- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Montara Karabaĥo: Malnova konflikto en nova geopolitika kunteksto, diras fakulo pri Suda Kaŭkazo, Tom de Waal

Kategorioj: Centra Azio kaj Kaŭkazio, Armenio, Azerbajĝano, Irano, Kartvelio, Civitanaj komunikiloj, Etno kaj raso, Freŝa Novaĵo, Historio, Internaciaj rilatoj, Milito kaj konflikto, How the Karabakh conflict is transforming regional politics

Ekrankopio el filmeto de BBC [1], klariganta la geografion de la konflikto.

Dum tri jardekoj la milito inter Azerbajĝano kaj Armenio sur la teritorio de Montara Karabaĥo [2] estis plejparte dormanta, kun longaj periodoj de stagnado ĉesigataj per eksplodoj de armitaj konfrontiĝoj, kaŭzintaj mortojn de ambaŭ flankoj. La lasta eksplodo de perforto komenciĝis [3] la 27-an de septembro. Ĉi-foje kaj batalantoj kaj analizistoj prognozas eskaliĝon de la konflikto kun nekonataj kaj potenciale danĝeraj sekvoj.

Por kompreni la kialon de tiaj prognozoj mi interparolis kun Tom de Waal, esploristo [4] ĉe Carnegie Europe kaj fakulo pri la geopolitiko de Suda Kaŭkazo, Rusio kaj Ukrainio. De Waal multe vojaĝis tra la regiono kaj verkis aŭtoritatan libron pri Montara Karabaĥo “Nigra Ĝardeno: Armenio kaj Azerbajĝano dum paco kaj milito” (angle: Black Garden: Armenia and Azerbaijan Through Peace and War).

Filip Noubel (FN): Kio diferencigas la nunan eskaliĝon inter Azerbajĝano kaj Armenio, komenciĝintan la 27-an de septembro?

Tom de Waal (TdW) We have seen violations of the 1994 ceasefire before, we’ve even seen small bouts of fighting, but we haven’t seen a sustained military offensive by Azerbaijan since the war ended in the 1990s. This is new, and so is the geopolitical context: Russia looks strangely impotent and seems unable or unwilling to impose a cease fire, while Turkey has dropped any pretense of neutrality and is now playing an active role. Finally, the US, which has had a strong role in this has been an extremely weak voice so far.

Tom de Waal (TdW): Ni jam vidis rompojn de la armistico farita en 1994, ni eĉ vidis etajn epizodojn de batalado, sed ni ne vidis daŭran militan ofensivon de Azerbajĝano ekde la fino de la milito en la 1990-aj [5]. Tio estas nova, same kiel la geopolitika kunteksto: Rusio aspektas strange senpova kaj malkapabla aŭ maldeziranta trudi pafĉesigon dum Turkio delasis ajnajn pretendojn pri neŭtraleco kaj ludas nun aktivan rolon. Fine, Usono, kiu havis fortan rolon en tio, ĝis nun prezentas ekstreme malfortan voĉon.

FN: Ambaŭ gvidantoj laŭdire estas malliberuloj de la konflikto, sed ili ankaŭ ekspluatas ĝiajn historiojn por lukti kontraŭ opozicio hejme kaj leviĝi sur ondo de popolismo. Ĉu vi konsentas kun tiu aserto?

TdW This is correct, but this is true of any leader: the whole nation is involved in this conflict, those two modern nations [following the fall of the Soviet Union in 1991] were built starting in the 1990s around the claims on Karabakh, so a leader is bound to be a leader of this national idea around Karabakh as well. It is also useful in terms of domestic politics. This is more true on the Azerbaijani side, because it is an authoritarian society, so now the opposition has to go quiet. Indeed the opposition figures are supporting the army and being very patriotic and supportive. Azerbaijan had a lot of problems this year: falling oil prices, the COVID-19 pandemic, problems with political prisoners, yet now it unites behind this call. But this is also very tricky: if there is no success on the battle front, the nation can turn against its leader, and indeed two previous Azerbaijani leaders, Ayaz Mutalibov [6] and Abdulfaz Elchibey [7]lost power in large part because of failure on the Karabakh front.

TdW: Tio veras, sed aplikeblas al iu ajn gvidanto: la tuta nacio estas engaĝita en la konflikto, tiuj ĉi du modernaj nacioj [sekvante la disfalon de Sovetunio [8] en 1991] estis konstruitaj ĉirkaŭ la plendoj pri Karabaĥo, do gvidanto neeviteble devas esti gvidanto de tiu ĉi nacia ideo rilata al Karabaĥo. Tio aplikeblas ankaŭ al interna politiko. Tio estas pli vera rilate la azeran flankon pro ĝia aŭtoritatisma socio, sed nun ankaŭ la opozicio devas kvietiĝi. Eĉ la opoziciuloj subtenas la armeon kaj estas vere patriotismaj kaj fervoraj. Azerbajĝano havis multe da problemoj ĉi-jare: falo de naftoprezoj, la epidemio de KOVIM-19 [9], problemoj pri politikaj malliberuloj, tamen nun ĝi unuiĝas fronte al tiu ĉi defio. Sed tio estas ankaŭ tre malfidinda afero: se mankos sukceso ĉe la frontlinio, la nacio turniĝos kontraŭ sia gvidanto kaj du antaŭaj azeraj gvidantoj Ajaz Mutalibov kaj Abdulfaz Elĉibej [10] perdis la potencon grandparte pro sia malsukceso ĉe la Karabaĥa fronto.

FN: Dum tiu ĉi eskaliĝo la armenaj aŭtoritatoj ripetis ke ili povas agnoski Montaran Karabaĥon [11]. Se tio vere okazos, kio povos sekvi?

TdW In military terms, we are far from being in a full scale war. Most operations are concentrated in three regions around Karabakh, using long-range weaponry. To retake the territory lost is literally an uphill battle because Armenians control the mountainous terrain. This could mean heavy losses on the Azerbaijani side, which is not something the Azerbaijani leadership would want, nor their society tolerate. That is a restraining factor, but this [fight] could go on for a long time. Russia doesn't seem to be able impose a ceasefire, thus there are many ways this could escalate. One is Armenia recognizing Nagorno-Karabakh. Then we would have more of a Cyprus situation, with no possibility to agree. Another one could be the use of heavy weapons to attack cities, which would be disastrous. Or if Turkey were to increase its involvement: for now it is not sending troops, it is helping at the edges. In the least bad scenario, the current fighting would continue for a few days, then both sides would be exhausted, claim some success, and agree to a ceasefire. But I am not holding my breath for that.

TdW: Parolante en militaj terminoj, ni estas ankoraŭ for de plenskala milito. Plejparto de operacoj koncentriĝas en tri regionoj ĉirkaŭ Karabaĥo, uzante longdistancajn armilojn. Por repreni la perditan teritorion necesas vere pezega batalado, ĉar armenoj kontrolas la montaran areon. Tio povus signifi grandajn perdojn ĉe la azera flanko kaj tio ne estas tio, kion deziras la azera gvidantaro, nek kion toleros la azera socio. Tio estas detena faktoro, sed tio [batalado] povas daŭri longe. Rusio aspektas malebla trudi pafĉesigon, sed ekzistas pluraj vojoj al elskaliĝo. Unu el ili estas agnosko de Montara Karabaĥo [12]. Post tio ni povus havi situacion pli similan al tiu en Kipro, sen ebleco de interkonsento. Alia afero estas eventuala uzado de pezaj armiloj por ataki urbojn, kio povas esti katastrofa [Ndlt: tio jam okazis [13] en oktobro]. Aŭ se Turkio kreskigos sian engaĝiĝon: nun ĝi ne sendas trupojn, ĝi helpas de flanke. En la plej bona scenaro la nuna batalado povos daŭri kelkajn tagojn, post kio ambaŭ flankoj estos elĉerpitaj, deklaros certan sukceson kaj interkonsentos pri pafĉesigo. Sed mi ne certas pri tio.

FN: Subteno de Turkio estas senprecedenca. Kion vi pensas pri la turko-rusiaj rilatoj [14], kiuj migras de ekstrema malamikeco ĝis alianco en la lastaj kelkaj jaroj, rilate kelkajn regionajn problemojn, inkluzive la sirian konflikton [15]?

TdW Erdoğan and Putin are happy to have a fight using proxies, which is why I hope Turkey will avoid any incursion which would cross into Armenian territory, which Russia would have to respond to under its military obligation [16] with Armenia. So I don’t think they will come under direct conflict. Russia’s hands are really tied. They are the main mediator, they value their relation with Baku and Yerevan, so if they get too involved on one side, they would lose the other side. Russian can only provide support discreetly to Armenia, and there are reports of Moscow sending weapons via Iran [17].

TdW: Erdoğan kaj Putin ĝojas eblecon batali uzante perantojn, pro kio mi esperas ke Turkio evitos ajnan enmiksiĝon, kiu povus transiri al la teritorio de Armenio, al kio Rusio povus respondi laŭe al siaj militaj sindevigoj [16] al Armenio. Do mi opinias ke ili ne transiros al rekta konflikto. La manoj de Rusio estas efektive ligitaj. Ĝi estas la ĉefa peranto, ĝi aprezas siajn rilatojn kun Bakuo kaj Erevano, do se ĝi tro engaĝiĝos ĉe unu flanko, ĝi povus perdi ĉe la alia flanko. Rusio povas kaŝe doni subtenon al Armenio kaj jam aperis raportoj pri sendo de armiloj tra Irano [17] fare de Moskvo.

FN: Kio pri la roloj de Kartvelio kaj Irano, du aliaj najbaraj landoj?

TdW Georgia has a strong interest in this situation not escalating. It shares borders with both countries. It also has ethnic minorities of both Armenians and Azerbaijanis who have lived in peace for decades. But Georgia is very dependent on Azerbaijan economically. It has also expressed solidarity with Azerbaijan on the concept of territorial integrity [Georgia itself has parts of its territory that have declared self-proclaimed independence and are no longer under Georgian control: Abkhazia and South Ossetia]. Georgia has offered to be a mediator, but it would not be regarded as an honest broker by Armenia. And Russia certainly wouldn’t want Tbilisi to be involved [Russia and Georgia fought a war in 2008 [18]]. Georgia could provide a neutral space for both sides to meet, and should be more involved but there are limits to their capacities.

Iran was a mediator in 1992, but then was shut out. But it has borders with both states as well. It has enormous stakes and any future negotiations in an international format must include Iran, despite US opposition.

TdW: Kartvelio estas grave interesita pri maleskaliĝo en tiu ĉi situacio. Ĝi limas kun ambaŭ landoj. Ĝi ankaŭ havas etnajn malplimultojn de armenoj [19] kaj azeroj, kiuj vivis pace dum jardekoj. Sed Kartvelio grave dependas de Azerbajĝano ekonomie. Ĝi ankaŭ esprimis solidarecon kun Azerbajĝano rilate la koncepton de teritoria tuteco [Kartvelio mem perdis parton de sia teritorio pro memproklamitaj respublikoj kiujn ĝi ne plu kontrolas: Abĥazion [20] kaj Sud-Osetion [21]].

Kartvelio proponis sin kiel peranton, sed ĝi ne povas esti konsiderata kiel honesta peranto de la armena vidpunkto. Kaj Rusio certe ne dezirus ke Tbiliso engaĝiĝu [Rusio kaj Kartvelio batalis en la milito en Sud-Osetio en 2008 [22]]. Kartvelio povus servi kiel neŭtrala spaco por renkontiĝo de ambaŭ flankoj kaj ne devas engaĝiĝi pli, ĉar tio estas limo de ĝiaj eblecoj.

Irano estis peranto en 1992, sed poste ĝi silentiĝis. Sed ĝi limas kun ambaŭ landoj. Ĝi estas grave interesita pri la afero kaj iuj ajn estontaj intertraktoj en internacia aranĝo devas inkludi Iranon, malgraŭ opono de Usono.