En Haitio, la homofobiaj movadoj aktiviĝas profitante de la kontraŭkolonia diskurso

Foto de la grupo “Facsdis Haiti LGBT” ĉe Facebook. Uzata kun ilia permeso.

La konservemaj partoj de la haitia socio konsideras samseksemon kaj GLATajn [eo] rajtojn kiel “importitajn” de eksterlande.

Ekzemple, kiam oni publikigis la leĝprojekton de la nova Haitia punkodo [fr] per prezidenta dekreto [eo] la 24-an de junio 2020, protestantaj kaj katolikaj eklezioj publike esprimis sian malkonsenton ĉar ĝi punas, unuafoje, diskriminacion surbaze de seksa orientiĝo. La eklezioj interpretis la tekston kiel komencon de ebligo de kontraŭleĝaj praktikoj kiel bestoseksemo kaj infanseksemo [eo].

La katolika eklezio [eo] riproĉis [fr] la punkodan leĝprojekton pro supozata deveno de “nova imperiema kaj novkoloniisma pensmaniero” kaj instigas la registaron “koncentriĝi pri la veraj problemoj de la haitianoj” [eo], anstataŭ “provi venigi al ili eksterlandajn valorojn, fremdajn al niaj bonaj tradicioj”.

Aldone, petskribon [fr], nomatan “Renversi la laŭleĝigon de infana prostituado, incesto, bestseksemo kaj samseksemo en Haitio”, lanĉis la Protestanta Federacio de Haitio (FPH) kaj Shekinah, du strukturoj de la protestanta eklezio kaj de la haitia diasporo. La petskribo kolektis pli ol 130 000 subskribojn.

Pro tio ke oni neniam antaŭe difinis samseksemon kiel krimon en la haitia punkodo, ĉi tiu projekto do ne celas senpunigi samseksemon, sed puni diskriminacion pro seksa orientiĝo.

Malgraŭ tio, en 2017, la haitia senato aprobis leĝprojekton kiu malpermesas edzecon inter GLATaj homoj, kaj ĉian promocion de samseksemo en la lando. Tamen, tiu leĝprojekto neniam estis konsiderata en la ĉambro de deputitoj. Aliflanke, dekreto adoptita [fr] en junio 2020 permesas al transgenruloj ŝanĝi sian morfologion kaj adapti sian sekson sur sia identiga karto.

Fronte al manifestacioj fare de kristanoj kaj al perfortaj kaj homofobiaj reagoj ĉe la sociaj retoj, necesis kampanjo de konsciigo kaj informado por klarigi transidentecon kaj samseksemon, kiel diris al Tutmondaj Voĉoj per telefono Hetera Estimphil, kristana transgenrulino kaj prezidanto de la GLATa asocio KOURAJ. Ŝi ankaŭ lanĉas alvokon al toleremo, per filmetoj [fr] de la asocio por konsciigi la publikon pri homofobia perforto.

Démystifier l'homophobie et la transphobie en Haïti ??️‍⚧️

Geplaatst door Kouraj:LGBT Rights in Haiti / Lutter pour les Droits de la Communauté M op Woensdag 19 augustus 2020

Tamen, la asertoj pri la ligo inter samseksemo kaj eksterlanda influo estas kutimaj en la haitia socio. Ekzemple, en ĉi tiu perforta deklaro, uzanto de Twitter [en/ht] sciigas ke se Jean-Jacques Dessalines, la heroo de la sendependiĝo de Haitio, estus vivanta, “li fortranĉus la kapon ankaŭ de tiuj samseksemuloj, ĉar ili praktikas tiun aĉaĵon de blankuloj”.

En Haitio, kelkaj traktas la protekton de fundamentaj GLATaj rajtoj en Haitio ne nur kiel eksteran influon, sed ankaŭ kiel rezulton de programo kreita laŭ eksterlanda politiko. En junio 2020, pepo ĉe Twitter [fr] afiŝita de la kanada ambasadejo okaze de la gejfiera monato kaŭzis skandalon, ĉar la kanada ambasadejo esprimis sian subtenon de la movado kaj afiŝis foton de la GLATa flago ŝvebanta en la korto de la ambasadejo en Portoprinco. Laŭ Auguste D’Meza, instruisto ĉe la Universitato de la haitia ŝtato, Kanado perfidis la konvencion de Vieno [fr] ĉar ĝi hisis flagon kiu reprezentas socian movadon. La debato ankaŭ estis vigla [ht] ĉe Twitter.

Aliaj uzantoj ĉe Twitter konsentas pri la ideo ke samseksemo en Haitio estas influata de eksterlande [ht]: “Daŭrigu pretendi ne vidi ke la kanada ambasadejo detruas ĉion kio restas al ni kiel familia valoro en la lando per socia koloniado. Blankuloj estas samseksemuloj, ili bezonas fari ankaŭ nin samseksemaj.”

La latenta homofobio en Haitio

Same kiel perforto kontraŭ virinoj, perforto kontraŭ la GLATa komunumo en Haitio delonge estis temo tabua aŭ ignorata. La asocio KOURAJ, kies prezidanton oni trovis mortinta [en] en novembro 2019, listigis nur 14 deklaritajn perfortojn [fr] inter 2016 kaj 2018. Sume 13 viroj kaj 1 virino asertis ke perfortis ilin unu aŭ pluraj familianoj, junuloj, homoj kun veturiloj aŭ grupoj de neidentigitaj viroj. KOURAJ instigas la viktimojn denunci la perfortajn agojn por ke la statistikoj ĝuste montru la realon.

Oni ankaŭ silentigis provojn videbligi la GLATan komunumon. Ekzemple, la festivalo Massi-Madi Haiti (“Masisi” kaj “Madivin” estas oftaj vortoj en la haitia kreola uzataj por paroli pri samseksemuloj) devus okazi unuafoje en 2016, sed oni malpermesis [en] ĝin pro minacoj kaj kritikoj fare ĉefe de la eklezio [fr], de la sociaj retoj [ht] kaj de kelkaj anoj de la haitia registaro [fr]. En la paroloj kolektitaj en 2016 de CTV News [en], la reprezentanto de la festivalo en Montrealo, Anthony Manuel Plagnes Paya, diris ke “la anoj de KOURAJ estas minacataj (de morto) kaj ili timas eliri”.

Subtenante la GLATan komunumon kaj FOKAL [fr], verkistoj, artistoj, aktoroj, ĵurnalistoj kaj aliaj famuloj lanĉis petskribon [fr] kontraŭ la maltoleremo en Haitio. Malgraŭ la kritikoj, KOURAJ ja organizis la festivalon diskrete kaj sekrete.

En 2020, ĵurnalistoj aŭdigis siajn kritikojn rilate al la reagoj fare de religiaj kaj konservemaj grupoj. Ili atentigis pri ties silento rilate al la politika devojiĝo de la aktualaj potenculoj kaj pri la povreco de la lando. La ĵurnalisto Anne-Marline Eugene afiŝis pri tio:

Di pastè a pou mwen lap bon poul lanse plizyè lòt petisyon paske se pa sel code pénal la ki ka anpeche Haïti antre "…

Geplaatst door Anne-Merline Eugene op Maandag 13 juli 2020

Diru al la pastoro por mi, ke estus bone ke li lanĉu aliajn petskribojn. Ĉar estas ne nur la punkodo kiu povas malhelpi Haition eniri en “sian destinon de lumo de la nacioj”. Diru al li por mi, ke estas ankaŭ la mizero, la korupto kaj la plimultiĝo de armitaj bandoj kiujn Jovenal kaj aliancoj emas laŭleĝigi. Diru al li por mi, ke ankaŭ la religiajn estrojn koncernas ĉi tiuj demandoj kaj ke interveni estas ilia devo. Dankon!

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.