Kiel mi lernis ne malami

Suno super Suda Kaŭkazo. Foto (c): OC Media, uzata kun permeso.

Tiu ĉi artikolo origine aperis en OC Media. Ĝi estas republikigata kun permeso, redaktita laŭe al la stilo de Tutmondaj Voĉoj.

Ni devas alfronti nian koleron kaj nian traŭmaton sen reagi malame.

Mi vidas kiel semoj de malamo malrapide kreskas en homoj, kiuj skandis por paco antaŭ nuraj kelkaj tagoj, antaŭ unu semajno, du semajnoj… Mi vidas naciismajn afiŝojn de homoj, kiuj instruis min eliri kadrojn de mia etna aparteno, havi empation al “aliaj”, ekkoni iliajn historiojn kaj kompreni ilian doloron. Mi ploras histerie ĉe afiŝoj de homoj, kiuj iam estis miaj rolmodeloj, dezirante per mia tuta koro kredi, ke mi simple ne komprenas ion en la tekstoj, kiujn mi legas.

En sociaj amaskomunikiloj iuj pravigas bombardadon de [laŭfakta ĉefurbo de Montara Karabaĥo] Stepanakerto, aliaj ŝercas pri tiuj, kies domoj estis bombarditaj en [la azera urbo] Ganĝo, la triaj jubilas pri “liberigita” vilaĝo, dum soldatoj ambaŭflanke mortis dum tiu ĉi “liberigo”, kaj la kvaraj kriegas pri “venko”.

Kaj la spektaklo pluas kaj pluas… Eble estas pli facile malfermi la okulojn matene, kiam oni atendas “venkon” aŭ “liberigon”. Eble estas pli facile trakti la mortojn de 18-jaraj knaboj, kiuj neniel rilatis al tiu ĉi konflikto, se oni povas kovri la sangon per la romantikaj ideologioj instruataj al oni ekde la unua spiro.

Antaŭ unu jaro kaj duono Fejsbuko memorigis al mi pri la afiŝoj, kiujn mi faris en aprilo 2016 [temas pri la konfrontiĝo [en] okazinta en aprilo 2016]. Tiutempe mi iĝis speco de homo, kun kiu mi mem neniam dezirus paroli. Ĉiuj miaj afiŝoj estis malamegaj kaj militismaj.

Mia unua penso estis forigi ilin ĉiujn. Poste mi decidis fermi ilin por la publiko, sed lasi ilin por mi mem por memorigi al mi ĉiujare, kio mi estis kaj kio mi plu povus esti se mi ne komencus fari demandojn pri miaj opinioj.

Tio estas tempo, kiam homoj diras al mi “vi ne volas kompreni”, “vi ne perdis viajn proksimulojn pro tio”, “vi ne estas de Arcaĥo/Karabaĥo“. Mi konsentas, eble mi ne povas kaj neniam povos. Sed unue lasu min rakonti al vi, kiel mi komencis demandi min mem pri mia malamo.

En majo 2016 mi venis al la domo de unu el la soldatoj, mortigitaj dum la Aprila milito, por intervjui lian familion. Malamo bolis en mi dum monato kaj mi atendis dekoble pli da malamo de ili. Anstataŭe mi aŭdis: “Iliaj patrinoj nun spertas la saman doloron. Ankaŭ ili perdis idojn. Kiu bezonas tiun militon?”

Tio estis kvazaŭ pugnobato kontraŭ la vizaĝo. Ekde tiu tago mi ekpensis pri mi mem: “Kiel mi povas enhavi tiom da malamo, se virino kiu ĵus perdis sian idon, pensas pri ‘aliaj patrinoj'?”

Mia sperto dum studado ĉe la Kartvela Instituto pri Publikaj Aferoj (KIPA) kaj mia vivo en Tbiliso igis min rigardi pli profunde en tiun ĉi konflikton.

Dum la lastaj du jardekoj mi intervjuis 10 rifuĝintojn, kiuj lasis Azerbajĝanon antaŭ 30 jaroj. Virino kiu vidis pogromojn en Bakuo, kiu perdis sian domon, siajn amikojn, kiu loĝis en dormejo dum jardekoj, rakontis al mi kun rideto sur sia vizaĝo kiel ŝi pakis vestojn de sia filineto por sendi ilin al siaj azeraj amikoj, kiuj ĵus ekhavis nepinon.

Alia virino, kies filo estis grave vundita dum la Aprila milito, diris: “Li estis vundita per azera kuglo, sed iam azera familio savis lin. Ili prizorgis lin dum monatoj, kiam antaŭ 30 jaroj komenciĝis la konfrontiĝo”.

Mi neniam povis kompreni la doloron de homoj, kiuj perdis siajn domojn aŭ siajn proksimulojn, sed nome la homoj, perdintaj plej multe, instruis al mi ne perdi min mem en malamo.

Unu el miaj azeraj amikoj memorigis al mi pri tio hodiaŭ kiam dum tagmeza paŭzo li demandis, ĉu mi povus same seniĝi je malamo se mi perdus proksimulon en tiu ĉi milito. Ni komencis memorigi unu al alia pri la homoj ĉe ambaŭ flankoj, kiuj havas plenan rajton malami, sed ne faras tion.

Unu el tiuj homoj estas mia proksima amikino el Stepanakerto. Ŝi edziniĝis kaj foriris eksterlanden antaŭ du semajnoj. Dum ŝi ankoraŭ malpakis kaj ordigis la aĵojn en sia nova domo, ŝin vekis novaĵoj pri la nova milito.

Ŝia frato estas ĉe la frontlinio, ŝiaj parencoj estas en Stepanakerto. Ŝi vidas sian urbon sub bombardado ĉiutage. Tamen ŝi estas homo, kiu neniam elbuŝigis eĉ unusolan malaman komenton, ŝi estas homo kiu demandas min pri miaj azeraj amikoj kaj ilia bonfarto dum tiuj ĉi tagoj kaj ŝi koleras pro naciismaj afiŝoj en sociaj amaskomunikiloj.

Mi renkontas homojn de ambaŭ flankoj, kiuj perdis ĉion en sia infanaĝo, kiuj fuĝis, lasinte siajn domojn kaj siajn urbojn. Tiuj ĉi homoj estis bonkoraj al mi kaj neniam diskonigis militinstigajn tekstojn dum tiuj ĉi tagoj kaj antaŭe.

Antaŭ unu jaro dum nia dialogo pri transformado de la konflikto, mi interparolis kun Ramil Safarov, la azera soldato, kiu murdis armenan kolegon dum NATO-ekzercoj en Hungario. Mi ekploris post du vortoj. Mia azera amiko tenis mian manon por ke mi povu spiri kaj apogi min sur iun.

Kiam mi interparolis kun li per telefono antaŭ kelkaj tagoj, li ekkriis al mi: “Mi devas iri al la limo, ekstari tie kaj provi konvinki ambaŭ flankojn, provi interkonsentigi ilin pri io. Mi scias ke ili ne volos mortigi min. Ili ne volos mortigi min”. Ĉi-foje li ploris kaj mi ridis histerie pri liaj sincere naivaj deziroj.

Ĉiumatena vekiĝo iĝis infero, ĉar ne plu haveblas bonaj matenoj. Mi vekiĝas por malkovri ke miaj noktaj koŝmaroj iĝis realo. Mi serĉas tra la nomoj de mortintaj soldatoj ĉiutage, preĝante al iu universo ke mi ne rekonu iun el la nomoj en la listo. Sed estas aliaj trovantaj siajn proksimulojn en tiu ĉi listo ĉiutage.

Ni ĉiuj havas traŭmatojn pro tiu ĉi konflikto, tra kiuj ni pasis dum la jaroj. Nun ni naskas la novajn. Kiam mi vekiĝas matene por interparoli kun familio, kiu estis forpelita ne antaŭ 30 jaroj, sed hieraŭ, mi sentas malesperon kaj senpovon kiel neniam antaŭe.

Povas esti ke tiu ĉi milito prokrastigos pacan interkonsenton por kelkaj pliaj jaroj.

La perforto foje aspektas kiel cirklo, kiu ne havas la finon. Sed mi memorigas al mi mem: ĉio finiĝas pli aŭ malpli frue, kaj militoj ne estas escepto. Sennombraj militoj okazis sur tiu ĉi planedo. Iam homoj vivos kune en paco denove.

Antaŭ tiuj ĉi tagoj venos, mi povas nur promesi al mi mem ĉiumatene ke mi ne donos spacon al malamo kaj ne iĝos tiu, kiu diskonigas ĝin, kio ajn okazos.

Redakcia noto: La aŭtoro uzas certajn terminojn por priskribi teritoriojn kaj lokojn, kiuj spegulas ŝian propran rilaton. Tio ne implicas redakcian pozicion rilate ilian statuson.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.