Ĉiuj ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en Esperanto, escepte de tiuj markitaj per [en], kiuj estas en la angla lingvo.
Kirgizio, lando situanta kie la antikvaj silkaj vojoj iam trakuris la koron de Eŭrazio, festas kristanajn, islamajn, sovetiajn kaj paganajn festojn. Ĝiaj superstiĉoj estas same multnombraj kaj diversaj.
Fakte, ne estas troigo diri, ke kirgiza kulturo estas lulilo por superstiĉoj. Homoj transdonas ilin de generacio al generacio por klarigi aferojn, por kiuj plejparte ne ekzistas klarigo.
Jen kelkaj el la plej interesaj kutimoj.
1. La 40-taga regulo kaj aliaj superstiĉoj rilate al beboj
Kiam gepatroj bonvenigas sian novnaskitan infanon en la mondon, ili provas teni tiun for de fremduloj dum 40 tagoj. Oni kredas, ke se fremdulo – aŭ eĉ membro de la familio – vidas bebon, la infano eble grave malsaniĝos. Ĉi tio klarigas, kial virinoj en Kirgizio ofte metas ŝtofon super siajn beboĉarojn, kiam ili iras promeni kun siaj novnaskitoj, por la okazo se fremdaj okuloj kaŝrigardus super iliaj ŝultroj.
Aŭ, eble la tuto servas nur kiel preteksto por festi. Post 40 tagoj, parencoj, najbaroj kaj geamikoj venas por rigardi, kiel la familio donas al la infano varmegan banon per 40 kuleroj da akvo kaj ĝuas kvardek rondajn flanpanojn (maj tokoĉ) speciale bakitajn por la kunveno. Ĉi tie la bebo unue estas metita en beŝikon – tradicie ĉizitan lulilon, kutime donitan de avino al la bebo.
Aliaj superstiĉoj asociataj al beboj estas eĉ pli malkutimaj. Se bebo ekzemple dormas ne dumnokte, sed dumtage, patrino povas teni la kapon de la bebo trifoje en tandir (aŭ tandoro – tradicia forno en formo de truo en la tero por baki panon) esperante, ke la bebo alkutimiĝos al la nova tago-nokta ciklo. Kompreneble ŝi faras tion nur kiam la forno ne estis antaŭe hejtita por baki panon.
Alternativo por tiu rito estas sanktolei la frunton de la bebo kun fulgo. Patrinoj emas fari tion kiam gastoj venas por vidi la bebon, por ke la gastoj koncentriĝu je la nigra punkto, anstataŭ rigardi rekte en la okulojn de la bebo, ĉar iuj kredas ke la bebo malfacile dormos pro la rektaj rigardoj.
2. Bruligu pino-pinglojn, ĉiuokaze ili bonege odoras!
Se familio alfrontas financajn aŭ personajn malfacilaĵojn kiel malsano, senlaboreco aŭ deprimo, kirgizaj familioj ofte bruligas erojn de pino (isirik) en plado, movante ilin ĉirkaŭ ĉiu familiano, eldirante vortojn kiel: “Ke prospero kaj sukceso akompanu nin dum la tuta jaro!”
Dum la beŝika festo por la bebo simila rito efektiviĝas super la novnaskito (vidu la malsupran filmeton) por forpeli negativajn spiritojn. El scienca vidpunkto, pino, ankaŭ indiĝena en Kirgizio, havas pozitivajn efikojn sur la spirada kaj imuna sistemoj. Ĉu tio ankaŭ estas la kazo, kiam pina ligno estas bruligata, ne klaras.
3. Ne fajfu hejme, alie vi bankrotos!
Multaj homoj spertas malagrablaĵon kiam ili aŭdas iun fajfi, eĉ se ili mem ŝatas fajfi. Sed en Kirgizio, kiel en aliaj landoj de la iama Sovetunio, oni kredas en superstiĉo. Multaj homoj kredas, ke fajfado kondukas al financa kolapso.
La radikoj de la superstiĉo estas nekonataj, sed rusa retejo ofertas du klarigojn. Unu estas, ke fajfado estas maniero per kiu “malpuraj spiritoj komunikiĝas” kaj ke oni allogas la spiritojn kiam oni imitas ilian lingvon. Laŭ la alia klarigo antikvaj popoloj uzis fajfojn kiel manieron elvoki buraskojn [ventopuŝojn], se ili bezonus ilin. Sed eĉ tiam ili devis esti tre singardaj pri ventoj/fajfado, ĉar forta ŝtormo povus forpreni la tegmentojn de iliaj hejmoj.
4. Svingu monon ĉe plenluno. Simple faru tion!
Nu, ĉar kial ne? Ĉi tiu estas alia superstiĉo sufiĉe ofta tra la iama Sovetunio. Laŭ iuj astrologoj, plena luno estas asociata al abundo kaj riĉeco, do svingi monbileton al tia luno certe ne malutilas. Ne estas garantio, ke viaj financoj kreskos, sed indas provi.
5. Hufumoj en la lando de ĉevaloj!
Same kiel en okcidentaj landoj, kirgizaj familioj konsideras la hufumon kiel simbolon de bonŝanco kaj ekde kelkaj jaroj komencas pendigi ilin ĉiam pli ofte ekstere ĉe siaj pordoj. Ĉi tio havas sencon, ĉar ĉevaloj ludas gravan rolon en la kultura identeco de la kirgizoj [en].
6. Prizorgu vian brutaron, ĉar ĝi prizorgas vin
Tio ĉi estas malpli superstiĉo kaj pli praktika neceso en la lando, kie granda parto de la ses milionoj da loĝantoj vivas de bredado. Tamen, malgraŭ la kutima mantro madli tebbe, baŝka, sappa (ne piedbatu la brutojn, ne frapu iliajn kapojn), malsanaj ĉevaloj kaj bovinoj allogas multajn negativajn antaŭsignojn – tro multaj por citi ĉi tie – de kiuj ne eblas eskapi kiel estas la kazo kun nedezirataj puloj.
7. Forlavu malbonajn sonĝojn per akvo
Se iu ne dormas aŭ havas koŝmaron, kirgizoj foje metas panon, tritikon aŭ kuirejajn tranĉilojn sub la kapkusenon por fortimigi malbonajn sonĝojn. Maljunuloj eĉ rekomendas rakonti siajn koŝmarojn al fluanta akvo, kiu forportos malagrablajn memorojn.
8. Hundo kontraŭ denta feo
Kiam kirgizaj infanoj perdas siajn laktodentojn, ili ne atendas, ke dentofeo lasu al ili poŝmonon kontraŭ la perdita dento. Anstataŭe la infanoj plenigas la perditan denton per pano, iras al proksima hundo kaj ĵetas sian denton al ĝi, kriante: “Prenu la malbonan denton, kaj redonu al mi bonan!”9. Teo estas plej bone servata laŭglute
Same kiel en multaj aliaj kulturoj, homoj en Kirgizio foje konsideras bobelojn en teo kiel pruvon de bonŝanco aŭ estonta prospero.
Pri kio mezaziaj teo-tradicioj malsamas unu la alian estas la maniero kiel servi teon. Vizitante kirgizan familion, vi eble trovos, ke oni konstante servas al vi duonan tason da teo. Oni ne haltigas vin. Fakte, la gastiganto montras al vi, ke li aŭ ŝi ne volas, ke vi foriru. Kiam alvenos la momento, ke ili volas informi vin ke estas tempo por foriri, ili elverŝas plenan tason al vi!
10. Kaj sennombraj superstiĉoj asociitaj al novaj bofilinoj…
Bofilino aŭ kelino havas la plej malaltan rangon en mezazia familio, kaj tiel estas forte influita de superstiĉoj eĉ antaŭ ol ŝi komencas geedzan vivon.
Tipe, kiam nova kelino alvenas unuafoje en la hejmon de sia edzo, ŝi supozeble faru riverencon trifoje antaŭ la gastoj kaj siaj bogepatroj kiel signon de modesteco kaj respekto. En nordaj partoj de Kirgizio la rito estas eĉ pli strikta; kelino devas riverenci kiam ajn ŝi renkontas siajn bogepatrojn por ne alporti malfeliĉon kaj malĝojon en sian novan hejmon.
Alia superstiĉo estas, ke se juna virino kaŝe opinias ke parenco de ŝia edzo aŭ ŝia bopatrino estas malsimpatiaj, ŝia sekva infano similos tiun personon.
Laŭ alia antikva tradicio, oni evitas oferti al knabinoj la langon de ŝafido por manĝi ĉe festoj. Oni supozas, ke la knabino poste evoluos al akralanga kelino kaj ne kondutos submetiĝeme, kiel oni kutime atendus de ŝi. Male, manĝante kun la familio, oni ofertas kokidajn flugilojn al filinoj por kuraĝigi ilin forlasi la neston de siaj gepatroj.
Finfine, kiam la kelino renkontos la gepatrojn de sia edzo, ŝi ne havu pretekston por lasi telerojn nelavitajn ĝis la sekva mateno, ĉar ŝia patrino jam de frua aĝo enkapigis tion al ŝi.
Supozeble, estas malpermesite lasi telerojn nelavitajn ĝis la sekva mateno ĉar malpuraj teleroj allogos malbonajn spiritojn. Sed ĉu tio efektive estas superstiĉo aŭ nur kreiva maniero instigi knabinojn esti bonordaj kaj fariĝi bonaj dommastrinoj? Kiu scias?