- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Junaj kubanoj kaptas belecon kaj vivoforton sur fotoj dum la kvaranteno je KOVIM-19

Kategorioj: Kubo, Arto kaj kulturo, Civitanaj komunikiloj, Komunikiloj kaj ĵurnalismo, COVID-19

 

Reveno al maro plenigas min je forto kaj trankvilo. Foto de Josué Corujo. Uzata kun permeso.

[Ĉiuj ligiloj kondukas al paĝoj en la hispana, se ne estas indikite alie.]

Tiu ĉi artikolo origine estis publikigita en Periodismo de Barrio [1], ĝia modifita versio estas proponata ĉe Tutmondaj Voĉoj.

Kubo enkondukis partan kvarantenon [2] fine de marto kaj komencis malstriktigi ĝin la 20-an de julio [3]. Sed pro nova ondo da infektiĝoj en Havano en aŭgusto la lando denove [4] [en] rezignis je internaciaj flugoj kaj fermis la plaĝojn, restoraciojn kaj trinkejojn. Sume sur la insulo estas registritaj 91 mortoj [5] [en].

Dum la unua kvaranteno, novaĵsekcio de elTOQUE [6] [en] kaj Periodismo de Barrio lanĉis interretan seminarion pri fotografio “Después de Abril” [7] [Post aprilo] celante krean dokumentadon de la vivo sur la insulo dum la limigoj.

Dum preskaŭ unu monato junaj kubanoj interŝanĝis spertojn kaj konojn pri fotografio. Pere de sociaj retejoj [8] [eo] kaj grupo en Telegram  [9][eo] ili formis komunumon el proksimume 70 homoj, kiuj instruis kaj lernis kune, kundividante fotojn kaj sperton.

Inter la fotoj prezentitaj en la seminario, estis portretoj, pejzaĝoj kaj fasadoj de konstruaĵoj, kiuj por longe restos en la memoro de la partoprenantoj.

Kvankam oficiale la seminario finiĝis, la grupo Después de Abril [10] [es] plu aktivas en Telegram. Kadre de la projekto estis faritaj ĉirkaŭ 570 fotoj kaj 45 el ili estis prezentitaj por konkurso. En la galerio ĉi malsupre ni publikigis 13 el la 24 fotoj, kiuj atingis la finalon.

Adoleskulo kun masko, sur kiu la vorto “COVID” aspektas kvazaŭ nomo de varomarko. Foto de Randy B. Uzata kun permeso.

Meze de la kronvirusa krizo mi renkontis tiujn ĉi anĝelojn. Pro malboniĝo de la stato de la statuo ŝajnas kvazaŭ larmo fluas laŭ ties vango. Foto de Raimel Fernández. Uzata kun permeso.

Reveno al maro plenigas min je forto kaj trankvilo. Foto de Josué Corujo. Uzata kun permeso.

Dum la kvaranteno mi provis foti kolibron. Kiam mi sukcesis, mi estis ŝokita kiel naturo sekvas sian propran ritmon, dise de la homo. Foto de Randy B. Uzata kun permeso.

Ŝi lernis tion infanaĝe kaj ĝis nun gardas tiun scion. Foto de Roger TM. Uzata kun permeso.

Foti avinon estas vera plezuro por mi. Tio ke ŝi estis apude dum ĉiuj ĉi monatoj estis por mi granda donaco. Foto de Josué Corujo. Uzata kun permeso.

Post kiam mi sopiris al veturoj eksterurben, la naturo decidis akompani min. Foto de Gabriela Molina. Uzata kun permeso.

Monatoj de kvaranteno estis pli malfacilaj por tiuj, kiuj ne havis belajn pejzaĝojn trans fenestro. Aŭ eble ni simple opiniis tiel. Foto de Amarilis Magaña. Uzata kun permeso.

Konversacio. Ĉiam komence kaj fine de la tago. Foto de Roger TM. Uzata kun permeso.

Hejmizoliĝo foje senteblas kvazaŭ rigardi senfundan puton. Foto de Gabriela Molina. Uzata kun permeso.

En la japana ĝardeno ni ĉiam en la sama grupo de geamikoj ĝuis promenadojn. Foto de Luisma del Valle. Uzata kun permeso.

Tio estas persona foto, ĉar tio estas la piedoj de mia koramikino. Ni ŝajnigis ke pluvas (helpe de akvotubo): la bildo simbolas ŝin irantan kaj min ĉiam sekvantan ŝin, malgraŭ ĉiuj vivobstakloj. Foto de Randy B. Uzata kun permeso.

Bela sunsubiro, sed senkolora. Foto de Roger TM. Uzata kun permeso.