Turka engaĝiĝo en la Karabaĥa konflikto povas damaĝi Azerbajĝanon, atentigas azera ĵurnalisto Rovŝan Alijev

Turka prezidanto Recep Tayyip Erdoğan renkontiĝas kun azera prezidanto IIham Alijev en Bakuo. Februaro 2020. Foto CC-BY-4.0: President.Az / Wikimedia Commons. Certaj rajtoj estas rezervitaj.

En la lastaj jaroj batalado en Montara Karabaĥo eksplodis jam plurfoje.

Sed observantoj rimarkigas, ke la skalo de la lastaj konfrontiĝoj estas nova kaj povas esti priskribita kiel plenskala milito. Regionaj perantoj ankaŭ ludas ĉiam pli gravan rolon en la konflikto. Se armena aliancano Rusio teniĝas sufiĉe distance, oni ne povas diri la samon pri la proksima azera partnero forme de Ankaro. Dum lastaj semajnoj Turkio proponis enorman politikan kaj ŝajne ankaŭ militan subtenon al Azerbajĝano. Internaciaj amaskomunikiloj raportis ke dungosoldatoj el kontrolataj de Turkio areoj en Norda Sirio estis transportitaj al Suda Kaŭkazo por batali flanke de Bakuo, kion azeraj aŭtoritatoj komplete neas.

Turkio kaj Azerbajĝano havas tre etan limon — la azera enklavo Naĥiĉevano limas kun Orienta Turkio, kvankam Naĥiĉevano mem estas apartigita de Azerbajĝano per Armenio kaj Irano. Dum jardekoj ili estis dividitaj ankaŭ per la Fera Kurteno: Azerbajĝano troviĝis sub la sovetia regado ekde 1920 kaj Turkio iĝis membro de NATO en 1952.

Tamen Turkio kaj Azerbajĝano kundividas ankaŭ tjurkajn radikojn, vere similajn lingvojn kaj havas la saman opinion pri la konflikto en Montara Karabaĥo. Turkio estis la unua ŝtato, agnoskinta Azerbajĝanon kiel sendependan ŝtaton post disfalo de Sovetunio. Dum ĝiaj rilatoj kun Armenio oficiale ne ekzistas, longa limo inter la du landoj estas fermita ekde la unua Karabaĥa milito komence de la 1990-aj jaroj. Gravas ankaŭ ke Turkio rifuzas agnoski la eventojn en 1915 kiel genocidon, kio pli furiozigas armenan publikan opinion.

En tiu ĉi kunteksto ne estas surprize, ke Ankaro restas fidela subtenanto de Bakuo. Sed observantoj ĉiam pli miras: Kial nun? Kial tiom grandskale? Kaj kian rolon en ĉio ĉi ludas interna turka politiko?

Por kompreni pli mi interparolis kun Rovŝan Alijev, eksa ĵurnalisto de Radio Libera Eŭropo el Azerbajĝano, kiu nun laboras kiel amaskomunikila trejnisto en la ĉeĥa ĉefurbo Prago. La intervjuo estis redaktita celante koncizecon kaj stilon.

Rovŝan Alijev, foto uzata kun permeso.

Filip Noubel (FN): Kiel la eskaliĝo, komenciĝinta la 27-an de septembro, diferenciĝas de antaŭaj konfrontiĝoj inter Azerbajĝano kaj Armenio?

Rovshan Aliyev (RA): Well, this is not a routine disruption of the [1994] ceasefire, something that has been happening occasionally on the frontline for years. This is almost a full-scale, continuous military operation. During previous standoffs, even in the most recent one in 2017, Armenia never openly threatened Azerbaijan with a military intervention to Azerbaijan, saying that the forces holding Azerbaijani territories are the self-defence army of Nagorno-Karabakh. But this time, we see a policy change, as Armenia is no longer hiding its direct involvement. On March 30, the Armenian Defence minister David Tonoyan declared that his country must prepare for “a new war for new territories” on the website Aravot.am. In May, Armenian Prime Minister Nikol Pashinyan participated in an inauguration event in Shusha, a city in Nagorno Karabakh that holds special significance for Azerbaijanis as a cultural centre and a place formerly inhabited almost exclusively by Azerbaijanis which has been since ethnically cleansed. More recently, Pashinyan's wife, Anna Hakobyan also posed on social media holding a Kalashnikov rifle. Finally, in July, Armenian forces also shelled the region of Tovuz, which is situated inside Azerbaijan.

Rovshan Aliyev (RA): Tio ne estas rutina rompo de la pafĉesigo [establita en 1994], kio okazis jen kaj jen ĉe la frontlinio dum jaroj. Tio estas preskaŭ grandskala, daŭra milita operaco. Dum antaŭaj konfrontiĝoj, el kiuj plej lasta okazis en 2017 [Ndlt: efektive la lasta okazis en 2018, kiam azeraj trupoj okupis du montojn], Armenio neniam malferme minacis Azerbajĝanon per milita interveno al Azerbajĝano, ĉiam dirante ke la trupoj kontrolantaj azerajn teritoriojn estas la memdeklarita armeo de Montara Karabaĥo. Sed ĉi-foje ni vidas ŝanĝon de politiko, ĉar Armenio ne plu kaŝas sian rektan envolviĝon en la konflikton. La 30-an de marto ministro pri defendo de Armenio David Tonojan deklaris [armene] ĉe la retejo Aravot.am, ke lia lando devas prepari sin al “nova milito por novaj teritorioj”. En majo armena ĉefministro Nikol Paŝinjan partoprenis inaŭguran ceremonion en Ŝuŝo, urbo en Montara Karabaĥo kiu havas specialan signifon por Azerbajĝano kiel kultura centro kaj loko, antaŭe enloĝita preskaŭ sole de azeroj, kiuj poste estis forpelitaj kadre de etna purigado. Poste lia edzino Anna Nakobjan aperis en sociaj retoj kun Kalaŝnikov-mitraleto enmane [armene]. Fine, en julio armenaj trupoj bombis la Tovuzan distrikton, kiu situas ene de Azerbajĝano.

FN: Kial Turkio tiom forte kaj malkaŝe subtenas Bakuon ĉi-foje? Kion tio signifas por turkaj ambicioj kaj azera politiko?

RA: Turkey was always supportive [of Azerbaijan] in terms of politics and diplomacy, but did not display direct military support. In 1991, Turkey recognised the independence of Armenia, but after Armenian forces occupied territories around Nagorno Karabakh, that is an additional seven districts of Azerbaijan, Turkey closed its border with Armenia. This was a form of economic sanction, but not a full-scale one, as to this day, the trade turnover between Turkey and Armenia amounts to several hundred millions of US dollars.

This time it seems that Turkish president Recep Tayyip Erdoğan wants to go beyond words and to support Azerbaijan with hardware. But I think such cooperation might harm more Azerbaijan than help it. Authoritarian leaders like Erdoğan try to take advantage of every situation, so Azerbaijan must be careful as Turkey’s direct involvement may complicate the conflict even more. So far, I don’t see any proof that the Turkish air force is directly involved. Concerning military equipment sales, it is not a secret that each side buys the weapon from several countries: Russia sells weapons to Azerbaijan, and sends more to Armenia for free, via Iranian territory. Azerbaijan has a US$1.6 billion contract with Israel, while Serbia has sold weapons to Armenia. 

RA: Turkio ĉiam subtenis [Azerbajĝanon] politike kaj diplomatie, sed ne montris rektan militan subtenon. En 1991 Turkio agnoskis sendependecon de Armenio, sed post kiam armenaj trupoj okupis teritoriojn ĉirkaŭ Montara Karabaĥo, do aldonajn sep distriktojn de Azerbajĝano [Ndlt: ili neniam estis parto de Montara Karabaĥo kaj estis okupitaj kun pure militaj, preventaj celoj], Turkio fermis sian limon kun Armenio. Tio estis formo de ekonomiaj sankcioj, sed ne grandskala, ĉar ĝis nun komerco inter Turkio kaj Armenio konsistigas kelkcent milionojn da usonaj dolaroj [en]. Ĉi-foje ŝajnas ke turka prezidanto Recep Tayyip Erdoğan deziras forlasi nurajn vortojn kaj subteni Azerbajĝanon ankaŭ per teknikaĵoj. Sed mi pensas ke tia kunlaboro povas kaŭzi al Azerbajĝano pli da damaĝo ol helpo. Aŭtoritataj gvidantoj kiel Erdoğan penas trovi avantaĝojn en ĉiu situacio, do Azerbajĝano devas esti singarda, ĉar rekta engaĝiĝo de Turkio povas eĉ pli kompliki la konflikton. Ĝis nun mi ne vidas iujn pruvojn ke la turka aerarmeo rekte engaĝiĝis. Konsiderante vendadon de militteknikaĵoj, tio ne estas sekreto ke ĉiu flanko aĉetas armilojn de kelkaj landoj: Rusio vendas armilojn al Azerbajĝano kaj sendas eĉ pli da ili senpage al Armenio, tra teritorio de Irano. Azerbajĝano havas kontrakton je 1,6 miliardoj da usonaj dolaroj kun Israelo dume Serbio vendas armilojn al Armenio.

FN: Ĉu vi opinias ke Rusio ne povas aŭ ne volas trudi pafĉesigon, eble pro dusenca pozicio de Paŝinjan rilate dependecon de Armenio de Rusio?

RA:  The previous political tandem in Armenia of President [Robert] Kocharyan and Prime Minister [Serzh] Sargsyan, the leaders of Russia and Armenia had a mutual understanding for many years, despite their interests being so different. In my opinion, the new Armenian leader Pashinyan [who came to power in 2018] felt himself alienated from this trio. As the revolutionary euphoria diminished in Armenia, the social, and then political crisis deepened, so Pashinyan desperately started to play the Karabakh card. I think he calculated that militarist behaviour might help him strengthen his position in Armenia. But Russia’s more neutral behaviour when compared to previous times shows that Pashinyan has miscalculated. 

RA: Dum la antaŭa politika tandemo en Armenio el prezidanto [Robert] Koĉarjan kaj ĉefministro [Serĵ] Sargsjan, gvidantoj de Rusio kaj Armenio havis komunan interkomprenon dum multaj jaroj, malgraŭ tio ke iliaj interesoj estis tiom malsamaj. Laŭ mia opinio la nova armena gvidanto Paŝinjan [enposteniĝinta en 2018] sentis sin fremda en tiu ĉi trio. Kiam la revolucia eŭforio [temas pri eventoj en 2018] pasis en Armenio, la socia kaj poste la politika krizoj profundiĝis, do Paŝinjan senespere ekludis la Karabaĥan karton. Mi pensas ke li kalkulis ke tia militema konduto povos helpi al li fortikigi lian pozicion en Armenio. Sed pli neŭtrala, kompare al la antaŭa, konduto de Rusio montras ke Paŝinjan miskalkulis.

FN: Laŭ via opinio kiaj estas la plej optimismaj kaj pesimismaj scenaroj por sekvaj tagoj kaj semajnoj? Ĉu vi vidas spacon por dialogo inter Azerbajĝano kaj Armenio? Kiuj voĉoj vokas al tio? Kaj se jes, do kies kaj kie?

RA: I think [the conflict] will be shorter than Azerbaijan wants, but longer than Armenia and its international allies want. I always believed in people's diplomacy, but the governments of all three countries have hindered such initiatives. On the Armenian side, most people are prisoners of the militarist ideology of the Dashnaktsutyun party, that has suppressed alternative voices. This group has fuelled the conflict from abroad, published many books, falsified many historical facts, and filled libraries with charged literature, particularly during the Cold War. Western powers were interested in the collapse of the USSR, thus the Dashnaktsutyun ideology was very suitable for this purpose. I’m against communism and the USSR, but I’m against using ethnic discrimination and ethnic conflicts to achieve their demise. The  Azerbaijani rhetoric, including the militaristic and hateful speech which we see in the media, is a reaction to this Dashnaktsutyun propaganda. It is not a rational reaction.

Therefore, I personally know many Armenians, like Filip Ekozyants, a brave Armenian intellectual, who must be supported as alternative voices. Azerbaijani and Armenian people need a common project to find out ways to bring their positions closer. We must recognise that a century ago, Ottoman officials decided to deport Armenian people from their homes, and it resulted in a catastrophe, even some don’t want to use the word genocide. But we must also recognise that Azerbaijanis were not participants in this. A century ago two empires disintegrated: in the Ottoman Empire Armenians suffered, while in the Russian Tsarist Empire, Azerbaijanis suffered. Thus if some Armenians think that they must take revenge for Ottoman crimes in Nagorno Karabakh and other Azerbaijani territories, this notion is unrelated, unacceptable, and ridiculous. On the other hand, Azerbaijanis must be vigilant in order not to support neo-Ottoman rhetoric spread by Erdoğan supporters. 

RA: Mi pensas ke [la konflikto] estos pli mallonga ol Azerbajĝano deziras, sed pli longa ol Armenio kaj ties internaciaj aliancanoj deziras. Mi ĉiam kredis je popola diplomatio, sed la registaroj de ĉiuj tri landoj havas centojn de tiaj iniciatoj. Ĉe la armena flanko la plejmulto de homoj estas malliberuloj de la militisma ideologio de la Daŝnakcutjuna partio, kiu subpremas alternativajn voĉojn. Tiu ĉi grupo estis instiganta la konflikton de eksterlande, eldonante multe da libroj, falsante plurajn historiajn faktojn kaj plenigante librejojn per ideologie ŝarĝita literaturo, speciale dum la Malvarma milito. Okcidentaj potencoj estis interesitaj pri kolapso de USSR, do la Daŝnakcutjuna ideologio estis vere taŭga por iliaj celoj. Mi estas kontraŭ komunismo kaj USSR, sed mi estas kontraŭ uzado de etna diskriminacio kaj etnaj konfliktoj por atingi siajn celojn. La azera retoriko, inkluzive militismajn kaj malamajn paroladojn, kiujn ni vidas en amaskomunikiloj, estas reago al tiu Daŝnakcutjuna propagando. Tio estas malracia reago. Mi persone konas multajn armenojn kiel Filip Ekozjanc, brava armena intelektulo, kiu estas subteninda same kiel aliaj alternativaj voĉoj. Azeroj kaj armenoj bezonas komunan projekton por trovi vojon interproksimigi iliajn poziciojn. Ni devas agnoski, ke antaŭ jarcento la otomanaj oficialuloj decidis deporti armenojn el iliaj hejmoj kaj tio kaŭzis katastrofon, eĉ se iuj ne deziras uzi la vorton genocido. Sed ni devas ankaŭ agnoski, ke azeroj ne partoprenis en tio. Antaŭ jarcento du imperioj disfalis: en la Otomana imperio suferis armenoj dum en la Rusia carisma imperio suferis azeroj. Eĉ se iuj armenoj opinias ke ili devas venĝi otomanajn krimojn en Montara Karabaĥo kaj aliaj azeraj teritorioj, tiu ideo estas malkongrua, neakceptebla kaj ridinda. De alia flanko, azeroj devas esti atentaj por ne subteni nov-otomanan retorikon disvastigatan de subtenantoj de Erdoğan.

Legu intervjuon kun armena politikisto kaj analizisto Mikael Zolan

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.