Artistoj tra la mondo adiaŭas la kreinton de Mafalda

Quino vizitas ekspozicion dediĉitan al la 50-a datreveno de Mafalda en septembro 2014. Foto de la Ministerio pri kulturo de Argentino/Flickr (CC BY-SA 2.0)

La 30-an de septembro forpasis la 88-jara premiita argentina desegnisto Joaquín Salvador Lavado Tejón. Li estas pli konata kiel Quino, la kreinto de la fama bildstria rolulo Mafalda — la revolucia, feminista, mediprotektanta kaj humanista knabino, kiu konkeris la korojn de kelkaj generacioj.

La morto de Quino okazis tagon post la 56-a datreveno de la unua publikigo de Mafalda. La novaĵo tuj atingis ĉiujn angulojn de la mondo kaj inspiris elkorajn tributojn de sennombraj amaskomunikiloj, artistoj kaj publikaj personoj.

La bildstrio pri Mafalda iĝis unu el la plej konataj hispanlingvaj bildstrioj kaj estis tradukita al pli ol 30 lingvoj, inkluzive de la indiĝena gvarania lingvo. Ĝia rakonto pri politiko, socio, mediprotektado kaj feminismo estas universala kaj plu aktuala nuntempe.

Klasika Mafalda-bildstrio kun ĝia akra politika humuro. Foto de “¡¡¡!!!”/Flickr (CC BY-NC-SA 2.0). La bildstrio tekstas: “DEMOKRATIO (de la greka demos, popolo, kaj kratos, potenco). Registaro kie la popolo montras sian suverenecon.”

Same kiel multaj verkoj de Quino, Mafalda estis multe diskutata siatempe. Kun sia subtila humuro, ŝi sukcesis superi la cenzuron de la argentina diktaturo, kvankam ŝi estis malpermesita de la diktatoro Augusto Pinochet en Ĉilio.

Aldone al presitaj amaskomunikiloj (bildstrioj, magazinoj kaj libroj), Mafalda kaj ŝiaj amikoj aperis en siaj propraj televidserioj. En nuraj naŭ jaroj (1964 ĝis 1973) ŝi konkeris la tutan mondon kaj iĝis “universala simbolo de ribelo kaj kredo je pli bona mondo”.

Reage al la morto de Quino, sociaj retoj estis inunditaj per liaj bildstrioj kaj tributoj de aliaj grafikistoj el Argentino kaj la tuta mondo.

Jena mesaĝo venas de Liniers, argentina bildstriisto nun loĝanta en Usono:

Luly, alia ilustristo el Bonaero, ankaŭ esprimas sian dankemon kaj kondolencojn:

Porinfana bildstriisto Nik substrekas ke Mafalda nun iĝis “orfo”:

Li estis la pleja grandulo el ĉiuj.

La artisto Horacio Altuna el Kordovo ankaŭ esprimas sian malĝojon:

La vaste konata grafikisto-humuristo Tute (la filo de la fama bildstriisto Caloi) adiaŭis Quino, desegnante por li:

Hodiaŭ, Quino, kiun mi amis tiom multe, forlasis nin. Majstro el la majstroj, neforgesebla. Grandan dankon, Quinito ♥ ️
(Mi faris desegnaĵon por adiaŭi lin).

Artistoj tra la mondo ankaŭ montris sian respekton al Quino. La greka bildstriisto Panos Zacharis kreis tiun ĉi ilustraĵon:

Kolombia artisto Nani, kiu havis eblecon renkontiĝi kun Quino persone, adiaŭis lin kun bedaŭro:

Mi havis honoron renkontiĝi kun Quino, li estis escepta, sincera, alirebla kaj amoplena ulo. Pro tio lia granda verko (Magola estis inspirita de Mafalda) estis mia ĉiama instruisto, sed mi agnoskas, ke mi ne atingis lian nivelon; nun la du, la tri el ni, funebras lian malĉeeston.

Carlos Ruas el Brazilo diris:

Al la mondo mankos Quino. Nun li estas en la panteono de la bildstriaj dioj kaj lia heredaĵo estas senegala. Mi estas tiom kritika rilate mian verkaron hodiaŭ pro tio ke mi lernis de li.

La ĉilia bildstriisto Nagú montris sian aprezon de la heredaĵo de Quino:

Grandan dankon, Quino.

Franco Fred Sochard aprezis la ribelon de la etulino Mafalda, samtempe referenacte al lastaj diskutoj pri la vestoj por altlernejaj studentoj:

Honorante Quino … kun desegnaĵoj de Mafalda, junulino kiu ne silentas.
En la bildo: “Ni, junulinoj, vestiĝas kiel ni volas.”

La venezuela bildstriisto EDO Ilustrado kundividis influon, kiun Mafalda faris sur generaciojn de infanoj:

Adiaŭ, Quino. Mafalda kaj ĉiuj infanoj vivas en pli bona mondo danke al vi.

Kaj hondura ilustristo Allan McDonald montras sian doloron en la bildo de Mafalda:

Ne foriru! Mi promesas manĝi la supon.

Tio estas tributo de itala bildstriisto Mauro Biani:

En la imagen: “Dice el mundo que ya te extraña. Vuelve”.

En la bildo: “La mondo diras ke vi jam mankas al ĝi. Revenu!”.

Mankas duboj ke la heredaĵo de Quino kaj liaj instruoj vivos eterne en la homaj koroj, kaj lia verko plu lumigos sekvontajn generaciojn.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.