Superjunulino kaj Vieršnica: Simboloj de revolucio kaj genra egaleco en Belorusio

Memeo kun belorusa versio de Superjunulino alfrontanta polican kordonon, kun teksto, alvokanta belorusajn civitanojn doni helpon kaj esperon por kontraŭstaro al malbono. Foto de Capitaine Biélorussie, bazita sur bildo de Warren Louw. Justa uzo.

Ĉiuj ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en Esperanto, escepte de tiuj markitaj per [en], kiuj estas en la angla lingvo aŭ [be], kiuj estas en la belarusa lingvo.

Aldone al fotoj de realaj personoj, montrantaj ekzemplon de kolektiva heroeco, ciferecaj artistoj subtentantaj protestan movadon en Belorusio uzas ankaŭ famajn bildojn de virina enpoviĝo, kiuj estas parto de la tutmonda kulturo, kaj kombinas ilin kun bildoj ĉerpitaj el la historia heredaĵo de Belorusio.

Ekde la unuaj tagoj virinoj staris en la unuaj vicoj de la protestoj en Belorusio, ĉu surstrate aŭ kiel gvidantoj de la opozicia movado. Pro tio same kiel multaj aliaj [en] Darja Sazanoviĉ nomas [en] la nunan protestan movadon en Belorusio “la revolucio kun virina vizaĝo”.

Belorusa protesto estas estetike alloga kaj konceptita. Homoj surhavas blanko-ruĝo-blankajn vestojn (tradiciaj belorusaj koloroj, referencantaj al malnova belorusa tradicio). Blanka koloro dominas en la amaso (kontraŭ nigra polico). Kaj povaj virinoj, kiuj faras la proteston, impresas. pic.twitter.com/DgoYjH2iEl

— Franak Viačorka (@franakviacorka), la 30-an de aŭgusto 2020

Aldone al diversaj formoj de artverkoj [en], fotoj kaj aliaj formoj de arta sinesprimo [en] uzitaj antaŭ la nunaj protestoj en Belorusio, ekzistas ankaŭ modifitaj bildoj de la superheroa rolulo Superjunulino [en]. Unuafoje ĝi aperis en protestaj afiŝoj en aŭgusto.

Protestoj en Belorusio sekvindaj ĉi-semajne:
?Sabato: Virina marŝo, 16:00, Starto ĉe Placo de Peramohi
?Dimanĉo: Marŝo por paco kaj sendependeco, 14:00 ĉe Placo de Sendependeco.

Dispelado kaj detenado povos okazi.
Por ĵurnalistoj: Estu vere singardaj. pic.twitter.com/jWciGeFivb

— Franak Viačorka (@franakviacorka), la 28-an de aŭgusto 2020

Konata sub pseŭdonimo Capitaine Biélorussie [be], la artisto kiu ekuzis la bildon estas inspirita de la verko de usona bildstria artisto Bob Oskner. Global Voices [Tutmondaj Voĉoj] interparolis kun Capitaine Biélorussie, kiu deziras resti anonima pro sekurecaj kialoj, pri la bildstrio kaj ideo malantaŭ ĝia heroo.

Memeo kun belorusa versio de Superjunulino kondukanta membrojn de OMON (speciala milica taĉmento fifama pro sia krueleco kontraŭ protestantoj) kun teksto “Tempo forporti rubaĵojn!”. Foto de Capitaine Biélorussie surbaze de bildo de Derrick Chew farita por DC Comics. Justa uzo.

The idea of Captain Belarus was born from both my interest in comic art and my desire to create a symbol of our revolution, a 100 percent positive character who represents the whole Belarusian nation, as heroic, fair and brave as it is — and its struggle against the cruel dictator.

There are several reasons for choosing Supergirl. First, and most important is that she is a girl. This revolution indeed has a woman's face — its  flame was sparked by women and is now supported by women across the country.

The second reason is that Supergirl is a well-known superhero whose face is already associated with noble goals and heroic deeds. I also thought about using Captain Marvel but she doesn't seem as popular as Supergirl in the region. 

I think I even saw a similar image of a Supergirl wearing our flag's colors on one of the posters used by protester, which proves that I'm not the only one who thinks this way. Plus — and that is the last reason I can think of Supergirl's costume is easier to transform into Captain Belarus’. And she wears a cape. Everybody loves superheroes with capes.

La ideo pri Kapitano Belorusio naskiĝis el mia interesiĝo pri bildstria arto kaj mia deziro krei simbolon de nia revolucio, je 100% pozitivan karakteron, kiu reprezentos la tutan belorusan nacion kiel heroan, honestan kaj bravan kia ĝi estas — kaj ĝian lukton kontraŭ la kruela diktatoro.

Estas kelkaj kialoj por elekti Superjunulinon. La unua kaj plej grava estas ke ŝi estas junulino. Tiu revolucio ja havas virinan vizaĝon — ĝia flamo estis ekbruligita de virinoj kaj nun ĝi estas subtenata de virinoj tra la tuta lando.

La dua kialo elekti Superjunulinon estas tio, ke temas pri konata superheroo, kies vizaĝo jam asociiĝas kun noblaj celoj kaj heroaj agoj. Mi pensis ankaŭ pri uzado de Kapitano Marvel, sed ĝi ne estas tiom populara en la regiono.

Mi supozas ke mi eĉ vidis similan bildon de Superjunulino, vestita en koloroj de nia flago sur afiŝoj, uzitaj de protestantoj, kio pruvis ke ne nur mi pensas tiel. Krome — kaj tio estas la lasta kialo, kiun mi konsideras — kostumo de Superjunulino estas pli facile transformebla je Kapitano Belorusio. Kaj ŝi surhavas ĉapon. Ĉiuj ŝatas superheroojn kun ĉapoj.

Usona artisto Jamal Yaseem Igle [en] akiris internacian reputacion kiel desegnisto, inkisto kaj kolorigisto de bildstrioj pri DC kaj Marvel, inkluzive eldonojn pri Superjunulino ekstreme aprezatajn de fanoj.

En deklaro, adresita al Global Voices tra reta babilejo, Igle klarigis la universalan karakteron de la rolulo.

Artisto Jamal Yaseem Igle, eksperto pri Superjunulino. Foto donita de li, uzata kun permeso.

The idea of a superhero character is partially based in the power fantasy dynamic. Superheroes allow us to go beyond our own imaginary limitations. We live, we die, we breath with them.

Supergirl was initially created during the teen sidekick heyday of the 1950's (in Action Comics #252), and for a while in the comics her presence was kept secret from “the outside world” acting as Superman's “secret weapon”. During the first few years of inception, she garnered her own fanbase. She became a central point in the book “The Feminine Mystique” by Betty Friedan and sparked even more discussions about women's independence. So much so that she finally was “revealed” to the DC Comics universe, nearly 3 years later (Action Comics #285 in February 1962).

Supergirl, from her first appearance became a bit of a cultural icon for young women at the time and continues to be so. During the 1960's and 70's, she like Wonder Woman began to embody the Independent Woman and the embrace of the Equal Rights Amendment movement. Supergirl continued to become more and more an individual voice, rather than an appendage of Superman and his comic book mission. She began to represent a sense of agency that young female comics fans could embrace as well.

These things are important. Especially now with so much international strife as well as local strife. Capitaine Biélorussie, taking it's obvious inspiration form the spirit of Supergirl and superheroes in general, shows the global reach of the character. It also shows a need for heroes in these challenging times as Belarus contends with a contested election, and a strongman who wants to stifle the voice of the people.

La ideo pri superheroa rolulo parte baziĝas sur la povo de fantasta dinamiko. Superherooj ebligas al ni eliri limojn de nia propra imagopovo. Ni vivas, ni mortas, ni spiras kune kun ili.

Superjunulino estis origine kreita en pinta periodo de adoleskula kulturo en Action Comics #252 [en] dum la 1950-aj jaroj kaj pro tio en la bildstrio ŝia ĉeesto estis gardita sekreta por “la ekstera mondo” kaj ŝi agis kiel “sekreta armilo” de Superviro. Dum la unuaj kelkaj jaroj post sia apero, ŝi akiris proprajn zelotojn. Ŝi iĝis centra punkto de la libro The Feminine Mystique” [en] de Betty Friedan kaj sparkis pliajn diskutojn pri virina sendependeco. Ili tiom abundis ke fine ŝi estis “aperigita” en la DC bildstria universo, proksimume tri jarojn poste (Action Comics #285 [en] en februaro 1962).

Superjunulino ekde sia unua apero iĝis preskaŭ kultura ikono por junaj virinoj de tiu epoko kaj tio daŭras ĝis nun. Dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj ŝi same kiel Mirinda Virino iĝis enkorpigo de la sendependa virino kaj simbolo de la movado Amendo por Egalaj Rajtoj. Superjunulino havis ĉiam pli kaj pli individuan voĉon, ne plu estis nura aldonaĵo al Superviro kaj lia bildstria misio. Ŝi komencis reprezenti sencon de la agendo, kiun bone akceptis junaj inaj zelotoj de bildstrioj.

Tiuj ĉi aferoj estas gravaj. Speciale nun kun tioma internacia kaj loka konfliktoj. Capitaine Biélorussie, preninte evidentan inspiriĝon de la spirito de Superjunulino kaj superherooj ĝenerale, montras la tutmondan influon de la rolulo. Tio ankaŭ montras bezonon pri herooj en tiu ĉi defia tempo dum Belorusio alfrontis kontestitan baloton, kaj la povulo deziras silentigi la voĉon de la popolo.

Superjunulino ne estas la sola ikona virina bildo uzata de la manifestaciantoj en Belorusio. Vieršnica estas virina versio de la historia blazono konata kiel Pahonia aŭ Pogonia [en], en kiu kavaliro sur blanka ĉevalo estas anstataŭigita per longhara virino. Ĝi estis dezajnita de Ales Plotka [en] kaj Julia Halavina en 2015, kaj pro ties populareco ili antaŭnelonge publikigis rete printeblan version [en], alireblan senpage.

Kovrilpaĝo de magazino Naša Niva prezentanta la debuton de Vieršnica en 2015.

Plotka, kantisto kaj civilrajta aktivulo el Belorusio, nun loĝanta en Prago, klarigas la historion de la bildo en intervjuo al Global Voices [Tutmondaj Voĉoj]:

The image appeared as a cover of my first poetry book “Baisan” and caused a scandal in 2015. A painter who pretended to be a co-author of the coat of arms standard, introduced in 1991, threatened to start a court case against me and Julia Halavina as Vieršnica authors, as well as against other artists, for “desacralizing the sacred.”

It turned into a real Brazilian soap opera: In the finale the sister of a real standard author Jauhien Kulik spoke after years of silence to describe the story of stolen co-authorship and blessed the future life of the feminized symbol. That was a crucial moment for me personally in this story. The symbol was used for the first time at a traditional spring protest march in March 2016, but needed some time to be widely recognized.

La bildo aperis sur kovrilo de mia unua poemlibro “Bajsan” kaj kaŭzis skandalon [en] en 2015. Pentristo, kiu pretendis esti kunaŭtoro de la blazono, enkondukita en 1991, minacis procesi kontraŭ mi kaj Julia Halavina kiel aŭtoroj de Vieršnica, samkiel kontraŭ aliaj artistoj pro “malsanktigo de la sanktaĵo” [be].

Tio transformiĝis je vera brazila sapopero: en la finalo la fratino de la efektiva aŭtoro de la blazono Jauhien Kulik ekparolis post jaroj da silento [be] por rakonti la historion de ŝtelita kunaŭtoreco kaj benis la estontan vivon de la virinigita simbolo. Tio estis ŝlosila momento por mi persone en tiu ĉi historio. La simbolo unuafoje estis uzata dum tradicia printempa protesta marŝo en marto 2016, sed necesis iom da tempo por ĝia vasta rekono.

Plotka klarigis kial virinoj ludas tiom gravan rolon en la nunaj protestoj en Belorusio:

The female triumvirate of the 2020 movement has weakened Lukashenka’s rhetoric against his rivals. His traditional alpha-male style of blaming his opponents with vitriolic attacks no longer worked, so he switched to messages of stability and lurking omnipresent external enemies that allegedly kept Belarus from achieving that promised stability. The trio has shown they agree quickly and give messages fast, which is what helped them gain respect of the people who have grown tired of years of ineffective round tables discussions. Our political rules changed and that had nothing to do with gender  - but with the quality of communications they introduced.

You see, revolution is a temporarily thing, and calling it just “female” is tricky. I would say Belarus is a country with a female face. A country where humanitarian values are the core, and in times of changes, a non-violent transfer of power is goal number one. As long as men adopt and support women and vice versa, it can be achieved. The speed of change in the wider region shows one thing clearly: each scenario is unique and everything is possible.

La virina triopo [en] de la movado en 2020 malfortigis la retorikon de Lukaŝenko kontraŭ liaj rivaloj. Lia tradicia alfo-maskla stilo de kondamnado de siaj oponantoj kun maldignaj atakoj ne plu funkcias, do li transiris al babilado pri stabileco kaj serĉado de eksteraj malamikoj kiuj laŭdire malhelpas al Belorusio atingi tiun ĉi promesitan stabilecon. La triopo montris ke ili rapide interkonsentis kaj rapide respondas, kio helpis al ili akiri respekton de la popolo, kiu tediĝis pro jaroj de senefika rondotabla diskutado. Niaj politikaj reguloj ŝanĝiĝis kaj tio rilatas ne al genro, sed al la kvalito de komunikado kiun ili starigis.

Vi vidas, revolucio estas provizora afero kaj nomi ĝin nur “ina” estus malĝuste. Mi volas diri ke Belorusio estas lando kun virina vizaĝo. La lando kie humanitaraj valoroj estas la koro, kaj en tempo de ŝanĝoj senperforta transiro de povo estas la ĉefa celo. Dum viroj apogas kaj subtenas virinojn kaj tiuj reciprokas ilin, tio estas atingebla. La rapideco de ŝanĝoj en pli granda regiono montras unu aferon klare: ĉiu scenaro estas unika kaj ĉio eblas.

Legu pli pri la protestoj en Belorusio

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.