Dum evoluis la manifestacioj de Black Lives Matter kiuj sekvis la mortigon de George Floyd en Usono, grupoj ĉirkaŭ la mondo volis traduki la protestan devizon al siaj propraj lingvoj.
Tamen, la tasko ne ĉiam estas simpla. En la ĉinaj sociaj retejoj [eo] okazis multe da debatoj pri kio estus la plej taŭga traduko de “Black Lives Matter” [Ndlt. ofte tradukita en Esperanton kiel “nigraj vivoj gravas” – kio eble havas similan problemon] en la ĉinan. La konfuzo kontribuis, eble senintence, al la disvastigo de rasisma diskurso inter ĉinparolantaj komunumoj.
La plej ofta traduko de la kradvorto #blacklivesmatter aŭ #BLM en la ĉina estas #黑命貴, kiu signifas “nigraj vivoj multekostas” aŭ “nigraj vivoj altvaloras”.
Sed priskribi ies vivon kiel multekostan en la ĉina kutime implicas ke la koncernata persono apartenas al privilegia socia klaso, kiel rimarkis kelkaj retumantoj:
Side note, the translation'黑命贵’ works for right wing xenophobic agenda (didn't know who coined it), for ‘贵’ literally means ‘precious’ and ‘valuable’, and it's used to spread the misinformation that BLM is about ‘black lives value more than other’
— 铪锶合金 (@thundy2002) June 9, 2020
Flanka noto: la traduko ‘黑命贵’ konvenas al la celoj de la ksenofobiaj dekstruloj (mi ne scias kiu kreis ĝin), ĉar ‘贵’ laŭvorte signifas ‘kara’ kaj ‘multvalora’, kaj oni uzas ĝin por disvastigi la misinformon ke BLM temas pri tio ke “nigraj vivoj pli valoras ol la aliaj”.
Kvankam oni proponis alternativojn kiel #黑人的命也是命 (“nigraj vivoj estas vivoj”), #黑人同命 (“nigraj vivoj estas la samaj”) kaj #黑命攸關 / #黑人生命攸關 (“nigraj vivoj estas traktenda temo”), oni malofte uzas ilin.
Anstataŭe, la misgvida traduko ŝajne akceptiĝis. @SlowZhu, retumanto kiu subtenas la protestojn en Hongkongo, konstatis ke ĝi eĉ aperis en debato ĉe Netflix [eo], kaj li petegis al la programo ke ili ŝanĝu ĝin:
Here’s the @netflix translation in simplified Chinese for BLM in @patriotact. 黑命贵 doesn’t mean black lives matter in Chinese, but applies that black lives matter more or only black lives matter. It’s not a secret that Asian communities hold certain type of images of black ppl. pic.twitter.com/613zTvQGMx
— ((走马困))??? (@SlowZhu) July 16, 2020
Jen la traduko de BLM en la simpligitan ĉinan ĉe la programo @patriotact de Netflix. 黑命贵 ne signifas ke nigraj vivoj indas en la ĉina, sed ĝi implicas ke nigraj vivoj gravas pli, aŭ ke nur nigraj vivoj gravas. Ne estas sekreto ke aziaj komunumoj havas certajn tipojn de bildoj pri nigruloj.
— ((走马困))??? (@SlowZhu) la 16-an de julio 2020
As a bilingual user, knowing the harm “黑命贵” creates, I urge ppl who understand this issue to ask @netflix Please audit the simplified Chinese subtitles, please check the misleading/racist translations. Words matter, #BLM
— 小镇做题? (@SlowZhu) July 16, 2020
Kiel dulingvulo kiu konas la damaĝon kiun faras “黑命贵”, mi instigas tiujn homojn kiuj komprenas ĉi tiun problemon peti al Netflix ke ili bonvole reviziu la subtekstojn en la simpligita ĉina [eo], kaj ke ili kontrolu la misgvidajn/rasismajn tradukojn. Vortoj gravas. #BLM
— 小镇做题? (@SlowZhu), la 16-an de julio 2020
Oni vaste uzas la tradukon “黑命贵” en la ĉina diasporo, aparte en kontraŭ-CCP-aj amaskomunikiloj kiel Epoch Times, Bannedbook.org, Aboluowang.com kaj de ĉinaj post-1989-aj ribelantoj.
Kiam la ĉina kradvorto #黑命貴 aperas ĉe Twitter, la enhavo kutime inkluzivas negativajn opiniojn pri la movado BLM.
Ekzemple, aperas filmeto supre de la rezultoj post serĉo de #黑命貴, kiu bildigas perfortan scenon de homo kun malhela haŭto kiu batadas ĉininon en Gŭangdongo. Oni etikedis la filmeton per #BLM kaj en la ĉina #黑命貴 (“nigraj vivoj multekostas”), #黃命賤 (“flavaj vivoj malmultekostas”) kaj #廣州 (“Gŭangdongo”).
Multaj pepoj ĉe Twitter kiuj uzas ĉi tiun kradvorton, kiel ĉi tiu de @Sumerian0 la 7-an de aŭgusto kaj ĉi tiu alia de @lamfromorient la 5-an de aŭgusto, akordis kun la subtenantoj de la dekstrema komplototeorio, asertantaj ke la protestoj de BLM estis organizitaj de Antifa [en]. Tiun lastan la usona prezidento Donald Trump minacis difini kiel “terorisman organizaĵon” [en].
La fluo de diskurso pri #黑命貴 (#nigraj vivoj multekostas) ĉe la ĉinaj sociaj retejoj donis al la ĉinparolantaj komunumoj ĉirkaŭ la mondo la impreson ke ĉindevenaj usonanoj ne subtenas la proteston BLM.
Tamen, estas multe da ĉindevenaj usonanoj kiuj aktive pritraktas [en] la kontraŭnigrulan rasismon, proponante strategiojn por diskuti la problemon kun sia familio, kaj partoprenante la manifestaciojn en Usono kaj ĉirkaŭ la mondo:
Happy Juneteenth Day! We are joining today’s #JuneteenthDay event at City Hall New York. #chineseforblacklives #asiansforblacklives #yellowperilforblackpower pic.twitter.com/CsmuHcd1p8
— ChineseForBlackLives (@chineseforblac1) June 19, 2020
Feliĉan tagon de Juneteenth! [eo] Ni partoprenas en la evento por #JuneteenthDay hodiaŭ ĉe la urbodomo de Novjorko. #chineseforblacklives [Ĉinoj Por Nigraj Vivoj] #asiansforblacklives [Azianoj Por Nigraj Vivoj] #yellowperilforblackpower [Flava Danĝero Por Nigra Potenco] pic.twitter.com/CsmuHcd1p8
— ChineseForBlackLives (@chineseforblac1), la 19-an de junio 2020
From seadyke :”#Chinese4BlackLives join the movement and be the change! None of us are free until all of us are free! #blacklivesmatter” pic.twitter.com/5idhlv0lvU
— ChineseForBlackLives (@chineseforblac1) June 13, 2020
De Seadyke [marko de verda teo, Ndlt]: ”#Chinese4BlackLives [Ĉinoj Por Nigraj Vivoj] aliĝu al la movado kaj estu la ŝanĝo! Neniuj el ni estas liberaj ĝis ĉiuj estos liberaj! #blacklivesmatter” pic.twitter.com/5idhlv0lvU
— ChineseForBlackLives (@chineseforblac1), la 13-an de junio 2020
HK protestors are in line with BLM,
#BlackLivesMatterWe Hong Kongers are against #PoliceBrutality . pic.twitter.com/43cr5fZFWo
— I ??????我反抗?ergo sum?故我在?Ⓐ?? (@LynxEvil721) July 28, 2020
La prostestantoj de Hongkongo konsentas kun BLM.
#BlackLivesMatterOni riskas homajn vivojn, kiel vi povas trakti homajn vivojn kiel trudherbojn?
Ni hongkonganoj kontraŭas la polican perforton.
— I ??????我反抗?ergo sum?故我在?Ⓐ?? (@LynxEvil721), la 28-an de julio 2020