- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

“La milito en Karabaĥo faras eblecon de solvo de la konflikto eĉ pli malproksima” timas armena politikisto Mikael Zolan

Kategorioj: Centra Azio kaj Kaŭkazio, Armenio, Azerbajĝano, Rusio, Turkio, Civitanaj komunikiloj, Etno kaj raso, Freŝa Novaĵo, Historio, Internaciaj rilatoj, Milito kaj konflikto, How the Karabakh conflict is transforming regional politics

Armena politikisto kaj analizisto Mikael Zolan. Foto donita de Mikael Zolan, uzata kun permeso.

La konflikto nun okazanta en Montara Karabaĥo [1] koncernas ne nur Armenion kaj Azerbajĝanon. Tiu ĉi konflikto havas grandan internacian dimension: najbaraj landoj kiuj havas interesojn en Suda Kaŭkazo [2] povas ludi signifan rolon en flamigo aŭ deeskaliĝo de la perforto. Kiel membro de la gvidata de Rusio Organizaĵo de la Kontrakto pri Kolektiva Sekureco [3] [en] (OKKS), Armenio havas proksimajn rilatojn al Moskvo. Dume Turkio montras aktivan politikan kaj militan subtenon de Azerbajĝano dum la lasta militado. La proksimaj Irano kaj Kartvelio observas ĉion singarde.

Multo ŝanĝiĝis en Armenio ekde pafĉesigo en 1994, cementinta status quo en Montara Karabaĥo. Gvidantoj venis kaj foriris, kelkaj el ili faris kaj detruis propran karieron danke al tiu amara disputo. En 2018 armenoj lanĉis amasajn protestojn kaj elpostenigis longtempan prezidanton Serĵ Sargsjan [4], devenantan el Montara Karabaĥo. Tiuj eventoj, konataj kiel la Velura Revolucio [5], venigis al la potenco novan generacion de politikistoj, inter kiuj ŝlosila figuro estis Nikol Paŝinjan [6], eksa ĵurnalisto, transformiĝinta je opozicia deputito kiu iĝis armena ĉefministro.

Alia estas Mikael Zolan, kiu eniris la politikon dum la parlamenta baloto en 2018 kiel viculo de la koalicio “Mia Paŝo” gvidata de Paŝinjan. Zolan estas ankaŭ membro de la Konstanta Komitato pri Eksteraj Rilatoj de la Armena Nacia Asembleo. Antaŭ komenci sian politikan karieron Zolan, kiu estas doktoro (PhD) pri politikologio, estis estimata analizisto kaj komentisto ĉe pluraj esploraj institucioj en Suda Kaŭkazo. En tiu ĉi intervjuo li kundividas siajn pensojn pri la lasta perforto en Karabaĥo kaj kion tio signifas por Armenio kaj ne nur.

En la intervjuo Zolan uzas certajn terminojn por priskribi teritoriojn kaj lokojn, kiuj spegulas lian propran vidpunkton. Tio ne implicas redakcian pozicion pri ilia statuso. Oni povas ekscii pli pri la problemo de disputataj nomoj en nia jena klarigo [7]. La intervjuo estis redaktita celante koncizecon kaj stilon.

Filip Noubel (FN): Kiel la eskaliĝo, komenciĝinta la 27-an de septembro, diferenciĝas de antaŭaj bataloj inter Azerbajĝano kaj Armenio?

Mikayel Zolyan (MZ): The short answer is that it is not an “escalation” any more. It is a full-blown war, with artillery, tanks, missiles, airplanes and killer drones. All this weaponry is being applied against the civilian population: Stepanakert [the capital of Nagorno-Karabakh] and other towns of Artsakh [an Armenian name for Nagorno-Karabakh] have been under heavy shelling for days, with casualties among the civilian population. The First Karabakh war — we can already call it that — ended in 1994, leaving behind an unstable ceasefire. It was often broken by more or less significant incidents, but still allowed most Armenians and Azerbaijanis to live in relative peace. The current war represents a completely new level of violence, unseen for 26 years. And many of the young people dying on the frontline on both sides were born long after the end of the first war.

Another major difference is that this time we know for sure what has happened: this war started around 7 a.m. on Sunday, September 27. The order to start the offensive came from Azerbaijan’s president Ilham Aliyev [8], with encouragement from Turkey’s president [Recep Tayyip] Erdoğan. These two people bear the full responsibility for all the deaths and destruction happening today. The fact that it was Azerbaijani forces who started the full-scale offensive is so obvious that even Aliyev’s propaganda is hardly trying to deny it. So is the fact that Turkish military are taking part in the fighting on Aliyev’s side, together with pro-Turkish mercenaries from Syria, recruited and transported by Erdoğan.

Mikayel Zolyan (MZ): La rapida respondo estas ke tio ne plu estas “eskaliĝo”. Tio estas plenforta milito kun artilerio, tankoj, misiloj, aviadiloj kaj batalspavoj [9]. Ĉiuj ĉi armiloj estas aplikataj kontraŭ civila loĝantaro: Stepanakerto [10] [la ĉefurbo de la neagnoskita Respubliko Montara Karabaĥo [11]] kaj aliaj urbetoj de Arcaĥo [armena nomo de Montara Karabaĥo] troviĝas sub forta bombado dum pluraj tagoj, kun perdoj inter la civila loĝantaro. La Unua Karabaĥa milito [12] — ni jam povas nomi ĝin tiel — finiĝis en 1994, postlasinte malstabilan pafĉesigon. Ĝi estis ofte rompata per pli aŭ malpli gravaj incidentoj, sed plu ebligis al plejparto de armenoj kaj azeroj vivi en relativa paco. La nuna milito reprezentas tute alian nivelon de perforto, ne viditan dum 26 jaroj. Kaj multaj junuloj, pereantaj ĉe la frontlinio ĉe ambaŭ flankoj, naskiĝis multe post la fino de la unua milito.

Alia ĉefa diferenco estas ke ĉi-foje ni scias tute certe kio okazas: tiu ĉi milito komenciĝis ĉirkaŭ la 7-a matene dimanĉe, la 27-an de septembro. La ordono komenci la ofensivon [13] venis de azera prezidanto Ilham Alijev [14], kuraĝigita de turka prezidanto [Recep Tayyip] Erdoğan [15]. Tiuj du homoj portas kompletan respondecon pri ĉiuj mortoj kaj detruoj okazantaj hodiaŭ. La fakto ke nome azeraj trupoj lanĉis plenskalan ofensivon estas tiom evidenta ke eĉ la propagando de Alijev ne provas nei tion. Do la fakto estas ke turkaj trupoj partoprenas la bataladon flanke de Alijev, kune kun por-turkaj dungosoldatoj el Sirio, rekrutigitaj kaj transportitaj de Erdoğan.

FN: Kial Turkio tiom forte kaj malkaŝe subtenas Bakuon ĉi-foje? Kion tio signifas por turkaj ambicioj kaj por armena politiko?

MZ: The war in Artsakh is part of the regional strategy of Turkey’s Erdoğan, who seeks to re-create some version of the Ottoman Empire. Artsakh is just another piece in the chain of Erdoğan’s aggression along with Northern Syria, Northern Iraq, Libya, Greece, and Cyprus. His aim is to project power and make Turkey a key player in all these regions. He is competing with both Russia and the West.

And in this case, Erdoğan made Azerbaijan’s president Aliyev a tool for his neo-imperialist agenda. Aliyev has been willing to allow that, since his hereditary petro-dictatorship is under severe strain because of the weight of economic difficulties and lack of popular legitimacy. “A small victorious war” is the perfect way to salvage a crumbling autocracy, especially since anti-Armenian sentiment is pretty much the only thing that unites Aliyev supporters and critics in Azerbaijan.

For Armenia, Turkey’s involvement means that what is happening today is an existential matter. It takes only a little bit of empathy to understand what Turkey’s direct involvement means for a people that still vividly remembers the 1915 genocide [16] in Ottoman Turkey, which by the way Erdoğan’s government continues to deny.

La milito en Arcaĥo estas parto de la regiona strategio de Erdoğan, kiu strebas rekrei siaspecan version de la Otomana imperio [17]. Arcaĥo estas plia peco en la ĉeno de Erdoğan-a agreso same kiel Norda Sirio [18], Norda Irako, Libio, Grekio kaj Kipro. Lia celo estas projekcii la povon kaj fari Turkion ŝlosila ludanto en tiuj ĉi regionoj. Li konkurencas kun Rusio kaj la Okcidento.

Kaj ĉi-kaze Erdoğan faras azeran prezidanton Alijev ilo en sia novimperiisma agendo. Alijev akceptas tion, ĉar lia heredita [Ilham Alijev estas sukcedinto de sia patro Hejdar Alijev [19]] nafto-diktaturo [ekonomio de Azerbajĝano baziĝas sur naftoelminigado] spertas severajn problemojn pro la pezo de ekonomiaj komplikaĵoj kaj manko de popola legitimeco. “Malgranda venka milito” estas perfekta vojo por savi disfalantan aŭtoritaton, speciale ĉar kontraŭarmena humoro estas fakte la sola afero, kiu unuigas subtenantojn kaj kritikantojn de Alijev en Azerbajĝano.

Por Armenio, la envolviĝo de Turkio signifas ke la okazanta hodiaŭ estas ekzistada problemo. Sufiĉas eĉ eta grado de empatio por kompreni, kion rekta envolviĝo de Turkio signifas por popolo, kiu plu vigle memoras la genocidon [20] okazintan en 1915 en la Otomana Turkio, kiun la registaro de Erdoğan plu neas.

FN: Ĉu vi opinias ke Rusio ne povas aŭ ne volas trudi pafĉesigon, eble pro dusenca pozicio de Paŝinjan rilate dependecon de Armenio de Rusio?

MK: Russia is one of the mediators in the conflict, as co-chair of the Organization for Security and Cooperation in Europe [21] (OSCE) Minsk Group, together with the US and France. For years, the Karabakh conflict was one of the few remaining areas where Russia and the West had a relatively efficient cooperation. The current war presents a major challenge to all the three mediators, since it undermines their role in the region. It is an especially acute challenge for Russia, since it is happening in the vicinity of its borders. Russia is also a military ally of Armenia, as member of the Collective Security Treaty Organization [3] (CSTO), however the CSTO guarantees apply to the territory of the Republic of Armenia proper, while the Republic of Artsakh is not a member of CSTO. Finally, Russia also has a working partnership with Azerbaijan, which it is not willing to lose. Moreover, there is a strong Azerbaijani lobby in Russia, which is trying to paint Armenia’s current government as “secretly pro-Western”. In any case, Armenia after the [2018] revolution has been loyal to all its commitments. What we are doing today is keeping our partners, both Russia and other co-chair countries, informed about the situation, and it is up to them to choose which actions can be more efficient in stopping the war. We see that today both Russia, France, and the US are working to stop the conflict.

MK: Rusio estas unu el la perantoj en la konflikto kaj kunprezidanto de la Minska Grupo [22] de Organizaĵo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo [23] (OSKE), kune kun Usono kaj Francio. Dum jaroj la Karabaĥa konflikto estis unu el malmultaj restintaj areoj, kie Rusio kaj la Okcidento havas relative efikan kooperadon. La nuna milito prezentas gravan defion al ĉiuj tri perantoj, ĉar ĝi supozigas ilian rolon en la regiono. Tio estas speciale akra defio por Rusio, ĉar tio okazas proksime al ĝiaj limoj. Rusio estas ankaŭ milita aliancano de Armenio kiel membro de la Organizaĵo de la Kontrakto pri Kolektiva Sekureco (OKKS), kvankam OKKS garantias subtenon al Respubliko Armenio dum Respubliko Montara Karabaĥo ne estas membro de OKKS. Fine, Rusio havas ankaŭ aktualan partnerecon kun Azerbajĝano kaj ne deziras ĝin perdi. Eĉ pli, ekzistas forta azera lobio en Rusio, kiu penas prezenti la nunan armenan registaron kiel “kaŝe porokcidentan”. En ajna kazo, Armenio post la [Velura] revolucio estas fidela al ĉiuj sindevigoj. Hodiaŭ ni klopodas teni niajn partnerojn, same Rusion kaj aliajn kunprezidantajn [en la Minska Grupo, do Rusion, Francion kaj Usonon] landojn, informitaj pri la situacio, kaj tio ebligas al ili elekti kiuj agoj estas pli efikaj por haltigi la militon. Ni vidas ke hodiaŭ Rusio, Francio kaj Usono kune laboras por haltigi la konflikton.

FN: Laŭ via opinio kiaj estas la plej optimismaj kaj pesimismaj scenaroj por sekvaj tagoj kaj semajnoj?

MK: Well, we all hope that the fighting will end as soon as possible. However, it is hard to tell. The blitzkrieg strategy of the Aliyev regime has failed to achieve his goals, but he is doubling down, like a gambler who has already lost a lot. Erdoğan is encouraging Aliyev to keep raising the stakes, both through public statements and continuing flow of weapons and mercenaries into Azerbaijan. If this continues, the escalation of the war can become uncontrollable and have disastrous consequences for all sides involved. Today the South Caucasus is seen as the meeting point of Eastern Europe and post-Soviet Central Eurasia: both Azerbaijan and Armenia are members of the Commonwealth of Independent States [24] (CIS), the Council of Europe, OSCE, EU's Eastern Partnership. If this war continues, especially with the involvement of mercenaries and terrorists, the South Caucasus may become the gate through which instability floods both Eastern Europe and the post-Soviet space. That is why I believe it is in the interests of both Russia and the West to stop this war as soon as possible.

MK: Ni ĉiuj esperas ke la batalado finiĝos laŭeble plej baldaŭ. Tamen malfacilas prognozi. La fulmomilita [25] strategio de la Alijeva reĝimo fiaskis atingi siajn celojn, sed li duobligas vetsumojn kiel ludanto kiu jam perdis multe. Erdoğan kuraĝigas Alijev-on plu altigi la vetsumojn, same pere de publikaj deklaroj kaj daŭra fluo de armiloj kaj dungosoldatoj al Azerbajĝano. Se tio daŭros, la eskaliĝo de la milito povas iĝi nekontrolebla kaj havi katastrofajn efikojn por ĉiuj engaĝitaj flankoj. Hodiaŭ Suda Kaŭkazo estas konsiderata kiel renkontiĝejo de Orienta Eŭropo kaj la postsovetia Centra Eŭrazio: Azerbajĝano kaj Armenio ambaŭ estas membroj de la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj [26] (KSŜ), la Konsilio de Eŭropo [27], OKSE, la Orienta Partnereco [28] de Eŭropa Unio. Se la milito daŭros, speciale kun engaĝiĝo de dungosoldatoj kaj teroristoj, Suda Kaŭkazo povos iĝi pordego tra kiu malstabileco fluos al Orienta Eŭropo kaj la post-sovetia areo. Pro tio mi opinias ke la interesoj de Rusio kaj la Okcidento konsistas en laŭeble plej baldaŭa haltigo de tiu ĉi milito.

FN: Ĉu vi vidas spacon por dialogo inter Azerbajĝano kaj Armenio? Kiuj voĉoj vokas al tio? Kaj se jes, do kies kaj kie?

MK: Official negotiations can start only after the aggression against civilian population is stopped. As for contact between civil societies, it is hard to imagine such contacts at this point. In any case, Armenia is ready for dialogue, both on the government level and on the society level, but right now we are fighting to defend the lives of people in Artsakh, our freedom, our independence and the gains of the Velvet Revolution of 2018. I don’t know what Azerbaijanis are fighting for, but I assume they believe that they are defending some kind of a just cause. So, dialogue is hard to imagine today. When the war is over, there will be a lot of work to do in order to establish a new dialogue. I am sure that one day Armenians and Azerbaijanis will be able to come together and talk about their issues not as enemies, but as people who want to resolve them. But this war has made the possibility of conflict resolution even more distant. After the war in the 1990s there already was a lot of pain and suffering separating Armenians and Azerbaijanis. Unfortunately, the new war has made this gap even more difficult to bridge.

MK: Oficiala intertrakto povas starti nur post kiam la agreso kontraŭ civila loĝantaro haltos [efektive ĝi komenciĝis la 9-an de oktobro en Moskvo kaj rezultiĝis je pafĉesigo proklamita sekvan tagon [29]]. Malfacilas imagi kontakton inter civilaj socioj tiurilate. Ajnakaze Armenio pretas por dialogo, same je registara nivelo kaj je socia nivelo, sed nun ni batalas por defendi la vivojn de popolo de Arcaĥo, nian liberecon, nian sendependecon kaj la atingojn de la Velura revolucio en 2018. Mi ne scias por kio batalas azeroj, sed mi supozas ke ili kredas sin esti defendantoj de iu justa afero. Do dialogo estas malfacile imagebla hodiaŭ. Kiam la milito finiĝos, nin atendos multe da laboro por establi novan dialogon. Mi certas ke iutage armenoj kaj azeroj povos renkontiĝi kaj priparoli siajn problemojn ne kiel malamikoj, sed kiel homoj kiuj deziras solvi ilin. Sed tiu ĉi milito faris la eblecon solvi la konflikton eĉ pli malfacila. Post la milito en la 1990-aj jaroj restis ankoraŭ multe da doloro kaj suferoj, separintaj armenojn kaj azerojn. Malfeliĉe, la nova milito faras tiun ĉi distancon eĉ pli malfacile transpasebla.

Legu intervjuon kun la azera ĵurnalisto Rovŝan Alijev ĉi tie [30]