- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Kian strategian celon Rusio volas atingi en Belorusio: intervjuo kun politologo Jurij Carik

Kategorioj: Orienta kaj Centra Eŭropo, Belorusio, Rusio, Civitanaj komunikiloj, Ekonomio kaj komerco, Elektado, Freŝa Novaĵo, Internaciaj rilatoj, Politiko, Protesto, Regado

Flagoj de Belorusio kaj Rusio en Minsko, Belorusio. Jaro 2013. Foto CC BY 4.0, Wikimedia Commons [1].

Unu monaton post la prezidenta balotado en Belorusio [2] [eo], la politika krizo en la lando ne trankviliĝas kaj ne estas signoj, kiuj indikus ĝian malfortiĝon. Kiam prezidento Aljaksandr Lukaŝenko [3] [eo] provis kandidatiĝi por la sesa fojo, miloj da koleraj belorusoj surstratiĝis post raportoj pri balota fraŭdo. La respondo de la registaro estis arestado de miloj da civitanoj. Raportoj pri perforto en malliberejo kaŭzis eĉ pli da belorusaj manifestaciantoj. Sume, okazis la plej grandaj manifestacioj en Belorusio ekde la sendependiĝo en la jaro 1991.

Lukaŝenko, kiu estas prezidento de Belorusio depost la jaro 1994, ricevis kvazaŭ 80% de la voĉoj, kaj lia konkuranto, Svjatlana Ciĥanoŭskaja [4] [eo], kiu eskapis al Litovio, ricevis 10% de la voĉoj, laŭ la oficialaj datumoj. Ŝi estas gvidantino de la Kunordiga Konsilio de Opozicio kaj petas esti konsiderata la legitima prezidento de Belorusio. Daŭras protestoj de solidareco kun Ciĥanoŭskaja, dum kiuj oni postulas la demision de Lukaŝenko. La belorusa reganta elito, kiu restis lojala al Lukaŝenko, montras similan fortikecon.

Moskvo observas kun intereso, kaj Lukaŝenko lerte prezentas sin al sia publiko.

La militema prezidento de Belorusio pli kaj pli seniluziiĝas ĉiutage, rigardante la protestojn, kaj tial liaj proponoj al Rusio fariĝis pli aŭdacaj. La tono de liaj deklaroj kaj ilia priraportado en ŝtataj amaskomunikiloj fariĝas pli por-rusiaj, kaj la manifestaciantoj estas konsiderataj kiel kontraŭuloj de la oficiala statuso de la rusa lingvo kaj nekorekteblaj naciistoj, kiuj kvazaŭ “ricevas pagon de eksterlandaj ŝtatoj”. Policistoj provas defendi sovetepokajn militmonumentojn, kvankam neniu el ili estis vandaligita de manifestaciantoj, kaj opoziciaj membroj plejofte havas neniun deziron al “senkomunismigo”.

Krome, kiam ĉefministro de Rusio Miĥail Miŝustin vizitis Minskon la 3-an de septembro [5] [ru], registaro de Belorusio publikigis registrofonton [6] [en], en kiu ŝajne estis kaptitaj komunikaĵoj inter Berlino kaj Varsovio, kiuj subtenas la opinion de rusia registaro pri la veneniĝo de Aleksej Navalnij: la datumoj de hospitalo kvazaŭ estis falsitaj. Laŭ datumoj de belorusia hospitalo, rusia opozicia politikisto Aleksej Navalnij [7] [eo] estis venenita de la nerva gaso “Noviĉjok” [Novulo].

Apliko de tiu politiko estas komprenebla: Lukaŝenko estas malanstataŭebla aliancano kaj la sola homo kiu povas teni Belorusion sur la rusia orbito.

Tamen ĉio neniam estas tiel simpla. En la fruaj tagoj de la balotkampanjo, Lukaŝenko akuzis ne nur la Okcidenton pri eksterlanda enmiksiĝo. Inter la linioj li sugestis, ke la interveno povas havi rusian originon kaj liveris pruvojn de tio: en la fino de julio 2020 en Belorusio estis arestitaj [8] [en] solduloj de rusia privata milita firmao “Vagner”. Kiam okazis protestoj, por-registaraj rusiaj amaskomunikiloj ne restis sensentaj pri ilia afero; konataj opoziciaj aktivuloj kiel eksa belorusa prezidenta kandidato Valerij Cepkalo fuĝis al Rusio anstataŭ Eŭropa Unio.

Rusio kaj Belorusio havas multajn kunajn trajtojn. La rusa lingvo regas en la publika vivo en la vasta plimulto de Belorusio, kiu estas membro de diversaj militaj kaj ekonomiaj organizoj gvidataj de Rusio kiel la CSTO, la Eŭrazia Ekonomia Unio kaj la Unia Ŝtato. Kiam rusia prezidanto Vladimir Putin gratulis Lukaŝenkon [9] [en] post la elekto, li aludis siajn esperojn, ke Minsko daŭre restos sindona kaj lojala membro de tiuj organizaĵoj. Se ĉi tio sonas akre, tio estas nur ĉar Lukaŝenko estis sperta pri “Eŭrazia paciencludo” [10] [en], kiu metas la okcidentajn najbarojn de Belorusio kun NATO kaj EU kontraŭ Rusion por politika profito. En ĉi tiu medio, ĝi bone travivas kaj nutras sin per rusia nafto, kiu estas transportita al Eŭropo tra Belorusio kaj vendita al Minsko je prezoj, kiuj estas pli malaltaj ol la merkataj prezoj.

Esence la estonteco de Lukaŝenko nun estas en la manoj de Rusio. Por pli bone kompreni la esencon de la moskva dilemo, Maxim Edwards parolis kun Jurij Carik, estro de sekcio pri esploroj de Rusio kaj postsovetiaj landoj ĉe la Centro por Strategiaj kaj Eksterlandaj Politikaj Studoj en Minsko, la ĉefurbo de Belorusio:

Maksim Edvards: Ne estas sekreto, ke la rilatoj inter Minsko kaj Moskvo estis tre streĉaj dum lastaj jaroj. Se Lukaŝenko forlasus la potencon, tio ĉagrenus la rusian eliton; kompreneble, depende de kiu anstataŭos lin. Ŝajnas al mi, ke Rusio strebas al transira etapo en Belorusio, kiu estu regata laŭ ĝiaj propraj kondiĉoj, kaj ne tiu, kie regas strataj protestoj. Kion vi pensas?

Yuri Tsarik: Действительно, Александр Лукашенко как руководитель Беларуси перестал устраивать Москву, причём, уже довольно давно, после того, как отказался размещать российские войска и военные базы на территории Беларуси в ходе прошлых президентских выборов, в 2015 году. С тех пор российская сторона последовательно сокращала доступные ему финансовые потоки, связанные с постсоветской интеграцией, и выстраивала инфраструктуру прямого влияния на внутреннюю политику Беларуси, то есть, взаимодействия напрямую с различными социальными группами (включая белорусскую бюрократию) минуя А.Лукашенко.

Поэтому и в ходе кампании 2020 года Россия работала жёстко против белорусского лидера, всячески поддерживая протестную повестку, давая трибуну лидерам новой оппозиции и так далее. Некоторая трансформация имела место после достижения соглашения между Москвой и Минском по поводу возвращения в Россию задержанных в Беларуси «вагнеровцев». В обмен на это Кремль обещал признать выборы в Беларуси (победу А.Лукашенко) и умерить критику белорусских властей в российских медиа. Несколько позже, уже после жёсткого разгона протестов 9–12 августа, России удалось навязать получить решающее преимущество над белорусской стороной, навязать более выгодную для себя сделку, включавшую размещение российских медиа- и политических специалистов, что позволило установить рефлексивный контроль над действиями белорусских властей. В итоге сейчас Москва занята навязыванием А.Лукашенко выгодного ей сценария конституционной реформы и трансфера власти.

Jurij Carik: Vere, Aleksandr Lukaŝenko ĉesis taŭgi por Moskvo, kiel la estro de Belorusio jam delonge, post kiam li rifuzis postenigi rusiajn militistojn kaj militajn bazojn en Belorusio dum la lastaj prezidentaj elektoj, en 2015. De tiam, la rusia flanko konstante reduktis la disponeblajn financajn fluojn rilate al postsovetia integriĝo kaj konstruis infrastrukturon kun rekta influo sur la interna politiko de Belorusio, tio estas interagado rekte kun diversaj sociaj grupoj (inkluzive la belorusan burokration) preteriranta A. Lukaŝenkon.

Tial, dum la kampanjo de 2020, Rusio pene laboris kontraŭ la belorusa gvidanto, ĉiumaniere subtenis la protestan tagordon, donis tribunon al la gvidantoj de la nova opozicio, ktp. Iu transformo okazis post interkonsento inter Moskvo kaj Minsko pri la reveno al Rusio de la “vagneranoj” detenitaj en Belorusio. Interŝanĝe Kremlo promesis agnoski la elektojn en Belorusio (venkon de A. Lukaŝenko) kaj moderan kritikon de la belorusaj aŭtoritatoj en rusiaj amaskomunikoj. Iom poste, post la perforta disvastigo de la protestoj de la 9-a ĝis la 12-a de aŭgusto, Rusio sukcesis trudi decidan avantaĝon super la belorusa flanko, trudi pli profitodonan interkonsenton, kiu inkluzivis la deplojon de rusiaj amaskomunikiloj kaj politikaj specialistoj, kio ebligis establi reflektan kontrolon pri la agoj de la belorusaj aŭtoritatoj. Rezulte Moskvo nun klopodas trudi al A. Lukaŝenko scenaron de konstitucia reformo kaj transdono de potenco, kiu estas avantaĝa por Rusio.

МЕ: Dum lastaj semajnoj rusiaj altranguloj estis tre malrespektemaj al la Kunordiga Konsilio de Opozicio, aŭ almenaŭ, al Svjatlana Ciĥanoŭskaja [4] [eo]. Ĉu ekzistas alternativaj politikistoj en Belorusio kun kiuj Moskvo povus kunlabori en la okazo de ia transdono de potenco?

Ю.Ц.: Российское руководство заинтересовано в максимальном ослаблении не только А.Лукашенко, но и Беларуси как государства. Это связано с тем, что такое ослабление является ключевым условием для выполнения именно Россией роли донора стабильности и безопасности на территории Беларуси, а также упрощённого доступа российских элитных групп к приватизации привлекательных активов белорусской экономики. В этом смысле Москва одинаково негативно воспринимает как А.Лукашенко, так и любого другого политика, который мог бы сплотить белорусское общество, стать мощным национальным лидером и в будущем потенциально бросить вызов доминированию России в Беларуси (как это в последние годы сделал А.Лукашенко). Отсюда и специфическое поведение Кремля: играть на противоречиях сторон, ослабляя их, и не делать ставку ни на одну из них. Российское руководство надеется в итоге получить в качестве представителя оппозиции знаковую компромиссную фигуру (вероятней всего – из числа бывших аппаратчиков), с которой будет готов разговаривать А.Лукашенко, для того, чтобы организовать политический диалог в цивилизованном русле и в своих интересах. Самодеятельность лидеров оппозиции, оформившихся в ходе политической борьбы и имеющих высоки кредит доверия от граждан Беларуси, для Москвы нежелательна.

Jurij Carik: La rusia registaro interesiĝas pri la maksimuma malfortiĝo ne nur de Lukaŝenko, sed ankaŭ de Belorusio kiel ŝtato. Ĉi tio ŝuldiĝas al la fakto, ke tia malstreĉiĝo estas ŝlosila kondiĉo por ke Rusio rolu kiel donanto de stabileco kaj sekureco en Belorusio, same kiel simpligita aliro de rusiaj elitoj al la privatigo de allogaj aktivaĵoj de la belorusa ekonomio. Tiusence Moskvo havas same negativan opinion pri Lukaŝenko kaj iu ajn alia politikisto, kiu povus kunigi belorusan socion, fariĝi potenca nacia gvidanto kaj eble defii la regadon de Rusio en Belorusio en la estonteco (kiel Lukaŝenko faris en la lastaj jaroj). Ĉi tio klarigas la specifan konduton de Kremlo: ludi sur la kontraŭdiroj de la partioj, malfortigi ilin, kaj ne veti pri iu ajn el ili. Rezulte, la rusia registaro esperas ricevi elstaran kompromisan figuron (plej verŝajne el la kategorio de iamaj aparatĉikoj) kiel reprezentanton de la opozicio, kun kiu Lukaŝenko pretos paroli por organizi politikan dialogon civilizite kaj en iliaj propraj interesoj. La memstara aktivado de opoziciaj gvidantoj (formitaj dum la politika lukto), kiuj havas altan nivelon de fido de belorusaj civitanoj, estas nedezirinda por Moskvo.

МЕ: Sed la publika opinisondado [11] [en] konsideras, ke la plimulto de belorusoj havas por-rusiajn sentojn. Kialo, kiu povas turni ilin kontraŭ Rusio, estas rusia interveno aŭ subteno de interna subpremo. Ĉu Moskvo komprenas ĉi tion?

Ю.Ц.: В Москве прекрасно понимают риски, связанные с возможным прямым вмешательством в дела Беларуси на стороне Лукашенко. Поэтому такого вмешательства нет, а «помощь» со стороны России нацелена на установление контроля над внутриполитической повесткой и работой идеологической машины белорусского государства, а не на поддержку А.Лукашенко. Белорусский президент для Москвы является фигурой токсичной и утратившей легитимность.

Главной формой вмешательства России является навязывание А.Лукашенко конституционной реформы и того формата политического диалога, который выгоден Москве. В случае, если он будет сопротивляться, следует ожидать волну насилия между протестующими и властями и вооружённое вмешательство Кремля под видом «гуманитарной интервенции», которой в итоге будет радо белорусское общество и которую в итоге одобрит международное сообщество.

Jurij Carik: Moskvo tre bone konscias pri la riskoj de rekta enmiksiĝo en Belorusio por subteni Lukaŝenkon. Tial ne okazas tia enmiksiĝo. La “helpo” de Rusio celas establi kontrolon super la enlanda politika tagordo kaj la ideologia [PR] aparato de la belorusa ŝtato, ne nepre doni subtenon al Lukaŝenko persone. Por Moskvo, la belorusa prezidento fariĝis toksa figuro, kiu perdis legitimecon.

La ĉefa formo de rusia enmiksiĝo estas ĝia altrudo de konstitucia reformo al Lukaŝenko, kune kun postulo de formato de politika dialogo, kiu profitas al Moskvo. Se li rezistas ĉi tiujn postulojn, ni povas atendi ondon de perforto inter la manifestaciantoj kaj la aŭtoritatoj, sekvitan de armita interveno de Kremlo sub la ŝajno de “humanitara helpo”, kiu povus finfine plaĉi al la belorusa socio kaj ricevi la benon de la internacia komunumo.

ME: Antaŭ la balotoj, Lukaŝenko sugestis, ke Rusio respondecas pri politika agitado, montrante arestojn de rusiaj civitanoj. Nun, la aŭtoritatoj provas kompari la protestojn iusence kun ukrainia revolucio en 2014, ĉu por trovi simpation de Rusio aŭ pro la kreskanta rolo ludita de rusiaj amaskomunikiloj kaj PR-personaro. Ĉu tio resonas en Moskvo?

Ю.Ц.: Все прекрасно понимают, что разговоры о роли Литвы, Польши, Украины в белорусском политическом кризисе – это чистой воды пропаганда, имеющая весьма отдалённое отношение к реальному положению дел. В нынешнем политическом кризисе в Беларуси была заинтересована Москва и она сыграла ключевую роль в инициировании данного кризиса, как об этом и заявляло ранее белорусское руководство.

«Геополитический поворот» в работе белорусской пропаганды связан с достигнутыми соглашениями по «вагнеровцам» и по итогам жёсткого разгона протестов, о чём мы говорили выше. Соответственно, и российское влияние на государственную пропаганду в Беларуси тоже нацелено не на поддержку А.Лукашенко, а на разжигание розни в белорусском обществе и исключении возможности достижения согласия между властями и протестующими без посредничества Москвы.

Jurij Carik: Ĉiuj komprenas, ke ĉiuj babiladoj pri la rolo de Litovio, Pollando kaj Ukrainio en la belorusa politika krizo estas pura propagando, kiu estas tre malproksima de la reala surloka stato. Tio estas Moskvo, kiu montriĝis interesita pri la nuna politika krizo en Belorusio, kaj ĝi ludis ŝlosilan rolon por komenci ĝin. Pli frue dum la krizo la belorusa gvidanto eĉ diris tion.

La “geopolitika vojkurbo” en la belorusa [ŝtata] propagando estas ligita al interkonsentoj atingitaj pri la “vagneranoj” kaj al la severaj reprezalioj kontraŭ protestoj, kiel menciite antaŭe. Sekve, rusia influo al ŝtata propagando en Belorusio ne celas subteni Lukaŝenkon, sed instigi malamon en la belorusa socio kaj forpuŝi la eblecon ke la registaro kaj la manifestaciantoj atingu iun ajn interkonsenton sen la perado de Moskvo.

ME: Komparoj inter Belorusio kaj Ukrainio ne maloftas (kaj estas faritaj kaj negative kaj pozitive), sed la eventoj en Minsko memorigas min pli pri la protestoj sur placo Bolotnaja en Rusio en 2011 [12] [en] kontraŭ balotfraŭdo aŭ la Armena “velura” revolucio de 2018 [13] [eo], kiu detronigis prezidenton Serĵ Sargsjan. La armena kazo montris, ke kiam rusia aliancano limigas spacon por geopolitika manovro, Moskvo pli trankvile toleras enlandajn politikajn ŝanĝojn. Ĉu Kremlo komfortus kun simila scenaro en Belorusio?

Ю.Ц.: Безусловно, Москва заинтересована в частичной демократизации и модернизации Беларуси, но при условии ослабления белорусского государства и сокращения стратегической автономии Минска. На самом деле, Россия часто использует прогрессивные устремления граждан различных стран для достижения своих внешнеполитических целей. Если в Армении российская сторона просто не видела для себя угрозу, то в Узбекистане поддержка Москвой Шавката Мирзиёева была сознательной ставкой на отход от архаики каримовского периода. Можно также вспомнить смещение Курманбека Бакиева ранее в Кыргызстане и другие примеры.

В этом смысле Беларусь с её пророссийским большинством, составляющим порядка двух третей общества, вполне может стать более демократическим и при этом пророссийским государством.

Jurij Carik: Moskvo sendube interesiĝas pri la parta demokratiigo kaj modernigo de Belorusio, sed nur kondiĉe ke la belorusa ŝtato malfortiĝu kaj ĝia strategia aŭtonomio estu reduktita. Fakte Rusio ofte uzas la progresemajn aspirojn de civitanoj en diversaj landoj por antaŭenigi la celojn de sia eksterlanda politiko. En Armenio [en 2018], Moskvo simple ne vidis minacon al siaj interesoj. En Uzbekio [post la morto de prezidento Islom Karimov [14] [eo, 2016], Moskvo subtenis Ŝavkat Mirzijojev [posteulon de Karimov] kiel elirvojon el la arkaika regado de la periodo de Karimov. Ni povus mencii ankaŭ la eksigon de la kirgizia prezidento Kurmanbek Bakijev [15] [eo, 2016], kune kun aliaj ekzemploj.

Tiusence Belorusio, kun por-rusia plimulto konsistanta el ĉirkaŭ du trionoj de la socio, povus bone iĝi kaj pli demokratia kaj pli por-rusia ŝtato.

ME: Lukaŝenko devos pagi prezon por la subteno de Kremlo; Putin pli kaj pli parolis pri siaj esperoj por finfine certigi pli profundan integriĝon inter Belorusio kaj Rusio. Kio estos prezo de tio?

Ю.Ц.: В силу того, что, по мнению Москвы, А.Лукашенко потерял легитимность как правитель Беларуси, подписание стратегических соглашений, в том числе – в военно-политической сфере, с ним нецелесообразно. Поэтому ценой за весьма условную (см. выше) поддержку Кремля будет участие Кремля в определении будущего Беларуси в целом, включая конституционную реформу и трансфер власти. А.Лукашенко потерпел поражение в противостоянии с Москвой на этапе избирательной кампании и особенно – в ходе подавления протестов. Теперь Москва говорит: «Горе побеждённым!». Варианты у белорусского руководства ещё остаются, но реальная вероятность достойного их выхода из нынешнего кризиса с каждым днём снижается.

Jurij Carik: El vidpunkto de Moskvo, Lukaŝenko perdis ĉian legitimecon. Pro tiu fakto, ne taŭgas por Rusio subskribi nun iujn ŝlosilajn strategiajn interkonsentojn kun li, inkluzive en la milita kaj politika kampoj. Tial, la prezo por la tre subkondiĉa subteno de la Kremlo estas jena: pli granda rusia rolo por determini la estontecon de Belorusio entute, inkluzive de konstitucia reformo kaj la transdono de la potenco. Lukaŝenko perdis ĉi tiun batalon kun Moskvo dum la balotkampanjo, kaj tio fariĝis eĉ pli klara dum la subpremo de amasaj protestoj. Nun Moskvo diras: Ve al venkitoj! La belorusa gvidantaro ankoraŭ havas kelkajn eblojn, sed ĝiaj ŝancoj trovi avantaĝan eliron el ĉi tiu krizo iom post iom malpliiĝas.

ME: Ŝajnas, ke Moskvo ofte ŝanceliĝas inter la bezono gajni belorusan lojalecon kaj la bezono gajni pli da mono por sia lando. Granda parto de la socia stabileco de Belorusio dependis de malrektaj subvencioj de Rusio, kiu finfine posedas 38 elcentojn de la belorusa ŝtata ŝuldo. Ĉu eble politiko por subteni la status quo en Belorusio montriĝos tro multekosta por Moskvo?

Ю.Ц.: Да, именно так. Сохранение А.Лукашенко у власти – это чудовищно дорогой проект, которые не гарантирует при этом интересующие Москву дивиденды. Гораздо дешевле – встать «на сторону народа» и использовать демократические и прогрессивные настроения для того, чтобы контролировать белорусскую политику в формате парламентской республики (как говорят, в эту сторону будет проводиться конституционная реформа). Непростая задача при этом состоит в том, чтобы избежать формирования в Беларуси самостоятельного политического субъекта со стратегическими устремлениями (будь это лидер протестующих, объединивший общество, или же выходец из нынешнего белорусского истеблишмента, объединивший общество), который мог бы снова бросить вызов доминированию Москвы на территории Беларуси.

Jurij Carik: Jes, ĝuste tiel estas. Konservi Lukaŝenkon en la potenco estas monstre multekosta projekto, kiu ne garantias la dividendojn, kiujn Moskvo volas. Estas multe pli malmultekoste stari “ĉe la flanko de la homoj” kaj uzi demokratiajn kaj progresemajn sentojn por kontroli la belorusan politikon per la formato de parlamenta respubliko (nun oni konstatas, ke konstitucia reformo estos efektivigita tiucele). Samtempe estos malfacile eviti la aperon de Belorusio kiel sendependa ento kun siaj propraj strategiaj aspiroj, sendepende de tio ĉu la socio estas kunigita de protestestro aŭ alia figuro de la nuna belorusa politika establo. Tio riskas pridubi la regadon de Moskvo en Belorusio.

MI: Kiel laŭ via opinio la situacio disvolviĝos en proksima estonteco?

Ю.Ц.: Дальнейшее развитие ситуации в Беларуси будет определяться тем, насколько успешно Россия будет “вести” А.Лукашенко к реализации интересующего её формата политического транзита в Беларуси и насколько успешно А.Лукашенко будет пытаться играть в свою игру, находясь под плотной опекой и давлением Кремля. В то же время качество решений и действий белорусских властей будет иметь критическое значение для предотвращения скатывания кризиса в фазу насильственного противостояния. Пока что это качество остаётся низким, а значит, вероятность конфликта – высокой.

YT: Kiel disvolviĝos la situacio en Belorusio dependas de kiom sukcese Rusio povas “gvidi Lukaŝenkon” al formo de politika transiro, kiu taŭgas al ĝiaj interesoj, kaj kiom sukcese Lukaŝenko povos ludi tiun ludon sub streĉa kontrolo kaj premo de Kremlo. Dume, la kvalito de la decidoj kaj agoj faritaj de la belorusaj aŭtoritatoj estos kerna por malhelpi ke la krizo transformiĝu en plian perfortan konfrontiĝon. Ĝis nun, iliaj decidoj ne donas al ni ian kialon esti optimismaj, kio signifas, ke la probablo de plua alfrontiĝo estas alta.