatas ĝin pro ĝia malofteco ol pro ĝiaj realaj literaturaj meritoj – sed arto, rakontoj estas tio, kion mi plej ŝatas, kaj kion homoj espereble priatentos. Mi ŝatus malproksimigi legantojn de la opinio, “kiel nekutime!” al opinio kiu esprimas “kiel nekumtime bela!”

FN: Ĉu centraziaj registaroj aŭ institucioj faras sufiĉe multon por antaŭenigi la tradukojn de la literaturoj de siaj landoj?

SFV: We’re seeing more efforts along these lines lately, but still nothing like Russian writers have with the Institut Perevoda [24] [a Russian state-sponsored institute for literary translation] and active literary agents. Unfortunately, Central Asian countries have inherited Soviet-style bureaucracies that extend to the literary world and come with opaque rules governing who gets attention. In Kazakhstan, the government decided last year to fund the translation and publication of a volume of poetry and a volume of prose to promote Kazakhstan’s culture abroad. But rather than translators, publishers, and readers, it was mainly bureaucrats who made the decisions about what to include.

I haven’t heard of any government-led efforts in Uzbekistan. In 2018, I had the privilege of helping to judge a contest for translators of Uzbek literature, and I was excited to see what young Uzbek translators picked to translate. Out of dozens of samples I reviewed, there were only about six authors whose work was represented, all men who wrote in the early decades of the Soviet era. Those stories seem to have been the only ones these young translators thought deserved their attention. If that’s what they’re spending time on, how are readers from outside supposed to discover anything else?

I’d love to see governments and cultural organisations in Central Asia promoting not just the classics, which do remain too little known in the West, but also exciting new writing by a more diverse group of authors.

SFV: Ni vidas pliajn klopodojn lastatempe, sed tamen ankoraŭ ne tiom, kiom rusaj verkistoj havas kun la Instituto de Tradukado [rusia ŝtate subvenciita instituto por beletra tradukado] kaj aktivaj beletraj agentejoj. Bedaŭrinde, centraziaj landoj heredis sovet-stilajn burokratiojn, kiuj etendiĝas al la literatura mondo kaj venas kun malklaraj reguloj, kiuj difinas kiu ricevu atenton. En Kazaĥio, la registaro decidis pasintjare financi la tradukon kaj publikigon de volumo de poezio kaj volumo de prozo por antaŭenigi la kazaĥan kulturon eksterlande. Sed anstataŭ tradukistoj, eldonistoj kaj legantoj, ĉefe burokratoj decidas pri kio estas inkluzivenda.

Mi ne aŭdis pri iuj registaraj klopodoj en Uzbekio. En 2018, mi havis la privilegion helpi juĝi konkurson por tradukistoj de uzbeka literaturo, kaj ĝojigis min vidi, kion junaj uzbekaj tradukistoj elektis por traduki. El dekoj da specimenoj, kiujn mi recenzis, estis nur seso da aŭtoroj, kies verkaro estis reprezentita, ĉiuj estis viroj, kiuj verkis en la fruaj jardekoj de la sovetia epoko. Tiuj rakontoj ŝajnas esti la solaj, kiujn ĉi tiuj junaj tradukistoj opiniis atentindaj. Se ili uzas sian tempon por tio, do kiel legantoj ekster la regiono povas malkovri ion alian?

Mi tre ŝatus vidi registarojn kaj kulturajn organizaĵojn en Centra Azio antaŭenigi ne nur la klasikaĵojn, kiuj restas tro malmulte konataj en la Okcidento, sed ankaŭ ekscitan novan verkaron de pli diversa grupo de aŭtoroj.

FN: Kiujn aŭtorojn el Centra Azio vi ŝatus rekomendi al legantoj, ĉu tradukitajn en la angla aŭ ne?

SFV: I’m glad you asked! The biggest deal right now is that an English version of a Kazakh historical saga, Rollan Seysenbayev’s “The Dead Wander in the Desert”, is coming out soon, translated by John Farndon and Olga Nakston. Seysenbayev's book addresses some of the same themes that “A Life At Noon” does, though from a different point of view. Furthermore, J. Kates has translated a volume of poetry by Aigerim Tazhi called “Paper-Thin Skin [25].”

Right now I’m working with some less known Kazakh authors who have written amazing things. Zaure Batayeva and I are compiling an anthology of recent short stories by women who write either in Kazakh or Russian. One of those authors, Lilya Kalaus, has a hilarious, touching novel called “The Last Hope Foundation” about love, ghosts, and the operations of a western non-profit in present-day Central Asia. Kalaus worked with another of those authors, Zira Naurzbayeva, to write a very good pair of children’s adventure stories based on Kazakh myths and legends. And Dastan Kadyrzhanov, following a career in Kazakh politics, has written a novel in free verse about the spiritual crisis in his country after the collapse of the Soviet political system, which is surprisingly funny and erudite.

I’d love to help them share their insights and their creative work with a wider audience. That’s the best part about being a translator.

SFV: Mi ĝojas, ke vi demandis! La plej granda interkonsento nun estas, ke baldaŭ aperos angla versio de kazaĥa historia sagao, “The Dead Wander in the Desert” [La morta vaganto en la dezerto] de Rollan Sejsenbajev, tradukita de John Farndon kaj Olga Nakston. La libro de Sejsenbajev pritraktas iujn el la samaj temoj kiel en “A Life At Noon” ´[Vivo tagmeze], sed el alia perspektivo. Krome, J. Kates tradukis volumon de poezio de Aigerim Taĵi nomata “”Paper-Thin Skin [25]” [Maldikpapera Haŭto].

Ĝuste nun mi laboras kun iuj malpli konataj kazaĥaj aŭtoroj, kiuj verkis mirindaĵojn. Zaure Batajeva kaj mi kompilas antologion de lastatempaj noveloj de inaj verkistoj, kiuj verkas en la kazaĥa aŭ en la rusa. Unu el tiuj aŭtorinoj, Lila Kalaus, verkis ridigan kortuŝan romanon nomatan “The Last Hope Foundation” [La Fondumo Lasta Espero] pri amo, fantomoj kaj la operacioj de okcidenta ne-profitcela organizaĵo [26] [eo] en la nuna Centra Azio. Kalaus laboris kun unu el tiuj aŭtorinoj, Zira Naurzbajeva, por verki tre bonan paron da infanaj aventurrakontoj bazitaj sur kazaĥaj mitoj kaj legendoj. Kaj Dastan Kadirĵanov, post kariero en kazaĥa politiko, verkis romanon en libera verso pri la spirita krizo en sia lando post la kolapso de la sovetia politika sistemo, kiu estas surprize amuza kaj erudicia.

Mi ŝatus helpi ilin kunhavigi siajn komprenojn kaj sian kreivan laboron kun pli vasta publiko. Tio estas la plej bona en esti tradukisto.