- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Kiel malbona traduko de “Black Lives Matter” ebligis rasismajn kredarojn ĉe la ĉinaj sociaj retejoj

Kategorioj: Nordameriko, Usono, Civitanaj komunikiloj, Etno kaj raso, Homaj rajtoj, Interreta aktivismo, Lingvo
[1]

Ĉina afiŝo pri #BlackLivesMatter. Bildo de la konto ĉe Twitter de Liang Xiao Wen.

Dum evoluis la manifestacioj de Black Lives Matter kiuj sekvis la mortigon de George Floyd en Usono, grupoj ĉirkaŭ la mondo volis traduki la protestan devizon al siaj propraj lingvoj.

Tamen, la tasko ne ĉiam estas simpla. En la ĉinaj sociaj retejoj [2] [eo] okazis multe da debatoj pri kio estus la plej taŭga traduko de “Black Lives Matter” [Ndlt. ofte tradukita en Esperanton kiel “nigraj vivoj gravas” – kio eble havas similan problemon] en la ĉinan. La konfuzo kontribuis, eble senintence, al la disvastigo de rasisma diskurso inter ĉinparolantaj komunumoj.

La plej ofta traduko de la kradvorto #blacklivesmatter aŭ #BLM en la ĉina estas #黑命貴, kiu signifas “nigraj vivoj multekostas” aŭ “nigraj vivoj altvaloras”.

Sed priskribi ies vivon kiel multekostan en la ĉina kutime implicas ke la koncernata persono apartenas al privilegia socia klaso, kiel rimarkis kelkaj retumantoj:

Flanka noto: la traduko ‘黑命贵’ konvenas al la celoj de la ksenofobiaj dekstruloj (mi ne scias kiu kreis ĝin), ĉar ‘贵’ laŭvorte signifas ‘kara’ kaj ‘multvalora’, kaj oni uzas ĝin por disvastigi la misinformon ke BLM temas pri tio ke “nigraj vivoj pli valoras ol la aliaj”.

Kvankam oni proponis alternativojn kiel #黑人的命也是命 (“nigraj vivoj estas vivoj”), #黑人同命 (“nigraj vivoj estas la samaj”) kaj #黑命攸關 / #黑人生命攸關 (“nigraj vivoj estas traktenda temo”), oni malofte uzas ilin.

Anstataŭe, la misgvida traduko ŝajne akceptiĝis. @SlowZhu, retumanto kiu subtenas la protestojn en Hongkongo, konstatis ke ĝi eĉ aperis en debato ĉe Netflix [4] [eo], kaj li petegis al la programo ke ili ŝanĝu ĝin:

Jen la traduko de BLM en la simpligitan ĉinan ĉe la programo @patriotact de Netflix. 黑命贵 ne signifas ke nigraj vivoj indas en la ĉina, sed ĝi implicas ke nigraj vivoj gravas pli, aŭ ke nur nigraj vivoj gravas. Ne estas sekreto ke aziaj komunumoj havas certajn tipojn de bildoj pri nigruloj.

— ((走马困))??? (@SlowZhu) la 16-an de julio 2020 [8]

Kiel dulingvulo kiu konas la damaĝon kiun faras “黑命贵”, mi instigas tiujn homojn kiuj komprenas ĉi tiun problemon peti al Netflix ke ili bonvole reviziu la subtekstojn en la simpligita ĉina [11] [eo], kaj ke ili kontrolu la misgvidajn/rasismajn tradukojn. Vortoj gravas. #BLM

— 小镇做题? (@SlowZhu), la 16-an de julio 2020 [10]

Oni vaste uzas la tradukon “黑命贵” en la ĉina diasporo, aparte en kontraŭ-CCP-aj amaskomunikiloj kiel Epoch Times [12], Bannedbook.org [13], Aboluowang.com [14] kaj de ĉinaj post-1989-aj ribelantoj.

Kiam la ĉina kradvorto #黑命貴 aperas ĉe Twitter, la enhavo kutime inkluzivas negativajn opiniojn pri la movado BLM.

Ekzemple, aperas filmeto [15] supre de la rezultoj post serĉo de #黑命貴, kiu bildigas perfortan scenon de homo kun malhela haŭto kiu batadas ĉininon en Gŭangdongo. Oni etikedis la filmeton per #BLM kaj en la ĉina #黑命貴 (“nigraj vivoj multekostas”), #黃命賤 (“flavaj vivoj malmultekostas”) kaj #廣州 (“Gŭangdongo”).

Multaj pepoj ĉe Twitter kiuj uzas ĉi tiun kradvorton, kiel ĉi tiu [16] de @Sumerian0 la 7-an de aŭgusto kaj ĉi tiu alia [17] de @lamfromorient la 5-an de aŭgusto, akordis kun la subtenantoj de la dekstrema komplototeorio, asertantaj ke la protestoj de BLM estis organizitaj de Antifa [18] [en]. Tiun lastan la usona prezidento [19] Donald Trump minacis difini kiel “terorisman organizaĵon” [20] [en].

La fluo de diskurso pri #黑命貴 (#nigraj vivoj multekostas) ĉe la ĉinaj sociaj retejoj donis al la ĉinparolantaj komunumoj ĉirkaŭ la mondo la impreson ke ĉindevenaj usonanoj ne subtenas la proteston BLM.

Tamen, estas multe da ĉindevenaj usonanoj kiuj aktive pritraktas [21] [en] la kontraŭnigrulan rasismon, proponante strategiojn por diskuti la problemon kun sia familio, kaj partoprenante la manifestaciojn en Usono kaj ĉirkaŭ la mondo:

Feliĉan tagon de Juneteenth [28]! [eo] Ni partoprenas en la evento por #JuneteenthDay [22] hodiaŭ ĉe la urbodomo de Novjorko. #chineseforblacklives [23] [Ĉinoj Por Nigraj Vivoj] #asiansforblacklives [24] [Azianoj Por Nigraj Vivoj] #yellowperilforblackpower [25] [Flava Danĝero Por Nigra Potenco] pic.twitter.com/CsmuHcd1p8 [26]

— ChineseForBlackLives (@chineseforblac1), la 19-an de junio 2020 [27]

De Seadyke [marko de verda teo, Ndlt]: ”#Chinese4BlackLives [29] [Ĉinoj Por Nigraj Vivoj] aliĝu al la movado kaj estu la ŝanĝo! Neniuj el ni estas liberaj ĝis ĉiuj estos liberaj! #blacklivesmatter [30]pic.twitter.com/5idhlv0lvU [31]

— ChineseForBlackLives (@chineseforblac1), la 13-an de junio 2020 [32]

La prostestantoj de Hongkongo konsentas kun BLM.
#BlackLivesMatter [33]

Oni riskas homajn vivojn, kiel vi povas trakti homajn vivojn kiel trudherbojn?

Ni hongkonganoj kontraŭas la polican perforton.

— I ??????我反抗?ergo sum?故我在?Ⓐ?? (@LynxEvil721), la 28-an de julio 2020 [38]